Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Novaj gvidlinioj subigas la revuon de UEA al estrara kontrolo

Novaj gvidlinioj subigas la revuon de UEA al estrara kontrolo

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-17 10:59
Novaj redaktaj gvidlinioj por la revuo de UEA, proponataj de la Estraro, pli strikte subigos la redaktoron al estrara kontrolo. Aldone la revuo ne rajtos publikigi materialojn, kiuj povus ofendi membrojn de la asocio "pro alia politika aŭ religia opinio". Daŭre ne klaras, ĉu la nuna redaktoro aŭtomate ricevos novan kontrakton, aŭ ĉu estos aranĝita konkurso pri la posteno. Io tamen ŝanĝiĝos, promesas la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta: "Oni revizias la mapon de la komunikaj laboroj farendaj. Vi povas esti certa, ke la diskutoj ne lasos la nunan mapon senŝanĝa."

Kiel unu el siaj lastaj decidoj, la foriranta estraro de UEA dum la Universala Kongreso en Havano en julio 2010 decidis ne longigi la kontrakton pri la redaktado de revuo Esperanto kun Stano Marček, kiu havas la taskon ekde la demisio de István Ertl fine de la jaro 2001. Por trovi novan redaktoron, la estraro decidis organizi malferman konkurson pri la posteno.

La decidon sekvis eksplodo de kritiko flanke de laŭta grupo de subtenantoj de la nuna redaktoro. Sekve de tiu kritiko, en septembro la nova estraro de UEA post voĉdono decidis portempe nuligi la kontraktonuligon. Laŭ la tiama decido, la kontrakto de Stano Marček nun validas ĝis la prepariĝo de la julia-aŭgusta numero, kio devus okazi meze de junio.

La estraro tiam klarigis, ke antaŭ ol eventuale anonci konkurson pri la redaktora posteno, necesos ellabori novan redaktopolitikon por la publikaĵoj de UEA, laŭ la postuloj de la subtenantoj de Stano Marček. Unu el la plej laŭtaj inter tiuj estis Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA.

Eĉ li tamen evidente ne sciis, kion enhavis la ĝisnuna dokumento, kiu validis dum lia prezid-periodo. Kiam la estraro publikigis la malnovan dokumenton pri redaktopolitiko por ekigi komitatan diskuton pri ĝi, Renato Corsetti erare pensis la tekston nova skizo. "Mi rigardis ĝin kaj unuarigarde ĝi ŝajnas bona", li skribis en la komitata diskutejo, kvankam ĝuste la refaron de tiu dokumento li pli frue opiniis urĝega tasko.

La skizo de la nova dokumento, kiun la estraro publikigis la 11-an de marto, post kvinmonata laboro, interalie aldonas postulon, laŭ kiu la revuo ne publikigu enhavon "kiu povus esti konsiderata antaŭjuĝa, aŭ kiu povus ofendi membrojn de UEA en difinita lando aŭ de difinita nacio pro alia politika aŭ religia opinio".

pietrzak.jpgLibera Folio petis al Barbara Pietrzak, la ĝenerala sekretario de UEA, klarigi, kiel la proponataj novaj gvidlinioj diferencas de la malsamaj. Laŭ ŝi, la nova dokumento estas pli kohera kaj akcentas "malfermitecon":

- La proponataj gvidlinioj pli klare kaj detale skizas la kadron por la papera kaj elektronika revuo Esperanto. Ĝi estas la organo de UEA, kaj tial devas esti periodaĵo vaste malfermita al la membraro kaj ankaŭ al la Esperanto-parolantaro ĝenerale. Ĝuste la malfermiteco estas unu el la avantaĝaj diferencoj inter la du dokumentoj. Krome estis forigitaj kelkaj teknikaj paragrafoj, kiuj en la antaŭa okupis multan lokon - kiel anoncoj kaj recenzoj, kaj krome aperritmo. Ilia loko prefere estas en laborkontrakto.

La organo de la Eperanta Civito, Heroldo Komunikas, taksas, ke la novaj gvidlinioj limigas la liberecon de la redaktoro. Iom simile opiniis ankaŭ Renato Corsetti, kiu komentis en la komitata diskutejo: "Unualege ĝi impresas (ĝenerala impreso) iom pri direktisma ol la antaŭa."

La antaŭa redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl, ne komplete malsamopinias.

István Ertl- La alineo laŭ kiu oni evitu ofendi la membrojn de la asocio pensigas, ĉu oni entute opinias la redaktoron adolto. Cenzureca estas ankaŭ la postulo, ke la redaktoro devas "anticipe informi kaj konsulti la estraranojn pri tekstoj, kiuj rekte tuŝas iliajn respondecojn en UEA".

Ĝenerale István Ertl tamen ne vidas grandan diferencon kompare kun la pli frua versio de la gvidlinioj, kaj ne bone komprenas, por kio la tuta afero utilas.

- Ekzemple la alineo pri la rajto de la ĝenerala direktoro haltigi publikigon ĝis estrara decido ne estas nova, sed dum mia redaktora periodo ĝi neniam estis uzita. Rilate la gvidliniojn ĝenerale ŝajnas al mi, ke monto naskis muson. Kaj ajnakaze, pli ol la gvidlinioj gravas la profesieco de la redaktoro.

Laŭ Barbara Pietrzak, la proponata alineo pri evito de "ofendaj" tekstoj temas pri kultura sentemo, ne pri cenzuro:

- Ĝi esprimas singardan zorgon pri tio, ke nia komuna lingvo ne vualu la ekzistantajn kulturajn diferencojn inter la membroj de la Esperanto-komunumo. Jes, ni parolas komunan lingvon, sed ne ĉiam ni sufiĉe bone konscias, ke iuj vortumoj por ni kompreneblaj povas esti miskomprenitaj de aliaj, kreskintaj en alia kultura medio.

Ankaŭ la postulo, ke la finredaktita revuo estu sendita al la prezidanto aŭ alia komisiito de la estraro antaŭ publikigo, laŭ ŝi ne influas la liberecon:

- Ĝi ne  limigas liberon de redaktoro, ĉar temas pri jam presopreta revuo. Sekve de la estrara diskuto tio estis enmetita, kun la intenco, ke “ju pli da okuloj rigardas la tuj presotan revuon, des pli bone por elsarki la lastajn eraretojn".

Laŭ Probal Dasgupta, la nun proponataj gvidlinioj iugrade influos la rolon de la redaktoro, ĉar laŭ ili la redakcio devos regule informi kaj konsulti la estraron pri la enhavo de la revuo. Samtempe li akcentas, ke la komitato ankoraŭ diskutas la aferon. 

- Nur post la finiĝo de la diskuto en la Komitato eblos reveni al la demando, ĉu la nuna redaktoro aŭtomate daŭrigos aŭ ĉu la Asocio anoncos konkurson, klarigas Probal Dasgupta.

Libera Folio: Stano Marček nun redaktas ankaŭ la revuon de Germana Esperanto-Asocio. Ĉu tio iel influos liajn taskojn ĉe UEA? Ĉu la redaktado de la revuo de UEA ne estas plentempa laboro?

