Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Hanojo

Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Hanojo

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-29 20:38
En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, laŭdis la sinoferan batalon de la vjetnama popolo dum la Vjetnamia milito, kiu laŭ li helpis al UEA transformiĝi en asocion celantan ŝanĝi la mondon. Ni publikigas la kompletan tekston de la parolado.

Ni ĉiuj niamaniere klopodas inde festi ĉi-jare la 125-jaran jubileon de Esperanto. Sed Zamenhof mem, kiam li iniciatis la lingvon, estis nur 28-jara junulo. Ni tial estas ege kontentaj povi kongresi en la jubilea jaro en lando, kiun karakterizas plejparte gejunula movado. Multaj el vi scias, ke TEJO jam okazigis ĉi tie sukcesan IJK. Parolante antaŭ tiom juna movadanaro, mi sendube aspektas arkaikule, ĉar mi komencas mian paroladon per cito el la revuo Esperanto de januaro 1968! Tamen komprenu, mi aparte klare memoras mian UEA-membreco-inaŭguran numeron, kaj do indulgu min, mi petas. Aperis en tiu revunumero oficiala komunikaĵo de la Akademio de Esperanto. El ĝia teksto mi citos nur unu gramatikan ekzemplofrazon, pri kiu mi petas vin pensi. La frazo tekstis “La domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970”.

Pensu, mi petas. En la jaro 1968, miaj antaŭuloj en la Akademio de Esperanto konstruis gramatikan ekzemplofrazon ĉirkaŭ la esprimo “la milito” kun la unika kompreno, ke pri la dua mondmilito temus. Ĉu la membroj de la Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio pretis en 1968 diri “la milito” por signi alian militon ol tiun, kiu brulis ĉirkaŭ ili en Vjetnamujo kaj ĝiaj apudlandoj? Ĉu ili pretis revi, ke la domoj detruitaj dum tiu katastrofa milito estos rekonstruataj jam post du jaroj? Ĉu io doma aŭ homa efektive estis rekonstruata en la Vjetnamujo de 1970?

La gvidantoj de la Akademio de Esperanto en novembro 1967, definitivigante tiun oficialan komunikaĵon, neniel povus rimarki, ke la supozo pri la unika atentindeco de ilia eŭrope lanĉita militego jam cedas antaŭ novaj atentadoj en nova mondo. Eĉ la gejunuloj en Esperantujo neniel konsciis en 1967, ke jam en 1969 ili subskribos Deklaracion de Tyresö, kaj ke el ĝi sekvos drasta remuldo de Universala Esperanto-Asocio mem. Tamen, ĝuste la 30an de januaro 1968 – senrilate al la akademia teksto en la revuo Esperanto – la respektivaj gravecoj de la diversaj militoj de la dudeka jarcento estis draste reviziataj.

Mi aludas al tiu turnopunkta kampanjo en la vjetnama milito, kiu miakomprene portas la oficialan nomon Cuộc Tổng tiến công và nổi dậy, ‘ĝenerala ofensivo kaj sturmo’, bonvolu pardoni mian fremdulan elparolon. La okcidenta gazetaro baptis ĝin la Ofensivo de Tet, ĉar ĝi komenciĝis dum la novjara festo, dum Tet. Se mi bone komprenas, ankaŭ la vjetnama toleras la neformalan priskribon Tết Mậu Thân, ‘Tet en la jaro de la simio’, apud la oficiala nomo de tiu kampanjo. Ekde Tết Mậu Thân, ne nur evidentiĝis, ke la eksterlandaj agresantoj ne povos triumfi. Okazis io pli grava: la vjetnama popolo sinofere batalanta por sia libereco trafis la tutmondan atenton.

La tiutempa atentemo en la mondo estis juna; la gejunuloj plej angore kaj energie atentis la brulantajn temojn de tiu epoko. Iuj el tiuj atentaj gejunuloj, ekde la Deklaracio de Tyresö en 1969, transformis UEA en asocion konscian interalie pri la bezonoj kaj aspiroj de la longe ekspluatataj homoj en la sudaj landoj. Sen la ekzemplo de Vjetnamujo por veki la konsciencon de la monda junularo, eble UEA ne sukcesus jam ekde 1969 remobiliziĝi kiel asocio celanta ŝanĝi la mondon.

