Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Esperanta kinofestivalo ravis spektantojn sed rezultis en ŝuldo

Esperanta kinofestivalo ravis spektantojn sed rezultis en ŝuldo

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-29 10:38
En la dua semajno de julio en San-Paŭlo, Brazilo, okazis la unua Esperanta Kinofestivalo samtempe kun tri grandaj Esperanto-kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto, Brazila Kongreso de Esperanto kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso. Niajn demandojn pri la filmfestivalo respondas ĝia direktoro, Aleksander Osincev el Rusio, kiu en komuna intervjuo kun Libera Folio kaj Transparent Language rakontas, ke multaj spektantoj tre ŝatis la prezentadon, dum iu plendis pri prezento de "erotikaĵo kun tekstoj en Esperanto". "Tiu plendo klare montris, ke mi atingis la celon, kiun ni starigis antaŭ ni: rompi ekzistantajn imagojn pri la mondo, forigi stereotipojn. Kaj evidentiĝis, ke ni rompadas stereotipojn pri Esperanto inter esperantistoj", opinias Aleksandr Osincev. Sur la negativa flanko li notas, ke la kinofestivalo por li rezultis en granda ŝuldo.

In English at Transparent Language: Esperanto's big premiere on the big screen

Libera Folio: Kiel vi ekhavis ideon starigi Kinofestivalon en Esperanto?

Jam pli ol du jarojn mi kunordigas kaj administras la retejon de Verda Filmejo, kiu jam nun estas la plej granda kolekto de subtekstoj en Esperanto. Pli ol kvardek homoj el dekoj da landoj jam kontribuis al ĝi. Sed malgraŭ la populareco kaj granda kvanto de vizitantoj, la retejo restas ĉe la limo inter leĝa kaj duonleĝa agado. Kio estas permesita en unu lando, ne estas permesita en alia. Do, post iom da diskutoj kaj esploroj ni venis al iom alia formo de nia filma agado, laŭleĝa tradukado kaj dublado kadre de krea unuiĝo “Filmoj sen limoj”. Sed ankaŭ tiu agado estas tre malfacila, kaj pri tio mi jam skribis en Libera Folio.

Aleksander Osincev: Malgraŭ ke ni jam sukcese kunlaboris kun Marta Masferrer pri du ŝiaj mallongaj filmoj Conlang: the movie (Planlingvo: la filmo) kaj Asternauts (Kosmernaŭtoj) kadre de monkolektado, kun Sam Green pri la filmo The Universal Language (La Universala Lingvo) kadre de tradukado de subtekstoj en diversajn lingvojn, la problemoj ĉiam restas la samaj: eksteraj filmokreantoj kaj filmodistribuantoj ignoras Esperanton kiel lingvon kaj Esperantujon kiel merkaton. La uzo kaj utiligo de filmoj, distribuataj laŭ liberaj permesiloj de Krea Komunaĵo, ne povas dume plene savi la situacion.

Do, ni decidis organizi ion revolucie novan. Realiginte la unuan Esperantan Kinofestivalon ni povus ne nur montri al esperantistoj, ke eblas krei aŭdvidan kulturon tute libere kaj senbare, sed ankaŭ pruvi al la ekstera mondo la efikon de la internacia lingvo kiel neŭtrala peranto de nacia kulturo. Do, por mi Esperanta Kinofestivalo en la unua vico estas festo de arto, kie kaj esperantistoj kaj neesperantistoj estas bonvenaj.

Libera Folio: Kion la homoj surloke pensis pri la festivalo?

Aleksander Osincev: Post la kinofestivalo ni okazigis intervjuadon de la spektantoj kaj ankaŭ iom poste retan demandaron. Nun mi povas konigi kelkajn opiniojn, sed indiki la nomon de respondintoj.

Unua spektanto: Ĝi estas furora! Espereble ĝi daŭre okazadu en aliaj lokoj, ĝuste por montri, ke ankaŭ per esperanto eblas kinumi. Ankaŭ bonegas ĝi por disvastigi ĉi tiun flankon de esperanta kulturo. Specife pri la unua kinofestivalo, estis la plej bona ideo kiu povus okazi en la kongresaj vesperoj. Ĝi aldonis pli modernan etoson al la ofte enuaj kongresaj vesperaj programeroj en brazilaj aranĝoj.

Dua spektanto: Bonega! Stimula! Brile kondukita! Riĉiga por nia Esperanta kulturo.

Tria spektanto: Mi ŝatis tion, kvankam mi atendis pli da etaj kaj eo-originalaj filmoj.

