Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Berveling kaj Arkones premiitaj

Berveling kaj Arkones premiitaj

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-06 11:14
Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank' al donaco de s-ro Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.

Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro, la nederlanda intelektulo Gerrit Berveling. Jen la pravigo de la komisiono de FAG, kiu konsistas el Ulrich Lins, István Ertl kaj Shi Chengtai:

Impone sonas eĉ simpla listigo de la postenoj de Gerrit Berveling en Esperantujo: prezidanto de la landa Esperanto-asocio en Nederlando, membro de la Akademio,  redaktoro de la literatura revuo "Fonto" kaj de la rubriko 'Spirita vivo' en "Monato". Sed vere timige estas konsideri la amplekson de lia verkaro originala kaj beletra: ĉe la Libroservo de UEA haveblas 17 titoloj liaj kiel aŭtoro kaj 51 kiel tradukisto. Ĉe la aŭtoro Berveling vicas abunda manpleno da poemaroj; studoj  beletraj, bibliaj, religiaj; la romano "Fadenoj de l'amo"; skizoj el lia vivo de pastoro, pluraj kajeroj da rememoroj, vojaĝimpresoj... 

Kiel tradukisto, li plugis ĉiujn kampojn klasikajn, hebrean, helenan, kaj precipe la latinan, ekde Cicerono, Horacio, Katulo kaj Marcialo ĝis Johano Hus kaj Erasmo de Roterdamo. Eble plej imponas lia grandioza projekto, ekzistanta en neniu alia lingvo, multvoluma "Antologio Latina", kiu prezentas verkojn latinlingvajn ekde la komenco ĝis la nuntempo. La premio de Fondaĵo Antoni Grabowski rekompencas kleron kaj diligenton, arton kaj fekundon en la persono de Gerrit Berveling.

Premion je la sumo de 500 usonaj dolaroj ricevis la Esperanto-arango ARKONES. La komisiono pravigis sian elekton jene:

Ĝis nun la subteno de FAG koncentriĝis al individuoj kaj institucioj. Ĉi-jare unu el la du premioj iras unuafoje al renkontiĝo, kultura aranĝo, kiu iusence jam iĝis "institucio", kreante tradicion kaj allogante lojalan, engaĝitan partoprenantaron: ARtaj KONfrontoj en ESperanto (Arkones) en Poznano, Pollando. Ĝi estis iniciatita de artemaj kaj lingvemaj polaj (eks)studentoj en 1985, kiam ankoraŭ regis komunisma reĝimo. Tra la jaroj la aranĝo kreskis kaj internaciiĝis; ĝi celas publikon ne nur junularan, sed plue estas ĉefe organizata de gejunuloj. Arkones distingiĝas per tre varia programo, kovranta preskaŭ la tutan spektron de la Esperanta kulturo: estas kutime trideko da prelegoj, koncertoj, spektakloj, laborgrupoj, diskutoj kaj konkursoj. 

La aranĝo vivas pro la laboro de volontuloj. Kelkaj konataj nomoj aperas, sed estas ĉiam altirataj ankaŭ novaj talentuloj. En Arkones, kiun aŭspicias UEA kaj TEJO, nun kutime partoprenas pli ol 200 homoj el pli ol 20 landoj. Notindas, ke ĝi estas tempe kaj organize ligita al la studprogramo "Interlingvistikaj studoj" de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. La partoprenantoj entuziasme raportas, ke Arkones donas al ili ne nur intelektan riĉigon, sed ankaŭ plezuron. Ne estas mirige, ke ĝi apartenas al la plej viglaj kaj popularaj manifestacioj de la Esperanta kulturo. Tion FAG per sia premio celas rekoni.

(Gazetara komuniko de UEA)

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-08-10 21:00
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=468#1

La tuta premia politiko de UEA faras la impreson, kvazau oni nun ankorau urghas disdoni premiojn al diversaj aktivuloj, antau ol estas tro malfrue por tion fari. La premiojn ricevis unuavice tiuj, kiuj en la pasinteco montris sian centprocentan lojalecon al la gvidantoj de UEA, kiuj scipovis flati ilin kaj eviti kritikon, por ricevi profiton kaj monon.

