Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Arkivo de Scienca Revuo aperos en la reto

Arkivo de Scienca Revuo aperos en la reto

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-10 12:48
Internacia Scienca Asocio Esperanta intencas igi la tutan arkivon de sia revuo libere atingebla en la reto. Por eviti eventualajn problemojn pri kopirajto, ISAE nun provas kontakti ĉiujn aŭtorojn de artikoloj ekde 1949. Libera Folio republikigas la alvokon de la asocio.

La Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) intencas republikigi la arkivon de la Scienca Revuo. Tiu arkivo haveblos en du diversaj formoj, nome kiel lumdiskego (komputila DVD) kaj en la retejo de ISAE.

La lumdiskego enhavos ĉiujn numerojn de la jaroj 1949-2011 (en unu DVD). Ĝi estos aĉetebla ĉe la Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Germanio. Paralele la retejo de ISAE enhavos senpage ĉiujn individuajn artikolojn. Aktualaj informoj pri la publikigo aperos en la retejo de ISAE.

La artikoloj en la retejo disponeblos laŭ la permesilo CC BY-ND. La numeroj sur la lumdiskego disponeblos laŭ la permesilo CC BY-NC-ND.

Aŭtoroj, kiuj ne konsentas pri la republikigo de siaj artikoloj anoncu sian nekonsenton al redaktisto@scienca-revuo.info ĝis la 31-a de marto 2013. Nerespondo estos konsiderata kiel konsento. La bibliografio 1949-2011 disponeblas en la retejo de ISAE.

Ni alvokas dissendi ĉi tiun mesaĝon al nunaj kaj tiamaj aŭtoroj de la Scienca Revuo.
Elkore salutas,
ISAE
arkivita en:
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-03-11 11:50
Ĉi tio estas vere grandioza afero. Mi esperas, ke la projekto sukcese realiĝos.
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-03-13 21:05
Aliro-rajto al ĉiuj! Cele al pli egala kaj edukita mondo. Mi memoras Aaron Swartz kaj esperas ke la aŭtoroj konsentos aŭ ne respondos.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-14 01:45
ISAE (t.e. ties jura responsulo) bon-volu unue klarigi, chu la juraj kondichoj por tia enretigo estas plenumitaj. Ja chiuj autoroj resp. la posedantoj de ties autoraj rajtoj devus esti kontaktitaj kaj doni sian konsenton. Chiu alia "solvo" shajnas al mi eksterlegha.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-03-14 11:16
La jura flanko ne bezonas klarigon, ĝi estas kristale klara: ISAE ne rajtas fari tion sen permeso de la aŭtoroj. Tiu permeso povas esti donita (ankaŭ subkomprenite, sen eksplicita skriba konsento) jam ĉe la unua publikigo aŭ akirita poste.

Sed ne estas malpermesite esti praktike saĝa. ISAE jam estas adekvate singarda, ĉar ĝi klopodas kontakti ĉiujn aŭtorojn. Se ne haveblas adresoj, publikaj alvokoj en diversaj forumoj certe sufiĉas. Mi supozas, ke ISAE ankaŭ obeos eventualajn malpermesojn.

La lingvo tre bezonas tekstojn pri sciencaj temoj, publike legeblajn. Nun troviĝas nur Vikipedio, kun sia ŝanceliĝa (por diri tre milde) kvalito, plus hazardaj artikoloj kaj libroj ie-tie.

Mi deziras, ke ISAE kuraĝe antaŭeniru sur la elektita vojo. Juraj konsideroj aktualiĝos nur, se iu komencos juran proceson kontraŭ la Asocio (en kiu lando, laŭ kiuj leĝoj, per kies kostoj?) por ke ISAE estu kondamnita je monpuneto. Neniu povus pruvi ekonomiajn perdojn pro la publikigo, por ricevi monkompenson.

Ĉu iu fakte kredas pri eblo de tia proceso? Ĝi estus interesega afero, vera vidindaĵo! Povus esti granda reklamo por la lingvo.

