Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Esperanto malpopulara inter pintaj esperantistoj

Esperanto malpopulara inter pintaj esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-15 16:36
Du trionoj el la aktivaj landaj asocioj de UEA uzas nacian lingvon en siaj estraraj kunsidoj. Tion montras respondoj al demandaro dissendita de Libera Folio. Malaltan aktivecon montras, ke malpli ol duono el la 54 kontaktitaj landaj asocioj entute reagis al retletero ene de semajno. Ni demandis ankaŭ pri la proceduro, kiun la asocioj uzos por elekti siajn reprezentantojn en la nova komitato de UEA. Laŭ la ricevitaj respondoj, la A-komitatanojn plej ofte elektas la estraroj de landaj asocioj, ne la membroj rekte.

En 2013 Universala Esperanto-Asocio ekhavos novan komitaton, kiu poste elektos la sekvan prezidanton kaj estraron de la asocio por trijara mandatperiodo. La balota jaro jam komenciĝis per la dissendo de la gazetara komuniko pri la elekto de novaj komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn de la asocio.

La absolutan majoritaton de la supera organo de UEA, la komitato, tamen formas la reprezentantoj de la landaj asocioj. Ĉiuj landaj asocioj kiuj havas minimume 100 membrojn, rajtas elekti unu A-komitatanon. Landaj asocioj kun pli ol mil membroj rajtas elekti du komitatanojn. Por ekscii, kiel okazas la elekto, kaj ankaŭ por vidi, kiel rapide la asocioj reagas al mesaĝoj senditaj al la oficiala adreso, Libera Folio turnis sin al la landaj asocioj.

Demandoj estis senditaj al 54 landaj asocioj de UEA, kiuj aŭ indikas membrokvanton de minimume 100 (41), aŭ tute ne indikas membrokvanton (13). Ne estis senditaj demandoj al tiuj asocioj, kiuj indikas membronombron malpli altan ol 100, ĉar ili laŭdifine ne rajtas elekti komitatanon.

La demandoj estis senditaj tra la Reta Jarlibro de UEA, kun la temlinio "Urĝe - elekto de komitatano". En la mesaĝo estis du demandoj: unue, kiel kaj kiam estas elektata la A-komitatano de la asocio, kaj due, kiun lingvon oni uzas en la estrarkunsidoj kaj ties protokoloj. Neniuj rememorigoj aŭ ripetaj mesaĝoj estis senditaj.

Respondis entute 22 asocioj (40% el ĉiuj, al kiuj estis sendita la demando). Multaj el tiuj, kiuj ne respondis, estas asocioj, pri kies membronombro mankas informo en la Reta Jarlibro de UEA. La majoritato el tiuj kredeble havas malpli ol 100 membrojn kaj ne elektas komitatanon.

El la 41 asocioj, kiuj en la Reta Jarlibro indikas membrokvanton de 100 aŭ pli, respondis 20 (49%).

Ene de kelkaj horoj respondis ses asocioj: tiuj en Britio, Germanio, Rusio, Svisio, Usono kaj Ukrainio. Ene de unu tagnokto respondis la landaj asocioj en Ĉeĥio, Ĉilio, Francio, Hispanio, Nederlando kaj Rumanio, kaj ene de du tagoj la asocioj en Japanio kaj Svedio.

Plej malrapide venis la respondoj el Brazilo (7 tagoj) kaj Benino (9 tagoj). Tute ne respondis 30 asocioj, kvankam la mesaĝo ŝajne bonorde atingis ilin. La oficialaj adresoj de Esperanto-Ligo en Israelo kaj Federacio Esperanto de Barato resendis la mesaĝon kun indiko pri teknika eraro. Serbia Esperanto-Ligo ne indikis ajnan retan kontakteblon en la Reta Jarlibro, kaj do ne estas kalkulata inter la kontaktitaj asocioj.

El la dek plej grandaj landaj asocioj (laŭ la cifero en la Reta Jarlibro) ne respondis Ĉina Esperanto-Ligo (1.144 membroj), Belga Esperanto-Federacio (1.013 membroj), Litova Esperanto-Asocio (960 membroj) kaj Pola Esperanto-Asocio (750 membroj).