Probal DasguptaProbal Dasgupta: - Ni ankoraŭ ne decidis, ĉu nur unu homo estu "la redaktoro de la revuo", kaj tial ni ankoraŭ ne scias, ĉu iu unuopulo devos trakti la redaktadon de la papera revuo de UEA (plus reta versio) kiel plentempan laboron. Oni revizias la mapon de la komunikaj laboroj farendaj. Vi povas esti certa, ke la diskutoj ne lasos la nunan mapon senŝanĝa.

Laŭ Barbara Pietrzak la komitata diskuto pri la redaktaj gvidlinioj povos daŭri ĝis la fino de marto, do supozeble la dokumento estos konfirmita en la sekva estrarkunsido, okazonta en la Centra Oficejo meze de aprilo. Tiam kredeble estos traktita ankaŭ la demando pri la eventuala longigo de la redaktora kontrakto de Stano Marček.

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-17 17:52
Se mi rajtas alparoli al la punktoj komentitaj de Barbara, char shiaj vortoj venis post kiam Kalle petis komenton de mi.
Pri la alineo pri evito de "ofendaj" tekstoj:

"La revuo devas eviti materialon, kiu povus esti konsiderata antaujugha, au kiu povus ofendi membrojn de UEA en difinita lando au de difinita nacio pro alia politika au religia opinio."
Chu nemembrojn de UEA la revuo rajtas ofendi? Tio ne helpos en la membrovarbado.

"La chefa gvidilo de la redaktoro estu chiam la Statuto de UEA."
Se ni jam havas la Statuton, kial krei pliajn gvidilojn? Kiam gvido troas, oni perdighas.
 
"Pri tiu chi kaj pri aliaj demandoj la redaktoro, en kazo de dubo konsultu la Estraron kaj Gheneralan Direktoron".
Kial do? Chu ili estas iel mirakle pli spertaj pri kulturaj diferencoj ol la redaktoro?

Barbara pravas ke ni devas zorgi "pri tio, ke nia komuna lingvo ne vualu la ekzistantajn kulturajn diferencojn inter la membroj de la Esperanto-komunumo." Sed homon kiu ne zorgas pri tio, oni ne dungu kiel redaktoron, punkto fino.

Tio "ke la finredaktita revuo estu sendita al la prezidanto aŭ alia komisiito de la estraro antaŭ publikigo" *char* “ju pli da okuloj rigardas la tuj presotan revuon, des pli bone por elsarki la lastajn eraretojn" - pardonu, sed tio estas ridinda. Chu ni elektas estraranojn au provlegistojn?

La tuta gvidlinio sonas kiel Orwell-a duobla parolo. Samtempe oni striktigas la estraran kontrolon kaj parolas pri "malfermeco". En demokratiaj landoj asociaj gazetoj klopodas esti forumo por la opinioj kaj prioritatoj de la membraro, ne de la estraro. Tio ech pli gravas en Esperantujo, kie ekzistas principe nur asociaj gazetoj - kaj Libera Folio, kompreneble.

Pli ol kreado de gvidlinioj, gravas ellaboro de ghenerala komunikada strategio - kaj plibonigo de la revuo. Bonan revuon kreas tamen redaktoro, ne gvidlinioj.

amike
István Ertl
iafantomo
iafantomo diras:
2011-03-27 14:07
Estas tute evidente kio okazas.

Ne temas pri tio, ke la gvidantoj ne kapablas gvidi la asocion; estas ke ili ne volas.

Kiam ajn en membra asocio iu metas proponon aŭ faras decidon sen diri la kialon, kaj eĉ rifuzas aŭ evitas diri la kialon kiam membroj tion petas, tiu persono havas ion por kaŝi. La vera motivo malverŝajne estas la motivo kiun ĉiuj simple supozas, alie la proponinto tion malkaŝe dirus.

La decido fini la kontrakton kun Stano Marĉek kiel redaktoro de la revuo Esperanto tute evidente ne estis pro malbona laboro, alia la prezidanto estus dirinta, sed pro motivo kiun tiuj malantaŭ la propono ne volis diri al la membroj.

Por diveni la veran motivon oni sekvu la postajn eventojn. Nun estas tute klare, ke iuj volis forigi Stanon Marĉek ĉar ili volis cenzuri la gazeton, kaj Stano staris en la vojo.

Mi ĝojas, ke Istvan tiom bone skizis la absurdaĵojn en la novaj gvidlinioj, atentigante pri orvela duobla parolo. Mi povas aldoni, ke pluraj aferoj en tiuj gvidlinioj estas hipokritaj.

Ekzemple sub paragrafo 4 (Alireblo) estas skribite: “Ĝi estu verkita en klara, laŭeble fundamenteca lingvo kaj stilo”. Mi ĵus travagis artikolon ‘Ni pioniras la simetriemon’ de Probal Daŝgupta en la marta numero paĝo 51, kiu komenciĝas per: “Nia movado laboras por fortigo de specife tia internacia, interloka, intertipa amikeco, kiu insistas pri la demokratia duflankeco de la rilato”. Tiel ĝi daŭrigas tra la tuta artikolo, kun frazoj kiaj “Dum ni simetrie lernas la streĉojn kaj ĝojojn de la respondecaj gastado kaj gastigado, ni pionire fondas la planedan respublikon”. Kaj ĝi finiĝas per: “La estraro de la asocio sin distancigas de la neŭtrale kristanaj elvokoj de miaj vortoj, tamen notante, ke mi ne estas kristano kaj do povas neŭtrale fari tiajn aludojn sen tro da risko de miskompreno”. Risko de miskompreno, ĉu?! Tio kion la prezidante vere timas estas risko de kompreno!

Paragrafo 8 temas pri ‘Evito de Ofendoj’. Tamen la ĉefaj ofendoj almenaŭ en la Yahoo-grupo uea-membroj venas ĝuste de la ĉefaj respondeculoj pri tiuj manovroj. La silferan ĉarmon de la prezidanto dum li evitas per diversaj manieroj eviti la simplan demandon ‘Kial?’ rilate al la Estrara decido ĉesigi la kontrakton kun Stano Marĉek mi mem trovas ofenda. La membroj rajtas scii. La akuzon pri “kalumniaj asertoj” kiun ĵetis la ĝenerala sekretario al la membroj en uea-membroj en la sama diskuto mi trovis ege ofenda. Ŝi ne diris ĝuste kio estas tiuj “kalumniaj asertoj” nek kiuj diris ilin, do la akuzo estas rekta kaj ofenda atako al ni ĉiuj. Ĉu ordinara membro rajtus skribi ion tian pri Estraranoj de UEA en ‘Esperanto’? Evidente ne. La gvidlinioj forprenas la eblecon al ordinaruloj kritiki la moŝtulojn.

Ankaŭ ofenda estis la ignoro de mia retletero al la prezidanto, por demandi, ĉu tiu akuzo estis farita en la nomo de la Estraro aŭ nur en ŝia persona nomo.

