Ferma parolado de Probal Dasgupta en Hanojo
Estimataj kongresanoj,
Dum tiu ĉi evidente sukcesa kongreso, vi ĉiuj, vice de nia asocio kaj pli ĝenerale vice de la internacia movado, intensigis vian rilaton kun la generacie renovigata movado en Vjetnamujo. Vigle vi partoprenis ĉi tiun jubileojaran kongreson. Kvazaŭ por festi la 125-jariĝon, agante pere de via deputitaro, la Komitato de UEA, vi ŝanĝis la regulojn, per kiuj estas elektataj la estraroj. En Rejkjaviko vi elektos novan estraron. Anticipe al tiu ŝtupo, vi nun rigore debatas pri la strategio, kiun la asocio sekvu ekde 2013. La strategia forumo ĉi tie intensigis la debaton. Kiel ni komprenu la simbolan valoron de la fakto, ke tiel grava debato apogeas en lando kun renoviĝanta movado?
Alia Vjetnamujo en la sesdekaj jaroj, sur planedo vidata alimaniere, spronis rekomprenon de la senco de la internacia lingvo ĉe la esperantista junularo. El tiu momento venis grandega redirektiĝo de la streboj de UEA mem. Sed en 2012, ni jam ne plu loĝas sur la planedo de 1968. Ĉiuj klarege komprenas post Rio kaj Rio+20, ke la tero ne subtenos la universaliĝon de la konsumisma vivstilo. Hodiaŭ ni tial denove atendas la gvidadon de homoj dotitaj per la kuraĝo de juneco. De homoj pretaj sin plenkore dediĉi al serioza profundigo de nia mondo-ŝanga vizio. El ilia rekomprena laboro nature sekvos pli efika versio de la esperantista strebado. Ĉar tian version vere komprenos kaj plenkore partoprenos la ĝenerala publiko en nia epoko.
La laboro serioze rekompreni la sencon de Esperanto kaj de la esperantismo sur la institucia kaj mobiliza nivelo ja estas farata en publikaj diskutoj. La ĉi-foja strategia forumo, malgraŭ la relative limigita diskutantaro, fartis pozitive. Sendube efikis partoprenemige sur niajn vjetnamajn gejunulojn la ebleco ĉeesti tian ŝlosilan procezon, kiu havos signifajn sekvojn en la tuja fazo de la itinero de UEA. En la dialektiko inter la esperantisma movado kaj la Esperante parolanta popolo, la strategia akso restas tre grava por la movado, kaj nia kono de tiu akso ege riĉiĝis dum la hanoja kongreso.
Kion tamen diri pri la popola poluso el tiu duopo? Kion ni post la kongreso pli klare vidas pri la Esperanta popolo?
Persone dirite, al mia kompreno pri tiu popolo plej rekte kontribuis la IKU-prelegoj de Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes. Se vi ne ĉeestis ilin, vi povas legi la tekstojn en la IKU-libro. Tre resume dirite, Tonkin proponis, ke sub nia poezio kuŝas tavolo ideologia, kiun vole-nevole reeĥas eĉ la poetoj provantaj verki tute private, persone, ekstermovade; kaj Fettes prezentis perspektivon pri lerneja instrumaniero, kiu inicas la infanojn en daŭropovan, medio-prikonscian lernadon sub intime natur-partneraj kondiĉoj.
Tiujn du prelegojn kunligas temo, por kiu mi proponas la nomon Serioza Teraneco. Laŭ mia interpret, ĉe Tonkin, la teraneco reeĥas la poezion de la pintaj Esperantaj aŭtoroj, kiuj ekzemple donacis al ni la magiajn vortojn “kantas de l’ tero ni filoj”, dum ĉe Fettes, la teraneco aperas kiel samtempe celo kaj vojo por tiu eduka revolucio, kiun la homaro bezonas tuj por povi savi sian karan teron. Sinsekve aŭskultante Tonkin kaj Fettes, oni eksentas, ke la Esperanta popolo estas avangarda portanto de kerna ideo necesa por tiu revolucio – la ideo de la serioza teraneco.
La seriozaj teranoj ne estas simple kaj ŝablone pacamaj, amikaj, pontofaraj, intertraktemaj. Ili ankaŭ komprenas, kial necesegas draste transformi la lernejajn aranĝojn, ene de kiuj edukiĝas niaj infanoj. Por vidi tion, relegu la tekston de nia himno. Estas seriozaj teranoj tiuj, kiuj senmanke komprenas, kiom do la belaj sonĝoj de l’ homaro, la imagpovo, la poezio gravas por ebligi la senbreĉan transdoniĝon de esencaj valoroj al fantaziemaj infanoj. Komprenas, kiom do la revoj gravas por ke kreiĝadu novaj valoroj ĉe imagemaj plenkreskuloj. Ne pro nenio nia poeto kaj pedagogo Marjorie Boulton, ekzemple, elektas librotitolon Faktoj kaj fantazioj kaj intence ridindumas pri sia katmanio. La plenkreskado de seriozaj teranoj kiel ŝi neniam perdigas la plenan kontakton kun la planedo – kaj kun nia homa mondo, káj kun natura tero apartenanta egale al homoj kaj katoj.