Kiam temas pri la lingvo de la estrarkunsido, ses asocioj indikis, ke ĉio estas en Esperanto. Du respondintoj indikis, ke ĉio okazas en Esperanto, krom specifaj eroj kiuj pro leĝaj postuloj devas esti traktitaj aŭ protokolitaj en la oficiala lingvo de la lando. En Ĉilio la kunsidoj okazas en Esperanto, sed la protokolo pro leĝaj kialoj devas esti en la hispana. En Kubo la kunsidoj okazas en Esperanto, sed la protokoloj estas dulingvaj: en Esperanto kaj la hispana.

- Ĉar Svislando estas plurlingva lando, ni bezonas Esperanton. Tamen ĉiuj estraranoj povus labori en la franca aŭ en la germana. Sed ni konstante kaj daŭre laboras en Esperanto, ĉiuj tagordoj, raportoj, buĝetoj, bilancoj kaj protokoloj estas en Esperanto, klarigas Mireille Grosjean, unu el la du kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo, kiu mem estas ankaŭ komitatano A por Svisio ekde 1998.

Nur nacilingve aŭ preskaŭ nur nacilingve la estraroj funkcias en sep landoj: Britio, Ĉeĥio, Italio, Japanio, Kroatio, Nederlando kaj Svedio.

Spomenka Štimec, kiu respondis nome de Kroata Esperanto-Ligo, pro la demando ekpensis, ke indus pli aktive uzi Esperanton ene de la estraro:

- Koran dankon pro la stimula demando. Ni ofte diskutas nacilingve en niaj kunsidoj. La protokoloj de la jarkunvenoj estas verkitaj nacilingve ĉar ni devas, konforme al la leĝo pri la asocio, ĉiujare deponi ĉe certa registra oficejo. Fakte ankaŭ la protokolojn de la estrarkunvenoj ni verkas kroate. Tio foje gravas, kiam ni faras decidojn kiujn ni devas dissendi al aliaj kroataj distancoj. Sed via demando memorigas, ke ni devus pli ofte uzi Esperanton kiel la lingvon de kunsidoj kaj protokoloj. Mi diskonigis viajn demandajn al la estraranoj kaj ni esperu ke Esperanto estos pli ofte uzata kiel la lingvo de kunsidoj kaj protokoloj.

Mikslingve funkcias la estraroj en Nepalo (parole dulingve, protokolo nepale), Vjetnamio (dulingve) kaj Francio (diskutoj ĉefe en la franca, protokolo ĉefe en Esperanto). Brazila Esperanto-Ligo ne respondis al la demando pri la lingvouzo en la estraro.

Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, preferus ke oni uzi Esperanton, sed ne vidas eblecon iel influi la aferon.

- Temas pri praktikoj, kiuj havas longajn tradiciojn kaj sekve estas apenaŭ ŝanĝeblaj. Verŝajne en iuj landoj la uzo de la nacia lingvo ankaŭ estas leĝe deviga. Persone mi ja preferas, ke la laborlingvo en Esperanto-organizaĵoj estu Esperanto. Movadaj gvidantoj devas bone regi Esperanton. En Esperanto-Asocio de Finnlando oni almenaŭ en mia tempo, verŝajne ankaŭ nun, ĉiam parolis Esperante, kvankam pri financaj aferoj oni rajtis krokodili.

Responde al demando pri la elekto de A-komitatano, naŭ asocioj indikis, ke la komitatanon elektas la estraro: la asocioj en Brazilo, Britio, Ĉeĥio, Germanio, Hispanio, Japanio, Svedio, Svisio kaj Vjetnamio. En Ĉilio, Nepalo, Nederlando, Italio, Ukrainio kaj Rusio la komitatanon elektas ĝenerala membrokunveno aŭ nacia konsilantaro de la asocio. En Ukrainio urĝakaze la komitatanon tamen povas elekti la prezidanto de la asocio, kej en Rusio la estraro de la asocio povas elekti anstataŭanton, se la ordinara komitatano ne povas ĉeesti la Universalan Kongreson.

La prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Rudolf Fischer, atentigas, ke la kvanto de dezirantoj preni la respondecon kutime ne estas granda.

