Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Vizaĝoj: Internaciisto pli verda ol ruĝa

Vizaĝoj: Internaciisto pli verda ol ruĝa

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-29 12:59
La japana esperantisto Hasegawa Teru, mortinta en Ĉinio dum la interna milito en la aĝo de nur 35 jaroj, estis vera internaciisto, kaj pro tio la naciismaj regantoj de Japanio konsideris ŝin perfidulo. Ŝi ekloĝis en Ĉinio kune kun sia ĉina edzo Liu Ren. Pro la militevoluo ili devis plurfoje ŝanĝi sian loĝlokon, ĉiam kun la helpo de esperantistoj. Ankaŭ en komunisma Ĉinio la registaro dum multaj jaroj prisilentis ŝin, spite la fortan subtenon, kiun ŝi dum la milito donis al la "justa rezisto" de la ĉinoj kontraŭ la japanaj invadantoj, per artikoloj en Esperanto kaj per radiaj elsendoj en la japana. Pri ŝi rakontas Ulrich Lins en artikolo speciale verkita por Libera Folio, en la serio "Vizaĝoj" pri rimarkindaj personoj en la Esperanto-movado.

Hasegawa Teru – post nelonge estos la centa datreveno de ŝia naskiĝo – apartenas al la internacie plej konataj esperantistoj de Japanio. Ŝi iĝis fama ĉefe pro sia unika sindediĉo al la rilatoj inter Japanio kaj Ĉino en militaj kondiĉoj.

Origine ŝi deziris iĝi instruistino. Naskiĝinte la 7-an de marto 1912 en la gubernio Yamanashi, ŝi sukcese trapasis la enirekzamenon por la Virina Universitato de Tokio. Tamen, verŝajne ĉefe por eskapi la kontrolon de sia severa patro, ŝi elektis studi for de la ĉefurbo, en la Virina Pedagogia Altlernejo de Nara.

Per Esperanto, kiun ŝi komencis lerni en junio 1932, ŝi ligis kontakton unue kun maldekstraj literaturamantoj en Japanio, poste ankaŭ kun ĉinaj esperantistoj. En 1935 ŝi kontribuis al la ŝanhaja revuo La Mondo artikolon pri la stato de la virina movado, precipe la subpremo de virinoj en la japana socio. Unu jaron poste la sama revuo aperigis artikolon ŝian pri la stato de la proleta literaturo en Japanio. 

Pro sia maldekstra inklino jam en 1932 ŝi estis portempe arestita kaj fine forpelita el la altlernejo. Teru revenis al Tokio kaj preparis sin por la profesio de tajpistino. En 1935, komuna interesiĝo pri Esperanto kaj literaturo konatigis ŝin kun la ĉina studento Liu Ren. La du geedziĝis en 1936 – sekrete, ĉar Teru timis la malaprobon de siaj gepatroj.

Liu Ren reiris al Ĉinio komence de 1937. Teru sekvis lin en aprilo al Ŝanhajo, kiu nelonge poste estis atakita de la japana armeo. Tuj ŝi decidis subteni la viktimojn de la agreso. Verkante en Esperanto ŝi ne nur aprobis la “justan reziston” de la ĉinoj, sed ankaŭ klopodis instrui al siaj “japanaj fratoj”, ke ilia malamiko ne estas la ĉina popolo, sed la enlanda militistaro, kiu kulpas sennombrajn kruelaĵojn kontraŭ ordinaraj homoj.

Ŝi aliĝis al la voko “Per Esperanto por la liberigo de Ĉinio” kaj iris eĉ pluen: nome, al malvenko de Japanio ŝi donis signifon por la tuta Azio. Baldaŭ la japanaj aŭtoritatoj ekatentis tiun virinon, kiu, vivante inter ĉinoj, fortege atakis la propran registaron, interalie en radio-elsendoj.

Pro la militevoluo Teru kaj ŝia edzo devis plurfoje ŝanĝi sian loĝlokon, ĉiam kun la helpo de esperantistoj. Uzante la plumnomon Verda Majo, ŝi regule verkis artikolojn por la revuo Heroldo de Ĉinio, en kies eldonejo en Ĉunkino aperis ankaŭ, primitive presitaj sur papero de tre kruda speco, ŝiaj traduko de la kontraŭmilitista romano Vivantaj soldatoj de Ishikawa Tatsuzo, raportaĵ-kolekto Flustr’ el uragano (ambaŭ en 1941), kaj fragmenta aŭtobiografio En Ĉinio batalanta (1945).

Ŝi ĝisvivis la finon de la japan-ĉina milito, sed ne tiun de la intercivitana batalo inter komunistoj kaj naciistoj. La familio, kun intertempe du infanoj, ekloĝis en Manĉurio, la hejmlando de Liu Ren. Kiam la tria ido estis naskota, Teru eksciis, ke Liu jam havis ĉinan edzinon, kiam li edziĝis kun ŝi. Ŝi ne plu deziris naski. Dum la abortiga operacio ŝi infektiĝis. La 10-an de januaro 1947 Hasegawa Teru mortis, tri monatojn poste pro malsano ankaŭ Liu Ren.

