Heroldo ĉesis aperi
Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 en Kolonjo, Germanio kiel semajna gazeto, unue sub la titolo Esperanto Triumfonta. Ĝi dum multaj jaroj estis la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto, eĉ se la aperritmo iĝis dusemajna kaj poste eĉ pli maldensa, tiel ke en la lastaj jaroj laŭplane devis aperi po 17 numeroj.
Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera-Sikorska. Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj transdonis ĝin al Kooperativo de Literatura Foiro. En la praktiko Heroldo de Esperanto baldaŭ iĝis la organo de la Esperanta Civito, kio supozeble gvidis al malkresko de la abonkvanto.
La Civito neniam publikigis precizajn informojn pri la abonantaro de Heroldo, sed jam je la transpreno en 1996 la kvanto estis sub mil. Ankoraŭ komence de la 80-aj jaroj la preskvanto estis pli ol 4.000 kaj la abonantaro verŝajne ĉirkaŭ 3.000.
Unu kialo por la nuna, eventuale provizora halto de Heroldo sendube estas la manko de redaktoro ekde la komenco de la pasinta jaro. En oktobro estis anoncita elekto de redakcia teamo, kun Etel Zavadlav.
La grupo devis labori ĝis la definitiva elekto de ĉefredaktoro fine de februaro 2012. Tamen en novembro la retejo de la Civito anoncis, ke Etel Zavadlav tute ne aŭdiĝis post sia elekto, pro kio oni nuligis ŝian elekton kaj elektis anstataŭ ŝi Anna Bartek.
Evidente ankaŭ ŝi ne multon faris por antaŭenigi Heroldon, ĉar la unua mankinta numero, kiu devintus aperi en aŭgusto pasintjare, venis al la abonantoj nur en januaro ĉi-jare.
La manko de formala redaktoro tamen apenaŭ estas la ĉefa kialo de la halto, ĉar la efektiva ĉefredaktoro de Heroldo estas la "imprimatura komisiono", kiu praktike konsistas el Valerio Ari, kaj kiu revizias ĉiun numeron antaŭ la presado. La imprimatura komisiono tamen evidente havas kreskantan problemon pro forfalo de pluraj konstantaj kunlaborantoj.