Fettes ebla sekva prezidanto de UEA
Laŭ la statuto de UEA, prezidanto de la asocio ne rajtas ofici dum pli ol du sinsekvaj mandatperiodoj. Sekve Probal Dasgupta, kiu gvidas la asocion ekde aŭgusto 2007 kaj estis reelektita en 2010, ne rajtos rekandidati por nova periodo en 2013. La elekton de la sekva prezidanto kaj estraro preparas la triopo Ulrich Lins, Lee Jung-kee kaj Nico Huurman. Ili konsistigas la aktualan elektan komisionon de UEA, starigitan en la pasintjara komitata kunsido en Kopenhago. La komisiono raportas al la komitato de UEA, kiu faras la definitivajn decidojn pri prezidanto kaj estraranoj.
Ne multo aŭdiĝis pri la laboro de la elekta komisiono post la kongreso en Kopenhago, sed la 15-an de julio Ulrich Lins dissendis al la komitato la unuan raporton de la komisiono. La sola eventuala kandidato nomita en la raporto estas Mark Fettes, kiun la elekta komisiono evidente opinias taŭga persono por la posteno de prezidanto.
Jam kvar tagojn antaŭ la dissendo de la raporto, en La Ondo de Esperanto estis publikigita pseŭdonima artikolo de Komitatano Z kun la titolo Survoje al la Fettes-erao. La anonima aŭtoro evidente estas bone informita pri la laboro de la elekta komisiono. La artikolo listigas meritojn de Mark Fettes, kaj finiĝas per la admono: "Plej saĝe estas jam nun konsenti pri lia elekto kiel la sekva prezidanto de UEA kaj survoje al Rejkjaviko lasi al li la eblecon kunmeti sian estraron."
Post la apero de la artikolo de Komitatano Z, la redakcio de Libera Folio turnis sin al Mark Fettes por peti komentojn. Fettes rakontis, ke li efektive estis kontaktita de la elekta komisiono, kaj donis al ni ekskluzivan intervjuon, kun la kondiĉo ke ĝi estu publikigita nur post la apero de la raporto de la elektokomisiono.
Libera Folio: La elekta komisiono do kontaktis vin rilate la prezidantecon. Kion vi respondis? Ĉu vi estas la sekva prezidanto?
Mark Fettes: — La prezidanton elektas la Komitato, do mi ne povas antaŭdiri la rezultojn de la venontjara elekto. Sed mi indikis al la elekta komisiono ke mi verŝajne estos kandidato. Tamen por mi la prezidanto estas unuavice gvidanto de teamo, kaj do mia kandidateco dependos de mia sukceso varbi kunlaborantojn, kiuj konsentas pri la ĝenerala direkto kiun mi proponas.
Se vi estos prezidanto, kian teamon vi volus kunmeti, kun kiaj estraranoj vi volus labori? Ĉu vi entute povas influi la konsiston de la estraro?
— Mi serĉas homojn, kiuj montris sian kapablon kunlabori "kun longa spiro," kaj kiuj kredas je la neceso kaj ebleco de fundamentaj ŝanĝoj en UEA, tamen kun respekto al ĝiaj karaktero kaj tradicioj. La asocio estas kiel granda duondorma besto, kiun ni volas veki, nutri, brosi, dresi - sed ĉiam traktante ĝin kun amo.
— Kvankam mi preferas ne nun mencii nomojn, mi dirus, ke la elekta komisiono montras sin tre helpema kaj nia komunikado ĝis nun estis nur pozitiva.
Kion vi volus pluporti el la laboro de antaŭaj estraroj, kaj kion vi volus ŝanĝi?
— Mi havis la bonŝancon observi plurajn estrarojn, unue kiel redaktoro de la revuo Esperanto en la jaroj 1986-1992 kaj poste kiel estrarano de 1992 ĝis 1998. Mi do bone konas la komplikecon de la estraraj tagordoj kaj la malfacilecon realigi novajn planojn. Mi estas ankaŭ profunde konvinkita pri la ŝlosila rolo de la prezidanto, kiu alportas proprajn tonon kaj stilon al la estrara laboro.
— Ĝenerale okazis tiel, ke nova estraro elektiĝis kaj nur poste komencis formuli siajn planojn. Mi volas unue ŝanĝi tion. Mi esperas veni al Rejkjaviko kun sufiĉe konkreta laborplano kiu havas la apogon de ĉiuj kandidatoj - aŭ almenaŭ de tiuj, kiujn mi mem kontaktis. Kompreneble nenio malhelpas, ke kandidatiĝu aliaj homoj kun aliaj prioritatoj - tio estus normala demokratio, kaj tre sana afero por la asocio. La tendenco al pasiveco en la lastaj jaroj tamen igas min dubi, ke tio okazos...
— Dua gravaĵo por mi estas tio, ke la estraro ne laboru izolite. Bona komunikado kaj konstanta invitado kaj instigado al kunlaboro estas esencaj. Fakte UEA dependas de la kunlaboro de multegaj homoj, ne nur komitatanoj, sed ankaŭ ĉefdelegitoj, estraranoj de la landaj kaj fakaj asocioj, redaktoroj, instruistoj, informaktivuloj, literaturistoj kaj muziikistoj, kaj tiel plu kaj tiel plu. La estraro devas labori en la servo de tiu granda "diligenta kolegaro", kaj trovi novajn rimedojn por subteni, disvolvi, kaj rekoni ĝian agadon.