La problemo de la elektaj komisionoj estas, ke en ili sidas tiaj tipoj kiel Lins, kio malhelpis, ke ekzemple Haupenthal, vershajne la plej elstara nuntempa esperantologo, neniam ricevis la Premion Grabowski, pro persona malamikeco kun tiu Lins.

Do, la profunda hipokriteco de la UEA-sistemo eble baldau atingos sian kulminon ankau tiurilate, antau ol ghi pereos, kiel la shipo Titanic siatempe.
jakvo
jakvo diras:
2012-08-16 16:08
Ĉu iu pagas vin ĉi tie por ke vi ĉiam kritiku kaj protestu aŭ ĉu estas simple via naturo ke vi ĉion kion faras alian devas ataki? Mi pensas ke Libera Folio pagas vin por vigligi/ detrui la debatojn kaj por havi iun kiu estas kontraŭ al la tuta mondo. Iu ajn kiel vi protestas al ĉio kaj ĉiu estas unika kaj laŭ mi ne plu normala. Vi devas havi ege altan penson pri via persono. Penso kiun mi ne kapablas dividi kun vi. Vi forpelas homojn kiuj serĉas informon kaj volas krei propran opinion.
Nu iu ajn, ĉiu gajnas monon per la kapablojn kiujn li havas.
Mi konas persone Gerrit Berveling kiel laborema kaj sindona persono. La kritiko do estas kruda kaj ege malĝentila direkte al Gerrit. Feliĉe mi tiel bone konas lin, ke mi scias ke li fajfas pri la vortoj de profesia plendisto kiun vi estas.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-17 08:39
Chu via debata forumo malviglas? -- Uzu nian stimulilon "Kuenzli"! Ni garantias originale svisan kvaliton.

;-)
Rinaldo
Rinaldo diras:
2012-08-16 16:52
Andreas Künzli kulpas erarojn:

1. Post kvazau oni uzas kondicionalon (urghus, anst. urghas.

2. Kion mi faru kun Premio Grabowski?

3. Kiel ridinde aserti personan malamikecon inter mi kaj Ulrich Lins kaj sam-tempe aserti, ke en sia negativa recenzo pri la Zamenhof-biografio de Künzli, Lins pausis el la mia.

Reinbhard Haupenthal

esperanto
esperanto diras:
2012-08-16 18:23
Rilate pkt. 3:
Tion oni nomas la "Malsankta Alianco", kiel ghi ekzistas ankau inter Lins kaj Blanke.

Sed anstatau lanchi novajn riprochojn, ni prefere digne "festu" la 100an mortodaton de la Volapük-Schleyer: http://sezonoj.ru/2012/08/213ak

(Tie ekzistas sufiche da spaco por meti komenton, negative recenzi la artikolon kaj kritiki diversajn gramatikajn erarojn, kiujn la redaktoro lau mia scio jam elsarkis).
Rinaldo
Rinaldo diras:
2012-08-16 18:52
"Malsanktaj aliancoj" ekzistas nur en la fantazio de Andreas Künzli, chiu-foje, kiam li flaras komploton kontrau si mem...

Lia artikolo pri Schleyer en "La Ondo" regurdas konatajn aferojn. Iam Künzli estis ech membro de la Prelato-Schleyer-Komitato. Kiel el chio, ankau el chi Komitato li eksighis kun lauta kriado...
Rinaldo
Rinaldo diras:
2012-08-16 18:48
Hodiau en "Südkurier" (Konstanz) aperis la sekva artikolode Heribert Baumann:
 
http://www.suedkurier.de/re[…]Volapuek;art1014418,5643912

 
En la sama jhurnalo aperis mia artikolo:
 
http://www.suedkurier.de/re[…]he-erfand;art372448,5643547

 
Ghi aperis sam-tempe en "Fränkischen Nachrichten"
 
 http://www.fnweb.de/[…]/pfarrer-lyriker-und-volapuk-autor-1.686782,
kaj en Südwest-Presse
https://www.swp.de/[…]/Eine-Sprache-fuer-die-ganze-Welt;art5656,1555968
akaj jam antaue en"Konradsblatt" (dioceza revuo de Freiburg):
 
Ankau tra la Katolika Novajh-Agentejo disvastighis artikolo:
http://www.domradio.de/aktuell/83449/o-fat-obas.html