Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Stano Marček redaktos la revuon de UEA ĝis la pensio

Stano Marček redaktos la revuon de UEA ĝis la pensio

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-28 22:12
Stano Marček, kiu redaktas la revuon de Universala Esperanto-Asocio ekde januaro 2002, antaŭvideble restos ĉe la redaktora posteno ĝis sia pensiiĝo. Ĉar UEA jam dum dek jaroj regule renovigadis la unujaran kontrakton kun redaktoro, la kontrakto nun definitiviĝis, kaj ne povas esti unuflanke nuligita. Tio evidentiĝis, kiam respondeculoj de UEA kontaktis nederlandan juriston por certiĝi, kies interpreto pri la kontrakto validas.
Stano Marček redaktos la revuon de UEA ĝis la pensio

Stano Marček

La nuna redaktoro de la revuo Esperanto transprenis la taskon komence de la jaro 2002 kiel posteulo de István Ertl. Diference de siaj antaŭuloj, li laboras ne kiel dungito en la Centra Oficejo de UEA, sed en sia hejmo en Slovakio, kaj liveras la revuon laŭ komerca kontrakto.

Laŭ la teksto de la interkonsento, la kontrakto estas unujara, sed aŭtomate renoviĝas por ĉiu nova jaro, se neniu el la flankoj nuligas ĝin. Unu fojon, en la jaro 2010, la estraro de UEA efektive decidis nuligi la kontrakton, por aranĝi malferman konkurson pri la redaktora posteno. Grupo de komitatanoj, gvidita de Renato Corsetti, tamen sukcesis haltigi la planon, kaj la redaktora kontrakto denove estis longigita.

Kiam Libera Folio turnis sin al la estraro de UEA por ekscii, kio okazas pri la planoj por nova informa kaj redakta politiko, pri kiu la estraro laŭdire okupiĝas ekde 2010, evidentiĝis ke la kontrakto de la redaktoro nun estas eternigita.

- Principe la kontrakto validos ĝis la emeritiĝo de la redaktoro, sed kompreneble eblos ĉesigi ĝin per ambaŭflanka konsento jam pli frue, klarigas la direktoro de la Centra Oficejo, Osmo Buller.

Libera Folio: Kiel kaj kiam la unujaraj redaktoraj kontraktoj, nuligeblaj per unuflanka anonco de UEA, transformiĝis al eterna kontrakto, nuligebla nur per ambaŭflanka interkonsento?

Osmo Buller: UEA ĵus konsultis juriston, laŭ kiu ne plu validas, ke la kontrakto renoviĝas aŭtomate ĉiujare, se ĝi ne estas retirita antaŭ la fino de aŭgusto. Dependas de interpretoj, kiam tiu ŝanĝo okazis, sed ĝi ĉiukaze jam okazis.

Libera Folio: Kial estiĝis dubo, ke la kontrakto ne plu validas kiel skribita? Ĉar tia ŝanĝo ne estas en la intereso de la dunganto, ĉu mi ĝuste supozas, ke la demandon iniciatis la dungito? Ĉu antaŭaj redaktoroj same havis ĝispensian kontrakton?

Osmo Buller: Pri la karaktero de la kontrakto estis diversaj interpretoj jam longe, sed la iniciato kontakti juriston estis kromprodukto de la lastatempaj ideoj pri subredaktoroj por specialaj rubrikoj kaj eventuale por la reta versio de la revuo. Dum mia CO-tempo estis tri redaktoroj antaŭ Marček, nome Sutton, Fettes kaj Ertl. Ili foriris meminiciate. La laborjura leĝo ŝanĝiĝis tra la jaroj, sed almenaŭ Ertl estus povinta resti ĝispensie.

arkivita en:
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-28 10:30
Finfine gojiga novajho: oni povos ghui la surkovrilajn amasfotojn, k la daure bonajn kvaliton k prizorgon de la revuo, ghis emeritigho de lia redaktora moshto. Tre tauga vorto, "moshto": li sukcesis meti sin en reghan pozicion, de kie li regas tute k absolute la situacion k faras k malfaras lau sia bontrovo. UEA farighis lia subulo, kiu feliche konservis la rajton akurate pagi lian salajron. Jes ja, temas pri salajro: chu vi ne sciis, ke lia redaktora moshto estas ne plu servoliveranto, sed dungito de la asocio? K en enviinda situacio: nemaldungebla dungito.