Mi diris serioza. Mi ne diris solena. Marjorie Boulton estas tiel serioza, ke ŝi kapable ridindumas pri si mem, kaj ŝia memkarikatura stilo inspiras la brilan pajacadon de Fraŭlino Barlastono. Ni Esperantaj popolanoj estimas Boulton ne ‘malgraŭ’ sed kune kun tiu ŝia ĉirkaŭnebulo de sinprimokado. La plej seriozaj teranoj estas tiel fortaj, ke ili facilege ridas pri si mem.
La temo de Boulton portas min al azia poeto, kies heredaĵo peris mian konatiĝon kun ŝi. En 1977, tuj post la apero de elektitaj poemoj de la bengala aŭtoro Robindronath Tagor en mia esperantigo sub la titolo Primico, Boulton faris tre afablan pozitivan recenzon de mia traduko. Ĉirkaŭ tiu momento, Boulton kaj mi ankaŭ persone konatiĝis dum la rejkjavika UK, kaj mi mencias tiun fakteton nur ĉar ni ĉiuj jam pensas pri la denova UK okazonta en Rejkjaviko.
Tagor – kies poezion mi tiam ĵus tradukis kaj pri kiu Boulton profunde pensis kaj sentis por povi recenzi min – restas treege grava referenco por la pensoj, kiuj nin okupas ĉi-matene. Li vivis ikone ekzemplan vivon de serioza terano. Li estis fekunda poeto, kiu ne nur verkis dekmilon da poemoj, sed pro eksplicite la sama impulso funkciigis dum kvardek jaroj lernejon kaj dum dudek jaroj internacian universitaton, Visvabharati. Tiu institucia domarejo – ĝis hodiaŭ funkcianta – situas en Santiniketan, kampara loketo cent kilometrojn norde de Kolkato.
Tagor havis la kuraĝon deklari, ke li stiras poetan lernejon kaj poetan universitaton, kie liakomprene la poezia spirito faros el tiuj studejanoj verajn, naturamajn teranojn. Li tre riĉe evoluigis la bazon de tiu kolektiva vivado, kie la personoj lernas kultivi sin kaj partneri kun la homa kulturo kaj la tera naturo ĉirkaŭ si. Tagor komponis kantojn laŭ la sezonoj, kreis arboplantajn festojn, verkis kaj reĝisoris teatraĵojn por vigligi la lernejan kaj universitatan vivon, pentris, kaj sukcese kuraĝigis siajn junajn gekunulojn persone kaj kolektive aventuri por malkovri sian plenan potencialon en partnereco kun la naturo. Li ne nur gajnis la Nobel-premion por la literaturo en 1913; li ankaŭ fondis en 1921 Visvabharati, la unuan internacian universitaton en la homa historio, kaj havis la kuraĝon insisti, ke la du entreprenoj estas intime interligitaj.
Niaj vjetnamaj gastigantoj bonvolu atenti, ke Tagor ne akceptis la rajton de la nordaj landoj – tiutempe rolantaj kiel koloniestroj – dikti la koordinatojn aŭ la enhavon de internacia dialogo. Li laboris por starigi propran, sudan bazon por tiu dialogo, renversante la logikon de la glavo sangon soifanta. Tagor vizitis plurajn landojn ankaŭ en Azio kaj Sudameriko, starigante longperspektivajn konversaciojn kaj interŝanĝojn surbaze de egaleco inter la popoloj kaj aprezado de historiaj rilatoj rekonstruendaj post la imperiismoj.
Kvankam li ne mem lernis Esperanton, li estis amiko de la ideo. Kiam li sendis junan instruiston de manlaboro nomatan Lakŝmiswar Sinha al Svedujo en 1928 por ricevi trejniĝon pri tiufakaj instrumetodoj, Tagor estis tre kontenta aŭdi, ke tie Sinha lernis ne nur la plej aktualajn metodojn sed ankaŭ Esperanton. Multaj el vi scias, ke Sinha havis brilan esperantistan karieron, sed ne scias, ke lia ĉefo Tagor ĝis sia morto en 1941 ĉiam rilatis pozitive al liaj Esperantaj agadoj.