- Jes ja, la estraro de GEA elektas la komitatanon. Pli trafa esprimo estas tamen "serĉas" (por eviti la esprimon "ĉasas"). Devas ja esti sperta esperantisto, kiu laŭeble regule flugas al la UKoj, kaj ni ne havas multe da tiaj kandidatoj. Do, ni demandas unu kandidaton post la alia, kaj la unuaj du, kiuj jesas, estas "elektataj". Tiu tuta proceduro do ne taŭgas por kontroli, ĉu la komitatanoj estas "demokratie" elektataj. Manke de kandidatoj la kutimaj demokratiaj reguloj, kiuj ja zorgu, ke ĉiu kandidato havu justan kaj saman ŝancon, ne estas bezonataj.

En Benino pasintfoje la komitatano estis elektita de la estraro, sed por la nuna elekto oni "laŭ rekomendo de UEA" konsideros transdoni la respondecon al la ĝenerala asembleo de la asocio, klarigas la prezidanto de la landa asocio, Latifou Gbadamassi.

Laŭ Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, verŝajne temas pri miskompreno.

- Neniu tia rekomendo estas farita. La Statuto de UEA diras nur, ke la aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj elektas la komitatanojn A, sed ĝi ne difinas la manieron, laŭ kiu tio okazu. Tiel estas plej bone, ĉar la regularoj kaj organizaj strukturoj kaj kutimoj estas tro malsamaj de lando al lando por subigi ilin al unu regulo.

En Kroatio la asocion en la komitato de UEA delonge reprezentas la dungita sekretario, Spomenka Štimec, kaj se ŝi ne povas ĉeesti, anstataŭanto estas elektata laŭ buŝa interkonsento inter asociaj funkciuloj. En Rumanio la komitatanon elektas per voĉdono la lokaj Esperanto-centroj.

En Usono la komitatanon elektas la prezidanto de la landa asocio persone, dum en Kubo la prezidanto de la asocio kutime mem estas la komitatano. Tamen momente kiel A-komitatano por Kubo funkcias la eksa prezidanto de la landa asocio.

La plej neŝanceleblan pozicion inter la A-komitatanoj ŝajnas havi la reprezentanto de Luksemburgio, Brian Moon. La asocio oficiale havas 101 membrojn, kiu donas al ĝi la rajton nomi unu komitatanon A. De multaj jaroj preskaŭ la solaj esperantistoj el Luksemburgio, kiuj regule vizitas la Universalajn Kongresojn, estas la geedzoj Brian Moon kaj Claude Nourmont. Ĉar Claude Nourmont spite sian loĝlokon estas komitatano A por Francio, restas nemultaj kandidatoj krom Brian Moon.

- Principe tion decidas la Komitato de nia asocio. Tamen, en praktiko temas pli pri nomumo ol pri elekto, kaj jam dum multaj jaroj tio estas nura formalaĵo, ĉar krom la nuna multjara komitatano A neniu el nia asocio regule partoprenas UK-ojn kaj neniu sin proponas por komitataneco, klarigas Albert Wickler, vicprezidanto de Luksemburga Esperanto-Asocio.

Libera Folio: Tamen iom mirigas, ke el la cent(?) membroj de LEA, nur unu regule partoprenus Universalajn Kongresojn. Kiel tio eblas? La aliaj membroj ŝajnas tre neaktivaj.

- La aktiveco jam de jaroj daŭre malpliiĝas. Momente partoprenas nur 3-8 personoj niajn regulajn kunvenojn. La membronombro difiniĝas pleje el subtenantoj, aŭ parte subtenintoj.

