Psikedelaj kovriloj ne ravas fakulon
Esperanto revuo - Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko). 18,7 x 26,7cm. 24-paĝa, memkovrila. Kolora. Jara paĝnombrado. Monata.
Esperanto revuo-logotipo esprimata per Impact, fonto el la 1960-aj jaroj.
Enhavtabelo kvazaŭ el libroindekso, ne ilustrita kaj kamuflita malantaŭ la kovrilo kontraŭ la kolofono kaj iu dua priskriba tabelo.
Paraj paĝoj sen konekta strukturo. Manko de latiso (grid angle).
Paĝaranĝe, unu universala ŝablono por ĉio. Ne distingeblas ĉefaj disde malpli esencaj artikoloj. Mankas hierarkioj kaj ĉio portas samrangan titolon kaj tekstan tipografion. Artikoloj du-kolumnaj; kolumna variigo ne ekspluatata.
Artikoloj haste elŝutitaj sur la paĝojn sen kriterio kaj sen ordo. Eĉ revufine ĉefartikolo povas elsalti (decembro 2010); ĝia kolora fono, senkiale, etendiĝas sur la paran paĝon, kiu montras la indekson. Titoloj faktecaj kaj senfantaziaj: oftas simple la nomo de la aranĝo raportata. Simile surkovrile. Densaj tekstoj, kie ofte mankas oportunaj subtitoloj.
Sufoka manko de “aero” inter la diversaj tekstaj elementoj. Malgraŭ longaj, 60-karaktraj linioj, kompostaj mispaŝoj ĉeestas. Ekz-e sur paĝo 252 (decembro 2010) en unu sama negranda kolumno tri-foje komenciĝas nova frazo fine de linio; dua kolumno ekas per "orfa" linio. “Vidvaj” linioj abundas kaj ekstremaj kazoj videblas konstante. Perforta ambaŭflanka kvitiĝo povas kaŭzi severan malstreĉigon de la interlitera spacado, kiel ĉe la anonceto sur paĝo 142 de junio 2010. Obsedo pri netransigo de artikolo al sekva paĝo koste de malgrandaj fotoj kaj aŭdaca kondensigo de la teksta tipografio (ekz-e paĝoparo 92-93 de aprilo 2010). La bazaj problemoj de grafikado restas nesolvitaj.
Sed ankaŭ enhave la revuo ne estas organizita. Konfirmas tion la manko de rubrikoj. Tiuj ĉi ekzistas nur por la minoraj, “fiksaj” sekcioj: novaj libroj, forpasoj ktp. Sur ĉiu ilia zono, vinjeto ĉiupaĝe ripetas sloganon similan al tiu surkovrile kaj kolofone renkontitan: "La revuo Esperanto. Oficiala organo de UEA".
Tre homogena fototema elekto kun foresto de desegnaĵoj. Fotoj pelitaj kontraŭmarĝenen, jen angulsupren jen paĝpieden. Ofta rimedo (nepre ĉe librorecenzoj) estas sandviĉi bildon meze supre inter ambaŭ kolumnojn. Krom la fotoj kaj foje iu inspirita hela fono, interne regas nigro. Koloro ne ekspluatata.
Bildklarigoj kunpremitaj ene de la bildoj, kun stilo varianta de numero al numero: en januaro 2011 ilin hantas blanka aŭro. Ankaŭ la artikoltitolojn konstante hantas, same kiel la fotojn, ombro.
Tedaj reklamoj faritaj surbaze de kelketaj ŝablonoj. Ekzemplo de tiaj “funebraj” anoncoj sur paĝo 215 de oktobro 2010.
Psikedelaj kovriloj - pinta ekzemplo en oktobro 2004, kiu ripetiĝas en januaro 2005 kaj aprilo 2005. Kromata aberacio en decembro 2004. La kovrilaj fotoj ĝenerale montras homamasiĝon. Pejzaĝoj, eĉ malpli sukcesaj: la numero de majo 2010 impresas parapsikologie —samkiel pluraj artikoloj tra la jaroj.
La kovriloj rapide solviĝas per ripetado tema kaj titola: "Danio, la ĉi-jara kongreslando" (januaro 2011); "Danio, la ĉi-jara kongreslando" (februaro 1011); "Danio, la ĉi-jara kongreslando" (marto 2011)…
Mi serioze rekomendas al Universala Esperanto-Asocio meti ĝian organon en la manojn de profesiuloj.
Chu vi tamen scias, kio estos la rezulto? Absolute nenia, absolute nenioma. La febla estraro jam klare montris, ke ghi apenau havas personecon k ke ghi lasas sin porti tien-reen lau la lauteco de la plendkrioj. Jam pluraj korifeoj klare diris, ke la kvalito de la revuo tute ne influas la membronombron (sankta naivo...). Legantoj (au chu pli ghuste "nur-rigardantoj"?) laute esprimis sian konsternighon, kiam oni kritikis la daurajn homamasighajn fotojn surkovrilajn k internajn - ja ghuste tiaj kovriloj estis la plej shatataj (evidente de la fotitoj mem: homoj shatas vidi sin sur la kovrilo de teorie prestigha revuo). K la plej frapa ekzemplo, en si mem la pinto de chi tuta historio: unu el la plej lautaj kriantoj defende al la nuna redaktoro private konfesis, ke li ne legas la revuon...
Perdita batalo.
Au...
Perdita batalo?