Nu, mi pli kredas, ke ĉiuj aŭtoroj estas pli ĝojaj ol kontraŭstaremaj pri plia publikigo de siaj tekstoj. La sola reale aperonta motivo por rifuzi permeson de republikigo povus esti ekkonsciiĝo pri malbona kvalito de sia iama verkaĵo.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-14 13:14
La demando estas ech pli vasta: kian juran statuson havas ISAE? Mi supozas, ke nenian, same kiel la t.n. Akademio de Esperanto. Eventuala jura interveno sekve direktus sin al la persono(j) kiu(j) enretigas la revuon. En la retejo mankas la kutima kolofono. Min mem neniam atingis peto flanke de ISAE. Pli da travideblo en chi afero povus nur utili.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-03-14 14:35
Nu, pli da "travideblo" certe utilus al eventualaj procesontoj. Ĉu ĝi helpus al iu alia, tio estas malpli klara.

Ofte ne eblas identigi la homon, kiu enretigis ion. En tiu okazo oni sendu eventualajn plendojn al la retservo.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-14 15:07
Ne temas pri "eventualaj procesontoj", sed pri shtelo de spirita proprieto. Kian valoron havu autoraj rajtoj, se ajna bubo povas prifajfi ilin?
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-03-14 17:05
Kompreneble, ISAE volas “ŝteli” nenies intelektan proprieton.

Koncerne la neatenditan demandon pri travidebleco kiun oni levis ĉi tie, estas facile rimarki ke nia iniciato tute ne celas financan profiton, sed simple videbligi, honori la intelektan heredaĵon de tiu ĉi aspekto de la Esperanta kulturo, do ke ankaŭ ekzistas daŭra, obstina tradicio verki pri sciencaj temoj en Esperanto. Evidente, la celo estas meti tiun materialon je la dispono de la nuna kaj estontaj generacioj per la oportuna rimedaro provizita de la novaj teknologioj (IKT-oj).
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2013-03-14 19:50
Ni pripensis tiun temon kaj kun multaj homoj diskutis ĝin kaj pripensis solvon. Bedaŭrinde ĝis fine de la pasinta jarcento kopiado de datumo estis multe pli malfacila tasko ol nuntempe. Tial la eksaj redaktistoj de Scienca Revuo tute ne okupiĝis pri demandoj pri la aŭtoraj rajtoj, ĉar ili simple ne antaŭvidis ke iu iam republikigos la materialon en triviale kopiebla formo.

Tio ŝanĝiĝis kaj la nuna redaktisto kun la estraro de ISAE pripensis strategion. Ĉiuj artikoloj aperontaj en Scienca Revuo du jarojn post la unua apero estos haveblaj libere laŭ la kondiĉoj de krea komunaĵo. Nia publikiga sistemo aŭtomate rifuzas akcepti artikolon, se la aŭtoro rifuzas konsenti kun tiuj kondiĉoj.

Bedaŭrinde tio validas nur por la aperontaj kaj aperantaj artikoloj kaj ne por la arkivo. Sed kion tio signifas por la arkivo? Mi ne scias. La juraj kondiĉoj, laŭ kiuj oni rajtas republikigi la verkaron estas tute malklaraj, ĉar neniu en la pasinteco antaŭvidis tiajn demandojn. La nura solvo certe laŭleĝa estas: ne republikigi. Tio signifas, ke la tuta verkaro estas kvazaŭ perdita. Verkoj, kiuj estas enŝlositaj en deko da bibliotekoj en la mondo, tute ne utilas al iu ajn. Nek al la estintaj aŭtoroj nek al estontaj aŭtoroj de estonta materialo, kiuj ja bazigu siajn laborojn sur la atingoj de siaj antaŭuloj.

Ni certe respektas la aŭtorajn rajtojn. Do se aŭtoro aŭ ties heredanto diras al ni, ke li ne deziras republikigon de artikolo sia, ni ĝin ne republikigos, eĉ se ni laŭleĝe eble rajtas. Do se vi, Sinjoro Haupenthal, tion komunikas al ni, anstataŭ viaj verkoj aperos mallonga indiko "La aŭtoro de tiu ĉi artikolo ne deziras republikigon de sia verko." Kaj la verko malaperos el la komuna memoraĵo de la Esperantistaro. Domaĝe.