Kvara spektanto: Mojosa (malgraŭ la lunaj zombioj)! Ĝi simple savis la kongreson!!!

Krom tio indas kaj endas mencii la fakton, ke la organizantoj de la kongreso ricevis plendon, ke mi dum la kinofestivalo prezentis erotikaĵon kun subtekstoj en Esperanto. (Ŝajne temas pri la mallonga filmo Kaj velkaj floroj floras de Martin Schreier.) Kaj pri tiu plendo mi estas absolute fiera. Tion mi anoncis eĉ jam surloke dum la Solena Fermo de la Kongresego. Tiu plendo klare montris, ke mi atingis la celon, kiun ni starigis antaŭ ni: rompi ekzistantajn imagojn pri la mondo, forigi stereotipojn. Kaj evidentiĝis, ke ni rompadas stereotipojn pri Esperanto inter esperantistoj.

Libera Folio: Kiom da filmoj estis senditaj? Kiuj kategorioj estis?

Esperanta kinofestivaloAleksander Osincev: En la konkurso partoprenis 21 videoj el 13 landoj en tri kategorioj: 5-sekundaj, 15-sekundaj kaj 30 sekundaj videoj. En ĉiu el la tri kategorioj la internacia ĵurio (Manolo Pancorbo (Hispanio), Floréal Martorell (Francio), Anatolij Krasnokutskij (Rusio), Chuck Smith (Germanio-Usono), Eric Languillat (Francio-Germanio)) elektis la plej bonajn videojn uzante la t.n. voĉdonan metodon de Schulze.

Libera Folio: Kiajn impresojn vi havis pri la filmoj?

Aleksander Osincev: Ne nur mi, sed ŝajne ĉiuj spektantoj dum la Kinofestivalo treege ŝatis la konkursaĵojn, ĉiu el ili estis akompanata de aplaŭdoj. Kiam mi ricevadis ilin, mi jam antaŭvidis, kiujn malfacilaĵojn havos la ĵurio dum elektado, ĉar ĉiu video estas unika laŭ siaj ideo kaj tekniko. Fakte, la proponita de mi maniero de pritakso ne kontentigis la ĵurianojn kaj ili mem proponis tre interesan kaj tre sciencan manieron de elektado, la metodon de Schulze. Tiu montris sian efikecon kaj probable mi elektos ĝin kiel la bazan por la sekvaj konkursaj programoj de la Kinofestivalo.

Libera Folio: Kiel la konkursaĵoj similis inter si? Kiel malsimilis?

Aleksander Osincev: Ni ne metis limojn al la partoprenantoj de la konkurso pri temo aŭ tekniko. La nuraj rigoraj postuloj koncernis la daŭron de la video kaj la lingvan flankon. Kelkaj videoj temas pri Esperanto, ŝajne tio kunligas ilin, kaj laŭ mi tio estas evidenta, se oni partoprenas Esperantan Kinofestivalon. Kaj ŝajne ĝenerale la konkurso sukcesis. Ni plenumis niajn taskojn: ni trovis kreemajn esperantistojn, ni pruvis, ke ankaŭ amatoraj kreantoj kapablas fari dignajn verkojn.

Libera Folio:  Ĉu la Kinofestivalo konsistas nur el konkursa parto?

Aleksander Osincev: La konkurso de Kinofestivalo estis nur malgranda parto de la programo. Estis prezentita ankaŭ nekonkursa programo, kiun partoprenis 15 filmoj el 7 landoj. Dum 3 tagoj ni ĝuis plej freŝajn filmojn, kiuj aperis en Esperantujo kaj ekster ĝi. En tiu parto partoprenis filmoj pri Esperanto per okuloj de eksteraj filmoproduktantoj: The Universal Language de Sam Green (Usono) kaj Esperanto de Dominique Gautier (Francio) kiel malferma kaj ferma filmoj. Ni havis la ŝancon aŭdi, vidi kaj kompari tion, kion opinias neesperantistoj pri nia kara lingvo kaj pri la komunumo de esperantistoj, kaj eĉ tre interese diskuti poste.

En la programo de mallongaj filmoj estis prezentitaj la filmoj Conlang: the movie de Marta Masferrer (Usono), Senmova de Tuğçe Madayanti Sen (Turkio), Que sera, sera de Geir Greni (Norvegio), la originala animacia filmo Ĉapeloj de Simmon Keith Barney (Usono).