Ĉu mi volas lasi la impreson, ke nur per la milito mem, markita per mejloŝtonoj kiel la kampanjo Tết Mậu Thân en 1968 – aŭ la pli frua decida venko kontraŭ la franca armeo en Điện Biên Phủ en 1954 – la vjetnamoj gravuris sian memorindecon en la homa historio? En la historio de la nacioj, eventuale jes. Sed la Esperanto-kongresoj ne kunvenigas naciojn; en niaj kongresoj renkontiĝas “homoj kun homoj”.

Por tion tute klare ilustri, mi nun legos por vi teksteron pri unu vjetnamino, kies kuraĝo kaptis la atenton de la korifea inisto Dorothy Dinnerstein kaj estas menciita en la verko The Mermaid and the Minotaur (La marvirineto kaj la minotaŭro) de Dinnerstein. En tiu klasikaĵo de tutmonde konata usona inisto, ni legas sur p 164 jenan teksteron – kaj mi citas:

Vidu la memorindan scenon en la verko La vilaĝo Ben Suc de Jonathan Schell. [Temas pri vilaĝo, kiun la usona armeo detruis en januaro 1967 dum la operaco Cedar Falls.] Laŭ Schell, unu malgranda, tute senhelpa dommastrino de kamparana familio en Ben Suc sukcesis timigi, hontigi kaj dum momento tute haltigi la altan soldaton, kiu kun vira aplombo, reprezentante arogantan nacion certan pri sia historia rolo, venis por neniigi ŝian hejmon. Tio, kio teruris lin, estis ŝia kolera diraĵo ‘Kion diable vi faraĉas en mia kuirejo!’ – diraĵo klare komprenita malgraŭ la lingva baro. La leganto de Schell kaptas, ke tiu arketipa asertego de la sankteco de la hejma kuirforno portis por la soldato tonon de neignorebla virina aŭtoritato. Ĝi draste efikis sur lin kvankam li estis armita kaj senkompare pli forta, kaj kvankam tiu kuirejo estis laŭ liaj normoj nekredeble, patose senrimeda, eĉ forblovebla.

Mi finas la citon el Dorothy Dinnerstein.

Mi reliefigas tiun mencion de vjetnama kamparanina kuraĝo ĉar ĝi revizitas kun vi tiujn sesdekajn jarojn, kiam la tuta mondo ekatentis Vjetnamujon. Sed la heroino de la rakonto de Jonathan Schell rerakontita de Dorothy Dinnerstein ne estas la sola vjetnamino, kiun ni atentu en tiu ĉi renkontiĝo de “homoj kun homoj”. Mi altiru vian rigardon sur virinon prezentitan de Nguyễn Du en sia epopeo Truyện Kiều (La Rakonto pri Kjeŭ). Kvankam tiu ĉefrolulino Vương Thúy Kiều estis figuro pekina unue prikantita en la ĉina literaturo, tamen ĝuste la vjetnama rebildigo de ŝia tragedia sed heroa vivo delonge inspiras tutan nacion – kulture dirite, Kjeŭ fariĝis adopta vjetnamino. La epopeo nun, en esperantigita vesto, eniris la libro-serion Oriento-Okcidento kaj fariĝas tutmonde disponebla ekde ĉi tiu kongreso en Hanojo. Al la grandioza tradukinto Lê Cao Phan kaj al la diligenta kolegaro, kiu kunlaboris kun li por inde aperigi tiun amatan vjetnaman klasikaĵon en Esperanta redono, mian aplaŭdon – kaj ankaŭ la vian, mi petas!

Post epopea suferado kaj heroa kontraŭstarado kontraŭ la agreso kaj la maljustoj, fine tamen necesas rekonstrui la domojn detruitajn dum la milito. Kaj ankaŭ se ni konsentos ignori la nerealisman jarindikon 1970, nia Akademio prave decidis jam en 1967 emfazi, ke ili estos rekonstruataj. La rekonstruado de bona, sana, feliĉa vivo estas senfina tasko; oni neniam finas ĝin. Kaj ĉiam restas atentinda en tiu vojaĝo al la vera paco la rolo de la virinoj, kiuj, vole-nevole, restas niaj ĉefaj gvidantoj, kiuj “en laboro paca ne laciĝos”. Ege gravas la fakto, ke la ĉefrolulo en La Rakonto pri Kjeŭ estas virino.

