La Esperanto-klubo rifuzas nian membriĝon
Hieraŭ la "Bilbaa Esperanto Kulturcentro", la historia Esperanto-Klubo de Bilbao, oficiale rifuzis la membriĝon de Manuel, Majra kaj mi. Krome ili rifuzis instrui Esperanton al la kvin homoj kiuj interesiĝis pri ĝi per nia retpaĝo kaj petis de ni helpon.
Kial? La oficiala kaj ofenda ekskuzo estas ke ni "ne estas esperantistoj" (!!!) ĉar ni estas kooperativanoj kaj ni havas nian propran organizaĵon - la kooperativon - kiu havas "pli gravan celon". Kompreneble, la decido rompis la koron de Manuel, kiu estas emocie ligita al la Esperanto-movado de multaj jaroj. Tamen, ni devas pripensi tion klar-kape. Kaj memori historion iomete…
La problemo de "Esperantio", la imagita komunumo de parolantoj de Esperanto, kiel ĉiuj imagitaj komunumoj estas ke simple… ĝi ne ekzistas. Dum almenaŭ jarcento, nur ekzistis malcentralizita, hierarkia, tutmonda organizaĵo kiu monopoligis la reprezentadon de la lingvo kaj de ĝiaj parolantoj. Sed sub tiu pompa strukturo kuŝis multaj veraj realaj komunumoj kiu parolis Esperante kaj disvolvis novajn formojn de samtavolanaj rilatoj. Ili estis lingvo-ludemuloj, pac-aktivuloj, kulturemuloj… kiuj foje trovis lokon en la organizaĵoj, foje ne.
Dum la naŭdekaj jaroj, la socia uzo de interreto eksplodis kaj, kune, la distribuitaj komunikadoj profunde ŝanĝis kulturon. La tipaj organizmanieroj de la dudeka jarcento baldaŭ troviĝis en krizo.
"Esperantio" montris sian veran naturon: la parolantoj multiĝas rete, sed la tradicia strukturo suferis tion kion Manuel bone nomis la kraŝo de la centro. Kiel ni bone vidis dum ĉi norda somero, oficialaj kongresoj malrekordis kaj tradiciaj organizaĵoj iom-post-iome limigis sian vivon al la debato inter estraranoj.
Samtempe, la realaj komunumoj, kies interkomunikadoj faciliĝis dank’ al la distribuitaj retoj, floris. Kongresoj, eĉ tiuj de la tradiciaj naciaj organizaĵoj, fariĝis platformo por la renkontiĝo de transnaciaj realaj komunumoj.
Kompreneble, la maljunaj "reprezentantoj" ne bone komprenis, nek probable ankoraŭ komprenas ke la tradiciaj strukturoj estas nur alia reto en grandega maro da retoj. Ili rigardis - kiel ni spertis en Bilbao - kaj probable ankoraŭ rigardas retan komunumojn kiel danĝeron por sia monopolo kiu, fakte, ne plu ekzistas. Kiel Manuel klare jam diris en 2010:
La unua celo de la nova UEA estas "Gvidi, kunordigi kaj subteni Esperantajn agadojn ĉie tra la mondo". Kadre de tiu celo la plano estas gvidi, kunordigi kaj subteni tiujn projektojn kiuj naskiĝis ekster la centra organizaĵo. Do ĉu la unua farenda afero de tiu necesega novstila asocio estas meti sub sian kontrolon (Gvidi…kunordigi) projektojn iniciatitajn de aliaj?
En Biskajo, tiu drama miskompreno materiiĝas kiel ekstrema sektiĝo: por Eduardo, la naŭdeknaŭjara estrarano kiu renkontis nin dum niaj kvar vizitoj al la klubo, televido estas la origino de la dekadenco de la movado. La tri homoj kiuj lernis Esperanton per interreto kaj aperis en la klubo dum la lastaj jaroj havis suspektindajn manierojn (junecon?) kaj, ankoraŭ pli danĝere, la soro de la Eŭska lingvo estas la ĉefa problemo por la disvastigo de Esperanto en Eŭskolando. Kompreneble, la asocio konstante malkreskis dum la lastaj dudek jaroj.
Tamen, oni ne devas konfuziĝi. Hieraŭ nokte mi verkis retmesaĝon al nia amiko Tonjo por sendi al li kaj al HEF klaran ideon: ni ne estas kontraŭ HEF, kontraŭ UEA aŭ kontraŭ "Bilbaa Esperanto-Kulturcentro". Ni - tri el la ses indjanoj kiu ĉiutage parolas Esperante kaj loĝas en Bilbao, probable la ununuraj homoj kiuj ĉiutage parolas Esperanton en tiu ĉi urbo - fakte volis kaj klopodis membriĝi kaj kunlabori por la disvastigo de Esperanto. Simple, tio ne eblis. Kaj la problemo kiu kuŝas sub tia malagrabla alproksimiĝo ne estas ĉe ni.
David de Ugarte
La originala teksto aperis en La Indjana Kuriero.
1. Unue Joxemari diris ke ili refuzis nin ĉar ilia antaŭjuĝo kontraŭ kooperativoj kaj ĉar vi ne kundividas niajn ideojn pri turismo kaj esperanto kiel lingvo por turismumi. Sed, la celo de la kluboj ne estas juĝi la ideojn de la esperantistoj kaj nur permesi nin partopreni se ili tute kongruas kun iliaj ideoj. Ĝi tute ne estas esperantista etiko, ĝi estas klara simptomo de sektiĝo.
Certe mi ankaŭ ne kundividas vian ideon pri Eŭska lingvo kiel malamiko de la disvastigo de Esperanto kiun la Eduardo diris al ni preskaŭ en ĉiu vizito. Sed por ni, malkonsento pri tio, ankaŭ ĝi estas grava afero, ne estas kaŭzo por ne kunlabori en la disvastigo kaj instruo de Esperanto.
2. Poste Santiago kaj Joxemari sugestas ke ni volas kontroli aŭ "okupi" la ruiniĝintan estraron. Tio estas simple ridinda, fantazia kaj insulta. Mi membriĝis, dum la miaj la tutan vivon, asocioj de libera programaro, sed kiel mi klare plurfoje diris al la bilbaa klubanoj mi, kaj la aliaj indjanoj ankaŭ, ĉiam rifuzis partopreni estrarojn. Kial? Ĉar nia tempo estas pli valora se ni uzas ĝin en tio kiu ni pli bone scias: disvastigi ideojn, ekzemple TEDxMadrid. Aliaj homoj povas administri asociojn pli bone ol ni, se ni membriĝas ien estas por kunlabori en disvastigo de ideoj ni kundividas, speciale rete.