arkivita en:
Vilius
Vilius diras:
2012-12-09 17:55
tiun groteskan ludon de organizoj kaj komitatoj. Esperantujo jam sufiĉe da tempo provis organizi sin laŭ tiu modelo, kaj nun jam estas evidente, ke ĝi ne plu funkcias. Ni komencu pripensi aliajn alternativojn.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-12-09 19:46
Ne eblas altrudi Esperanton al la ekstersekta mondo, se la sektanoj mem ne uzas ĝin. Estas ja evidenta afero, ke neniu bezonas Esperanton.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-12-09 22:29
Mi konsentas kun via komento, sed tute mi ne komprenas la aldonitan de vi la tilolon. Bonvolu legi la terminon "nekropsio" el la vertaro ESP-ANG-POLA:
nekropsi/o (↑ aŭtopsio, obdukcio) necropsy, autopsy, post-mortem examination, necrotomy, dissection of a dead body med. badanie pośmiertne; sekcja zwłok, autopsja
edmundo
edmundo diras:
2012-12-10 12:45
Mi suspektas, ke Yenovk Lazian jam scias la signifon de la vorto "nekropsio" kaj ne bezonas legi pri ĝi en la angla kaj la pola!
edmundo
edmundo diras:
2012-12-10 11:12
Ni ŝanĝis de Esperanto al la angla en 1998. Oni povas pri tio legi (en la angla) ĉi tie:

http://esperanto.org.uk/eab/eab_update/gxisdate01.pdf

Jen mi esperantigas du ŝlosilajn frazojn de paĝo 3: "Cetere, estontece ĉiuj komitatkunsidoj okazos en la angla. Ni esperas, ke tio instigos membrojn kun lerteco pri administrado kaj publico/merkatiko pli ol lingvokapablo volontuli por membreco en komitatoj."

Efektive, en tiu epoko ni havis du tre gravajn komitatanojn, sen kiuj la organizaĵo eble ne estus postvivinta, kiuj povis pli efike kontribui al diskutoj en la angla ol en Esperanto, pro kombinaĵo de lingvo- kaj aŭd-kapablo.

Ekzistas argumentoj por kaj kontraŭ la uzado de Esperanto dum estrar- kaj komitat-kunsidoj. Verŝajne la argumentoj kontraŭ Esperanto estas pli fortaj, se temas pri landa asocio de lando preskaŭ unulingva, sed certe oni ne insistu pri la nacia lingvo, sed permesu al estrarano aŭ komitatano, kiu kapablas esprimi sin pli bone en Esperanto, tion fari.

Estrarkunsido ne estas klubkunveno. Oni ne iras tien por ekzerciĝi pri la lingvo, babilante, kvankam de iuj kunsidoj oni povus ricevi malan impreson ...
Cindio
Cindio diras:
2012-12-10 17:00
Esperanto estas proponita kiel lingvo-solvo, kiel 'simpla' lingvo. Tiuj klubemuloj proponas Esperanton al la mondo. Sed ili ne kapablas paroli Esperantlingve kiam ili faras la taskojn de la Esperanto-klubo.
Fermu la pordojn.
EdRobertson
EdRobertson diras:
2012-12-10 19:15
Cindy, Esperanto ne estas "simpla" lingvo, ghi estas (relative) "facile lernebla" lingvo. Principe, oni kapablas fari chion per ghi. Se entute Esperanto havas celon tamen, ghi estas por faciligi komunikadon inter MALSAMlingvanoj.

Landa asocio ne estas "klubo", kaj kelkfoje la estraranoj de mia landa asocio, EAB, same kiel la respondeculoj de chiuj aliaj landaj asocioj, devas diskuti tiklajn leghajn kaj financajn aferojn, kiuj eble rilatas al specifaj naciaj au fakaj leghoj, konceptoj kaj nuancoj. Jes, oni POVUS traduki tiajn esprimojn en Esperanton, sed se chiu komprenas ilin pli precize kaj rapide kaj neerarigeble nacilingve, kio do???

Same, che la formalaj jarkunvenoj de EAB, por ebligi demokratan kaj egalecan partoprenon, ili estas plejparte en la angla.

Chiu nuna estrarano de mia landa asocio estas flua, kompetenta parolanto de Esperanto, kaj regule praktikas sian jam bonan konon de Esperanto kun malsamlingvanoj en internaciaj eventoj kaj simile. Tamen chiu el ili estas ankau denaska parolanto de la angla.