En Vjetnamujo, ni povas esti certaj, ekzemple, ke la virinoj, kiuj transvivis la elpelon de la tuta loĝantaro el la vilaĝo Ben Suc, ludis kaj plue ludas ĉefan rolon en la rekonstruado de kolektiva vivo. Sed, sinjorinoj kaj sinjoroj, ne nur soldatoj en militoj detruas la normalan vivon kaj neniigas vilaĝojn. Ankaŭ la malsaĝa konstruado de grandaj digoj en mia respubliko okazigis tiun katastrofon al sennombraj komunumoj; ankaŭ tie la gvidan rolon en la rekonstruado de homa vivo post tia homfarita katastrofo transprenis la virinoj.

Mi nun petas vian permeson reveni de la virina temo al tiu gejunula temo, ĉe kiu mi komencis ĉi tiun paroladon. Ĉar ankaŭ de la juna generacio ni prave atendas konsilojn kaj eĉ gvidadon.

Ni ĉiuj rimarkis, ke la vjetnamoj brile ekzemplis la arton konstrui pontojn kun eksaj malamikoj por povi efike kunlabori en “laboro paca”. Praktiki tiun arton eble ne prezentas emociajn malfacilegojn por la juna generacio, kiu ne mem spertis la militon. Eble. Neniu el ni kuraĝu juĝi la spertojn kaj sentojn de aliaj. Ni ĉiam devadas multon lerni unu de la alia. Jen la ĉefa leciono de la Esperanta pedagogio.

Nun mi kaj vi lernos de la aliaj prelegantoj sur tiu ĉi kongresa podio. Koran dankon pro via atento!

arkivita en: ,
esperanto
esperanto diras:
2012-07-29 21:22
Kiel individua membro de Universala Esperanto-Asocio mi protestas kontrau la politika parolado de prezidanto Dasgupta. En tiu chi parolado li definitive forlasis la neutralecon de la Esperanto-movado kaj alighis al la vidpunkto de la vjetnamaj komunistoj.

Krom tio mi deziras atentigi, ke lau la Nigra Libro de la Komunismo, sub la reghimo de la vjetnamaj komunistoj, precipe dum la vivoperiodo de Ho Chi Minh, pereis chirkau UNU MILIONO da senkulpaj homoj, kiuj ne restis omaghitaj en la parolado de Dasgupta. Ili estis la chefaj viktimoj de tiuj vjetnamaj militoj.

Post la politikaj elspashoj de Zamenhof en Ghenevo 1906, de Lapenna en Bern 1947 kaj de la GDR-ambasadoro en Budapeshto 1966 kaj eble aliaj (kiuj nuntempe ne revenas en mian memoron), la parolado de Dasgupta en Hanojo 2012 devas esti konsiderita kiel unu el la plej grandaj politikaj skandaloj en la historio de la Universalaj Kongresoj. Per similaj deklaroj Dasgupta klare misuzas sian pozicion kiel prezidanto de UEA kaj en tiu ofico ne plu estas tolerebla. UEA neniel sukcesis shanghi la mondon, plej laste lau la ekzemplo de la vjetnama komunismo.

Mi formale protestos che la Vjetnama Ambasadejo en Berno ankorau en la venontaj tagoj kaj krome deklaras mian eksighon kiel individua membro de Universala Esperanto-Asocio kaj alvokas la ceterajn membrojn fari la samon, ghis kiam la neutraleco en UEA estas restarigita. La libron pri Hodler, kiun CO/UEA mendis de mi kaj promesis eldoni, sed ghis nun ne eldonis, mi aperigos en alia eldonejo, kun escepto se la politika situacio en UEA komplete shangighos.
jukkap
jukkap diras:
2012-07-30 06:06
Mi ne komprenas kio en la parolado estis ne neutrala, chu la interpreto de la historio de vjetnama milito (do kio estis malghusta?). La respekto al la heroeco de la vjetnama popolo dum la milito estas tute alia afero ol laudi la reghimon. Chu la popolo ne suferis dum la milito? Notu ke ech la vorto komunismo ne estis menciita en la parolo kaj tute mankas referencoj al komunista partio. Se Dasgupta estus parolinta tiel kiel volus Kunzli tio estus neneutrala. Ne legu en la parolo tion, kio tie ne estas.
Eventuale la parolado de la Vjetnama vicprezidanto en la inauguro estis io alia, sed al homoj de tia kategorio oni povas permesi iom pli ol por esperantistaj gvidantoj. Ghojindus audi la vidpunktojn de la altajn protektantojn ankau en okcident-europaj UKoj.
Gerrit
Gerrit diras:
2012-07-30 10:19
Kia koincido! Ghuste hodiau mi legis en taggazeto, ke nun ankau Vjetnamio prikonsideras doni la eblecon al samseksaj paroj oficiale registrigi sian partnerecon. Se tio efektivighos / -us [?], tio donus / os la eblon reguligi aferojn de proprietajho, heredo kaj adopto. Jen bona pasho antauen al homaj rajtoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-30 13:08
Homaj rajtoj estas tre tikla afero kaj oni devas tre delikate provi ilin atingi.
Estas kompare kun hundo, chu mi povas ghin liberigi....
esperanto
esperanto diras:
2012-07-30 13:43
Chu Dasgupta menciis la homajn rajtojn, kion li devus fari kiel prezidanto de UEA?

