Stano Marček: ”Ne kritiku, sed helpu!”
Redaktoro Stano Marček enkondukis la kunvenon per ampleksa klarigo pri la teknika maniero, laŭ kiu estas realigata la kunmetado de la revuo.
- Mi redaktas fakte jam la dekan jaron vian revuon Esperanto. Mi faras tion en mia urbo Martin en Slovakio, tamen kun la CO mi estas en ĉiutaga kontakto. La revuo naskiĝas kunlabore kun la oficistoj, estraro kaj komitato de UEA. La revuon mi grafike aranĝas kaj enpaĝigas, el mia hejmo mi sendas pretan revuon al presejo, kiu nun estas en Nederlando. Kelkajn jarojn mi eĉ presis en Slovakio ĉar malpli kostis. Bedaŭrinde post kiam Slovakio venis en Eŭropan Union kaj ekuzis la eŭron, la prezoj egaliĝis, kaj la sendkostoj tiom altiĝis, ke ni devis rezigni presi kaj ekspedi el Slovakio. La fizika produktado kaj ekspedado revenis al Roterdamo.
Post pliaj klarigoj pri la teknika flanko de la revuoproduktado, la redaktoro invitis ĉiujn proksimume kvindek ĉeestantojn kontribui al la revuo:
- Mi volas inviti vin al kunlaboro. Artikolojn kaj raportojn por la septembra numero mi petas sendi ĝis la 10-a de aŭgusto. Ja ne estus bone se mi mem ĉion verkus en la revuo, tiam ĉio estus en mia stilo, kaj tiu stilo verŝajne estus enua.
Poste Stano Marček sur la granda ekrano de la kunvenejo trarigardis la tutan lastan numeron de la revuo, de la kovrilo ĝis la dorskovrilo, klarigante kiaspecajn artikolojn ĝi enhavas, kaj kial ne ĉiuj povas esti koloraj. (Por limigi kostojn, nur ok el la paĝoj estas kolore presataj.) Poste li ankoraŭfoje invitis ĉiujn ĉeestantojn kunlabori, precipe tiujn, kiuj havas kritikojn kontraŭ la revuo:
- Dum mia dekjara redaktado mi organizis du enketojn por ekscii kian revuon volas havi la legantoj. La respondoj estis diversaj, sed plejparte pozitivaj. Mi ofte revenas al tiuj enketoj pri la revuo, kaj provas ĝin fari tia kia volas ĝin havi averaĝa leganto, mi provas ĝin proksimigi al gusto de la plej multaj.
- Dum la lasta jaro kaj duono aperis kritikoj pri tio kiel mi redaktas la revuon, kaj mi ĉi tie volas peti vin pri kunlaboro. Mi petas, helpu min fari la revuon pli bona, alloga, eblas per mesaĝoj, sed plej bone sendu tion kio mankas al vi en la revuo. Kiam mi komencis redakti, en la unua numero mi alvokis la legantojn al aktiva kunlaboro. Do, se io mankas al vi en la revuo, havigu ĝin al mi.
Legantoj demandis, kial la reta versio de la revuo estas havebla nur en la formo de ne tre facile legebla pdf-dosiero, kaj ĉu ekzistas risko, ke en la estonteco la papera versio malaperos. La papera versio ekzistos dum la membroj volas havi ĝin, sed tiuj, kiuj libervole rezignas pri ĝi, kaj kontentiĝas je reta versio, ŝparas al UEA multe da mono, la redaktoro klarigis. Pli oportuna reta versio anstataŭ simpla kopio de la papera revuo momente ne estas planata, ĉar la nunaj teknikaj rimedoj ne permesas aŭtomate generi tian, li aldonis.
Poste li revenis al unu el la lastatempaj kritikoj: kial granda parto de la ĝisnunaj ĉi-jaraj numeroj havas preskaŭ identan turisman foton sur la kovrilpaĝo. Laŭ li tiel okazis, ĉar li simple ne ricevis aliajn taŭgajn fotojn.
- Naŭdek naŭ procentoj, aŭ eĉ pli, el la fotoj kiuj atingas la redakcion, ne taŭgas por la kovrilpaĝo. Bonvulu sendi belajn fotojn! Ial oni kritikas, ke mi aperigas fotojn de homoj, kiuj rigardas en la objektivon, kun Esperanto-flago. Sed ĉu ni ne ĉiuj faras tiajn fotojn? Ĉu mi per teknikaj rimedoj forigu la flagon el la foto? Kaj laŭ unu el la enketoj ĝuste tia kovrilpaĝo estis la plej populara.
