Pasporta Servo denove misfunkcias
Papera libro de Pasporta Servo ĉi-jare ne aperis. La ĉefa retejo de la servo paneis jam pasintjare, kaj de tiam la paĝaro de Pasporta Servo provizore troviĝas en la privata servilo de la teknika respondeculo, Daniel Bebelacqua. En la fino de aŭgusto ankaŭ tiu servilo paneis, sed post unusemajna misfunkcio la problemo estis forigita.
Tamen, post malpli ol trisemajna normala funkciado la retejo denove komplete malaperis. Responde al demandoj de Libera Folio, aktivuloj de Pasporta Servo klarigis, ke la retprovizanto de Daniel Bebelacqua erare nuligis lian konton en la luita servilo, kvankam ĝi estis pagita ĝis la fino de la jaro.
Post kelkaj tagoj la miskompreno estis korektita, kaj la servilo denove ekfunkciis. Tamen evidente iuj partoj de la sistemo estis perditaj aŭ difektitaj pro la erara nuligo de la servila konto, tiel ke la retejo de Pasporta Servo post la reŝalto ne plu montras ajnajn informojn pri la gastigantoj. Anstataŭe aperas nur longa listo de teknikaj erarmesaĝoj.
Libera Folio denove turnis sin al la respondeculoj por ricevi klarigon, sed ĝis nun pliaj informoj mankas. En la retpoŝta listo de Pasporta Servo malfrue vendrede aperis la jena mesaĝo:
Estas denove kelkaj problemoj kun la retpaĝo de Pasporta Servo. La informoj de la profiloj ne plu akireblas. Se vi volas informojn pri iuj uzantoj, mi povas doni per retpoŝto. Ne centojn bonvolu, tiukaze mi ne plenumos la peton. Esperante ke baldaŭ solviĝos, Aleks.
La mesaĝo venis el la oficiala adreso pasportaservo@tejo.org.
Saluton,
Eta klarigo: tiuj fusxoj ne automate signifas ke estas damagxo al la sistemo. La problemoj rilatas al gxisdatigo de softvaro sur la servilo (PHP).
Amike
Aleks