Respondo: Kompreneble NE, char en Vjetnamio tio estas tikla temo kaj char en sia propra lando Hindio la homaj rajtoj mem estas plej draste tretitaj per piedoj.

Mi estas shokita, ke dume mi estas la sola, kiu kritike reagis al tiu parolado. Chu chiuj aliaj estas shafoj, au komunistoj, au indiferentaj, au aprobas tiajn farojn?

Lapenna estus interrompinta la paroladon de tiu vicprezidantino, same kiel li procedis kun la GDR-ambasadoro, kiu faris politikan propagandon dum UK Budapesto 1966 (cetere same temis pri Vjetnamio). Shajnas, ke ni refalis en malnovajn tempojn, kun la diferenco, ke chiuj tiuj fifaroj estas tolerataj.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-07-30 16:28
Se kredi al la dua numero de la kongresa kuriero, la parolado de la vicprezidantino estis absolute nepolitika. Laŭ sia kutima logiko, eksiĝinte el UEA Anti Künstlich nun certe petos civitaniĝon en Vjetnamio.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-30 13:30
Nu jes homoj kiel Dasgupta ruze scipovas fari tiajn paroladojn, kaj naivuloj kiel Pietiläinen nenion komprenas.

El viaj vortoj mi deduktas, ke la parolado de la vicprezidanto estis ech pli politika. Kie oni povas legi tiun paroladon? Chu ghi aperos en la revuo Esperanto?

Kaj nun UEA ricevis ankau altan ordenon de la vjetnama shtato. Fi, fu! Chu oni estas forlasita de chiuj bonaj spiritoj?

Mia decido estas farita: Post tiuj skandaloj mi ne plu volas aparteni al organizajho, kiu kunludas kun la komunisma propagando kaj ornamas sin per medaloj de shtatoj, kiuj malrespektas la homajn rajtojn.

Ankau la nomumo de Nanovszky kiel HM estas denove provoka kazo. Mi esploros lian biografion por ekscii kiun rolon li ludis kiel diplomoto.

Vi komprenas, ke mi ne plu povas konsenti kun la "politiko" de UEA, kiu lau mi estas regata de tre dubindaj kaj sinistraj figuroj.

jukkap
jukkap diras:
2012-07-31 08:00
Mi konsentas ke la parolo de Dasgupta estas verkita laŭ la modelo de sovettempaj estonaj (kaj aliaj) verkisto: ”Necesas verki tiel ke intelektuloj komprenas, sed stultuloj (cenzuristoj) ne povas malpermesi”. Intelektuloj kiel Kunzli certe kapablas legi inter linioj, sed malpermesi eblas nur tion, kion fakte troviĝas en la teksto. Mi ankau legas inter la linioj, sed mia interpreto pri tio interliniajho estas pozitiva.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-30 16:56
Intertempe mi legis en la Kongresa Kuriero la paroladon de la vjetnama vicprezidantino kaj atendis ion multe pli teruran.

Kvankam tiu parolado konsistas el ech pli malplenaj frazajhoj kompare kun la politike tendenca parolado de Dasgupta, mi imagas, ke la parolado de tiu vjetnama komunisma funkciulino iusence estas ech pli sincera kaj honesta ol tiu de la "ruza hundo" el Hindio.

La maniero kiel Dasgupta prezentas Esperanton al la monda publiko estas ne nur stulta, sed skandalo.

Ech pli granda skandalo estas, ke neniu en UEA ghis nun kapablis haltigi tiujn fifarojn.

SED KIO VERE OKAZIS KUN OSMO BULLER KAJ KIAL LI NE CHEESTIS LA INAUGURON????????????? (Char taugan kostumon oni povas chiam mendi kaj venigi post unu-du horoj, despli en chefurbo de iu lando.) El la raporto de Libera Folio oni komprenas, ke nur la valizo de Buller alvenis tro malfrue, sed lau mia scio la oficistoj de la CO kutime trovighas en la kongresloko jam la semajnon antau la komenco de la kongreso.