Se homoj volas uzi Esperanton kiel ludilon, bone, mi ne kontrauas. Sed pardonu se mi uzas ion alian se bezonatas.
Cindio
Cindio diras:
2012-12-11 17:50
Ed, pardonu mian ŝokon. Aĉa trajto mia estas ke mi eldiras kion mi pensas, sen ke mi unue gustigas la pensojn por publika konsumo.
Mi ne vidas multan distingon inter klubo kaj landa asocio...fakte, mi vidas UEA-on kiel klubon, mi supozas.
SE asocio havas kiel celon la adoptigon de Esperanto kiel internacia helplingvo, mia instinkto estas ke tiu asocio interkomuniku kaj laboru esperantlingve. Tio estus la plej efika propagando al eksteraj rigardantoj -- montras al ili ke Esperanto estas uzebla. Inverse, la fakto ke vi faras multon en la angla ŝajnas -- laŭ mi -- esti kontraŭpropagando.
Vi ne vidas la bezonon paroli esperantlingve al samlingvanoj. En ordo.
Al via asocio mi ne apartenas. Mi ne rajtas kritiki.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-12-10 11:41
En la DEA-estrarkunsidoj ni kutime parolas Dane, sed protokolas Esperante, dum en la Kopenhaga klubo ambaŭ okazas Esperante. (Ambaŭloke mi mem estas la protokolanto). Kiulingve oni kunsidu, laŭ mi estu tute loke solvata demando, same kiel la maniero elekti Komitatanojn. Maljuna, duonsurda komencanto povas esti valora estrarano, sed tia povas esti ankaŭ eksterlandano, kiu nur malbone regas la lokan lingvon.
jxajroad
jxajroad diras:
2012-12-10 17:08
Ekde longe nia Esperantujo devus kompreni, ke ni ne povas uzi Eon nur por frata kaj amika interrilatoj. Eo ne estas utile nur por paroli pri klimato, sporto kaj socipolitiko. Ni devas konscii, ke Eon ni devas uzi ankaŭ por sana komercaj interrilatoj. Ni devas komenci produkti, miaj karaj legantoj, por financi niajn celojn. Kompreneble la precipa malhelpanto de Eo, kaj iu ajn lingvo, estas niaj naciaj lingvoj sed se ni faras tutan kontretan uzon por Eo krom la komenca celo de frateco kaj internacia amikeco do, oni atentos ĝin pli diligente.

Mi rimarkis, ekde kiam mi revivigis mian Eo en 2004, ke esparantistoj vidas la komerco kaj la mono ene de nia movado kiel peka krimo. Kompreneble, ke en Esperantujo povas partopreni la anĝelaj revuloj kiuj kredas en tutmonda frateco, amikeco, ktp Sed ankaŭ ni devas havi niajn materialistojn. Kaj ni devas ankaŭ vidi Eo kiel ilo por vivi kaj helpi vivi.

Esperanto devas esti neceso ne nur hobio. Kaj ni estas responsuloj por tiu nuntempe.
jakvo
jakvo diras:
2012-12-11 18:14
Esperanto estas lingvo, uzu ĝin. Mi havas plurajn amikojn el Esperantio (Nederlandlingvanoj kiel mi) kun kiu mi ĉiam parolas Esperanton. En La Verda Stelo, la loka klubo de Antverpeno, oni estas devigata (milde ĉar ne estas puno por tiuj kiuj ne kapablas)paroli la lingvon dum la horoj de la kunsidoj. Neniu plendas pri tiu regulo.
Evidente kaj tio estas la problemo kiam iu pigrulo komencas paroli la lokan lingvon, aliaj sekvas la malbonan ekzemplon. Mi diras pigrulo, ĉar ofte tiuj estas homoj kiuj ne faras la penon pensi kiamaniere eskspliki pere de Esperanto. Evidente estas homoj kiuj tro timas fari gramatikajn erarojn - kaj aliaj kiuj malĝentile atentigas tiujn homojn pri eraro.
Kial iu lernas lingvon por ne uzi ĝin?
Ario
Ario diras:
2012-12-12 13:28
La afero estas evidenta, la movando necesas havi du firmajn vojojn/celojn: unu por disvastigado kaj internaj protokoloj, kiu nepre devas esti en nacia - alia por ĉiutaga eluziĝo de esperanto kompreneble en esperanto. Oni miksas la aferojn, kaj sur nacia grundo, la nacia eĉ se minoritata momento ĉiam venkas.

