Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio

Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-12 19:39
Nguyễn Thị Doan, vicprezidento de Vjetnamio kaj alta protektanto de la kongreso, faris bonvenigan paroladon en la inaŭguro de la Universala Kongreso en Vjetnamio. Ni publikigas la tekston de la parolado, aperintan en la kongresa kuriero.
Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio

Foto: esperanto.cri.cn

Estimataj esperantistoj kaj gastoj, nome de la gvidantoj de la Komunista Partio, la Ŝtato kaj la popolo de Vjetnamio, mi varme bonvenigas la internaciajn esperantistojn kaj la estimatajn gastojn partoprenantajn en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo.

Estimataj gesinjoroj! Kun 125 jaroj da historio kaj disvolviĝo, Esperanto fariĝis la Internacia Lingvo akceptita en multaj landoj de la mondo kaj alportis pozitivan kontribuon al la akcelado de amikeco kaj solidareco inter la popoloj por paco kaj disvolviĝo. Esperanto estis enkondukita en Vjetnamion per la unuaj libroj kaj kursoj.

Nia respektata Onklo Ho estis iam la unua esperantisto en Vjetnamio. Li venis al Esperanto en la jaroj 1913–1917, kiam li vivis kaj agadis en Britio. Esperanton li uzis en siaj revolucio-agadoj kaj tutkore kuraĝigis la fondiĝon de Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio, kiu estas la antaŭulo de nuna Vjetnama Esperanto-Asocio. Pro tio la gastigado de la 97-a UK estas samtempe granda honoro kaj bona okazo, por ke ni esprimu nian dankemon al niaj internaciaj amikoj, kiuj elkore subtenis Vjetnamion, kaj prezentu al vi pacaman Vjetnamion survoje al disvolviĝo kaj integriĝo.

Estimataj gesinjoroj! Esperanto estas la Internacia Lingvo konata kiel lingvo bonvola kaj egala. Uzante ĝin ĉiuj homoj kaj popoloj estas egalaj danke al la komuna lingvo kaj ne estas influataj de la diferenco de iu ajn kulturo.

Mi konfirmas al vi la apogon de la Partio kaj Ŝtato de Vjetnamio al la disvolviĝo de la enlanda kaj monda Esperanto-movado, kaj esperas, ke Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj la generacioj de amantoj de Esperanto de pli ol unu jarcento povas fieri pri la lingva heredaĵo, kiu estas konservata kaj disvolvata de la nuna generacio.

Mi estas certa, ke Esperanto daŭre fariĝas la Internacia Lingvo, kiu alligas la popolojn de diversaj landoj en la mondo por paco, disvolviĝo kaj kooperado. Kun la spirito Vjetnamio estas fidinda amiko kaj partnero, respondeca membro de la monda komunumo, ni kredas, ke paco, amikeco kaj kooperado alportos al vi ĉiuj komfortan kaj feliĉan vivon.

Mi esperas, ke nia bela lando, kiu havas heroan historion, gastamecon kaj amon por paco, provizos vin per belaj sentoj kaj impresoj okaze de via partopreno en ĉi tiu kongreso.

Al la 97-a UK, mi deziras belajn sukcesojn kaj al niaj internaciaj amikoj utilan, interesan kaj signifoplenan restadon en nia lando.

arkivita en: ,
esperanto
esperanto diras:
2012-07-30 23:00
Chi tiu skurila propaganda parolado de tiu bizara vjetnama komunistino estas ech pli altgrada kretenajho ol la abvoja inaugura prelego de Dasgupto mem. Analizo superfluas.

Fakte, la vorto skurila aperis ghustatempe kun la hanoja kongreso.

Sed sincere, mi ne atendis tiom da idiotajhoj kaj fatraso, kiun mi ghis nun legis. La realeco superas chiujn miajn modestajn imagojn imageblajn de averaghe inteligenta racia homa cerbo.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-07-31 00:11
Bonvolu difini la terminojn "skurila" kaj ""skurilajho" char en la vortaroj ANG-ESP de prof. J. C. Wells kaj d-ro A. McLinen estas jene:

scurrilous maldeca, kalumnia

kaj en la vortaro ESP-ANG-POLA jene:

dec/a decent, fitting, proper, seemly odpowiedni, stosowny, przyzwoity ~i (ntr.) be fitting być odpowiednim, nadawać się mal~a, ne~a scurrillous nieodpowiedni, niestosowny, nieprzyzwoity, nielicujący, ordynarny, sprośny

kalumni/i slander, libel, malign rzucać kalumnie, spotwarzać, szkalować, zniesławiać, obmawiać ~o calumny; slander kalumnia, potwarz ~a scurrillous oszczerczy, spotwarzający, szkalujący
JNordiek
JNordiek diras:
2012-07-31 09:53
Tio ekzemplo trafe montras, kial oni nur tre hezite transprenu vortojn el naciaj lingvoj: Ofte la samaj aux similaj vortoj signifas ion tute alian en diversaj lingvoj.

"Skurril" en la germana signifas: "En ridinda aux stranga maniero". Reinhard Haupenthal informis nin ke Adolf Sproeck uzis "skurila" en tio senco.

La difino de Wells kaj McLinen sxajnas rilati "skurila" al la angla "scurrilous". Kaj tio fakte signifas "maldeca, kalumnia".

Do, se oni volas esti komprenata, oni ne uzu la vorton "skurila".

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-07-31 11:02
Kaj bonvolu difini ankau la vorton "abvoja".

Se ni komencos lauplache kaj sovaghe esperantigi nacilingvajn vortojn chiufoje, kiam oni ne trovos - au ne penos trovi - taugan esperantan esprimon perfekte respegulantan fajnan nacilingvan nuanceton, Esperanto ne nur disdialektighos - ghi simple ighos nekomprenebla.
JNordiek
JNordiek diras:
2012-07-31 11:27
Tute prave!

Ekzemple mi ne scias, kion la prefikso "ab" signifas.
Au cxu eble tio vorto ne estas kunmetajxo de "ab" kaj "vojo"?

Gxi ankau povus esti mistajpapita formo de "abovja", transprenita de la angla "above" ("supre").
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-31 09:27
Laux mia opinio, sxi diris diris nenion malbonon, sxi diris kion sxi povis, cxu rajtis.
Sxi certe per sia eldiro ne malhelpis al Esperanto. Ofte esperantistoj pli malhelpas!