Ni krome ne forgesu , ke li estas samtempe redaktoro de Esperanto aktuell, autoro de sennombraj lingvoinstruaj libroj k la dioj scias kiom pli da aliaj aferoj. Ni trovighas antau evidenta geniulo klare superanta siajn redaktorajn antauulojn: ili siatempe sukcesis en unu monato produkti unu numeron de la revuo, dum lia nuna redaktora moshto sukcesas, en la sama periodo, produkti mil aferojn. Ja kvalito k legindo estas duarangajhoj (duarangajhoj? fakte absolutaj malgravajhoj), sed... kiu zorgas nuntempe pri kvalito k legindo? Lia redaktora moshto trafe komprenis tiun nunamondan malgravon k ekagis, k agadas, laue.

Cetere, grandan laudon al UEA, kiu brile manovris en tian sakstraton - certe intence, neniu asocio estas tiom stulta. La tre kompetenta kompilanto - la titolon "redaktoro" li jam longe perdis, se li entute iam meritis ghin - ghojigos ankorau dum pluraj jaroj (kiom da!!??) la longajn vintrajn, k ankau somerajn, vesperojn.

Post la Google-tradukilo k la baldaua UEA-Guinness-rekordo kiel la asocio plej rapide perdanta membrojn en revuaj kategorioj, jen tria kauzo por festado en Esperantujo.

Kial venas en mian kapon jenaj konvene aliformitaj versoj?:
"Morne al mondo, kiu forgesis
La revuon de vi amegatan."
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-28 11:08
K kio pri la estraro? Chu ghi havas nenion por diri?

Estus bonvene, se la estraro FINFINE esprimus publike sian opinion k sian (mal)kontenton, ke oni povu scii, sur kia grundo oni pashas. Eble la estraro estas tute kontenta pri sia minora revuo, kiu scias. K kio pri la absurdteatreca situacio, en kiu UEA trovighas? Ankau pri tio la estraro havas nenion dirindan?

Baf.
bertilow
bertilow diras:
2012-03-28 11:58
En kiu jaro okazos la emeritiĝo?
otbuller
otbuller diras:
2012-03-28 12:10
Se la leĝo ne ŝanĝiĝos, la nuna redaktoro povus labori ĝis la fino de 2017.
Alekso
Alekso diras:
2012-03-29 11:45
Aŭ pli longe, laŭ la leĝo kiu tekstas: "Idealistoj neniam maljuniĝas."
harri
harri diras:
2012-03-28 12:28
Mi scivolas, ĉu Stano Marček agis iel malmorale aŭ trompe, en la redaktado aŭ en la kontrakta afero? Oni tiom draŝas lin (pli ol la Revuon), ke tio jam ŝajnas iom superflua. Se estas io putra en la agado de UEA, pri tio ja respondecas ĝiaj decidfaraj organoj. Se ŝipo misiras aŭ kolizias, ĉiam respondecas la ŝipestro, eĉ se tiumomente stiris ĝin iu alia. Akuzu la kapitanon!

