Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo
Jam komence de majo 2012 demisiis la prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz. Li unue indikis, ke li restos en la estraro kiel ordinara membro. La estraro tamen en la praktiko ne funkciis, kaj en septembro Arkadiusz Zychewicz anoncis, ke li komplete forlasas ĝin. Libera Folio unue en julio kaj denove en oktobro turnis sin al Arkadiusz Zychewicz por ekscii la kialojn de lia decido, sed ĝis nun ricevis nenian respondon.
Krom la prezidanto rezignis ankaŭ la vicprezidanto, la ĝenerala sekretario kaj la kasisto. Ĉar la estraro perdis sian funkcikapablon rezignis ankaŭ Barbara Pietrzak, kiu kiel estrarano respondecis pri la redaktado de Pola Esperantisto. Ŝi tamen poste retiris sian demision. Ŝi estas la sola estrarano de PEA kiu ĝis nun respondis al demandoj de Libera Folio.
Barbara Pietrzak: - Post la demisio de ĉiuj funkciuloj: vizcprezidantino, prezidanto, ĝenerala sekretario kaj komence de septembro de kasistino la estraro de PEA perdis la funkcipovon. La afero estis komunikita al la prezidanto de la Revizia Komisiono. En la plej proksimaj semajnoj devas esti kunvokita membroasembleo. Kiel estrarano de PEA mi redaktas la revuon Pola Esperantisto. La 4-a numero neatendite estas prokrastita pro manko de financa respondeculo kaj necesaj decidoj pri pagendeco.
Libera Folio: Kiu estis via funkcio en la estraro? Kial vi decidis demisii? Ĉu vi scias, kial aliaj demisiis?
Barbara Pietrzak: - Mi estis simpla membro kiel Mirosława Mazur kaj Zofia Śmistek. Tamen komence de la jaro mi transprenis pro insisto la redaktadon de Pola Esperantisto. Mi sendis mian rezignan mesaĝon reage je la rezigno-konfirma letero de la eksa prezidanto kaj samtempa neniel antaŭvidita rezigno de la kasistino. La sekvan tagon mi retiris mian rezignon klare komunikante, ke mi pretas respondi kaj respondeci pro mia agado - kadre de PEA-estraro - antaŭ la pola Esperanto-komunumo.
La disfalinta estraro de PEA estis elektita en majo 2011, kaj vidis kiel unu el siaj ĉefaj taskoj ŝanĝojn en la statuto de la asocio, kiuj estis aprobitaj en marto 2012. La nova statuto ŝanĝis la strukturon kaj enkondukis individuan membrecon, tiel ke la membroj ne plu devas aliĝi al iu el la regionaj filioj de PEA, sed rekte al la asocio. Samtempe ŝanĝiĝis la decidostrukturo de la asocio. Anstataŭ la kunveno de la delegitoj de la filioj, kiuj estis kunvokitaj nur ĉiun trian jaron, la supera organo nun estas ĉiujara ĝenerala kunveno, kiun povos partopreni ĉiuj membroj.
"Nun la tuta membraro devus senti sin respondeca pri la bonfarto de la organizo – ĝi ja havos ilojn por havi aktualan superrigardon pri la situacio de la asocio kaj kaze de neceso ĝi povos interveni", PEA klarigas la statutoŝanĝon en sia retejo.
Laŭ la sama retejo, la statuto estis ŝanĝita, ĉar la malnova strukturo eble taŭgis por giganta socia organizaĵo kun miloj da membroj, stabo de salajrataj oficistoj kaj ŝtata subteno, sed apenaŭ plu por la malkreskinta, fragila asocio, kiu devas mem vivteni sin.
Kvankam neniu el la eksaj aŭ nunaj funkciuloj de PEA pretas malferme klarigi, pro kiaj problemoj la nova estraro disfalis, laŭ informoj kolektitaj de Libera Folio evidentas, ke ĝuste la ŝanĝo de la statuto estis kaŭzo de multaj konfliktoj en la asocio, kaj tuj post ĝi okazis la unua demisio, tiu de la prezidanto. Lige kun la statutoŝanĝo du personoj eĉ denuncis la estraron de PEA al ŝtata inspektora organo, asertante la ŝanĝojn kontraŭleĝaj.
Aldone klaras, ke la asocio estas en malbona financa situacio, dum la ekzistantaj homfortoj kaj financoj estas dividitaj inter pluraj grupiĝoj kiuj ne emas kunlabori inter si. Tiel, eĉ la filioj de la asocio ne vere raportis al la nun disfalinta estraro, kaj mankas findinda statistiko pri la membronombro. Oficiale PEA havas iom pli ol 800 membrojn, sed kredeble la cifero ne spegulas la veran staton de la aferoj.
Laŭ Barbara Pietrzak la membrokunveno, kiu provu elekti novan estraron por la asocio, povus okazi jam ene de kelkaj tagoj. Restas vidi, kiom da membroj ĝi sukcesos allogi, kaj ĉu el inter tiuj troviĝos novaj estraranoj kiuj sukcesos solvi la minacan krizon de la ŝrumpinta asocio.