En la postmilita Japanio esperantistoj tuj komencis teni viva la memoron pri Verda Majo. Precipe dank’ al Miyamoto Masao ekde 1951 reeldoniĝis la menciitaj tri verkoj, kaj iom post iom preskaŭ ĉiuj ŝiaj verkoj estis tradukitaj en la japanan. Krome, aperis pluraj japanlingvaj biografioj pri Hasegawa Teru.

La ĉinoj en la Popola Respubliko, verŝajne pro la streĉitaj registaraj rilatoj kun Japanio, longe silentis pri la japanino, kiu kuraĝe helpis ilin. Nur en 1980, post la t.n. Kultura Revolucio, la revuo El Popola Ĉinio komencis aperigi artikolojn pri ŝi. La frue orfiĝintaj filo kaj filino de Hasegawa Teru kaj Liu Ren en somero 1979 povis viziti Japanion. Filmo komune produktita de japanoj kaj ĉinoj, kiu prezentis, iom melodramece, la vivon de Teru, estis montrita en japana televido en 1980, poste ankaŭ en Ĉinio.

En 1982 Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino publikigis la 500-paĝan kolekton Verkoj de Verda Majo, kaj en la posta jaro la geedzoj estis enterigitaj en la “martira maŭzoleo” de Jiamusi. En 1983 aperis ankaŭ ĉinlingva memorlibro pri Teru.

Hasegawa Teru, virino sentanta solidarecon kun ĉiuj subprematoj ĉinaj kaj japanaj, sendube estis socie kaj politike tre konscia. Eble ŝi konsideris sin komunistino. Dekomence ŝi rilatis kun esperantistaj maldekstruloj en Japanio kaj Ĉinio. Ŝiaj deklaroj elradiis simpation al la batalo kontraŭ la japana agreso, en kiu la Ĉina Komunista Partio ludis elstaran rolon; ties gvidanton Mao Zedong ŝi laŭdis en 1940 pro la sukcesa mobilizado de virinoj.

Aliflanke, ŝin frue ĝenis la teoriumado kaj troa politikemo de la prolet-kultura movado inkl. de esperantistoj. Evidente, Teru estis pli verda ol ruĝa. Kvankam ne eblas fiksi rigoran divido-linion, almenaŭ tiu parto de ŝia kolero, kiu direktis sin kontraŭ naciismo, fontis el ŝia esperantisteco kaj eble tial estis aparte forta. Tion montras ŝia publika letero al japanaj esperantistoj, “Venko de Ĉinio estas ŝlosilo al la morgaŭo de la tuta Azio” (septembro 1937), en kiu post la vortoj “Kiu volas, nomu min perfidulo!” ŝi deklaras: “Vera patriotismo neniam kontraŭstaras la evoluon de l’ homaro. Se ne, ĝi estas ŝovinismo.”

Facilas konstati tie ĉi la influon de Zamenhof, kiu tridek jarojn antaŭe en parolado en la Guildhall de Londono vokis, ke “la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo” kaj, “kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj…, ni kun la plej granda indigno nin deturnas”. 

Ŝia internaciismo iĝas konkreta per la strebo al azia fratiĝo. Sed Teru ne ignoras la ceteron de la mondo. “La faŝistoj japanaj, germanaj kaj italaj man’ en mano minacas la kulturon de l’ homaro”, ŝi skribas.

La malamikeco de Hitler al Esperanto estas laŭ ŝi tute konsekvenca, kaj la nuna batalo kontraŭ invadistoj ne diferencas de la Zamenhofa protesto kontraŭ la subpremo de aliaj nacioj, precipe de judoj. Teru parolas pri “masakro” kontraŭ judoj jam en 1938, kiam en Eŭropo ankoraŭ multaj fermis la okulojn antaŭ la persekutado.

Fine de 1943 ŝi publikigis, apenaŭ rimarkite, eseon Esperanto kaj demokratio, kiu resumas ŝiajn esperojn pri la postmilita mondo: Hasegawa Teru donas al la homaranismo aktualan signifon, nome tiun de demokratio, kiu ne estas limigita al unu regno, sed etendiĝas al la tuta mondo, servante kiel bazo por la konkorda kunvivado de la nacioj. 

Ulrich Lins 

 

Bibliografio

  • Verkoj de Verda Majo. Beijing: Ĉina Esperanto-Eldonejo 1982. 501p. 
  • Huang Nai: “Mi kaj Verda Majo“. En: El Popola Ĉinio, 1992, n-ro 5, p. 18-19.
  • Kurisu Kei: “Tragedio de Verda Majo”. En: Riveroj, 1999, n-ro 23, p. 20-31.
  • Müller, Gotelind: Hasegawa Teru ali-nome Verda Majo (1912-1947). Japana esperantistino en la ĉina kontraŭjapana rezisto. Trad. Reinhard Haupenthal. Bad Bellingen: Edition Iltis 2010. 23p.
  • Esselstrom, Erik: “The Life and Memory of Hasegawa Teru: Contextualizing Human Rights, Trans/Nationalism, and the Antiwar Movement in Modern Japan”. En: Radical History Review, 2008, n-ro 101, p. 145-159.

  

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2012-02-05 17:20
En BA10 ( http://www.beletraalmanako.com/boao/ba10/index.html ) aperis mia artikolo "Verkoj de Verda Majo".