Jam dum pluraj jaroj mi sciigis mian opinion, ke iuj en la Centra Oficejo minimume bezonas kurson pri membrorilatoj. La lastan okazon en kiu mi skribis tion mi ricevis ofendan kaj insultan mesaĝon de unu el la dungitoj de la Centra Oficejo, kvazaŭ por pruvi mian aserton. Nun ili estos la arbitrantoj pri bona stilo en la revuo Esperanto!

Tiu evoluo kongruas kun mia propra supozo, post la anonco de la decido ĉesigi la kontrakton kun Stano Marĉek. Ŝajnis al mi, ke ili havas en la menso alian eventualan kandidaton kiu estus pli komplezema al la kliko kiu fariĝis tre influa en la Estraro kaj la tuta asocio, ĉar la kliko volas forigi ajnan kritikon, kaj uzi la gazeton por la propraj celoj. Ĉu la homoj nenion lernos el la brita situacio?

Mi havis altajn esperojn pri Probal Dasgupta kiam li unue prezidantiĝis, sed la daŭre pli malsamideanecaj mesaĝoj kiuj venas de la kliko kiu kaptis UEA devigas min scivoli kial Probal Dasgupta eĉ volas esti Prezidanto de asocio kies celo estas antaŭenigi Esperanton.

Mi opinias, ke Probal Dasgupta ne estas taŭga persono por resti kiel Prezidanto de UEA.
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-27 17:51
Konstateble, nek Ian nek mi opinias alte pri chi tiuj gvidlinioj*, sed mi ne kredas ke "iuj volis forigi Stanon Marĉek ĉar ili volis cenzuri la gazeton, kaj Stano staris en la vojo". Cenzuremo unuflanke, kaj heroa kontraustaro Stanoflanke? Ne tro kredinda scenaro.

Kio gravas, preter lauplache produkteblaj kvantoj de gvidlinioj, estas la redakta kvalito de la revuo, kaj ghi ne multe shanghighis...

amike
Istvan Ertl

*mi scias ke mia laboreja chefo legis siajn gvidliniojn pri chefado, sed tio ne igis lin (pli) bona chefo...
 tamen
iafantomo
iafantomo diras:
2011-03-28 00:54
Mi ne sugestis ion pri heroa kontraustaro, nur ke Stano starus en la vojo de tiuj kiuj havas aliajn planojn. Kial alie oni volus maldungi iun kaj obstine rifuzi doni klarigon.

La logiko devas konduki nin al la supozo, ke ili volas havi iun aktive komplezeman al la propraj planoj, kiujn ili ne volis malkasxi al la gxenerala membraro, kiel okazis en la brita movado (http://www.liberafolio.org/[…]/paul-gubbins-redaktos-monaton#1291316347). La homoj lernu el la brita afero.
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-28 06:26
"Kial alie oni volus maldungi iun kaj obstine rifuzi doni klarigon."
Ekz. char oni ne volas publike paroli malfavore pri konata kaj shatata esperantisto.

amike
Istvan Ertl
iafantomo
iafantomo diras:
2011-03-28 10:48
Normalaj homoj donus ian diplomatecan vortumon, alie oni povus facile misfamigi tute honestan homon per malica implicado.

Kiel ajn oni rigardas la aferon, homoj kiuj tiel agas ne taŭgas por ofico.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-28 13:35
En UEA ekzistas malmultaj normalaj homoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-03-27 18:46
> Nun estas tute klare, ke iuj volis forigi Stanon Marĉek ĉar ili volis cenzuri la gazeton, kaj Stano staris en la vojo.

Mi k Ian havas esence similan opinion pri la ĝeneralaj aspektoj de la "Afero RE" k precipe pri la t.n. gvidlinioj, tamen pri la kaŭzoj de la forigo de Stano mi eksplicitigu, ke miaj kritikoj pri revuo Esperanto certe ne havis, nek havas, kaŝe nedisvastigeblajn kaŭzojn - mi ja ne apartenas al la "estrara kliko" provanta alpreni al si la revuan (cenzur)povon.

Mi kritikis revuon Esperanto kiel neindan minoran bulteneton k tohuvabohuon de hazardaj artikoloj sen ajna plano k apenaŭa aŭ neekzistanta redakto.

Ĉu la redaktoro provis heroe rezisti estrarajn cenzurprovojn, tio estas pli ol dubinda - fakte la impreson mi havis, ke sufichas al li iel ajn ŝtopi la revuon por rapide liberiĝi de la ĉiumonata ĝeno. Cenzuro tute ne estas lia problemo.

Cetere: jam delonge mi ne legas la revuon (mi celas: ne ricevas; legi mi jam longe antaŭe ne faris). Ne, ĉi-jare mi ne rekotizis al UEA, do klare UEA perdis almenaŭ unu membron pro la malkvalito de la revuo (tion ĉi mi substrekas, ĉar foje aŭdiĝas voĉoj, ke la kvalito de la revuo ne influas la membronombron, ĉar ja temas pri la entuta informadstrategio de la asocio ktp. ktp. Nu jes, (mal)kvalito influas); se intertempe la kvalito abrupte kreskis, iu bonkorulo bonvolu sciigi.
iafantomo
iafantomo diras:
2011-03-28 13:53
Mi bone komprenas vin, Francisco. Homoj havas plendojn pri la gazeto kaj la Estraro decidas maldungi la redaktoron. Tuj la homoj saltas al la konkludo, ke tio estis la kialo malantaŭ la estrara decido. Sed tio ne sekvas.

Se tio estus la kialo, oni atendus, ke estu tuta rakonto pri diskutado kaj negocado pri la kvalito de la laboro, kaj ke la decido venu sekve de tio se ili finfine ne povis trovi solvon. Rezulto de tio, oni publikigus ian klarigon por la membroj.

Estis nenia signo de io tia. La decido venis kvazaŭ el blua ĉielo. La homoj rajtas al iaspeca klarigo pri tio.

Sekvis tamen ĉiaspeca evitemo kaj flankenigo kiam homoj petis klarigon pri tiu decido. Pensi ke la tuta serio da mistraktoj estas nur serio da hazardaj fuŝoj estus absurde. Se tiaj aferoj estas farataj en etoso de sekretemo, ni ne plu estas demokratia membra asocio.

Vi diras, ke vi ne plu legas la revuon. Mi estas en simila situacio rilate al La Brita Esperantisto, kiun mi ankoraŭ rajtas ricevi kiel dumviva membro de mia landa asocio, sed en 2004 mi tutsimple petis al ili ne plu sendi ĝin al mi, ĉar la redaktoraj artikoloj estas kelkfoje ofendaj al individuoj, do al malmoŝtuloj, kiuj faras bonan laboron sed ne havas la favoron de la konstante memlaŭda kliko kiu transprenis la Esperanto-movadon en Britio. Ili impresis kiel malsamideanoj.