Esperanta kinofestivalo

Rogener Pavinski prezentis sian novan dokumentan filmon Polaj Spuroj, kiu kune kun la filmo “Vojaĝo en Palestino” formis programon de dokumentaj filmoj pri naciaj temoj. Grandan atenton ricevis la programo de artaj filmoj kun Atako de lunaj zombioj de Christopher R. Mihm (Usono) kun dublado en Esperanto, kolekto de mallongaj filmoj de la germana komencanta reĝisoro Martin Schreier kaj la danca filmo The Cost of Living (La kosto de vivado) de Lloyd Newson (Britio).

Dum la tuta festivalo funkciis fotografia ekspozicio pri la temo "Kio estas libero?", kunordigata de Rafael Henrique Zerbetto. Du fotistoj el Brazilo (Rafael Zerbetto kaj Milene Rinaldi) kaj unu fotisto el Meksiko, Joaquin Vega Acosta, prezentis siajn verkojn.

Mi fieras pri tio, ke ni sukcesis organizi specialan eventon kadre de Kinofestivalo. Dum du horoj ni povis ĝui vivan renkonton kun la kinofamilo Cavalheiro, kiu havas familian entreprenon "SET Cavalheiro", dum kiu niaj specialaj gastoj rakontis pri siaj profesiaj spertoj kiel aktoro (Olavo Cavalheiro), fakulo pri specialaj fizikaj efektoj por filmoj (Heitor Cavalheiro), kaj filma fakulo kaj multtalenta homo (Pedro Cavalheiro).

Krom distrajn programerojn la partoprenantoj de la kinofestivalo povis viziti kadre de la programoj de TAKE kaj BEJK prezenton de Verda Filmejo, metiejon pri subtekstigado, prelegon pri problemoj de kopirajto kaj libera kulturo kaj la interagan metiejon “Esperanta kinarto. La plej kreema arto.”

Libera Folio: Se vi povus fari la eventon denove, kion vi ŝanĝus?

Aleksander Osincev: La ĉi-jara kinofestivalo estis farita en tri monatoj. Tio estas enorme malgranda periodo por tiaspeca evento. Por ĝi mi laboris po 6 horoj tage dum du monatoj krom mia kutima laboro, kiu nutras min. Pro tio multaj detaloj estis neglektitaj. La evento estis en Esperanto por esperantistoj, do ĝi estis “interna”. La sekvan kinofestivalon ni faros pli publika, kaj pli “ekstera”. Ni invitos amaskomunikilojn kaj eksterajn filmoproduktantojn. Laŭ nia nuna imago, la sekva kinofestivalo okazos aparte de E-aranĝoj kaj E-kongresejoj.

Libera Folio: Ĉu vi fakte planas fari denove venontjare?

Aleksander Osincev: La organizado de tiom granda nekomerca kultura evento postulas ne nur multe da tempo kaj homfortoj, kiuj ĉiam mankas, sed ankaŭ multe da mono. Malgraŭ tio, ke ni ricevis bonan financan subtenon de niaj partneroj, la buĝeto de la evento ne estas plenumita. Nuntempe mi havas grandan ŝuldon. Se mi kovros ĝin kaj trovos taŭgan manieron de financado de estonta kinofestivalo, mi volontege organizos ĝin venontjare aŭ post du jaroj. Kiom ajn triviale tio sonas, nun ĉio dependas nur de mono.

Libera Folio: Kion vi konsilus al la partoprenontoj de la sekva festivalo?

Aleksander Osincev: Se vi ŝatus partopreni la konkurson de Esperanta Kinofestivalo, vi devas havi unuavice kuraĝon esprimi vian ideon pere de la internacia lingvo. La plejmulto eĉ ne scias, ke kio estas malebla en via nacia lingvo, povas iĝi ebla en Esperanto. Se vi ŝatus partopreni la Kinofestivalon kiel spektanto, vi devas esti preta por surprizoj.

Mi ŝatus aldoni, ke malfacilus imagi la okazigon de Kinofestivalo sen helpo de niaj partneroj. Ni kore dankas al TEJO kaj E@I pro subteno de la konkursa programo, al la germana fondaĵo FAME kaj privataj personoj, inter kiuj estas Jader Rodrigues da Silva (Brazilo), pro la subteno al la nekonkursa programo. Dum la tuta periodo de la konkurso de Esperanta Kinofestivalo nin informade subtenis Varsovia Vento kaj la revuo Kontakto. Apartan dankon mi direktas al James Rezende Piton, Jose Roberto Tenorio, Rogener Pavinski, Rafael Henrique Zerbetto, Cândido Ruiz, Fábio Silva, Luana Araujo kaj multaj membroj de BEJO.

