”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi”
Libera Folio: Ĉu vi detale imagis kaj kreis fikcian historion de la estonteco, kiun la vizitanto malkovru paŝon post paŝo? Iuj elementoj de la ekspozicio ŝajnas sugesti tion. Se tiel, ĉu vi povus diri iom pli al ni pri tiu imagita historio?
Thomas Bellinck: — Efektive, malantaŭ tio kion montras la muzeo, kuŝas certa imagita historio pri la estonteco. Tamen, tiu fikcia historio restas tre maleksplicita. Per la uzado de sugestoplenaj esprimoj kiel “La Dua Intermilita Epoko”, anstataŭ listo de fikciaj datoj kaj eventoj, ni provas elvoki ian Eŭropon postan al la kolapso de la antaŭa EU. La ekspozicio plej ofte delikate ekvilibras inter kredinda fikcio kaj realo foje preskaŭ nekredebla. Tro eksplicitaj prognozoj en la fino fariĝus sciencfikcio, kiu estas multe pli sendanĝera kaj lasas malpli al la imagkapablo de la vizitantoj. Iel ajn, ni ne nepre celas produkti antaŭdirojn: ni uzas la estontecon por malkovri la nunon.
Ĉu en la imagita mondo kiun priskribas via ekspozicio, Esperanto estas iel videbla parto de Eŭropo en 2060?
— Esperanto nepre ludas rolon en la disrompiĝinta Eŭropo de 2060, kvankam nur je modesta skalo. “La Amikoj de Reunuiĝinta Eŭropo”, kiuj kunmetis kaj prizorgas la ekspozicion, uzas evoluintan formon de la lingvo por atingi iun novspecan unuecon.
Kial la ekspozicio tiom mallonge daŭras? Ĉu ĝi restos iel dokumentita?
— La muzeo estas ero en serio de la tiel nomataj “Tok Toc Knock"-festivaloj, kiujn organizas KVS, la Reĝa Flandra Teatro en Bruselo. Dekomence ĝi estis konceptita kiel portempa ekspozicio. Tamen, ni nun esploras la eblon remalfermi la muzeon por plia periodo en septembro kaj oktobro. Krom kialoj sufiĉe praktikaj, la limigitan daŭron de la ekspozicio kaŭzas ankaŭ la urĝa neceseco de ĝia temo. Estante teatrestro, mi konsideras muzeon kiel vivantan estaĵon, aŭ kiel historion kiun ni rakontu hodiaŭ. Kiu ja scias kiajn historiojn ni bezonos morgaŭ?
Kiel vi venis al la ideo uzi Esperanton? Ĉu vi scipovas la lingvon je iu grado? Se ne, kiel vi produktis ĉi tiujn tekstojn, ĉu per Google Translate?
— Je pli rakonta nivelo, Esperanto ekŝajnis la ideala utopia komunikilo por la estontecaj “Amikoj de Reunuiĝinta Eŭropo”, kiuj estos eble travivintaj ian eŭropan renaskiĝon. Koncerne la karakteron de la ekspozicio, mi serĉis etoson kiu kontribuu al la distanco sentata pro la estonteca tempokadro, kiu sentiĝu samtempe hejmeca kaj stranga. Mi volis ke la vizitantoj eniru mondon kie ili sentos sin kiel fremduloj en propra lando. Por neparolantoj de Esperanto, kiel mi, tiu lingvo ja havas tiun apartan econ. Tial ke en la muzeo Esperanto funkcias pli kiel artformo ol kiel laŭintenca komunikilo, kaj ĉar mi celis iun estontan version de la lingvo, mi decidis uzi Google Translate. La sufiĉe fuŝan rezulton mi poste redaktis tiel ke ĝi aspektu pli kohere, kaj mi kreis kelkajn neologismojn por igi ĝin eĉ pli komprenebla por publiko ne konanta Esperanton.
Kion vi mem opinias pri la estonteco de EU? Ĉu la mesaĝo de la ekspozicio kongruas kun viaj propraj atendoj ĉi-rilate?
— La vizio pri la estonteco de EU, kiel prezentita en la muzeo, estas tre malhela. Post la kolapso de EU ĉirkaŭ 2018 la plej multaj membroŝtatoj revenas al sia kutima memcela naciŝtateco. Milito refoje fariĝas realisma eblaĵo. Kompreneble, mi decidis prezenti la scenaron de la plej malbona okazo. Tio ne nepre signifas ke mi deziras, aŭ atendas, ke la okazaĵoj iros en tiu direkto. Sed mi absolute volis konsciigi la vizitantojn pri la danĝeroj kiujn ni frontas hodiaŭ, en la nuna tempo de profunda krizo, kreskantaj naciisma disiĝemo, eŭrop-skeptikismo kaj ksenofobio. Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi.
Kion vi mem pensas pri Esperanto? Ĉu vi scias ke Esperanto ofte, kaj ĝuste en Belgio, estis ligita al utopioj kaj distopioj kiel via ekspozicio, aŭ kiel Neŭtrala Moresnet?
— Dum la kreo-procezo mi forte ekinteresiĝis pri Esperanto. Kompreneble, jam originale mi konvinkiĝis utiligi la lingvon pro ties utopieco. Sed, dum komence allogis min ĝia amuza, iom artefarita aspekto, mi poste malkovris kun surprizo ke Esperanto fakte plu evoluas. Ĝiaj pasiaj parolantoj sukcesis transformi ĝin el provtuba bebo al vivanta, spiranta estaĵo. Intertempe pluraj esperantistoj venis viziti la muzeon, tiel ke ĉiutage mi lernas iom pli pri la fascinaj historio kaj evoluo de la lingvo.