Sed anstataŭ ol eksiĝi kiel faris aliaj en similaj cirkonstancoj, mi fariĝis scivolema pri tio kio efektive okazas malantaŭ la kulisoj de la asocio, kaj en 2005 mi eĉ eniris la Estraron mem por eltrovi aferojn kiujn mi devintus povi eltrovi kiel ordinara membro sed ne povis. Tuj oni deklaris, ke preskaŭ ĉio estas konfidenca. Kiam mi petis klarigon pri la pensado malantaŭ tiu propono, ili rifuzis doni. La afero estis absurda.

Jam en 2003, kiam mi prezentis al ili strategiajn ideojn, estis tute evidente, ke tri el la gvidantoj en tiu Estraro puŝas la asocion en la direkton de la silferismo. Ili evidente ne estis simpatiaj kun la tradiciaj valoroj de la movado. Estis kvazaŭ ili estas kaŝaj raŭmistoj, sed mi ne komprenis kial. La ĝenerala membraro tutsimple *supozis*, ke ĉiuj Estraranoj estas bonaj Esperantistoj kiuj subtenas la celojn de la movado, kaj ne estis malfacile kompreni kial, kiam oni vidis publike la silferan ĉarmon de la samaj homoj kiuj malantaŭ la kulisoj prenas ĉiun eblecon por provoki liliputan militon.

Dum mia jaro en la Estraro estis tute normale, ke estu metitaj antaŭ la komitaton proponoj sen ajna provo klarigi kio estas la pensado malantaŭ la propono. Preskaŭ neniam okazis honesta diskuto pri io ajn. Tute normalaj demandoj estis subpremitaj per evitemo, flankenigoj, indigniĝo kaj eĉ la insisto ke la kasisto ne ŝatas la tonon de demando. Poste informoj pri la financa situacio estis subpremitaj per akuzoj de paranojo kaj de ‘kalumnio’, kun nenia rajto respondi, kaj la prezidanto eĉ insistis ke li ne celas detrui la asocion, uzante falsitajn ekzemplojn de miaj ‘friponaj kaj eble misfamigaj asertoj’. Se en policejo iu donas falsan alibion la detektivo tuj suspektas lin kulpa, ĉu ne?

Iama sekretario de la asocio, kiu eksiĝis en 1994 pro obstaklado kaj financa kaŝado, poste skribis, ke la asocio funkcias preskaŭ kiel sekreta societo. Mi povas konfirmi, ke laŭ miaj spertoj li absolute pravis.

La samajn signojn mi vidas nun en UEA. Sed atentu, ke mi ne diris ‘estrara kliko’, ĉar en la Estraro estas ankaŭ bonaj Esperantistoj kiuj strebas fari sian eblon antaŭenigi aferojn. Memoru, ke la voĉdonado pri Stano ne estis unuanima, kaj ke la vicprezidanto publike deklaris sian opozicion al tiu decido.

El tiuj spertoj mi lernis ne fidi homojn kiuj tiel agas, kiom ajn konvinka povas esti ilia ĉarmo. Ili ofte operacias sub masko de ‘fuŝoj’, sed se oni kalkulas la probablon, ke ĉio povus esti kaŭzita de hazardaj fuŝoj la afero fariĝas absurda. Tio kio okazas en mia landa Esperanto-asocio estas negativa propagando, kaj ĝi ne celas la antaŭenigon de Esperanto. Fakte, du el la nunaj kandidatoj por la Estraro jam en la pasinteco blagis ke ili ne estas ‘finvenkistoj’. Unu el ili eĉ sabotis decan diskutadon pri Esperanto en la retpoŝta diskutgrupo esper-brit. Oni vere devas fortiri sin de la esperantisteca naiveco kaj demandi kio vere estas la planoj de tiuj homoj.

Laŭ direktivo de la usona National Security Council [Nacia Sekurec-Konsilio] en 1950 la plej efika speco de propagando estas la speco en kiu “la subjekto moviĝas en la direkton kiun vi deziras pro kialoj kiujn li kredas esti la propraj”. Ĝuste tiel estis post la decido de la Estraro de UEA ĉesigi la kontrakton kun Stano Marĉek. La afero estas politika.





esperanto
esperanto diras:
2011-03-28 14:39
Krome en la komenca tempo antau 30 jaroj mi neniam apartenis al estraroj de Eo-asocioj kaj mi estas tre felicha pro tio. La samon mi povas rekomendi al chiuj aliaj normalaj homoj. Char kiam mi konstatis, kiaj idiotoj umas en tiuj estraroj, mi tuj rezignis.

Se vi ne volas legi la nunan Britan Esperantiston, tiukaze almenau legu la malnovajn eldonojn kaj verku raporton. En tiu kazo vi eble faros ion utilan.
http://anno.onb.ac.at/[…]/anno-plus?apm=0&aid=e1d
iafantomo
iafantomo diras:
2011-03-28 16:51
Tio kion mi nun faras estas utila, eĉ pli utila ol ĉio kion mi faris en la pasinteco pri starigo de nacia informado, Esperanta parlamenta grupo, eldono de radio-kurso, ks ks ks. La homoj devas vekiĝi al la reala situacio. Se tio okazos, la movado povos denove flori. Ne nur tio, ni povos rehavi nian demokration ene kaj ekstere de la Esperanto-movado.

Tiuj homoj ne estas idiotoj; ili estas inteligentaj homoj kiuj scias precize kion ili faras. Kiam mi estis en la Estraro de mia landa Esperanto-asocio, la prezidanto estis profesoro, la vicprezidanto havis unuaklasan universitatan diplomon pri matematiko de Kembriĝo, la korifeo kiu tiris la ŝnurojn de la marionetoj estis iama altranga ŝtatservisto.

Iliaj elitismaj propagandaj taktikoj estas rekoneble tiuj de afektuloj de la elitaj privataj loĝlernejoj de la supra klaso de la brita socio. Ili ĉiuj estis produktoj de tiuj lernejoj, kiujn oni orvele nomas en Britio ‘publikaj lernejoj’ sed en la vero estas privataj kaj ekskluzivaj.

Estis laŭ la sama modelo kiel la grupo ‘New Labour’ en la laborista partio en Britio, kiu ankaŭ estis gvidata de produktoj de tiuj privataj publikaj lernejoj. Tony Blair ne estis idioto, sed lerta propagandisto. Li ne estis socialisto sed ekstremdekstrula militmaniulo. La ekvivalentuloj de mia landa Esperanto-asocio ŝajnas esti malsamideanaj kverelmaniuloj.

Anstataŭ forkuri de tio, la homoj studu kaj provu kompreni kiel ili estas manipulataj. La paradokso estas, ke la plimulto de homoj en mia lando ĝuis la rakontojn de Gulivero en Liliputlando, sed kiam oni provas rakonti pri similaj aferoj en la reala vivo ili turnas sin for. Liliputaj militoj estiĝas ĝenerale ne pro veraj malkonsentoj, sed pro incito de iuj en kies intereso estas la militado. Solvi tiun problemon estus nun la ĉefa prioritato por Zamenhof se li vivus en la hodiaŭa mondo.

esperanto
esperanto diras:
2011-03-28 17:04
Necesus verki sociologion de la Eo-movado, sed ne lau la nebula maniero de certaj e-istoj. Sed lau la praktikaj spertoj, personaj observoj, historiaj esploroj kaj empiriaj enketoj, kiujn mi mem faris. Tio estus totala katastrofo lau la rezultoj, kiuj oni konas jam antau la verko de tia studo. Do, prefere oni ne verku ghin - tio estas la sola konkludo, kiun oni povas chi-teme fari. Imagu, se oni devus prezenti en tia studo la amason da kuriozuloj au stranguloj, kiuj dominis kaj daure dominas la Eo-movadon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-17 19:51
Cxio sxajnas al mi tre groteska. Mi ricevas senton, ke nobla komitato nenion havas por fari ol sercxi proverban truon en la tutajxo.

