EU-mono gutas en verdajn poŝojn
Tra diversaj programoj de Eŭropa Unio ĉiujare estas disdonataj grandegaj monsumoj en formo de subvencioj por projektoj kiuj celas krei ligojn kaj senton de komuneco inter civitanoj de la unio. La formalaj postuloj kaj proceduroj tamen estas komplikaj kaj ne facile plenumeblaj de malgrandaj, amatoraj organizaĵoj, kiaj estas preskaŭ ĉiuj Esperanto-asocioj en la landoj de EU.
Tie trovis sian niĉon la entrepreno Kosmo, fondita de du italaj esperantistoj, Brunetto (Bruĉjo) Casini kaj Francesco Maurelli, en 2011. Ĝia komerco baziĝas sur simpla strategio: trovi aŭ elpensi projektojn, kiuj havas la ŝancon ricevi financan subtenon de EU-instancoj, proponi la ideon al taŭgaj Esperanto-organizaĵoj, kaj kaze de sukceso, rikolti en sian kason 30 procentojn el la subvencio.
Por la partoprenantaj organizaĵoj la avantaĝo estas evidenta: ili ne bezonas mem elpensi projekton kiu havas la ŝancon sukcesi en la konkurso de EU, nek orientiĝi en la burokratia labirinto de EU. Estas ankaŭ malavantaĝoj: pri la prioritatoj de la projekto decidas ekstera firmao, kiu ankaŭ prenas grandan parton de la mono - sed pri la raporto sendenda al la EU-instancoj respondecas la partoprenantaj organizaĵoj.
Inter la projektoj por kiuj Kosmo sukcesis havigi EU-monon estas seminarioj pri eŭropaj temoj, okazintaj dum italaj Esperanto-aranĝoj, kaj gastigo de Esperanto-instruistoj en Mazara del Vallo en Sicilio. Kelkaj aliaj projektoj estis lastmomente rifuzitaj de italaj esperantistoj kaj de UEA, kiuj opiniis la kondiĉojn proponitajn de Kosmo neakcepteblaj.
La plej freŝa decido okazis pasintsemajnfine, kiam dum la estrarkunsido de UEA la nova kasisto de TEJO, Nico Huurman, prezentis al la plenkreskula asocio proponon de Kosmo pri junulara projekto kun ligo al Ĉinio.
Ĉar TEJO estas la junulara sekcio de UEA, sen propra jura personeco kaj financoj, por la projekto estis bezonata la aprobo de UEA. Tian aprobon la asocio ne donis, ĉar ĝi opiniis tute neproporcia, ke Kosmo kaze de sukceso ricevu 30.000 eŭrojn el la EU-subvencio de 100.000 eŭroj. UEA pretis pagi al Kosmo maksimume 10.800 eŭrojn, kaze de sukceso.
— Se vi preferas plenĝui 100% el nenio, tio estas via elekto, kiun mi plene respektas, skribis Francesco Maurelli, la direktoro de Kosmo, en retmesaĝo disponigita al Libera Folio.
Laŭ Maurelli lia entrepreno havas tute revolucian koncepton, komplete novan en Esperantujo.
— Fokusiĝi nur pri kelkaj problemoj estas kiel raporti pri la malfermo de nova panvendejo en loko kie pano estis tute nekonata, fokusiĝante pri la unuopuloj kiuj sukcesis ŝteli panpecon, li opinias.
Libera Folio: Iuj opiniis maltaŭga aŭ tro alta la procentan provizion de Kosmo, nome 30 procentoj el la sumo de la subvencio. Ĉu vi povas komenti tion?
Francesco Maurelli: — Ni estas profesia entrepreno, kaj kiel ĉiuj entreprenoj donas servon laŭ difinitaj kondiĉoj. Oni povas interesiĝi aŭ ne, neniu devigas ajnan organizon aŭ ajnan personon uzi la servojn de Kosmo. Tamen, kiam oni diras jes, oni ne povas poste ŝanĝi ideon, ĉar tio rezultas en malrespekto al alies laboro. Kosmo devas pagi personaron, kaj tiel plu.
Alia lastmomente haltigita projekto de Kosmo devis temi pri aktivula trejnado, en kiu TEJO havu la rolon de kunordiganto. Tiufoje Ĝenerala Direktoro Osmo Buller rifuzis subskribi la dokumentojn. Laŭ Buller, la koncerna projekto estis prezentita al UEA tro malfrue.
Osmo Buller: — Tempo vere mankis, ĉar mia subskribo estis petita tute lastminute. Mi ne plu povis esplori, kiajn postulojn starigus la jura pozicio de TEJO, nek tion, ĉu la eventuale ricevota subvencio kreus problemojn por la jam tradiciaj subvencioj, kiujn ekde la 80-aj jaroj TEJO ricevas de eŭropaj junularaj instancoj. Tiuj ĉi povus fari malfacilajn demandojn, se TEJO ricevus el aliaj fontoj subvenciojn, kiuj ne estis anoncitaj, kiam TEJO petis monon de ili. Ĉar mi ne povis pristudi la riskojn, mi ankaŭ ne povis subskribi.
Jam pasintjare Osmo Buller haltigis alian, pli grandan projekton de Kosmo, en kiu temis pri subvencio de 150.000 eŭroj por "interkultura edukado". Tiam laŭ la plano de Kosmo, UEA devis estis la formala kunordiganto kaj respondeculo pri la afero.
