Pluaj problemoj en pola Esperantujo
En majo demisiis la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (PEA), kaj dum postaj monatoj forlasis la estraron ankaŭ pluraj aliaj gravaj funkciuloj. La restantaj estraranoj kunvenis la 20-an de oktobro por laŭeble rapide kunvoki membroasembleon kiu povus elekti novan prezidanton kaj estraron. Tiam tamen montriĝis novaj problemoj.
Evidentiĝis, ke la nova statuto de PEA, aprobita en marto 2012, neniam oficiale ekvalidis, ĉar la respondecaj funkciuloj de la estraro ne ĝustatempe liveris al la oficialaj polaj aŭtoritatoj klarigojn, kiuj estis petitaj jam en julio. Tial ankaŭ ne ekvalidis la regulo, laŭ kiu kunveno de individuaj membroj povas elekti novan estraron kaj prezidanton, do ne havas sencon kunvoki membroasembleon.
Anstataŭe plu validas la malnova statuto, laŭ kiu la superan potencon en la asocio havas delegitoj de la regionaj filioj. Do, por elekti novan estraron, novan prezidanton, kaj por refoje provi enkonduki ŝanĝojn en la malnova statuto, anstataŭe necesas kunvoki la delegitojn. La nun valida, malnova statuto postulas, ke la delegitoj estu informitaj pri la planata kunsido 60 tagojn antaŭ ĝia dato, do la eksterordinara kunsido kiu provos refunkciigi la asocion povos okazi ne pli frue ol la 19-an de januaro 2013.
Plej frue tiam do oni povos elekti novan estraron por PEA, kaze ke aperos kandidatoj por la ĉefaj postenoj, kiuj nun vakas. La kunveno povos iĝi ŝtorma, ĉar ne ĉiuj konsentas pri la proponataj ŝanĝoj de la statuto.
Ne sen problemoj funkcias ankaŭ la konkuranta asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu la 17-an de oktobro per Esperanto-aranĝo en la supera ĉambro de la pola parlamento atingis sian ĝis nun plej grandan triumfon. Kelkajn tagojn antaŭ la parlamenta aranĝo, dum la ĝenerala kunveno de la asocio, estis eksigita la prezidanto de EDE-Pollando, Franciszek Witucki. Nova prezidanto iĝis Jerzy Antoni Walaszek. Vicprezidanto estas Stanisław Rynduch.
La antaŭa prezidanto konfliktis kun la gajnintoj de la asocia konflikto interalie pri la sinteno de pola EDE al la eŭropa federacio de EDE. Franciszek Witucki ne volis, ke la pola asocio aliĝu al la federacio, ĉar laŭ li mankis detalaj informoj pri la celoj de la franca kaj germana partioj EDE, kiuj membras en la federacio.
"Prudento devigas nin esti singardaj, ĉar la ekskluziva celo de nia Asocio estas popularigi la ideon de Zamenhof", skribis Witucki en publike dissendita mesaĝo.
Post ŝanĝo de prezidanto, la ĝenerala kunveno de pola EDE tuj akceptis la membriĝon de la asocio en la eŭropa federacio de EDE. Aldone, la japana mecenato Etsuo Miyoshi estis elektita honora membro de la pola EDE.
La konflikto tamen ne finiĝis per la ŝanĝo de prezidanto, ĉar aperis malkonsento pri la uzo de monpremio de 15 000 polaj zlotoj (proksimume 3 700 eŭroj), donita de la pola ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo. La asocio volis uzi la sumon por eldono de lernolibro aŭ vortaro, dum la eksa prezidanto evidente havis aliajn planojn. La eksprezidanto de EDE kaj la nova estraro de la asocio nun estas en jura disputo pri la mono.
Kvazaŭ la situacio ne jam estus sufiĉe konfuza, aldoniĝas al la problemaro la fakto, ke iuj partoj de la interne malkohera Pola Esperanto-Asocio proksimiĝas al la siavice ne tute harmonia pola EDE. Ĉefe temas iuj respondeculoj ĉe de la Varsovia filio de PEA.
Kontribuis al la konfuzo la fakto, ke la estraro de PEA nenion faras por solvi la krizan situacion ĉirkaŭ la PEA-sidejo en Varsovio, kies lupagon laŭ la Varsovia filio ne plu povas pagi, dum subite neniu helpo venas de la paralizita centra asocio. Do ekzistas konkreta risko, ke PEA perdos sian oficejon jam antaŭ la eksterordinara kunsido en januaro.
Tiam por savi sian asocion kunvenos principe la samaj delegitoj de la filioj de Pola Esperanto-Asocio kiuj en marto jam unufoje aprobis novan statuton. Sed intertempe ĉiam pli evidentas la dissplitiĝo de la asocio, kaj ne eblas antaŭvidi, kio rezultos el la januara kunveno de PEA-delegitoj.
Pro la sama problemo detruiĝis la bulgara kaj la hungara movadoj kaj verŝajne la litova, latva, estona. La samo validas por movadoj en eksa Jugoslavio (Serbio, Bosnio-Hercegovino, Makedonio kaj parte por Slovenio, nur Kroatio restis ekster tiu procedo, almenaŭ ĝis nun). La rumanan kaj rusan oni ne povas kompari ĉar en socialismo ili estis fermitaj kaj far ŝtatoj ne subtenataj. Nur la slovaka kaj ĉeĥa movadoj ne montras esencan ŝrumpon, ĉar tie vere ekagas juna generacio en nova maniero.
Internaciskale la nova agado krei monon serioze ekfunkciis. E@I jam turnis pli ol milionon da eŭroj en kelkaj lastaj jaroj, aro da entreprenoj kiujn gvidas esperantistoj agas tiusence ĉiam pli sukcese kaj mi kredas ke tiun vojon iom post iom sekvas ankaŭ poloj, kvankam ankoraŭ konfuze, dise kaj sen kunlaboro. Tamen la alia parto de la klasika movado devas esti reorganizita laŭ la principoj de memfinancado. Se ekzistas iuj esperantistoj kiuj volas havi certajn servojn en sia landa organizaĵo, ili devas pagi kotizon kiu tion ebligas. 50 aŭ 100 eŭrojn jare! Ĉu la polaj esperantistoj estas tiomaj E-patriotoj ke ili pretas fari tion?