Mi tute ne povas kompreni, ke la redaktanto estas neeksikebla. Certe temas nur pri tio, ke nun ekzistas silenta laborkontrakto, kiu validas sen limdato. Eble la Nederlanda leĝaro preskribas striktajn, eble tre multekostajn, kondiĉojn por ĉesigo de la rilato, sed tio apenaŭ estas "nemaldungeblo". Certe eblos ankaŭ ŝanĝi la taskojn de la dungito, ni supozu ekzemple ke UEA decidos tute malfondi la Revuon. (Eble mi malpravas, kaj la Nederlanda juro estas vere freneza.)
otbuller
otbuller diras:
2012-03-28 13:10
Ankaŭ en Nederlando dungo ne estas eterna, eĉ se formale ĝi ne havus tempan limon. Kiam temas pri "kontrakto por nedifinita daŭro" (jen la koncerna esprimo), ĝi tamen estas ĉesiĝebla post aprobo de la laboroficejo. Kutime oni tiam difinas iun kompensan sumon, kutime egalan al sesmonata salajro, kiun la labordonanto pagu al la dungito.
pistike65
pistike65 diras:
2012-03-29 00:34
Ha, do, tiuokaze la kondamno ne estas senapelacie senespera. Se mi bone memoras, la redaktoro ricevas ch. 1000 eurojn por chiu numero. Do, sesmonata salajro, kiun la labordonanto pagu al la dungito, egalus 6000 eurojn. La perdon de 200 MA ni mone taksu surbaze de averagha kotizo je 50 euroj. Sekve, 200 x 50 euroj = 10.000 euroj. Tio estas plejparte perdita mono, char la redaktoro ne ricevas malpli da mono, se la abonantaro shrumpas, kaj ankau la preskostoj restas praktike samaj. UEA shparas nur la sendokostojn de 200 revuoj, ni diru ronde 1500 eurojn, se laui ciferojn de la spezokonto 2010. Restas do 8500 euroj, do pli ol la adiaupago de 6000 euroj al la redaktoro.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-03-28 16:12
Shajnas, ke vi nenion komprenis pri la reala funkciado de nia kompatinda movado.

La problemo de UEA ne estas Stano Marcek, kiu estas ja relative sensignifa figuro en la tuta ludo kaj nur ideale misuzebla kiel obeema pupo de la finvenkismaj propagandistoj, nek la revuo kiun li kompilas (char mankas reagoj de la legantaro supozeble pri tiu chi kompatinda kaj teda revuo jam delonge neniu plu interesighas krom tiuj kiuj kontribuas al ghi kaj shatas vidi preskau chiunumere siajn nomon kaj foton). Do, emociighi pro Stano Marcek au la revuo mem havas neniun sencon. Li faras kontentige bonan revuon kadre de la gheneralaj kondichoj kaj eblecoj, do kiel abonanto-leganto teknike oni ne povas multon riprochi al li (chu la litertipoj de la titoloj estas tro grandaj au ne, kiel iam kritikis D. Blanke, char li havis nenion alian por diri, estas tute duaranga problemo).

Supozeble en UEA eksplodis batalo inter kontrau-marcxekanoj kaj por-marcxekanoj, sed la movado kutimighis je tiaj frakciaj bataletoj - do nenio nova kaj nenio interesa. Cetere, Marcxek pruvis, ke li ankau pretas aperigi bonajn kaj interesajn artikolojn, sed se li ricevas nur fatrason, do li estas devigita aperigi la fatrason.

Oni devus konsideri tute alian flankon de la aferoj:

La baza problemo de UEA estas LA SISTEMO UEA, kiu estas esence "sistemo chirkau la grupo de Tonkin-Corsetti-Lins-Blanke", kiu fone influas kaj decidas la aferojn kaj de kiu chiu kaj chio dependas, ech la aplaudoj kaj ridoj dumkongresaj. La ceteraj funkciuloj estas nur plenumantoj, administrantoj, formalaj komitatanoj, statistoj, turistoj, kotizantoj kaj konsumantoj, kiuj al Esperanto mem jam delonge reale, t.e. intelekte kaj kree nenion plu produktas au kontribuas (krom fatrason kaj tedajn aferojn). La problemo estas, ke ech tiun fatrason kiel esperantisto oni devas aplaudi kaj malkritiki (au laudi), kiel siatempe la bulgaraj e-istoj devis pugoleki Georgi Dimitrov kaj Todor Zhivkov ghis kiam ili mem rimarkis, ke che tiuj falsaj herooj temis pri nenio alia ol pri abomenaj kanajloj.