Johan Derks en la publiko petis la vorton por evoluigi la temon:
- Vi scias, ke en Libera Folio estis akra diskuto pri ĉio, kio okazis okaze de la minaco de maldungo, kaj oni kritikis vian manieron de redaktado. Tio aperis en mia gvidlibreto por komitatano, mi referencas al artikolo de István Ertl. Ĉu vi povas doni ian ĝeneralan reagon al tio?
La teksto, al kiu aludis Johan Derks, fakte neniam aperis en Libera Folio, sed en la reta diskutejo uea-membroj, kaj poste en la komitata listo, kie ĝi libere legeblas.
Laŭ Stano Marček la kritikon de István Ertl, kiun li ne legis, kaŭzas la malsamaj principoj de la du redaktoroj:
- Fakte mi ne legis tiun artikolon, sed mi pli-malpli scias, kio ne plaĉas al István Ertl en nia revuo. Mi venis al tiu posteno en iom maltrankvila periodo, kiam okazis demisioj, kvereloj, ofendoj, disputoj... Mi estas tia homo, ke mi ŝatas pozitivan rigardon al la mondo. En la unua numero mi promesis pozitivan ĵurnalismon. Mi evitas akran kritikon, ofendojn, artikolojn kiuj kaŭzus doloron al iuj inter ni. Tion oni kritikas, ke mi ne aperigas kritikojn - jes, pozitivajn kritikojn, sed ne artikolojn, kiuj kaŭzus doloron.
István Ertl laŭ Stano Marček tro draste redaktis artikolojn, dum li mem evitas "perforti la aŭtorojn".
- Mi estimas la stilojn de diversaj homoj. Estas afero de eduko, mia patrino min edukis tiel. Mi kolektas stilajn erarojn, sed ne refaras la tutan artikolon, mi ne estas tiel severa kiel ekzemple estis István Ertl. Mi memoras, ke mi iam sendis artikolon pri la muzika grupo Team, kies manaĝero mi estis. Mi opiniis ke ĝi estis bona, kaj mi ne rekonis mian artikolon. Simple mi estas iom alia homo.
Ulrich Lins atentigis, ke redaktoro devas pensi ne nur pri la aŭtoroj, sed ankaŭ pri la legantoj:
- Vi timas ke aŭtoroj ofendiĝas, bone, tiajn sentojn oni povas respekti. Aliflanke oni devas respekti la sentojn de la legantoj. Mi pledus iom malpli da skrupulemo tiurilate. Sed vi diris ke ofte vi ricevas tro multajn kaj longajn artikolojn, kiujn vi devas meti en tirkeston. Ĉu vi ricevas tiom da kontribuaĵoj ke vi ne bezonas mendi artikolojn? Ĉu vi entute mendas artikolojn pri difinitaj temoj?
Responde Stano Marček klarigis, ke li ja ofte mendas artikolojn, ekzemple por la lasta numero tekston de Katalin Kováts, sed ke ne estas facile scii, kion oni devus mendi.
- Ekestis nun tiu strategia komisiono. Mi esperas, ke helpe de la strategia komisiono mi povus ricevi kvalitajn strategiajn artikolojn pri nia estonteco kaj tiel plu.
Respondante al demando de Ans Bakker pri la rolo de la estraro en la produktado de la revuo, li rakontis, ke li daŭre petas la estraranojn kontribui al la revuo.
- Mi ĉeestas ĉiujn estrarkunsidojn, kaj Claude kiu sidas ĉi tie en publiko povas konfirmi, ke mi ĉiam invitas la estraranojn al aktiva kunlaboro. La estraro estas la unuaj kiuj devus kontribui al la revuo, kaj cetere ofta aperas artikoloj de estraranoj en ĝi.
Fotoj: Peter Hauser
http://www.liberafolio.org/[…]kazos-sed-ne-tuj#1289248773
Antau ajna aperigo, mi sendis ghin private al Stano la 4an de nov. 2010, kun la akompanaj vortoj "mi nun sendos la jenan tekston al uea-membroj. Vi certe komprenos ke temas pri konstrua kritiko - mi esperas ke mi nenie formulis malghuste." Stano respondis: "dankon pro la konstrua kritiko. Mi prenas ĝin tiel." Kaj, efektive, poste Stano aktive konsideris kelkajn el miaj kritikeroj.
Do, mi kredas ke inter ni du la etoso estas ghuste de "konstrua kritiko", kiel oni kutimas diri.
amike
Istvan Ertl
P.s. Pri la Teamo-artikolo mi kredas memori ke ghi estis, efektive, liverita en tute bona kvalito, sed mallongigo necesis pro spacomanko. Jen kial Stano ghin "ne rekonis".