Francesco Maurelli: — Tiam estis eĉ oficiala favora voĉdono de la estaro - 5 por, 1 kontraŭ, 1 sindeteno - kaj nur la tagon antaŭ la limdato, mi ricevis sekan mesaĝon sen ajna klarigo, ke UEA ne plu povas kunordigi tiun projekton.
Osmo Buller: — La cirkonstancoj ĉirkaŭ tiu voĉdonado de la UEA-estraro estis iom dramecaj. Normale la direktoro helpas la estraron kiel esploranto kaj preparanto, sed ĉi-foje mi estis en hospitalo. La estraro estis kvazaŭ metita kontraŭmure kaj devis rapide decidi. Se post ĝia decido oni estus portinta la dokumentojn al mi en hospitalo por subskribo, mi ests rifuzinta malgraŭ la estrara aprobo, ĉar 30-procenta makleraĵo estis por mi ne akceptebla. La prezidanto povus subskribi anstataŭ mi, sed la tempo ne sufiĉis por akiri lian subskribon el Barato. Sekve, la decido naskiĝis morta.
Ne nur Osmo Buller, sed pluraj aliaj respondeculoj de UEA kaj TEJO private esprimis konsternon pri la alta procentaĵo postulata de Kosmo. Aldone multaj miras, kial entute necesus uzi la servojn de ekstera entrepreno, konsiderante ke TEJO ekde oktobro havas propran, duontempan dungiton, al kies ĉefaj taskoj apartenas la serĉado de monfontoj kaj pretigo de subvencipetoj.
La konata belga esperantisto Ilja De Coster profesie okupiĝas pri EU-subvencioj kaj estas internacia aŭtoritato en la fako. Libera Folio petis lian opinion pri la komerca koncepto de Kosmo, kiu baziĝas sur 30-procenta makleraĵo el la sumo de la akirita subvencio.
Ilja De Coster: — Min tia makleraĵo ŝokas. Entute labori kun makleraĵo ia ajn estas konsiderata maletika. Se vi membras en profesiaj organizoj, vi kutime subskribas deklaron ke vi ne akceptas tian aranĝon. Estas unu el aferoj pri kiuj ni estas ege striktaj, kaj baze de kio ni faras distingon inter seriozaj etikaj monakiristoj, kaj la sovaĝuloj kiuj damaĝas la branĉon…
Libera Folio: Sed kiel la seriozaj firmaoj en via branĉo do financas sian funkciadon?
Ilja De Coster: — Baze monakiristoj rajtas esti pagataj nur surbaze de tempo dediĉita al la laboro. En iuj striktaj kondiĉoj eblas variigi la rekompencon laŭ rezulto, en la senco ke ili ricevus iom pli se la peto estas sukcesa. Sed nepre neniel rekompenco povus estis procentaĵo de la akirita sumo.
Libera Folio: Francesco Maurelli, la ĉefa aganto de Kosmo, estas ankaŭ la kasisto de Itala Esperanto-Federacio. En TEJO li estas komitatano kaj grava aktivulo de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kaj en UEA komitatano. Ĉu estas kutime, aŭ entute taŭge, kiel kaze de Kosmo, ke posedanto kaj profitanto de agentejo mem havas gravan postenon en organizaĵo kiu petas la subvencion?
Ilja De Coster: — Tio ŝajnas al mi afero de rolkonflikto. Ankaŭ etike dubinda. Temas pri konflikto inter komerca intereso de la homo kiel enterprenposedanto kaj la asocia intereso de la organizo kiel li havas gravan postenon. Etikaj kodoj pri tio ĝenerale antaŭvidas ke oni publikigu sian rolkonfliktojn kaj sin retiru de decidoj koncernaj. Li konkrete kaj fizike forlasu la kunsidon tiam. La nekomcera organizo tiukaze estas kliento, kaj devus libere povi decidi baze de kvalito, sendepende de personaj amikecoj.
Francesco Maurelli mem ne vidas, ke povus ekesti konflikto de interesoj pro liaj diversaj roloj.
Francesco Maurelli: — Konflikto estas laŭ mi kiam intereso por unu flanko kolizias kun intereso de la alia flanko, kaj rezulte de tio unu parto havas avantaĝojn kaj la alia havas malavantaĝojn. Estus konflikto se la kosto de Kosmo estus traktebla. Tiam mi povus klopodi altigi tiun pagon aŭ malaltigi ĝin (depende de la ĉapelo kiun mi surhavas). Tamen, la kosto de Kosmo neniam estis traktebla. Estus konflikto se estas konkurenco kaj la organizo devas decidi kiun firmaon elekti. Tamen, ĉar mankas konkurenco, ne estas ajna konflikto en decidado. Gravas substreki ke Kosmo estas pagata nur kaze de sukceso.
Estas do tre pensema, ke UEA ne deziris jam havi EU - parlamentanoj kiel gastoj, chu observantoj dum UEA-Kongreso, ke ne volas shanghi statuton, elktregularon kaj nun ech subvencion.
Estas do, evidente, se mi mem ne scipovas ion aranghi, mi akceptas helpon de alia. Chiu komprenas, ke pli bone estas havi 70% ol nenion! Mankas prudenteco, sagho kaj logiko, nur se estas alia afero en la ludo, ke iu estas eble koruptita. Alian klarigon, pardonu, sed mi ne trovas.