Sed ech se UEA liberighus de tiu grupo "TCLB" (au lau alia vicordo), la organizajho estus tiom traumatizita de la heredajho de tiu grupo, kiu influis la organizajhon dum 50 jaroj, ke ghi vershajne riskos disfali, char (ideologia) alternativo ne ekzistas (char ghi estis malhelpita de tiu grupo), nek novaj respondeculoj, kiuj serioze alfrontus la problemojn (mntrighis, ke multaj el la pli junaj "posteuloj" de tiuj korifeoj estas pli malpli nur iliaj klonoj, sed sen ilia personeca signifo). Do, LA SISTEMO elcherpighis (plej malfrue en 1987/89) - kaj chiu nur atendas la pensiighon de la aliaj, por donaci al ili festlibron au iun alian superfluan objekton, anstatau generi realajn produktojn, kiuj povus interesi esperantistojn au utili al ili kaj ilia "Esperanto-propagando".

Do, kuraghe kaj sen deflankigho ni pacience atendu la pensiighon de la redaktoro de la revuo Esperanto.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-03-28 17:23
"Se la chevalo ne ricevos pli bonan furaghon, ne povos fari sur kampo mirajhon!" Do Stano simile.
Eble la legantoj povus skribi pri kio ili dezirus scii, legi...

Min persone interesus;
- kion faras fama "Strategia Komisiono"?
- kion faras "Sankta Elekta Komisiono"?
- chu estis farita unua pasho en prilaboro de nova statuto, de elekta sistemo...
- kion atingis nia nobla Novjorka Grupo en UNO?
- chu jam naskighis unua infano pro "konsultaj rilatoj" kun Unesco?
- chu estis preparita rezolucio pri maldemokrata lingva solvo en EU?
- eble estus interese pridiskuti rezoluciojn por UEA-kongreso?
- kie jam okazis solenajhoj pro 125-a jubileo? Kie okazos la chefa solenajho? Se ne, mi invitas al Wagrowiec!......
esperanto
esperanto diras:
2012-03-28 19:36
Pro manko de intertempaj raportoj oni scias nenion. Sed estas ankorau tro frue por atendi ion ajn.

Nu, Lins serchas novan prezidanton kaj en la hanoja UK estos produktita iu rutina rezolucio, kiu interesos neniun, plej malmulte la e-istojn, kiel kutime.

Mi ankorau observas la aferojn chijare, kaj se jarfine mi venos al negativa konkludo, mi definitive ne rekotizos en 2013.

Kio okazas en Wagrowiec?

Cetere, la lingva solvo en EU ne estas maldemokrata. Tio estas la subjektiva interpreto de la e-istoj.

Du miaj kontribuajhoj chitemaj devus aperi en Interlinguistica Tartuensis, sed mi atendas jam duonjaron, ke ili estu publikigitaj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-03-28 20:32
Kara Andreo,
por respondi vian demandon, nur malonge;
- en Wagrowiec, kiel chu jare EDE-PL aranghas GES (Grandpolia Esperanto-Somero)
- en ghia kadro estos tutpollanda Jubilea Jaro festita kun sxtona monumento
- scienca simpozio pri ebleco enkonduki Esperanton en lernejojn sub patroneco de iama ministro pri edukado
- krome kulturaj prezentadoj kaj honorigo de meritplenaj esperantistoj.....

Lau mia opinio lingva solvo estas farita maldemokrate, char neniu estis demandita. Iame en Usono ech oni vochdonis por lingo!
Kaj al germana lingvo mankis probable nur unu vocho kaj ghi estus hodiau tutmonda!
bertilow
bertilow diras:
2012-03-28 21:54
"Iame en Usono ech oni vochdonis por lingo!
Kaj al germana lingvo mankis probable nur unu vocho kaj ghi estus hodiau tutmonda!"