La grupoj devas havi apartajn lingvajn fakojn, eĉ apartajn lingvajn protokolaron por ĉiu dua celo, se favoras malsamajn ĉambrojn/sidejojn. Tamen pesimisme oni kredas ke tio okazigas dividon! Mi ne komprenas kial en lokoj kun diversaj land-lingv-limoj ne ordinare troviĝas semlime miksita grupo (la dua celo) ĉirkaŭ strategiajn urbojn/regionoj, por favorigi tiun praktikon. Eĉ en sudo de Sud-Ameriko estas regiono multlingva (tamen ne tiom kompakta kiel en Eŭropo), la dua celo povas arigi pli konvene homojn el portugala kaj/aŭ hispana kaj/aŭ gvarania... Sed oni preferas naciumi aparte kaj respondadi "virtualofte" al Braziljo/Bonaero kiuj distas milojn da kilometroj for. Oni urgê bezonas de "mikro-uea-ojn" por la dua celo. Male de nacia fako, vere vigla esperanta fako malbezonas akompani nacilingvajn la landajn limojn, ĝi bezonas pli la intergentajn kontaktojn.

Portugallingvaj komencantoj komprenas pli rapide esperanton ol paroli, ĉar estas multas radikoj konataj - se en granda parto de Brazilo ne estas fremd-limojn, tamen je tiu komprena avantaĝo oni povus komlpensi per kabumado "paroli al mi nacie ke mi respondos en esperanto", tamen la rezulto emas pli al kabeiĝo. Tial ordinare esperantistoj restas eternaj, eternaj komencantoj kaj/aŭ eternaj estraranoj.

Estas evidente: se estas iu kiu (oni kredas ankoraŭ) ne parolas esperanton inter ni, do oni uzu la nacian por ke ĉiu komprenu - tamen homoj kiuj volas uzi esperanton forpeliĝas / Se estas fremlingvano inter do oni strebe parolas esperanton kvankam sen-kuntime, misnature pro vera manko de praktikado - tamen la ne-flu-parolantoj forpeliĝas. Do ĉiuj forpeliĝas. Do oni urgê benzonas la fratajn fakojn kun siaj programoj kaj protokoloj; unua granda kaj vere esperanta alia malgranda kaj nacia. Tial la celo la granda frato iĝas allogi la malgrandan fraton, kaj ne e-kzotike flagumi esperanton al tute ne trafinda pubiklo.
Ario
Ario diras:
2012-12-15 10:23
rim.: se estas krokodilaĵo en mia komento, pardonu, mi eĉ komencas forgesi esperanton pro manko de praktiko. Pli kaj pli mi revenas al posteno de eterna komencando. Tamen laŭ mi eternaj komencantoj ne estas problemo, sed la eternajn baznivelajn instruadojn. Des pli danĝere estas al fakto, ke ordinare multaj esternaj komencantoj kompletigas la estrarojn de e-grupoj. Por naciaj postuloj ne estas problemo, tamen por zorgi la alian flankon de esperanto tio tute malhelpas.
vmel
vmel diras:
2012-12-14 09:36
En Rusia Esperantista Unio (pli frue - en Sovetrespublikara...) ĉiuj estrarkunsidoj, konferencoj, kongresaj pridiskutoj ktp. ĉiam okazas nur en E-o. Vere strangas kaj bedaŭrindas, ke alilande ne estas same.
Uzado de nacia lingvo estas profanigo de la afero.
chielismo
chielismo diras:
2012-12-17 01:05
Estimata Valentin Melnikov, Gratulon al la sovetia tradicio! Tamen min profunde impresas unu vaste konata rakonto(artikolo tradukita ĉinlingven) pri oficiala delegito de SEU, kiu regule partoprenis la pasintajn UKojn. Kaj la oficiala delegito neniam parolis Esperante en UK, sed nur krom fojo, kiam li partoprenis la UKon en Varna, Bulgario, li elbuŝis unu vorton NECESEJO, demandante kongresanon. La kongresano respondis Esperante. Li grumblis en ne komprenita lingvo de la kongresno. Kion fari? La delegito de SEU nevolonte tuj pisis kontraŭdorse de la kongresano. Mi forgesas lian nomon. Ĉu la internacie konata rakonto estas falsa?
Jazono
Jazono diras:
2012-12-17 03:34
Kiam mi komencis legi la artikolon, tiam mi ekkolerigxis. Sed, estis necesa legi la tutan artikolon por mi kompreni la situation. Mi ne povas bedauxri la mankon de la uzado de Esperanto en cxiuj esteraroj. Sed mi devas konsideri ke Esperantujo sxajnas al mi malkreskas.
edmundo
edmundo diras:
2012-12-17 11:19
Se vi havas iajn atestaĵojn, vi povas aldoni ilin al Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wik[…]antujo#Kresko_kaj_malkresko

