Reklami kostas, ne reklami kostas pli
Reklami kostas monon, ne reklami kostas klientojn. Tiu simpla vero validas ankaŭ por la informado pri Esperanto direktita al neesperantista publiko.
Pro tio ni kun la nuna grado de informadaj streĉoj ne miru, ke ni renkontas tiom malgrandan rekonon kaj eĥon inter la neesperantistaro, eĉ se ĉe ni ne temas pri klientoj kiel aĉetantoj, sed ”nur” pri eblaj lingvo-interesitoj. Ankaŭ kun ili kontakto ne eblas, se ne okazas reklamado en iu maniero. Kaj ja ekzistas multaj vojoj, se ni volas turni nin eksteren por kapti novajn, pardonu la eble iom malnovan vorton, samideanojn. Lasu min mencii nur kelkajn.
Unue, la plej simpla kaj tradicia, meti ian Esperanto-simbolon sur sian vestaĵon, veturilon kaj simile, ŝajne eksmodiĝis. Fakte kelkfoje mi havas la impreson, ke Esperanto-parolantoj ne deziras esti rekoneblaj kiel tiaj.
Bedaŭrinda evoluo, ĉar, kiam mi rilatigas la oftecon de apero de tia Esperanto-signo en la ĝenerala mondo kun la ofteco, kun kiu venas demando farita de iu scivolemulo, la metodo devas esti konsiderata sufiĉe efika. Ni instigu ĉiun esperantiston porti unu Esperanto-insignon, glui afiŝon sur sian aŭtomobilon ktp. Ni povus diri: "Frostavallen, eltombiĝu!"
Due, estas la junularo, kiu konstruas kaj konstruos la estontecon de nia mondo. Pro tio ĝi meritas specialan atenton.
Ni lernu de tiuj grandaj entreprenoj, kiuj sukcesas veki simpation kaj ligiĝemon ĉe junuloj. Ni enmerkatigu Esperanton.
Malgraŭ unuopaj provoj ie kaj tie, mankas bonkvalitaj vestoj, ĉapoj, sporttekoj, poŝtelefon-teketoj - vi mem nomu la multajn kromajn eblecojn - ekipitaj per Esperanto-simbolo. Simpla ŝtofa aĉetsako, kies surpresita bildo kaj teksto malaperas dum la unua lavado, eble ĝojigas kelkajn kongresanojn, sed neniel sufiĉas, kiam temas pri efika informado.
Ekestas aŭ jam funkcias Esperanto-vivo en la novaj grup-medioj kiel Facebook kaj Twitter. Ankaŭ en tiuj medioj reklamado indus, simple, ĉar ilin uzas plejparte tiuj homgrupoj, inter kiuj la procentaĵo de eblaj Esperanto-interesitoj estas multe pli alta ol en la ĝenerala publiko.
Trie, publikaj manifestacioj helpis al ekzemple Greenpeace kaj Amnesty fariĝi grandaj kaj konataj.
Tiuj du komprenis, ke oni ne atingas la atenton en la medioj, se oni nur sendas gazetinformojn aŭ petas interparolon kun dignulo en bela kompleto. Ili liveris atentokaptajn bildojn, kiuj trovis sian vojon en la novaĵelsendojn.
Sed ankaŭ malpli sensaciaj bildoj taŭgas. Jam konkurso pri tio, kiu infano povas konstrui la plej altan turon el malplenaj bierkestoj, sufiĉas por allogi gazetajn fotistojn kaj raportantojn. Jen eblo, kiun la esperantistaro ĝis nun uzas multe tro malmulte.
En la revuo Esperanto antaŭ iom da tempo aperis artikolo kun la aserto, ke UEA disponas pri amaso da mono, kiun oni povus uzi por varbado, kaj kun la propono per tiu mono pagi anoncojn en grandaj ĵurnaloj. Ĝuste tia anonco aperis antaŭ iom da tempo en granda dana gazeto. La efiko estis antaŭvidebla: nula.
Siatempe mi bedaŭris, ke la mono ne estis elspezita por pli celtrafa agado. La koncerna anonco malatentis diversajn regulojn pri reklamado.
Unu el la plej gravaj estas, ke la varbanto devas proponi solvon por malfacilaĵo, ĝeno, problemo, kiun la adresito opinias havi. (La vere bonaj firmaoj sukcesas unue krei la mankosenton ĉe la kliento kaj poste oferti la kontentigon.)
Due, devas aperi tuta serio da anoncoj, kiuj enhavas elementojn, kiuj ebligas al la leganto/spektanto konstati, laŭeble kun simpatio, ke li jam pli frue renkontis reklamon de tiu anoncanto. Trie la anonco havu laŭeble okulfrapan bildon kaj malmultan tekston.
Unu el miaj tiurilataj proponoj mi aldonas kiel ilustraĵon al la artikolo. Ĝi havas la tekston: "Vendi la unuan telefonon estis granda tasko". En aliaj variaĵoj de samtipa anonco oni povus ekzemple reklami ĉevalĉarojn, kiuj "dum jarcentoj solvis la transportproblemon plenkontentige", montri bildon de ĉerko kaj demandi ĉu ni baldaŭ entombigos nian nacian lingvon, aŭ montri novan eŭro-monbileton kun bildo de Zamenhof.
Kompreneble iuj el miaj ideoj havas nur regionan rilaton, sed certe iuj el ili estas uzeblaj kaj por manifestacioj kaj por anoncoj.
Peter Weide
Bedaùrinde, ghis nun, tiu lingvo restas chefe "kluba amuzilo" por ade kaj emfaze paroladi pri Esperanto kaj pri la Majstro !
Mi bonege komprenas tiujn homojn, kiuj eklernis Esperanton, kaj kiuj forgesas ghin, kiam ili konstatas ke profesie chiu lingvo ankoraù NE utilas.