Baf! Tio estas stulta mito daŭre regurdata.

http://www.watzmann.net/scg/german-by-one-vote.html
bertilow
bertilow diras:
2012-03-28 21:55
esperanto
esperanto diras:
2012-03-28 22:23
Ke Bruselo ne tro demandas la popolojn de la membroshattoj de Europa Unio, estas ghenerala problemo de la manko de demokratio en tiu monstra organizajho, kiu estas chefe la kreajho de politikaj elitoj, kiuj pli malpli fajfas pri la plebo. Se oni regule demandus la popolojn de la EU-membroshtatoj pri tio kaj jeno, estus vershajne granda katastrofo, char la europaj popoloj probable regule rifuzus proponojn, kiuj venas el Bruselo. Pro tio Bruselo ne tro emas konsulti la europajn popolojn, char la rezultoj estus embarasaj. Tio certe estas unu el la kauzoj, kial EU en Svislando nuntempe ne ghuas tro altan akceptecon, sed ne pro la laudira lingva maldemokratio, pri kiu en Svislando neniu parolas, ech ne la e-istoj (kiuj cetere ne kompetentas pri tiu chi temo).
Antau kelkaj tagoj Sloterdijk, Safranski kaj Joschka Fischer ghuste traktis tiujn temojn, kvankam en iom polemika kaj spekulacia maniero, en la Filozofia Kvarteto.

Kion oni chi-rilate faras au ne faras en Usono mi ne scias.
emerito
emerito diras:
2012-04-03 12:19
"- en Wagrowiec, kiel chu jare EDE-PL aranghas GES (Grandpolia Esperanto-Somero)
- en ghia kadro estos tutpollanda Jubilea Jaro festita kun sxtona monumento
- scienca simpozio pri ebleco enkonduki Esperanton en lernejojn sub patroneco de iama ministro pri edukado"


Kara Sinjoro, mi havas demandon: de kiam la Jubilea Jaro en Wagrowiec estas "tutpollanda" arangho. Tiu nomo sugestas ion grandan kaj lau mia sciigo la arangho GES estas nur malgranda loka arangho, kvankam kun partopreno de eksterlandaj gastoj. Mi vidis ie fotojn post la arangho kie sur la komuna foto estas nur 18 personoj kaj vershajne granda parto inter ili povas esti organizantoj. Mi dubas (kvankam vi povas kredi) chu chijare estos amaso da gastoj kiel kutime estas dum tutpollandaj (au dum aliaj naciaj) aranghoj.
Inter polaj esperantaj organizoj grupeto de EDE estas tre malgranda do mi dubas ankau pri tiu "scienca simpozio" kun ghiaj efikoj. Iama ministro estas nur iama ministro.
Lu
Lu diras:
2012-03-30 12:45
Min interesas pluraj demandoj:

- Ĉu la nun estiĝinta senfina kontrakto signifas, ke Stano devas redakti la revuon - aŭ ĉu eblas, ke UEA decidas, ke li faru aliajn aferojn?
- Kiom alta estas la sumo, kiun li ricevas - nu, eble ne en eŭroj, sed proksimume kaj kompare kun mezuma salajro de roterdama oficisto? (Se eblas kaj estas saĝe tion publikigi.)
- Ĉu la nuna jura situacio enhavas, ke Stano rajtas labori en sia hejmo aŭ ĉu kiel normala dungito estas UEA kiu rajtas difine - ene de certaj limoj - kie li laboru?
(Pardonpeton, se mi pretervidis la respondojn.)
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2012-04-01 10:38
Ankau min tio interesas.
Mirigas min, ke estraro, kaj oficejo en kiuj laboras respektive respondecas ankau nederlandanoj ne sciis pri la nederlanda legho pri tiu definitivigo de laborkontrakto.
Cetere, mi dubas, chu nun ili estas sufiche bone informitaj. La redaktinto de la artikolo skribas pri 'komerca kontrakto. Tio ne estas dungokontrakto. Au tiu termino estas ne-ghusta chi-tie au Marcek estas simple laborkontraktisto, kiu chiujare povas esti nuligita. Por chesigi la necertecon, mi opinias, ke la Estraro de UEA devas publikigi la kompletan tekston de la kontrakto kun Stano Marcek.
Cetere mi volonte transprenos la laboron de Marcek, kontrau mil euroj en monato! Mi tiutempe skribis al Dasgupta, ke mi pretas partopreni la konkurson, sed tiu ideo estas unu el multaj mispafoj de tiu prezidanto.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-04-01 12:39
Sed ni prikomentas k priparolas ĉi ĉion, kvazaŭ (o)ni jam nun estus serĉanta(j) manieron fordanki la t.n. redaktoron, kvazaŭ la sola problemo estus trovi iun elegantan, leĝan, samideanecan vojon por tio.