Ĝenerale, al ĉiuj ŝajnas, ke ĉio malboniĝas, sed la ĉefa kaŭzo de tio estas, ke ĉiuj maljuniĝas. Muziko malboniĝas ekde ĉirkaŭ 1750, kaj la lasta vere bona komponisto mortis en 1949. Kiam mi estis juna, estis veraj someroj, kaj veraj vintroj, kaj la poŝto estis pli rapida kaj kostis malpli, kaj la lumo estis pli bona en domoj, kaj homoj parolis pli klare ...
Douglas Draper
Douglas Draper diras:
2013-01-04 10:58
La norvega estraro trovis malfacila la demandon pri la kiamo de elekto de komitatano kaj sekve donis prioritaton al pli urĝaj taskoj anstataŭ sendi respondon.
Sed jes: nian komitatanon elektas la estraro (de NEL) kaj la estraro parolas kaj protokolas en Esperanto.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-01-07 18:39
Mi povas diri, ke kiam mi en 1972 eniris la Estraron de Brita Esperanto-Asocio, mi havis malfacilon, cxar mi kutimis al komitatkunsidoj en Esperanto, kaj mi devis tuj lerni la tutan terminaron en la angla! Tamen mi povas diri, ke la situacio en la Estraro de Esperanto-Asocio de Britio dum mia jaro de hororoj kiel Estrarano en 2005 gxis 2006 estis, ke ni uzis ambaux lingvojn.

Mi cxiam opiniis, ke tiuj kiuj ne lernas suficxe Esperanton por partopreni en tiuj kunvenoj ne estas suficxe dedicxitaj por serioze kontribui al la movado. Tamen en la 1990-aj jaroj mi sxangxis mian opinion, kiam mi observis, ke du el la plej bonaj kontribuantoj al la movado havas malfacilon pri la lingvo. Ambaux estis agxaj; unu havis auxdproblemon, kaj la alia entuziasmis pri Esperanto cxar li havis mensan blokigxon en la lerno de fremdaj lingvoj, kaj Esperanto solvus la problemon por junuloj kiaj estis li.

Samtempe, iuj el la fluaj parolantoj farigxis kliko, kiu sxajne ne multe interesigxis pri la antauxenigo de la movado. La supozita situacio fakte inversigxis.

En unu stadio la demando, kiun lingvon ili uzu farigxis pli-malpli la cxeftemo. Mi skribis en La Brita Esperantisto, ke vere ne gravas al mi kiun lingvon ili uzas inter si, kondicxe ke ili atingas rezultojn, sed ili ne atingas rezultojn. La lingvodebato farigxis delogilo.

Nuntempe mi ankoraux uzas Esperanton kun veraj Esperantistoj, sed mi evitas tion fari kun britoj kiuj per siaj agoj aux vortoj evidentigas, ke ili malsubtenas la celojn de la Esperanto-movado. Legante la supran kontribuon de Ed Robertson, mi sentis, ke li estus pli kontenta diskuti en Ido, cxar en la tagoj de CompuServe li disrompis Esperantan diskutejon per konstanta propagando por Ido. Kaj en 2003 li disrompis diskutadon en la Yahoo-grupo esper-brit, insistante, ke homoj ne diskutu pri Esperanto en Britio, sed nur en Esperanto, cxefe pri Irako, cxar tio estas pli grava. Kaj nun li estas en la Estraro de la landa Esperanto-Asocio!