Plej bona redaktoro kaj plej bonaj gvidlinioj ne helpos, se la redaktoro ne havos temojn por redakti. Cxu li raportu kiel oni oficas? Kiel oni diskutas, ke al sankta Barbara ne defalu unu haro de kapo?

Pli gxuste estus serioze diskuti kiel agi, kiel reorganizi la elektan statutregularon, ellabori serioze strategiajn gvidliniojn de UEA agado en moderna , sxangxita mondo.

Mi tute konsentas kun Stefano kaj mi aldonu, ke tio malbonodoras laux malnovaj metodoj, kiam cxiu artikoleto devis akcepti partia sekretario. Bona redaktoro devas flugi libere kiel aglo kaj ne timigata en iu kagxo.

Stefano tute bone atentigas, ke estraro ne povas esti elektitaj por esti provlegantoj. Vi farigxas ridindaj kaj defalas al nivelo de infangxardeno.
Ofte klara opinio estas pli bona ol dek foje priparfumita.

Post kelkaj jam monatoj eble mem vi rimarkos, ke vi movigxis! Unu pasxon antauxen kaj du malantauxen.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-17 21:36
La asocio estas praktike sub la kontrolo de personoj, kiuj ne kapablas kontroli ghin.

simono
simono diras:
2011-03-21 16:40
Nu, mi sendube ĵus defaligis kelkajn harojn de Sankta Barbara. Kure de la afero pri la ĉesigo de la podkastoj de Pola Radio kaj mia tuja fondo de substitua retejo "Pola Retradio en Esperanto" estiĝis kelkaj problemoj. Fakte mi devis prezenti ultimaton al specifa sanktulino kaj peti al UEA bloki la konton "vars-t" nur por tio, ke ŝi entute prezentu novan podkastan elsendon.. Alivorte ŝi antaŭe publike kvestis sur retejo, jure mia, pri io ne plu ekzistanta kaj eble ne plu ekzistonta.

Intertempe mi jure ne plu respondecas pri la retejo. Kaj tio estas tre bona, kvankam nun sen ultimatoj la afero laŭŝajne denove produktade plene stagnas.

Por mi vere tre ĝena problemo estis, ke la scioj pri la leĝoj pri kopirajtoj kaj aŭtoraj rajtoj estas samgradaj kiel la scioj pri la leĝoj rilate kvestadon kaj eblan devon pagi impostojn pro enspezoj. Nome ambaŭfoje precize nulaj. Tute ne estis eble, enkapigi al la malgranda cirklo de helpantoj, ke la retejo pro la kvestado nun komerciĝis kaj sekve specifaj aldonaj leĝoj subite validas pri tio, kion oni rajtas fari kaj kion ne.

Se jen la spertulino, kiu nun kunjuĝu pri la jura teksto de kontrakto kun estonta nova redaktisto de la UEA-a pamfleto, oni vere ne atendu multon. Oni simple ne sufiĉe kompetentas. Mi vetas, ke la kontrakton vidis ĝisdate nek loka ĵurnalista asocio, nek sindikato, nek advokato.

Aldone iugrade klariĝis, ke la eksa skipo de Pola Radio neniam ajn laboris kiel ĵurnalistoj. Ili ĉiuj simple tradukis tion, kion la centra redaktejo de Pola Radio donis al ili kaj prezentis tion al la aŭskultantaro. Tiu ĉi tradicio evidente naskiĝis dum la komunisma periodo de la establejo. Laŭ mia takso la skipanoj nur iugrade ĵurnalistis - plene amatore - dum iuj ukoj aŭ aliaj hobiaj kunvenoj.

Aparte de tio, ĉe Pola Radio oni dum jardekoj ĉiam devis prezenti ĉion antaŭ publikigado al cenzuristo. Do kial ne ankaŭ ĉe UEA?
esperanto
esperanto diras:
2011-03-22 00:04
"Aldone iugrade klariĝis, ke la eksa skipo de Pola Radio neniam ajn laboris kiel ĵurnalistoj. Ili ĉiuj simple tradukis tion, kion la centra redaktejo de Pola Radio donis al ili kaj prezentis tion al la aŭskultantaro. Tiu ĉi tradicio evidente naskiĝis dum la komunisma periodo de la establejo. Laŭ mia takso la skipanoj nur iugrade ĵurnalistis - plene amatore - dum iuj ukoj aŭ aliaj hobiaj kunvenoj." ktp:

Tio estas supozata jam delonge. Sed kion signifas "iugrade klarighis" ? Estus bone, se vi povus liveri skribajn fontojn, por ke oni povu utiligi viajn asertojn kaj konstatojn en scienca disertacio. Antaudankon.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-23 23:55
Lau Grzegorz Waligóra 2009, p. 45, kiu verkis biografion pri la konata pola e-isto Adam Pleśnar, en la 70aj jaroj PEA estis gvidita de membroj de la komunisma partio PZPR kaj de kunlaborantoj de la pola sekreta servo SB. Konkretaj nomoj ne estis menciitaj. En 1974 la katolika politika opoziciulo Adam Pleśnar estis eliminita el la Chefa Estraro de PEA, post kiam en 1972 li estis elektita prezidanto de la Regiona Estarro de PZE en Vroclavo.

Al la Chefa Estraro de PEA apartenis en la 70aj jaroj jenaj personoj:

13. Vorstand (14.5.1972 bis 16.10.1976)
Präsident: Stanisław Świstak (Kraków)
Vizepräsidenten: Józef Golec (Gdańsk), Andrzej Grzębowski (Bydgoszcz), Romuald Jałowiecki (Kielce)
Sekretär: Andrzej Pettyn (Warszawa)
Kassierer: Włodzimierz Wesołowski (Łódź)
Vorstandsmitglieder: Borys Wierzejewski (Poznań), Edward Wojtakowski (Wrocław), Józefa Dołgowska (Szczecin), Aleksander Grela (Nowy Sącz), Jan Karłowski (Katowice), Marian Kostecki (Kraków) (ĝis31.03.1973), Bolesław Staszczak (de 31.03.1973), Ryszard Krauze (Pabianice), Kazimierz Małycha (Bydgoszcz), Teresa Nemere (Toruń), Adam Pleśnar (Wrocław), Roman Rutkowski (Bydgoszcz), Tyburcjusz Tyblewski (Jelenia Góra), Jerzy Uśpieński (Warszawa), Jerzy Wiecki (Gdańsk).
Vorstandsmitglieder (Jugendfragen): Janusz Wolak (Gdańsk) (bis 1.04.1973), Władysława Nowak (Bydgoszcz) (seit 1.04.1973)
Revisionskommission: Stanisław Fortuna (Wrocław), Wacław Kotliński (Stalowa Wola), Helena Bolanowska (Łódź) Władysław Klimek (Gorzów Wlkp), Andrzej Łazowy (Toruń)
Kollegiengericht: Wiesław Tomaszewski (Warszawa), Stefan Paterek (Poznań), Stanisław Małek (Łódź), Andrzej Kołaczkowski (Lublin), Krystyna Sienicka (Kraków), Józef Toczyski (Gdańsk).