Laŭ mia scio ĝuste la malo okazas: estas neniu plano, neniu volo k neniu deziro fare de tiuj decidopovaj por fordanki la t.n. redaktoron. Aŭ eble tiaj volo k deziro ekzistas unuope, sed ne plurope.

Se vere estas tiel, juraĵoj k kategorio aŭ enhavo de laborkontrakto estas sensignifaj: oni ne volas forigi lin k sekve oni ne forigos lin, sendepende de tiuj juraĵoj aŭ kontrakto-kategorio.
bkolker
bkolker diras:
2012-04-01 15:13
Chu ankau la oficistoj de la Centra Oficejo havas unujarajn laborkontraktojn? Chu la antauaj redaktoroj havis unujarajn laborkontraktojn? Se ne, kial nur Stano havu tian strangan staton? Mi ne miras, ke la legho malpermesas al la labordonantoj konservi eternan staton de unujara kontrakto - tio estus diskriminacio. Kompreneble, chiu labordonanto rajtas adiaui chiun ajn laboranton - chu lau reciproka konsento, chu per pago de duonjara kompenso: tio ekzistas en la tuta civilizita mondo. Riprochi al Stano, ke li en la tempo, libera de redaktado, verkas (sukcesajn!) lernolibrojn, estas ridegige. Chu la redaktoro rajtas manghi, dormi, skii, spekti televidon? Ne, li devas tage-nokte redakti! :-)))) Mi legas la revuon dum pli ol duonjarcento kaj trovas, ke nun ghi estas ne malpli bona (au ne pli malbona) ol sub chiuj antauaj redaktoroj. Kaj NUR kun Stano la revuo aperas sen malfruo kaj havas kolorajn ilustrajhojn. Derks, kiu pretendas farighi la redaktoro de la revuo, montru al ni chiuj siajn redaktistajn chefverkojn por jughi, chu li meritas!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-04-01 15:53
> Se ne, kial nur Stano havu tian strangan staton?

Pri tio demandu la elpensintojn de tiu stranga stato antaŭ deko da jaroj.

> Riprochi al Stano, ke li en la tempo, libera de redaktado, verkas (sukcesajn!) lernolibrojn, estas ridegige.

Neniu riproĉas al Stano, ke en sia libertempo li verkas lernolibrojn, dormas, manĝas aŭ faras piruetojn. La riproĉoj koncernas la mizeran kvaliton de la revuo, kiun ja povas influi la malmulta tempo dediĉata al ĝi.

> Ne, li devas tage-nokte redakti! :-))))

Ne: li devas redakti. Kompili hazarde alvenintajn erojn k enpuŝi ilin en la koncernajn tekstokadrojn (memoru tiun monstran unualinean verko-liston) ne estas redakti.

> Mi legas la revuon dum pli ol duonjarcento kaj trovas, ke nun ghi estas ne malpli bona (au ne pli malbona) ol sub chiuj antauaj redaktoroj

Pri gustoj disputi oni ne devas. Sed pravigi nunan malbonon per same aŭ pli granda pasinta malbono ne ŝajnas tre saĝe.

> Derks, kiu pretendas farighi la redaktoro de la revuo, montru al ni chiuj siajn redaktistajn chefverkojn por jughi, chu li meritas!

Derks diris, ke li interesiĝus pri partopreno en konkurso por elekti redaktoron. Li ne argumentis, ke li kapablus fari pli bone. Estas tamen mia persona konvinko, ke IU AJN, kiu iom zorgus pri redaktado, estus pli bona ol la nuna t.n. redaktoro.