Mia lasta Estrar-kunsido en Esperanto-Asocio de Britio en februaro 2006 estis bizara; ili cxiuj uzis la anglan por akuzi, riprocxi, misinformi, eviti, kaj ecx mensogi, ofte en lingvajxo tipa de la sxtatservo. Kaj la korifeo de tio estis frue emeritigxinta sxtatservisto el altnivela ofico. Ili kelkfoje estis ege agresemaj. En tiuj kondicxoj mi dauxre uzis nur Esperanton, cxar por ili povus esti malfacile sxangxi la lingvon kiam la blufado dependas tiom de anglalingvaj parolturnoj anstataux de la faktoj aux de la logiko de la argumentoj.

Do, vi vidas, ke la lingvobatalo ene de la brita Esperanto-movado estis iom komplika, sed pri unu afero mi estas certa: ke la plimulto el ili ne volas antauxenigi la ideojn de Zamenhof, kaj faras cxion eblan por subfosi verajn samideanojn. Oni do ne estu surprizita, ke la enoficigo de reprezentanto en la Komitato de UEA estas por ili privata afero. Iama kasisto de la asocio ecx demandis en la jarkunveno de 2005: "Cxu ni bezonas membrojn?" Mi estis sxokita.
Ed Robertson
Ed Robertson diras:
2013-01-07 20:17
Ahx, Ian, la malnovaj mensogoj estas la plej bonaj. Por gxustigi la rekordon:

Mi ne disrompis Compuserve en la 1990aj jaroj. Kvankam mi kapablas senprobleme legi Idon, mi neniam kapablis (aux ecx emis) paroli gxin, kaj opinias gxiajn malsamecojn disde Esperanto francigaj sensencajxoj (kun la ebla escepto de sensupersigna alfabeto). Sed gxi estas neforigebla parto de NIA historio, kaj pro tio mi alsxutis 2 dosierojn pri Ido en la esperantan dosierujon en Compuserve. Punkto, fino. Sed paranojaj dinosauxroj kiaj vi kaj Rik Dalton frenezigxis, opiniante mian agon grava atako kontraux Esperanton.

Se vi gxuste memoras pri 2003, furorigxis debato en la reala mondo pri la tiam preparata milito en Irako, kaj milionoj manifestaciis surstrate pri tio. Sed vi ne volis ke oni menciu tiujn gravegajn eventojn en esperanta listo. Kiam ni malkonsentis unu kun la alia pri iu esperanto-temo, mi frivole respondis al vi, ke ni ne disputu, cxar temas "nur pri Esperanto, kaj ne pri io grava, kiel ekzemple la prezo de biero, aux la milito en Irako". Gxi estis sxerco, Ian. Cxu ni ne rajtas sxerci pri ni mem?

La vero pri Esperanto en Britio estas, ke dum pluraj jaroj vi forpusxis normalajn membrojn per viaj koleraj kaj senbazaj akuzoj kontraux estraro post estraro de EAB, parolante pri perfido, infiltrado per la sekurecservo, kaj aliaj idiotaj kaj insultaj fabeloj. Ni modernigas niajn labormetodojn anstataux regurdi kio malsukcesis pasintece. Ni ecx gajnis premion pri varbado. Ne estas facile vendi Esperanton en anglalingva lando, sed ni bonhumore kunlaboras kaj faras nian eblon. Ian, vi jam ricevis respondon al viaj asertoj en la vocxdonadoj en jarkunsido post jarkunsido. Preskau neniu kredas vin. Nun suficxas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-07 20:31
Mi jhus legis la autobiografion de Hobsbawm - estus inda verko por traduki al Eo.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-01-08 02:37
Nekredeble! Kiam vi komencos? Ĉu la membiografio de Hobsbawm enhavas ion pri la artikola temo "Esperanto malpopulara inter pintaj esperantistoj"?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-08 08:13
Jes, amigo, tiu temo ja havas ion komunan, nome ke mi celis sugesti al la "pintaj e-istoj" de Anglio traduki iun interesan libron anstatau senchese diskuti pri stultajhoj kaj diskuti pri sensencajhoj. Comprendes?