14. Vorstand (14.5.1972 bis 4.4.1981)
Präsident: Andrzej Grzębowski (bis 2.04.1977), Marian Dobrzyński (seit 2.04.1977)
Vizepräsident: Andrzej Pettyn (Milanówek)
Generalsekretär: Bolesław Staszczak (bis 197?, danach Vorstandsmitglied)
Sekretär: Włodzimierz Wesołowski (Łódź)
Kassierer: Mirosław Gelba
Vorstandsmitglieder: Roman Dobrzyński, Lech Kosieniak, Stefan Kozłowski, Józef Dąbrowski, Józef Golec, Antoni Golonka, Jadwiga Greger, Tomasz Kudrewi, Ewa Kuligowsk, Kazimierz Małycha, Mieczysław Nowacki , Stefania Palica, Roman Rutkowski, Tyburcjusz Tyblewski, Jerzy Uśpieński.
Revisionskommission: Tadeusz Plesakczyński, Teresa Nemere, Halina Brede, Józefa Dołgowska, Stanisław Małek,
Kollegiengericht: Wiesław Tomaszewski, Romuald Jałowiecki, Krystyna Sienicka, Zofia Kłopocka, Andrzej Kołaczkowski, Ryszard Szwedowski.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-24 00:03
14. Vorstand devas esti (16.10.1976 bis 4.4.1981)
simono
simono diras:
2011-03-24 12:08
De la tuta listo de Poloj mi persone renkontis nur Andreon Pettyn. Dum la renkontiĝo kaj ankaŭ jam el la tiamaj programoj de Pola Radio klariĝis, ke li estis tute fervora kaj entuziasma komunisto. Sed jen neniel per si krimo. Kredi je komunismo aŭ esti komunisto estas tute honoraj sintenoj. Se la komunisma sistemo iam ajn nur naŭdekone bone funkcius, mi eble mem estus centelcenta komunisto, ĉar la nuna senbrida kapitalismo kun laŭa merkata ekonomio, kiu almozuligas trionon de la popolo vere ne plu estas entenebla. Bedaŭrinde komunismo ĝisdate iugrade kontente funkciis nur en monaĥejoj.

Evidente, krimoj estas denunci malsamideanojn kaj kaŝraporti al la sekreta polico pri ili. Mi sincere esperas, ke specife Andreo Pettyn pri tiuspecaj krimoj neniam kulpiĝis.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-24 13:01
Eble oni trovas dokumentojn en la arkivoj, kiuj montros, kiu denuncis kiun (eble bona ideo por verki novan enciklpedion). La suspekto ekzistas, kaj prave. Sed mi timas, ke post la politikaj shanghoj, kiam regis anarkio en tiuj landoj, estis kaptita la tauga momento por likvidi amason da dangheraj dokumentoj. Oni scias, ke MfS en GDR tion faris abunde lau germana efikeco. Gabriele Gast, unu el la longjaraj spioninoj de Markus Wolf, kiuj skribis tre interesajn librojn, ech bedauris, ke oni ne jhetis bombon sur la konstruajhon de MfS, en kiu trovighas chiuj arkivajhoj kaj kompromiteblaj dokumentoj de Stasi. Nu, kompreneble, homoj kiel shi havintus personan intereson detrui tiujn materialojn por forvishi chiujn spurojn pri si. Sed oni ne detruis ilin, perfidis shin kiel spioninon kaj enkarcerigis shin por pluraj jaroj. Chu analogaj kazoj ekzistis inter e-istoj, ne estas ekskludeble, sed nekonata ghis nun.
La problemo de tiuj Eo-asocioj estas, ke iliaj membroj kaj iamaj (kaj nunaj) funckiuloj kapablas totale silenti pri sia eventuala rolo, kiun ili eventuale ludis kadre de la kompartio kaj sekretaj servoj. Supozeble ili ankorau rifuzus diri ion ajn, se oni bruligus ilin sur la shtiparo. Mi pensas, ke per tio ili celas eviti iusence perfidi sian propran nacion, por kiu ili laboris, favore al malebligo transdoni informojn al aliaj potencoj (ekzemple Pollando al Germanio), kiuj povus utiligi tiujn informojn kontrau ilia nacio. La malfido kaj suspekto de poloj, rusoj kaj aliaj orienteuropanoj rilate al Germanio, Okcidento, ktp. estas tiom senlima, tiel ke neniu el tiuj eblaj agentoj libervole, kaj ech ne sub kondichoj de torturo, pretas rakonti kiujn ili denuncis pli frue dum la komunismo, krom se la koncerna pesono mem estas perfidolo.

Koncerne vian emon esti komunisto mi esperas, ke vi shercis, char alikaze mia suspekto, ke vi estas kompleta idioto, konfirmighos. Pardonu, ke mi diras tion tiom honeste en tiu iom kruda maniero, certe ne sen ironio.

Ankau mi estas kontrau la senbrideco de la kapitalismo, sub kiu plimalpli chiu homo en la mondo suferas, sed tio ne signifas ke oni devas esti komunisto. Kion en la historio de la homaro komunismo kaj komunistoj kapablis fari, tion oni scias. Ajna provo revi, ke komunismo povus esti io alia au paradizo kaj revizii la historion de komunismo devas komplete fiaski.
simono
simono diras:
2011-03-24 17:09
En Germanujo oni tuj post la unuiĝo starigis specialan arĥivon. En ĝin oni metis ĉiujn dokumentojn, kiujn oni povis savi de la tiel nomata Ŝtata Sekurecservo. Fine de la GDR la agentoj klopodis diserigi multajn dokumentojn - kun "Germana efikeco" kiel vi tion priskribis. Tiun konfeton oni povis antaŭbrule savi kaj nun denove kun "Germana efikeco" oni skanas la papererojn kaj komputila programo virtuale rekunmuntas la fragmentojn, reordigante ilin al perfektaj dokumentoj. Oni fakte povis savi ankaŭ multe de kompletaj dosieroj - kaj paperaj kaj magnetbendaj - kaj tiel oni povis malkaŝi tre multajn sekretajn agentojn kaj sekretajn informantojn.

Hodiaŭ ĉiu persekutito rajtas serĉi la arĥivon kaj eltrovi, kiu perfidis lin aŭ observis lin. Aldone ĵurnalistoj kaj historiistoj rajtas uzi la arĥivon. Lastvice, oni konsultas la arĥivon kure de la dungada procedo por specifaj kritaj postenoj kaj oficoj.