Mi daure serchas la ghustan tonon por verki proteston al la vjetnama ambasadoro en Berno. En tio la chefa malfacileco konsistas pruvi al la vjetnamoj, ke ili uzurpas Esperanton por sia propra shtata propagando. La fusha alparolado de Dasgupta ja ne estas ilia problemo au kulpo. Mi ech kredas, ke la vjetnamoj sincere volas danki pro la esperantista "subteno" dum la vjetnama milito, kvankam tiu "subteno", al kiu devis alighi ankau la esperantistoj, estis retorike komplete misuzita de la komunisma propagando en orienta Europo. La problemo estas, ke estus tute alia situacio chirilate, se en Vjetnamio regus nekomunistoj.

Skribante do al la vjetnama ambasadoro en Berno, oni vershajne povas malpli riprochi ion al la vjetnamoj ol multe pli klarigi kelkajn aferojn, pri kiuj ili simple ne konscias, rilate Esperanton.

La skandalo de la parolado de Dasgupta konsistas inter alie el tio, ke li prezentas la historion tro unuflanke, idealigante certajn aferojn kaj prisilentante la krimojn faritajn de aliaj (vjetnamoj). La manko de la vortoj "homaj rajtoj" ktp. en la parolado, kiuj estas integra parto de la Statutoj de UEA, povas esti interpretita kiel intenca ignoro, char mi ja nomis Dasguptan "ruza hundo", kio li sendube estas (krom ideologie tordita tipo). Pro tio mi riprochas al Dasgupta, ke li forlasis la neutralecon. La chefa demando estas, kion Dasgupta vere komprenas pri la historio!

edmundo
edmundo diras:
2012-07-30 17:22
Nu, kia dilemo! Eble la tempo ankoraŭ ne maturiĝis por protesti al la vjetnama ambasadoro en Berno.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-30 17:50
Por miaj aferoj, problemoj kaj taskoj mi chiam trovas solvon kaj eliron el la dilemo, kutime tre rapide!

Anstatau sensence respondi, vi eble mem komentu la paroladon de Dasgupta, au gratulu au protestu che la vjetnama ambasado en Londono, lau via placho.

esperanto
esperanto diras:
2012-07-30 15:08
Kiam mi menciis Zamenhofon, mi kompreneble ne volis meti lin en la saman kategorion kun la GDR-ambasadoro, Dasgupta ktp., char la esenca diferenco estas, ke Zamenhof staris flanke de la subprematoj, dum la aliaj flanke de la potenculoj.
jakvo
jakvo diras:
2012-08-01 14:50
Mi ne estas membro de UEA do ne povas forlasi la asocion. Tamen, mi ankaŭ ne forlasis ĝin por sekvi malkontentulojn.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-31 13:41
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=463#1

Mi ne scias, chu la akcepto de alta distingo de UEA el la manoj entute de fremda shtato estas jure ebla kaj permesata de la statuto kaj reglamentoj de UEA. En la kazo de la vjetnama registaro, kiu respondecas pri almenau 1 (unu) miliono da perfortaj mortintoj dum la tempo de Viet Minh, Viet Cong kaj Ho Chi Minh, tio estas, lau mi, almenau morale neakceptebla. Kiel konate, ankau la aktuala vjetnama registaro tretas la homajn rajtojn de diversaj celgrupoj, inter alie de etnaj kaj religiaj minoritatoj, en la propra lando per piedoj.

Bedaurinde tiu akcepto de medalo de tia shtato povas okazi, char UEA estas regata de komunistoj kaj kriptokomunistoj.
Jam dum la Malvarma Milito UEA farighis la komplico de la komunismo, kaj ghi lerninte nenion el la historio, post 1990 daurigis resti komplico de la komunismo, kion oni povas pruvi kaj dokumenti lau la kazoj de Chinio, Kubo kaj Vjetnamio.

Krome, la informa politiko de UEA estas totala katastrofo. Ghis nun la retujo uea.org konsideris plej grave informi oficiale nur pri la akcepto de alta distingo de Vjetnamio kaj de du honoraj membroj. Che la hungaro cetere ne estas tute klare, kian rolon por la politika sistemo en orienta Oriento li ludis (siatempe mi audis diversajn klachojn kaj onidirojn, kies verecon indus kontroli).

