La indjanoj forlasis Esperanton
David de Ugarte estas teknologiisto kaj entreprenisto, laboranta por novaj modeloj de ekonomia demokratio kaj la samtavola produktadomaniero. Li estis fondinto kaj teoriulo de hispania kiberpunka grupo, kiu jam antaŭ pluraj jaroj montris intereson pri Esperanto ene de sia filozofio pri egalecisma interrilatado.
Li ofte blogis pri Esperanto kaj pritraktis la Esperantan komunumon en siaj libroj. Ĉi-jare li fine mem lernis Esperanton kaj lia grupo decidis ekuzi la lingvon kial sian internan laborlingvon. Ĉi tiel li komence de septembro 2012 en intervjuo de Libera Folio klarigis la decidon:
- Ĉi-jare ni decidis pligrandigi la nian agadon en la Ibera duoninsulo, krei novajn entreprenojn kaj kooperativojn en Biskajo kaj starigi rilatojn kun aliaj eŭropaj kooperativoj kaj sociaj organizaĵoj. Do, antaŭ tri monatoj ni decidis elekti sintezan, neŭtralan kaj facilan lingvon kiel laborlingvon. Post mallonga debato pri la opcioj, ni elektis Esperanton, kaj komencis lerni ĝin. Hodiaŭ, du monatojn kaj duonon poste, ni parolas dum 70% el la labortempo Esperante, kaj nia celo estas baldaŭ paroli Esperante la tutan tempon.
Kelkajn tagojn poste, la 15-an de septembro, David de Ugarte dum la neesperantista evento TEDxMadrid faris ŝajne la unuan esperantlingvan prelegon dum TED-konferenco. La prelego temis pri Esperanto kiel "lingva manifestiĝo de libera programaro", kaj estis favore akceptita de la neesperantista publiko, kiu povis sekvi la enhavon helpe de teksta traduko sur ekrano.
Tamen nur kelkajn tagojn poste iĝis publika la konflikto de lia grupo kun la malnova Espranto-klubo en Bilbao, kiu ne bonvenigis la novulojn tiel kiel atendis David de Ugarte.
Laŭ li, la klubo rifuzis akcepti la membriĝon de li kaj du liaj samideanoj. Laŭ reprezentantoj de la klubo en Bilbao pri la konflikto ĉefe kulpis la "indjanoj", kiuj malklare prezentis sian aferon kaj en ĝena maniero penis eniri la lokan grupon, samtempe asertante ke tiaj grupoj havas nenian rolon en la nuntempa mondo.
La 24-an de septembro David de Ugarte en la Esperantlingva retejo de sia grupo aperigis tekston pri la konflikto, en kiu li konstatis, ke lia grupo faris eraron, provante enpuŝi sin en la Esperanto-klubon de Bilbao:
- Ni grave eraris. Kial? Ĉar tiam ni forgesis nian samtavolanan etikon: ĉiuj komunumoj rajtas elekti siajn membrojn. Identeco nur estas komuna rekonado inter samtavolanoj kiuj kune laboras, debatas kaj pripensas, kreante komunume sciojn. Do, se ni rekonis la klubon kiel komunumon, ni ne povas postuli ĝian rekonon kiel samtavolanoj.
Post tio, aperis nur unu skribaĵo en la Esperantlingva blogo de la grupo, en la 25-a de septembro. De tiam en la Esperantlingva spaco regas plena silento.
Anstataŭe, la 31-an de oktobro aperis la unua skribaĵo en nova sekcio de la retejo, kiu laŭ indiko en hispanlingva paĝo, kaj en la paĝo mem, estas "en la indjana lingvo". La nova lingvo similas al latino, en krude simpligita formo. La artikolo havas la titolon "Fundicus tempum", kaj ŝajne temas pri la idearo de la grupo.
Poste, la 5-an de novembro aperis ankoraŭ unu teksto en la nova lingvo, ial pri la kulto de Mitrao. Poste regas plena silento ankaŭ en la "indjanlingva" sekcio de la retejo, kaj ĝisdatigoj ŝajnas okazi nur en la hispanlingva spaco.
Libera Folio jam la 7-an de novembro turnis sin al pluraj membroj de la grupo por ekscii, ĉu efektive ili tute forlasis la Esperanton, kaj de kie aperis la nova lingvo, sed ĝis nun neniu respondo atingis nin.