Se mi ĝuste memoras, io simila ekzistas en Polujo. La bagatela diferenco estas tamen, ke oni en Polujo ne rajtas konsulti la arĥivon. La enhavo restu sekreta.

Cetere, pri idiotoj. Mi ĵus tradukis en s.c.e tre konatan Germanan proverbon, kiun eble ankaŭ vi konas. Temas pri - "Samuloj samaras".

Do mi vere tre kore bonvenigas vin ĉi-klube.

Parenteze, pri via persona grado de idiotiĝo preskaŭ supervenke nun konvinkas min via montrata malkapablo distingi inter la ideologio "komunismo" kaj iuspeca nur laŭ etikedo komunisma socio sub la jugo de diktatoro kune kun ties persona postaĵlekanta kliko kaj fiaga funkciularo.

esperanto
esperanto diras:
2011-03-24 17:38
Jes mi legis kaj audis pri tiu ripara agado en Germanio.

En Pollando IPN okupighas pri tiuj demandoj.

Kara: komunismo estas/is komunismo, kaj ni konas nur unu praktikan komunismon: la realan komunismon, kiu ekzistis lau sia sovetia, pola, GDRa, jugoslavia, albana, china, angola, kuba, mongola, ktp. versioj. Chio estis la sama merdo, kaj neniu normala homo volas rehavi ghin.
Eble ekzistis marksismo, leninismo, stalinismo, titoismo, maoismo, eurokomunismo kaj aliaj koloroj. Chiuj fiaskis kaj ne plu aktualas au taugas kiel socia-ekonomia-politika sistemo, vershajne por chiam, char tiuj iracionalaj modeloj komplete elcherpighis. Do, ne klopodu konsili al iu ajn, ke vivi en la komunismo estus pli bone, char vi riskos totale ridindigi vin mem. Iuj diris, ke komunismo ankorau ne realighis kaj ke ghi efektivighos post la socialismo. Chio tio estas stultajho, kaj mi ne komprenas, kial en orienta Europo homoj serioze povis diri kaj kredi tian fatrason. Mia hipotezo estis, ke en Ruslando oni volis konstrui novan mondon, kiu apartighas de la "okcidenta (burgha) modelo". Ruslando chiam havis en sia historio, plej malfrue ekde kiam la bizantinismo kaj grekortodoksismo farighis shtata doktrino en Ruslando kaj estis defendita de caroj kiel ekz. Ivan IV., tiun apartigan komplekson, komprenante sin kiel "anti-okcidenton". Samtempe oni chion kopiis kaj shtelis de la Okcidento kaj volis esti kiel la Okcidento, sed neniam sukcesis. Pro tio en Ruslando plej diversaj absurdaj kaj sinistraj (finfine antimodernaj) ideoj povas trovi apogon de largha amaso, kiu ghenerale estas maklkera, malricha kaj frustrita, char volas esti kiel okcidentanoj, sed ne povas.
Vi mem scias, ke nek Markso, nek Lenino rekomendis enkonduki la komunismon en Ruslando, char tiu lando simple ne estis preta au maturo por tio. Kaj kion Stalino faris el chio tio, ni chiuj scias. Do, la enkonduko de la socialismo en Ruslando estis la plej granda historia eraro, kiun oni tie povis fari. La industriigo de la lando sub Stalin okazis sendepende de la socialisma doktrino, char ghi estis necesa, unue por venki la ekonomian postrestantecon kaj ricevi modernigan pushon, due por armadi kontrau la milito.
Sed mi mem ighas idioto, se mi konstante ripetas tiujn verojn chi-loke kaj perdas mian tempon per klarigoj, kiujn neniu volas kompreni. Diable kial mi studis historion de Orienteuropo en la universitato ? Chu por docenti al Eo-stranguloj en Libera Folio, kiuj daure havas alian opinion ?
esperanto
esperanto diras:
2011-03-28 14:44
Ekzistas suspektoj pri diversaj konkretaj personoj, de Moskvo kaj Varsovio tra orienta Berlino ghis Budapeshto kaj Sofio. Sed la koncernaj personoj silentas kiel tombo au reagas nervoze, rifuze kaj konfuze. Kaj pluraj jam forpasis.
Supozeble intertempe multaj dokumentoj detruighis.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-28 14:44
Ekzistas suspektoj pri diversaj konkretaj personoj, de Moskvo kaj Varsovio tra orienta Berlino ghis Budapeshto kaj Sofio. Sed la koncernaj personoj silentas kiel tombo au reagas nervoze, rifuze kaj konfuze. Kaj pluraj jam forpasis.
Supozeble intertempe multaj dokumentoj detruighis.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-03-18 00:49
Nu... kara UEA-estraro, pardonu, sed vi pruvas esti komprenintaj absolute nenion. Mi ne trovas eĉ unu sencohavan eron da logiko:

- anticipa informado k konsultado al la Estraro - t.e, anticipa cenzuro;
- zorgo pri nevualado fare de nia komuna lingvo de kulturaj diferencoj inter la membroj de la Esperanto-komunumo - kiam la revuo intencis vuali la kulturajn diferencojn?
- nerajto publikigi materialojn, kiuj povus ofendi membrojn de la asocio "pro alia politika aŭ religia opinio" - alivorte, publikigu nur gajigajn, sendanĝerajn k feliĉetosajn artikolojn;
- ktp.

Ĉu vi vere pensas, ke per tiaj k similaj misintencoj k mispaŝoj vi dissolvas la (fortajn) kritikojn de la pasintaj monatoj (k jaroj) pri la kvalito de la revuo? Ĉu vi vere pensas, ke iu ajn homo, sekvante tiujn "gvidliniojn", k kun la necese nepra cenzuro de la Estraro, kapablos brile redakti la revuon?

Vi komprenis absolute nenion.
chielismo
chielismo diras:
2011-03-19 15:29
Jam 3 monatojn mi kiel induvidua membro atendas mian revuon Esperanto, sed ne ricevas kaj respondas el UEA. Kio okazas ĉe UEA?
esperanto
esperanto diras:
2011-03-28 14:52
La groteska diskuto pri chi tiu temo povas esti sekvata en (che au sur au je)
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6373
simono
simono diras:
2011-03-30 09:16
Jen la groteskaj kaj plene fuŝaj gvidlinioj. Frazoj inter "<<" kaj ">>" estas komentoj de mi

================================================

Gvidlinioj pri la revuo Esperanto

1. Difino.

La revuo Esperanto de UEA estas la ĉefa organo de la Asocio. Ĝia legantaro estas unuavice la membraro de UEA, kvankam ĝi samtempe estas kaj devas resti unu el la plej gravaj informiloj de la Esperanto-movado.