Kiuj estus viaj ĉefaj prioritatoj kiel prezidanto? Kio plej gravas por la pluvivo kaj evoluo de UEA? Por sukcesoj de Esperanto ĝenerale? Ĉu estas diferenco?
— UEA laŭ mi ludas fundamentan, nemalhaveblan rolon en la ekologio de Esperanto. Kompreneble tio neniel signifas, ke la movado ne povas kreski kaj progresi sen ĝi - multaj bonaj aferoj okazas sen rekta ligo al UEA. Sed kun vere vigle funkcianta monda asocio, tiuj aferoj estus ankoraŭ pli bonaj, kaj pli multaj, kaj pli sukcesaj. UEA estas kiel la humo en ĝardeno. Ju pli dika kaj riĉa estas tiu fekunda tertavolo, des pli variaj, abundaj kaj grandaj estos la plantoj, kiuj kreskas tie.
— De la komenco, UEA plej multe prosperis, kiam ĝi emfazis konkretajn, praktikajn rimedojn por interkonekti la esperantistojn kaj subteni ilian plukleriĝadon. Nuntempe la reto proponas multegajn novajn eblojn sur tiuj kampoj. Sen tro fokusiĝi al la reto, mi tamen vidas ĝian pli vastan utiligon tre alta prioritato por la evoluigo de UEA.
— Mi diru ankaŭ, ke por mi tre gravas la tutmondeco de UEA. Mi pensas ke ni ankoraŭ ne vere malkovris, kion signifas esti tutmonda asocio - ne nur eŭropa asocio kun tutmonda membraro. Mi ŝatus doni pli da pezo al la regionaj komisionoj en la decid- kaj agad-strukturo de la asocio.
Kiel vi vidas la rolon de la komitato kaj membraro en UEA? Ĉu eblus iel aktivigi kaj enplekti ilin en la laboron?
— Ideale, ĉiuj komitatanoj estus aktivaj kaj engaĝitaj diversmaniere. Kvankam tion ne eblas atingi tuj, mi esperas komence krei grupon de aktivaj komitatanoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj partoprenas en la strategiaj diskutoj kaj decidoj. Se temas pri la membraro, tiu estas tre vasta kaj diverseca grupo, pri kiu malfacilas ĝeneraligi. Tamen vi eble jam kaptis, ke mi sopiras al asocio, kiu proponas al siaj membroj multajn konkretajn ŝancojn kaj instigojn aktiviĝi.
Kiel vi volus evoluigi la revuon kaj la retejon de UEA? Kiel gravaj ili estas por la funkciado de la asocio?
— Gravegaj. Ne eblas supertaksi la valoron de bona, klara, kvalita komunikado. Mi pensas ke UEA devas fari grandan investon en siaj retaj rimedoj, pensante pri ili kiel infrastrukturo same esenca kaj prizorgenda kiel la Centra Oficejo. Kunlige kun tio, necesas tute repensi la komunikan kaj eldonan strategion de la asocio, por ke la retaj kaj presaj eldonaĵoj kompletigu unu la alian.
Vi havis gravan rolon en la ellaborado de la granda strategia dokumento, prezentita en Kopenhago. Multaj partoprenantoj en la diskuto tie opiniis la tekston tre abstrakta kaj tro distanca de la ĉiutaga laboro de UEA. Kion vi respondas al ili? Kiel vi resumus la dokumenton en tri frazoj?
— Nu, en Kopenhago temis nur pri la unua provo formuli kernan mision por UEA, en maniero kiu estus komprenebla por ekstera publiko. Intertempe la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, kiun mi gvidas, produktis multe pli ellaboritan vizion kiun oni povus konsideri paŝo al konkreteco. Mi rekomendas tralegon de tiu raporto, kiu haveblas en la retejo de UEA.
— Mi agnoskas, ke foje mi kulpas pro troa abstrakteco. Mi povas diri nur, ke mi strebas bridi tiun emon! Tamen ne eblas resumi tiel longan raporton en tri frazoj kaj resti ĉe konkretaĵoj. Simple, ĝi prezentas analizon de la agado de UEA kiu dividas ĝin en kvar kampojn kaj proponas kelkajn prioritatojn kaj organizajn rimedojn sur ĉiu kampo. Kiel la dokumento mem klarigas, ĝi ne estas jam strategia laborplano, sed prezentas kadron por la detala ellaboro de tia plano. Mi esperas, ke miaj kunkandidatoj por la estraro helpos en tiu ellaboro. Komentoj kaj proponoj de ĉiuj interesitoj estas bonvenaj.
Li shajnis al mi serioza kaj ghisosta esperantisto, sed mi ne trovis che li sufichan gvidantan forton.
Povas esti, ke li povus ion shanghi, se havos ghustajn personojn che flanko. "Generalo estas tiel bona kiel liaj soldatoj".
Li do, devus havi eblecon kompletigi sian "kabineton", fiksi rilaton inter estraro kaj CO, kiu estis teorie administra organo de UEA, sed regis praktike UEA -estraron. Nepre devas esti trovita kompetenta juna persono por informado kun faka elektronika scio.
Persone , almenau al estraro mi proponus alian personon, sed pri tio pli poste.