Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Komerca filio de ESF volas helpi sendependiĝon de Lernu.net

Komerca filio de ESF volas helpi sendependiĝon de Lernu.net

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-24 18:54
La fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu de multaj jaroj subtenas plurajn gravajn Esperanto-projektojn, fine de julio, dum strategia kunsido en Kanado, fondis komercan filion kun la nomo ESF-enrete. Kiel direktoro de la filio estis elektita Erin Piateski, kiu de jam dek jaroj estas unu el la ĉefaj motoroj de la reta projekto Lernu.net. La deklarita celo de la nova filio estas helpi al Lernu.net kaj eventuale aliaj Esperantaj retaj projektoj iĝi finance sendependaj. Libera Folio petis Erin Piateski klarigi, kiel tio povus okazi.

Libera Folio: Kion ekzakte faros ESF-enrete? Kial necesas aparta kompanio?

Erin Piateski: — ESF estas registrita en Usono (kaj baldaŭ ankaŭ en Kanado) kiel neprofitcela organizo. Ĝis nun, ESF finance subtenis multajn projektojn, inkluzive de Lernu. Ĉe Lernu ni konsideras tion ne nur donaco, sed investo en Esperantujo. Kiam Lernu povos subteni sin mem, mono kiun ESF nun sendas al Lernu liberiĝos por distribuo al aliaj individuoj, projektoj, kaj organizoj, por subteni la Esperanto-movadon ĝenerale.

— La neprofitcela stato de ESF tamen severe limigas la eblon de Lernu atingi tiun pozitivan financan staton. Neprofitcelaj organizoj kiel ESF rajtas enspezi ĉefe per donacoj; laŭleĝe ilia rajto vendi ne-donacitajn varojn kaj servojn estas tre limigita.. La starigo de ESF-enrete, komerca filio de ESF, malblokos tiun vojon. Tio ebligos la vendadon de varoj (kiel libroformaj versioj de lernu-enhavo) kaj servoj (kiel sen-reklama versio de la Lernu-paĝaro).

— Dua celo por la starigo de ESF-enrete rilatas al komerca agado ekster Esperantujo. En la laboroj por niaj retaj projektoj, niaj programistoj kreis multajn utilajn ilojn. Ni kredas ke ni Esperantistoj povas kunlabori por, je longa daŭro, krei ion kiu estas interesa kaj utila ankaŭ por ne-Esperantisto. Ni kredas ke eblas subteni la Esperanto-movadon per la mono enspezita per tia agado, kaj ankaŭ montri la pozitivajn ecojn de Esperanto al la ne-esperantista publiko.

Libera Folio: Kia estos via rolo kiel direktoro de ESF? Ĉu temas pri tuttempa tasko?

— Mia rolo kiel la direktoro ne estos tuttempa tasko. Estas pli vasta versio de tio, kion mi jam faras ĉe Lernu. Mi kunordigas laborojn je ekzistantaj projektoj (ĉefe lernu.net) kaj reprezentas ESF-enrete en kontaktoj kun eksteraj personoj kaj organizoj, kun kiuj ni volas kunlabori. Ni volas starigi multe da kontaktoj kun la tradicia Esperanto-movado, kun novaj kaj sendependaj Esperanto-organizoj, kaj kun individuaj Esperantistoj, kiuj eble ne emas membriĝi al io ajn. Ni kredas ke ni havas ion gravan por kontribui al la movado, kaj granda parto de mia laboro estas kunordigi tion.

Libera Folio: Ĉu ion vi povas diri pri eventualaj novaj retaj projektoj de ESF-enrete? Aŭ ĉu temas nur pri tio, ke oni bezonas la novan organizon pro impostaj kialoj?

— Sendube estos novaj retaj projektoj de ESF-enrete. Ni laboras nun sufiĉe intense por pretigi la novan Lernu por lanĉo, do mankis tempo por detale plani la estontajn retajn projektojn. Ni tamen kreas la teknikan strukturon de la nova lernu.net kun la supozo ke estos aliaj retaj projektoj. Ĝi interligiĝos kun estontaj projektoj per komuna baza strukturo, tiel ke eblos facile kaj glate iri de unu projekto al alia, sen la devo denove enmeti uzantnomon, aŭ aparte krei novan salutnomon por ĉiu nova projekto.

— Ni konstante diskutas la staton de la Esperanto-movado. Ni volas eltrovi kiuj estas ĝiaj ĉefaj, konkretaj bezonoj, kaj kiel ni povas plenum9i tiujn bezonojn per reta projekto. Kiajn retajn servojn bezonas Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj? Kiel reta projekto povus helpi esperantiston kiu volas plani lokan eventon aŭ trovi kaj kontakti aliajn Esperantistojn? Kiel ni povas plifaciligi la kontaktojn inter la tradicia Esperanto-movado kaj la reta movado?

— Kvankam ĝi ne estis ESF-projekto, bona ekzemplo de lastatempa kunlaborado inter tradicia kaj reta movado estis la reta PIV, kiu nun atingis novan generacion de uzantoj, per ĝia disponigo en la reto. Ni volas elpensi aliajn projektojn kiuj estus same popularaj kaj utilaj.

Libera Folio: Kiam estos lanĉita la nova Lernu, kaj kiel ĝi diferencos de la nuna?

— La nova Lernu estos lanĉita en frua 2013. Ĝi estos nova en preskaŭ ĉiu senco, krom la celo kaj la nomo. Ni konservos la plej bonajn partojn de la nuna paĝaro, sed la aspekto, enhavo, kaj teknika strukturo preskaŭ tute ŝanĝiĝos. La nova teknika bazo de la paĝaro plifaciligos la sperton de uzantoj kiuj volas uzi la paĝon kun retumiloj kiuj ne ekzistis antaŭ 10 jaroj (tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj kun retaliro, ekzemple). La paĝaro estos multe pli facile uzebla kaj navigebla por uzantoj, kaj ankaŭ por administrantoj kaj volontuloj.