 

PREMIITAJ FILMOJ

5-sekundaj videoj:

1-a loko - "5 sekundoj en la lito" de Rogener Pavinski (Brazilo);

2-a loko - "Konferenco de flagoj" de Christian Aistleitner (Aŭstrio);

3-a loko - "Draman Zamenhof" de Natalia Karina de Alencar Silva (Brazilo).


15-sekundaj videoj:

1-a loko - "eK!" de Luana Araujo (Brazilo);

2-a loko - "Semante la Konon" de Natalia Karina de Alencar Silva (Brazilo);

3-a loko - "En la spegulo" de Rogener Pavinski (Brazilo).


30-sekundaj videoj:

1-a loko - "La Atako de la Leviatanoj" de Carlos Devizia (Argentino);

2-a loko - "Elreviĝo kaj konsolo" de Andy Hernandez Martinez (Hispanio);

3-a loko - "tri homoj - tri tonoj" de Rogener Pavinski (Brazilo).


Ĉiuj gajnintoj, kiuj okupis la 1-ajn lokojn, jam ricevis sian iPod Touch 4gen.

Estis aljuĝitaj nur tri premioj en tri kategorioj anstataŭ la kvin anoncitaj kategorioj. Tio okazis nur ĉar la kvanto de ricevitaj konkursaĵoj ne estis sufiĉa.

Ĉiujn konkursaĵojn eblas vidi ĉe kinofestivalo.org

arkivita en:
kienli
kienli diras:
2011-08-23 21:50
La dezirantoj povas aliĝi al kinofestivala paĝo ĉe Facebook: http://www.facebook.com/Kinofestivalo
traevoli
traevoli diras:
2011-08-25 04:08
Finfine nia kino pasxas antauxen!

Sen ekzemploj de filmoj kaj videoj je vaste malsamaj kvalitoj, filmuntoj permesus ke nia kino dauxre restos eta. Sen konkursado, niaj filmantoj versxajne restus amatoraj. Kino sen Limoj helpas instigi kaj pli bonan kvaliton kaj pli grandan nombron da filmoj. En venontaj jaroj, se la festivalo povos viziti krokodilojn, gxi ankaux liveros nian kinon al ili, kaj prezentos nekonitan parton de nia bunta kulturo.
kienli
kienli diras:
2011-08-29 09:27
La Kinofestivalo kreas en la unua vico kondiĉojn por pli bona evoluo, sed nur la filmokreantoj decidas, ĉu ili volas uzi tiujn kondiĉojn aŭ ne. Ni esperas trovi aliajn manierojn, kiuj helpos trovi novajn filmokreantojn, kiuj aktuale kreos freŝan E-kulturon.
chielismo
chielismo diras:
2011-08-26 12:34
Gratulon al Unua Esperanta kinofestivalo!
Pasintajn jarojn nia libroservo(Siana Esperanto-Asocio kun kelkaj oficistoj vivantaj per Esperanto)faris diversajn diskojn koncerne al Esperataj lernoj, amuzoj kaj kinofilmoj... Se temas pri niaj kinofilmoj, krom Mefisto, unika filmo je profesia nivelo en Esperantujo,ĝenerale ekzistas lingva misprononco kaj mekanika dubligado, ĉar en Esperantujo ne ekzistas profesia edukejo por parolistoj... Pro tio sincere dirite la E-kinofilma nivelo estas vere amatura ĝis nuna tempo, ke mi ne ŝatas spekti ilin, kvankam mi ĉiam aplaŭdas al ili.
kienli
kienli diras:
2011-08-29 09:29
Dankon pro via gratulo!
Vi pravas, dirinte, ke ne ekzistas dublista skolo en Esperantujo. Verdire entute aŭdvida kulturo ne estas evoluinta. Espereble ni trovos la ĝustan vojon alkutimigi homojn al bona E-dublado. La demandoj tamen dume restas: kio estas bona prononco? Kie trovi bonajn voĉojn?
amuzulo
amuzulo diras:
2011-09-06 13:57
Laŭ la buĝeto en la oficiala analiza raporto, ne plu estas ŝuldo, sed fakte pluso: http://is.gd/DWwluD
kienli
kienli diras:
2011-09-08 21:08
Dankon al Chuck pro la komento. Tio estas pura vero kaj la aktuala analiza raporto troviĝas ĉi tie: http://is.gd/6MSFZF