Precize kial mi prezentis tiel detalan bildon de tiuj personoj? Ĉu nur pro tio, ke Sinha estis mia Esperanta mentoro? Mi ja ne volas malagnoski tiun fakton aŭ ĝian gravecon. Sed estas ĉiuokaze necese, ke mi konkrete montru al vi ekzemplojn de seriozaj teranoj aldone al Zamenhof – Boulton, Tagor, Sinha. Nur per ekzemploj vere klariĝos al vi, kio do ligas por mi la inter si tre malsamajn IKU-prelegojn de Tonkin kaj de Fettes.
Ne miskomprenu, mi petas. Mi ja ne volas diri, ke nur esperantistoj estas seriozaj teranoj. Tagor estis serioza terano, kaj li neniam lernis Esperanton. Mi volas diri, ke esperantistoj povas fari el si universale rekonatan avangardon en la entrepreno de la serioza teraneco. La esperantistoj estas naturaj pedagogoj, kaj devas nur lerni kiamaniere eliri el la neŭniversaligeblaj naciaj pedagogioj, en kiuj multaj el ni trovas nin kaptitaj.
Mi espereble sukcesis konvinki vin, ke nur kultivante la spiriton de la poezio la pedagogoj inspiros la infanojn al tiu nova tipo de homeco, kiu propramane esploros la teron, amos ĝin, deziros konservi ĝin kiel loĝeblan planedon, kaj lernos en reciproka estimo loĝi sur tiu tero kun aliaj homoj malsame esplorantaj la propran poezian spiriton.
Se Esperanto estas lingvo trempita en la poezio – se ni parolas esence poezian lingvon, kaj se do nia konata malpraktikeco estas fakte virto kaj ne handikapo – tiam ni povas tute logike konkludi, ke la esperantismo povas kaj devas sin evoluigi kiel edukan movadon kun lerneja fokusiĝo, preter la nuna limiĝo al la instruado nur de Esperanto mem.
Niaj gastigantoj, proponante la kongresan temon, komprenis sub la vorto ‘disvolviĝo’ la nacian ekonomian disvolviĝon. Se ni aldonas al tiu termino la nuancojn de la persona kresko, vi tuj vidos, ke fakte la kongresan temon mi miamaniere altraktis dum tiu ĉi parolado. Ĉu miaj vortoj estis al vi senutilaj? Mi petas do vian pardonon, kaj sugestas, ke vi rigardu ĉi tion kiel eseon pri la temo “Kiamaniere mi trovis la kongresan temon ege esplorinda”.
La vera paco devas fonti el paco ne nur inter homo kaj homo, sed el paco inter homo kaj naturo, kaj tio povas okazi nur se ni funde transformas la koncepton de eduko mem. Ĉar Esperanto estas la lingvo de la paco kaj amikeco, ĝi devos finfine laŭ mi trovi vojon al tia ĉi vizio de amikeco inter la natura medio kaj ĝiaj homaj loĝantoj. Kun la espero, ke iuj el miaj vortoj renkontos ĉe vi konsenton, mi dankas vin pro via atento.
Povas esti, nia prezidanto estas humana, idealisma kun guruan tendencoj, sed mi estinte pli ol 50 jaroj esperantisto, kiu ankau havas idealisman tendencon, ekkomprenis, ke per tiaj vortoj, kredoj ni neniam povos eduki la homaron.
De multaj miloj da jaroj ekzistas religioj, kiuj ankau preghis kaj kredis (ne nur), sed homaro farighis pli kaj pli bestiema. Do, preghi ne sufichas, ni devas agi kaj politikumi. Bedaurinde, plej multaj esperantistoj ne volas ligi Esperanton kun "politiko". Ili tamen ne komprenas, ke chiu ago kun civitaoj estas politiko. Ne miksu larghan signifon de vorto politiko kun politika politiko, kio devas ankau al esperantistoj ne esti fremda, se ni volas esti normalaj civitanoj.(bonvolu en enciklopedioj trastudi kio estas politika agado).
Se Esperanto devus esti enkondikita en unuighanta Europo, do ne tial char gxi povus el homoj fari amikojn, sed pro ;
- ekonomia vidpunkto
- char nur neutrala lingvo povus vere integrigi popolojn ne detruante iliaj lingvojn kaj kulturojn
- char posedas propeudetikan rolon en lingvoinstruado
- char chiu popolo estus sur sama stupo
- char povus ankau simpla popolo facile interkomprenighi......
Tion tamen klarigi al popoloj oni devas kunlabori kun humanistoj, intelektuloj, lingvistoj kaj same kun politikistoj, kiuj povus leghe certigi regulecojn.
Naturo donis al vi prudentecon ne por preghi sed racie agi!
Au vi eliros el "sanktejoj", el kluboj, chesos nur bele preghi kaj komencos ekstere agi au vi mortos per natura morto en espero. Ne preghu, ke Zamenhof esti nepolitika. Legu nur kion li skribis al politikoj post unua Mondmilito. Estu nur vi tiel neutralaj kiel li!
-......