Afable salutas

Johannes Mueller, redaktisto de Scienca Revuo.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-14 21:04
Vi skribas: "La juraj kondiĉoj, laŭ kiuj oni rajtas republikigi la verkaron estas tute malklaraj, ĉar neniu en la pasinteco antaŭvidis tiajn demandojn. "
Mi dubas, chu estas tiel. Kial vi ne informighas che biblioteko plenumanta enretigan laboron (ekz. la Kolekto pri Planlingvoj che Austria Nacia Biblioteko) au che kompetenta juristo? La nescio de la esperantistoj au ties ignoremo ja ne siginfas, ke iu afero estas jure malklara. La problemon frontas aliaj multe pli ol la esperantistoj. Mi ech dubas pri tio, ke oni subite malkovros sian spiritan heredajhon.
Scienca Revuo ekaperis en 1949. Tio signifas, ke la autoraj rajtoj nepre ankorau trovighas che la autoroj au che ties heredintoj. Tio signifas ankau, ke antau ol enretigi ion, vi devus kontakti tiun tutan personaron. Mi ne fantazias: kiam antau jaroj ekzistis la intenco represi "Dekdu Poetoj" editorita de Kalocsay, en unu kazo la heredinto rifuzis represon kaj sekve la tuta projekto fiaskis.
 
Simple enretigi egalus predadon kaj prirabon...
 
Kial ISAE (chu entute ghi jure ekzistas?) ne enretigas sciencajn revuojn aperintajn pli frue kaj kiuj ne kreus la problemojn.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-03-15 11:22
Mi ne komprenas, kion oni "rabas" ion de la aŭtoroj. La kontribuaĵoj al "scienca revuo" havas neniun financan valoron. La aŭtoro nenion povas gajni, se li rifuzas la publikadon.
Laŭ la reguloj de "scienca revuo" devis esti speciale por tiu celo verkitaj tekstoj kun konsiderinde alta scienca nivelo. Plej ofte nur anoj de tre mallarĝa fako komprenis la enhavon. Kaj mi dubas, ĉu ili estis rigardataj aŭ cititaj de la ekstera scienca mondo.
La Esperanto-Movado nur povas gajni per la publika prezento. Oni povas montri, ke Esperanto taŭgas por la plej diversaj sciencaj temoj. Eble s-ro Haupenthal preferaras silenti pri ĉiu tiu praktika apliko de Esperanto.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2013-03-15 12:20
Mi ne estas juristo, sed lau mia kompreno de la germana autorrajtlegho la afero statas tiel (simple dirite; mi ne ekskluzivas, ke mi eraras):

Oni rajtas publikigi la verkon de alia autoro nur, se almenau unu el jenaj kondichoj trafas:

1) La autoro (au ties heredanto) permesis tion.

2) La autoro estas malviva de minimume 70 jaroj.

3) La publikigado estas sankciita de la rajto je citado. (Pri la trafeco de tio chi iafoje estas proceso.)

Financaj konsideroj ne ludas rolon.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-03-15 14:04
La konsideroj de niaj juristoj Andreas kaj Reinhard estas pure kabinetaj, senrilataj al la vera vivo.

Kompreneble, juraj konsideroj ludas rolon, plej ofte la ĉefan, en procesoj pri aŭtoraj rajtoj. Alia kialo, sed tre malofta, por iri en juĝejon pro ĉi tiaj aferoj estas rompo de la moralaj aŭtoraj rajtoj: ĉu plagiato (ankaŭ ĉe tio plej ofte ĉefrolas mono), ĉu ofenda aŭ kalumnia misuzo de ies verko. La pure juraj kriterioj de A & R povus roli ekz. en diktatora lando, kie bonvenas ajna kialo por malliberigi alipensulon.

Veraj sciencaj periodaĵoj foje eĉ postulas pagon de la aŭtoroj por publikigo de ties tekstoj, do forestas ĉia eblo de ekonomia gajno. La aŭtoroj konkuras pri eblo publikigi siajn artikolojn, kiuj levas ilian rangon en la sciencista mondo kaj servas kiel eroj en ilia listo de meritoj.

Apenaŭ iu kontraŭstaras dispublikigon de sia scienca studo. Kontraŭas eventualan kopiadon nur la eldonistoj, kiuj publikigas la artikolojn, ĉar tiuj vivas el la abonpagoj. Do, nun praktike nur ISAE mem havus motivon kontraŭi la publikigon, kiun ĝi mem intencas fari.