<< Kiel la redaktoro influu la konkurajn publikaĵojn, kiuj eble estas ege pli legindaj? >>


2. Celoj

La celoj de la revuo estas:

a) provizi superrigardon kaj perspektivon pri la laboro de la Asocio;

b) doni ĝeneralan ideon pri la evoluo de la Esperanto-movado kaj la rolo de la lingvo en tiu movado;

c) meti ĉion ĉi en kuntekston facile kompreneblan por la leganto klarigante kiel la raportitaj agadoj rilatas al pli vastaj sociaj kaj kulturaj demandoj;

<< Kial kaj kiel agadoj laŭ paragrafo 2b nepre rilatu al laboro laŭ paragrafo 2a? >>

ĉ) doni al la membroj informojn, faktojn kaj ideojn por la laboro por Esperanto; provizi senpartian kaj altnivelan forumon por movadaj temoj kaj diskutoj.

<< Kiu difinas tion, kio estas senpartia kaj alnivela? Fakte aliloke oni postulas partiecon - nome por UEA. >>

d) igi la membrojn senti, ke ili estas parto de la Asocio.


2. Malfermiteco << Jam la dua "parafrago 2"! Kia belega fuŝo! Cetere, misliterumojn mi jam korektis! >>

La revuo estas verko ne nur de la redaktoro aŭ de la Estraro, sed de la legantoj. Ĝi estas malferma al iliaj kontribuoj, intervenoj, opinioj kaj ideoj.

<< La opinioj de legantoj evidente ne nepre kongruos kun tiuj de la Estraro aŭ eĉ de la redaktoro! Ĉu oni cenzuru ne nur la redaktoron, sed ankaŭ la legantojn? >>


3. Taskoj

La redaktoro, sub eventuala gvido de la Estraro, planas ĉiun numeron de la revuo, prizorgas elekton de verkantoj, aktive serĉas informojn pri eventoj, redaktas la materialon tenante ĉiam en konsidero la buĝetajn kaj spacajn limigojn. La teksto-redakta kaj la grafika-enpaĝiga laboroj estas diversfakaj taskoj, ne nepre farendaj de la sama persono. Ligon aŭ disdividon de tiuj taskoj difinas laborkontrakto. La redaktoro estas ankaŭ komisiita kunlabori en la redaktado de la kongresa bulteno.

<< La Estraro estas plurpersona. Do kiu parolos nome de la Estraro? Aŭ ĉu la redaktoro havu dekon da ĉefoj? >>


4. Alireblo

La revuo estu facile alirebla flanke de la averaĝa leganto papere kaj elektronike. Ĝi estu verkita en klara, laŭeble fundamenteca lingvo kaj stilo. Ĝi celas altigi la kulturan, lingvan kaj movadan nivelojn de la legantoj, tiel ke dank’ al la revuo ili pli bone povu informiĝi, kleriĝi kaj aktivi.

<< Kiu difinas tion, kio estas klara kaj "laŭeble" fundamenteca? >>


5. Komerco

La revuo enhavas anoncojn pri novaj libroj, eldonaĵoj, servoj kaj aliaj profitigaj varoj unuavice de UEA kaj aliaj kunlaborantaj organizoj; ĝi disvastigas informojn de UEA kaj de aliaj E-organizaĵoj pri kunvenoj, konferencoj, kongresoj ktp.


6. Aspekto

La revuo eldoniĝu en plaĉa kaj digna aspekto. Ĝi enhavu fotojn kaj ilustraĵojn elektitajn kun bona gusto kaj en sufiĉa kvanto por eviti tro unuecan kaj grizan tekstaron. Ĝi estu tipografie klara kaj belaspekta.

<< Kiu prijuĝu tion, kio signifu plaĉa, digna kaj belaspekta? >>


7. Gvida rolo

La revuo devas respondi kaj certagrade respeguli la interesojn kaj opiniojn de la legantoj, kaj samtempe gvidi iliajn opiniojn laŭ la ĝenerala politiko de la Asocio kaj de ĝiaj Estraro kaj Komitato. La ĉefartikoloj estu en tiu rilato zorge elektitaj kaj prezentitaj.

<< Kio nun? speguli aŭ gvidi la opiniojn de la legantoj? >>


8. Evito de ofendoj

La revuo devas eviti materialon, kiu povus esti konsiderata antaŭjuĝa, aŭ kiu povus ofendi membrojn de UEA en difinita lando aŭ de difinita nacio pro alia politika aŭ religia opinio. La ĉefa gvidilo de la redaktoro estu ĉiam la Statuto de UEA. Pri tiu ĉi kaj pri aliaj demandoj la redaktoro, en kazo de dubo konsultu la Estraron kaj Ĝeneralan Direktoron.

<< Kiujn oni konsultu? Ĉu la Estraron aŭ la Ĝeneralan Direktoron? >>


9. Linioj de respondeco kaj konsultado

La redaktoro estas kontrakta laboranto de UEA. En tiu rolo li/ŝi respondecas al la Ĝenerala Direktoro. En la rolo kiel redaktoro li/ŝi respondecas al la Estraro.

<< Do la redaktoro tuj havos plurajn ĉefojn - la Ĝeneralan Direktoron kaj plurpersonan Estraron. >>

a) La redaktoro devas anticipe informi kaj konsulti la estraranojn pri tekstoj, kiuj rekte tuŝas iliajn respondecojn en UEA.

<<Alivorte - memcenzuro.>>

b) La Prezidanto, eventuale aliaj komisiitaj personoj nomataj de la Estraro, ricevas almenaŭ unu tagon antaŭ la reta publikigo kopion de ĉiu unuopa numero. La reta publikigo okazu almenaŭ du tagojn antaŭ la livero de la numero al la presejo.

<< Jen nun rekta kaj eksplicite alstrebata cenzuro. >>

c) La Ĝenerala Direktoro aŭ la Prezidanto rajtas provizore haltigi publikigon, kiun ili opinias morale damaĝa al la Asocio, aŭ kiu povus esti kaŭzo por jura proceso. Tiu decido sekve devas esti submetita al la tuta Estraro por konfirmo, kune kun la eventuale kontraŭa opinio de la redaktoro.

<< Denove - rekta cenzuro. >>

 
Fri Mar 11, 2011 3:27 pm

Show Message Info
#6313 of 6386
Msg List <Prev | Next>
View Source
Use Fixed Width Font
Unwrap Lines
"Barbara Pietrzak" <bpietrzak@..>
abpietrzak
Offline Offline
Send Email Send Email

================================================

<< Fuŝa gvidilo fuŝe pretigita. Ĉu eble specife de fuŝuloj por fuŝuloj? >>
esperanto
esperanto diras:
2011-03-30 13:16
Mi konsilas al vi ignori tion kaj ne perdi vian tempon. Chiukaze en UEA nenio shanghighas, tiom longe ke la koterio ghin regas.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-30 22:37
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6391
post tiu chi mesagho venis la tempo por dasgupta demisii.
la samo cetere validas por corsetti... kaj multaj aliaj.

Aperis la ideo, chu eblus akuzi certajn funkciulojn antau la tribunalo pro senrespondeco en la asocio kiun ili gvidas. lompreneble por tio necesus trovi almenau administrajn erarojn de ili. mi memoras tian kazon en svisa esperanto-societo en la 80aj jaroj, kiu kondukis al la eksigo de la koncerna funkciulo el la organizajho.