— La forumoj estos komplete novaj; ili estos aranĝitaj tute malsame, kaj estos pli facile administri ilin. Ne plu estos du gramatikoj ĉe Lernu - estos nur unu gramatiko, la detala gramatiko, kaj ĝi estos tradukita. Estos tute novaj kursoj kiuj sekvos la KER-nivelojn. Anstataŭ havi plurajn mallongajn kursojn, ni havos nur unu vere ampleksan kurson por ĉiu nivelo. Ni ne volas forĵeti la antaŭan laboron, ĉar ĝi ankoraŭ povas esti utila en nova formo, do la nunaj kursoj kaj multaj aliaj tekstoj de la nuna paĝaro eniros la novan bibliotekon.

— La bazo de la nova kurso estos interesa rakonto, kiun verkas Anna Löwenstein speciale por ni, kun ampleksa ekzercaro kiun verkas Birke Dockhorn, tre sperta instruisto. Nia espero estas ke la lernantoj finos la kurson ne nur pro la altnivela pedagogia enhavo, sed ankaŭ pro ĝuo de la rakonto mem.

Libera Folio: Ĉu la reta PIV restos aparta afero, aŭ ĉu ĝi iam iĝos pli integra parto de Lernu.net?

— Nuntempe estas neniu plano ligi la retan PIV kun Lernu. Ni ŝatus iam oferti ĝin al niaj uzantoj, sed ĝi apartenas al SAT, kaj kompreneble ni bezonus ilian permeson por uzi ĝin en la paĝaro. Kredeble ni iam petos tiun permeson, iam post la lanĉo de la restrukturita Lernu, sed tio ne estas prioritato en la nuna paŝo.

arkivita en:
ztisljar
ztisljar diras:
2012-09-22 00:23
Mi tre ĝojas pri tia evoluo al la direkto de profesiigo. Mi havas nur unu rimarkon rilate la ideojn pri novigo de LERNU.NET.
Estas vero ke la nuna lernu.net estas konfuziga rilate la elekton de kursoj ĉar estas multaj kursoj kaj nenie estas klarigo kiuj estas avantaĝoj aŭ malavantaĝoj de unuopaj kursoj kaj kial oni elektu tiun aŭ alian. Tial la ideo simpligi la retejon estas bona. Tamen, forigi ĉiujn kursojn krom unu kiu havos la celon lerni E-on por povi fari ekzamenojn laŭ la eŭropa lingva kadro estas laŭ mi tre erara. Granda plimulto de novuloj kiuj lernas per interreto ne lernas por fari la koncernan ekzamenon sed por povi laŭeble rapide uzi Esperanton por tiu aŭ alia celo.
Esence por puraj komencantoj la nura maniero ke ili spertu tion pri kio ni fanfaronas (ke Esperanto estas multoble pli facila ol aliaj lingvoj) estas lerni laŭ specifa kurso kiu konsideras unuagrade nur la plej frekvencan morfemaron. Ekzistas esploro pri praktika parola uzo de Esperanto kiu montris ke iom malpli ol 500 plej oftaj morfemoj kovras 95% de la parola korpuso kaj iom pli ol 1000 pliaj morfemoj (do en la ĉiutaga parola uzo estas iom pli ol 1500 morfemoj) kovras nur la lastajn 5% de la korpuso. Tiu lernmaterialo (ĉirkaŭ 150 gramatikaj kaj 350 leksikaj morfemoj) devas enesti en la unua lernkurso. Se oni aplikas la eŭropan kadron, pro la temoj kiujn ĝi postulas jam en A1 nivelo tiu lernprincipo neniel povas esti atentata. Oni devas enkonduki sufiĉe grandan kvanton da vortoj kiuj estas gravega balasto por la dirita celo: kapabli paroli la lingvon je minimuma sed sufiĉa bazo en tre minimuma tempo. Pro tio tia kurso postulas multoble pli da peno kaj tempo por akri uzakapablan nivelon kaj donas al lernanto impreson ke E estas pli-malpli same malfacila kiel aliaj lingvoj.
Mi ja subtenas tion ke oni produktu kurson cele al preparo de kursanoj por la ekzamenoj laŭ la eŭropa kadro, ĉar ja nuntempe ne eblas eviti tion, sed oni tamen lasu apud ĝi almenaŭ unu plian kurson kiu eluzu la internajn ecojn de la E-a strukturo ke lernantoj rapidege lernu minimuman sed nepre necesan materialon por rapida uzo kaj en tiu unua fazo oni tre atente ellaboru metodon kiu evitos la balastan materialon.
Oni povus ja eĉ diri: Komencu per la baza rapidkurso kaj poste daŭrigu per la eŭropkadra kurso je A1 nivelo. Tiu rapidkurso povas esti konsiderata kiel propedeŭtika antaŭlernaĵo por poste pli rapide kaj sukcese lerni pli nuancan lingvon.
Cetere, tian kurson vi jam havas nun en lernu.net. Temas pri la Zagreba Metodo. La nuna versio ne estas tre bone adaptita al la retaj postuloj, sed tion oni povas rapide plibonigi kaj kompletigi.
Jean-Seb Brilleaud
Jean-Seb Brilleaud diras:
2013-01-19 23:15
Saluton!

Mi kredis, ke la nivelo atingita per Zagreba metodo estis pli alta ol KERK-A1. Kio mankas por atingi tiun nivelon? Kiom da lernaj horoj postulas la rapidkurso?