Kiel jam mesaghite chi tie, per la inaugura parolado de Dasgupta en Hanojo, per la decido pri akcepto de la alta distingo de Vjetnamio (kaj se oni volas ankau per la permeso de parolado de la vjetnama vicprezidantino, pri kiu Rynduch en principo pravas ke shi faris kion shi povis kaj rajtis, do ne estas akuzebla, sed tamen por la politika neutraleco shia parolado ne estas akceptebla) UEA forlasis unu fojon pli sian politikan neutralecon. Pro tio la okazajhoj en Hanojo devas esti konsiderataj kiel giganta politika skandalo kaj la informa politiko de UEA ech kiel pli giganta katastrofo. Tio devas havi sekvojn. Mi postulas la demision de la respondecaj funkciuloj kaj ilian eskludon el UEA.

Chiun personon (esperantiston), kiu ne levas sian vochon kontrau tiu politika misuzado de UEA far komunismaj reghimoj, mi ekde nun konsideras kiel politikan komplicon de la komunistoj kaj de registaroj, kiuj subpremas la homajn rajtojn.

La intenca kaj celkonscia instrumentigo de UEA kiel rimedo por la politika propagando fare de registaroj kaj ties komplicoj che la pinto de UEA devas nun definitive trovi sian finon. Oni devas legi nenion inter la linioj de tiuj paroladoj, sed klare ekkoni kaj kompreni la intencojn de certaj UEA-gvidantoj, kiuj misuzas sian pozicion kaj siajn paroladojn por prezenti sian personan politikan vidpunkton, por tordi kaj falsi la historion kaj prisilenti gravajn faktojn. Oni devas firme rifuzi chiuspecajn provojn, chu rektajn, chu kashitajn inter la linioj, uzurpi kaj misuzi Esperanton por la komunisma politika propagando, kiel tio dum 40 jaroj estis praktikata en la orienta bloko, kaj kio denove en Hanojo estas klare videbla, cetere sen protesto de la monda esperantistaro, vershajna au chefe pro indiferenteco au ech principa subteno, kio estas enorma honto.

Kiel konate, tiu prisilentado de historiaj faktoj kaj tordado, manipulado kaj falsado de la historio havas en la Esperanto-movado longan tradicion kaj estis daurigita en GDR de Blanke (prisilentado de la stalinismo), de Lins (bagateligo kaj nemenciado de la holokausto en prelegoj) kaj Dasgupta (prisilentado de la krimoj de la komunistoj kaj de la situacio de la homaj rajtoj en Hindio).

Al la komitato de UEA mi ankau rekomendas proponi la forstrekon de la koncerna paragrafo pri homaj rajtoj kaj neutraleco el la statuto de UEA, char shajnas ke tiu formalajho, krom esti misuzita por politika aliinterpretado, neniun plu interesas.

Mi persone kiel jam anoncite definitive eksmembrighis el UEA kaj chesigis mian kunlaboron kun la nuntempa UEA en la momento de la hanoja kongreso ghis kiam la neutraleco estos restarigita kaj rezignita pri la akcepto de chiuspecaj medaloj kaj distingoj de fremdaj shtatoj, kiuj subpremas la homajn rajtojn kaj konsilas al la membraro de UEA amase imiti tiun ekzemplon. Mi ne deziras aparteni al organizajho, kiu ornamas sin per medaloj kaj altaj distingoj de shtatoj kaj registaroj, kiuj respondecas pri 1 miliono de perfortaj mortintoj kaj drasta subpremado de la homaj rajtoj en la propra lando. Tiu miliono estas ankorau relative malgranda cifero kompare kun la supozata kompleta nombro de perfortaj mortintoj, kiujn la komunismo entute kauzis, nome pli ol 90 milionoj, de tio en Chinio de Mau Zedong, kiun la esperantitoj shajne tiom adoras, 65 milionoj. Lau mia scio la Esperanto-gazetaro (de UEA) neniam raportis pri tiuj faktoj.

UEA de mi ne plu estas konsiderata kiel chefa parolilo au reprezentanto de la Esperanto-movadom, char politike ghi diskreditighis. La kompliceco de la komunismo devas esti kontraubatalata per chiuj rimedoj, kaj la responsuloj, kiuj kondukis UEA en la katastrofon kaj Esperanton en la sakstraton kaj dilemon, devas finfine transpreni almenau la moralan respondecon, se ili ne kapablas transpreni la juran kaj forlasi la Esperanto-movadon.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-07-31 15:36
Unua regulo por ne droni en la interreta informomaro: evitu kiel la peston ĉion titolitan TUTE EN MAJUSKLOJ.