Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA?
En 2012 la kvanto de individuaj membroj de UEA, la unuan fojon post la dua mondmilito kaj la estiĝo de la asocio en sia nuna formo, kredeble ne atingos la ciferon 5.000. Laŭ statistikaj informoj, publikigitaj de la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, UEA komence de oktobro havis nur 4.865 individuajn membrojn. Pasintjare je la sama dato la asocio havis 5.261 IM-membrojn.
Kredeble ĝis la fino de la jaro ne estos atingita la kvanto de 5.000 individuaj membroj, kio interalie signifos, ke en la nova komitato de UEA la individuaj membroj havos nur kvin reprezentantojn, do unu B-komitatanon malpli ol nun.
La malkresko de la suma individua membraro kompare kun la pasinta jaro konsistigas 8 procentojn. Male ol en kelkaj aliaj jaroj, oni ne povas vidi ke homoj fuĝas de la pli kostaj kategorioj kun la revuo Esperanto al malpli kostaj sen la revuo. Plej grandan malkreskon, 15 procentojn, oni nun vidas ĝuste en la malmultekosta kategorio "Membro kun Gvidlibro". Preskaŭ same multe, 13 procentojn, malkreskis alia nekosta kategorio, "Membro kun Jarlibro".
La kategorio "Membro-abonanto" malkreskis 7 procentojn, kaj la suma eldonkvanto de la revuo Esperanto malkreskis 5 procentojn. Rimarkinde estas, ke la interesiĝo pri la revuo Kontakto dum la lasta jaro klare pliiĝis: la pagata eldonkvanto kreskis je 8 procentoj, sed daŭre restas tre malgranda - nur 688 ekzempleroj.
Iom malbonan indikon pri la allogo de la revuo Esperanto donas la fakto, ke kresko okazas nur en kategorioj sen abono al la revuo, plej rimarkinde en la kategorio "Dumviva membro kun Jarlibro", kiu kreskis je 8 procentoj. Do, iom da homoj pretas pagi relative grandan sumon esence por subteni la agadon de la asocio - sed la samaj homoj ne opinias, ke la revuo Esperanto valoras similan investon.
En la diskutejo de la Komitato de UEA la ĝenerala direktoro alvokis ĉiujn aktivulojn intense varbi por turni la falantan tendencon de la membronombro. Iom skeptike reagis vicprezidanto Claude Nourmont:
- Varbi por varbi… nu, ne tro promesplena afero. Por varbi, oni devas havi proponojn, kiuj povas entuziasmigi la homojn. Oni pli facile donas monon por konkreta projekto.
Osmo Buller responde refoje akcentis la gravecon de ordinara membrovarbado:
- Mi efektive opinias, ke varbado pro varbado necesas. Tio estas baza tasko en organizaĵo, sed dum la lasta deko da jaroj fariĝis en UEA ĉiam pli mode malgravigi ĝin kaj eskapi el tiu tasko al diversaj pretekstoj pri ŝanĝiĝanta mondo, kiuj en si mem estas ofte pravaj sed ne rajtas esti kamuflaĵo por propra nenifarado.
Prezidanto Probal Dasgupta proponis kreskigi la membronombron, enkondukante novan membrokategorion por neesperantistoj:
- Temos pri simpatiantoj, kiuj ne lernis kaj ne nepre lernos Esperanton, sed kiujn interesas niaj aliaj celoj.
La "aliaj celoj" laŭ Probal Dasgupta povas temi pri lingva justeco, faciligo de lingvolernado, aŭ lokaj demandoj kiujn eblas ligi kun Esperanto.
Mark Fettes, kiu kandidatas por la posteno de prezidanto de UEA, esprimis sian fortan konsenton varbi subtenantojn de UEA inter neesperantistoj. Li atentigis, ke la daŭre prilaborata vizia dokumento de UEA enhavas ĝuste tian proponon: krei membrokategoriojn aŭ "aliajn formojn de asociiĝo" taŭgajn por neesperantistoj.
Al la propono krei membrokategoriojn por neesperantistoj aliĝis ankaŭ estrarano Amri Wandel, kiu eĉ proponis tri kategoriojn: "informatoj", "simpatiantoj" kaj "subtenantoj":
- La tria kategorio pagos kotizon, ricevos materialon ne nur rete kaj estas verŝajne tio kion celas Probal, sed eventuale ankaŭ personoj en la dua kategorio povas esti konsiderataj membroj.
Revenante al la diskuto, Probal Dasgupta proponis, ke lige kun novaj membrokategorioj, devus esti reorganizitaj ankaŭ la Universalaj Kongresoj, tiel ke ankaŭ lokaj neesperantistaj civitanaj organizaĵoj ekhavu rolon en ili, kaj estu reprezentataj en la Loka kongresa komitato.
Fine eksprezidanto Renato Corsetti jam volis iom bremsi la diskuton pri la supozata partopreno de neesperantistoj en la agado de UEA:
- Mi kredas, ke ni iom antaŭenkuras en la diskutado pri neesperantistoj en la membrosistemo de UEA kaj jam imagas praktikan partoprenon de ili en agadoj de la UK ktp. Ni devos havi kategorion de "informatoj" aŭ simile kaj la strategia komisiono jam pensas pri tio, sed ne imagu ke ili pretos fari aŭ pagi ion krom en esceptaj okazoj.
Mi ne kontraŭas ĝin, sed mi skeptikas pri tiu ideo krei kategorion por neesperantistoj. Tio povus esti utila, sed mi dubas ke oni povus trovi interesatojn. Espereble mi malpravas. Estas ironie, ke antaŭe oni ridis kaj mokis pri membroj kaj kongresanoj, kiuj ne parolas Esperanton - kaj nun oni inventas la genian ideon varbi ĝuste neesperantistojn por savi UEA. Mi konas neniun neesperantiston, kiun interesus aliĝo.