Ekzistas la teoria eblo, ke iu volas, ke ne republikiĝu verko, kiun la aŭtoro jam opinias tute malaktuala aŭ malutila por sia famo. ISAE kompreneble obeos tiajn aŭ alikialajn dezirojn. Reinhard certe baldaŭ sciigos al ISAE, kiun sian artikolon li malpermesas reaperigi, kaj rapide dissciigos pri la eblo ankaŭ al siaj samideanoj.

Nun estas trafa okazo por mi konfesi iaman pekon. Eble baldaŭ frapos sendito de juĝejo ĉe mia pordo.

Jam antaŭ 45 jaroj la gazeto "Esperanta Finnlando" publikigis parton de teksto aperinta en "Germana Esperanto-Revuo", kun subskribo de Reinhard Haupenthal. La titolo estis "Se atisto kaj itistino geedziĝus". Interesega eseeto, kiu plu ridigas min. Eble tamen tia leganto, kiu ne mem travivis la jarojn de la participa milito, ne povas ĝuste taksi ĝian subtilan humuron. Principe, ĝi estas plu aktuala, krom eble ĉe unu detalo: nuntempe jam apenaŭ okazas geedziĝoj pro simpla idokrizo.

Mi tre dubas, ĉu la tiama ĉefredaktoro de Esperanta Finnlando petis permeson kopii la tekston. Do, jen interesa casus belli! Sed la afero ne finiĝis en la 60-aj jaroj. Multe poste, en la epoko de interreto, iu Harri Laine metis tekstojn el la malnovaj gazetoj en sian retejon (eĉ en du tiajn), kaj ree ne petis permeson. Tie ili ankoraŭ paradas, tototoe, troveblaj por ĉiu trovemulo.

Bedaŭrinde, ambaŭ krimoj jam antaŭ longe "preskriptiĝis", kiel dirus latinema juristo, kaj do ne plu taŭgas kiel objekto de proceso. Sed ĉiam eblas provi.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-03-15 14:06
Tuja korekto: La dua alineo komenciĝu ĉi tiel:

Kompreneble, FINANCAJ konsideroj ludas rolon...
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-03-15 16:40
Kaj mia unua komento estis tro hasta. Mi intencis nur laŭdi kaj kuraĝigi. Aaron Swartz mi menciis ĝuste pro la nuna ondego de subteno por la principo de 'open access' - alirorajto al ĉiu, rajto por kio li brave aktivis.

Scienca Revuo intencas disvastigi tekstojn. Tio estas komplimento al tiuj aŭtoroj kaj estas helpo al la publiko. Tiuj aŭtoroj ne devos pagi por tiu servo kaj la publiko ne devos pagi por tiu servo. Mi faros kion mi povos por defendi tiun servon.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-15 16:46
Mi dankas al S-ro Laine, ke nun mi eksciis pri la represo de mia satira artikolo en Esperanta Finnlando 1967: 4, p. 30-31, ech se en formo kurtigita. Char la tiama redaktoro Vilho Setälä ne plu pendumeblas kaj la grava delikto jam eksmodighis pli ol Volapük, mi absolvas la unuighintajn komplotulojn...
 Ali-flanke D-ro Kueck tute trafe resumis la situacion. Sekve ISAE (mi ripetas la demandon: chu ghi jure ekzistas?) kaj ties nunaj matadoroj agus saghe, se ili konsilighus che juristo kompetenta pri tiaj aferoj. La ironio de S-ro Laine maltrafas: mi ne estas juristo, des malpli pseudojuristo...


La diron de Cindy Mckee certe komentos Andreas Erwin Kpnzli kiam li denove hantos chi-forume...


 
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-03-16 07:29
Temas ĉi tie pri simpla pesado de utiloj kaj riskoj. La utilo de publikigo estas granda, por la lingvo, por ĝiaj uzantoj kaj precipe por la aŭtoroj kies verkoj diskoniĝos. La riskoj estas neglektindaj.

Estas klare konstateble:

* La rajton decidi pri reta publikigo havas la aŭtoroj.
* Probablo, ke iu aŭtoro ne konsentos, estas egala al nulo.
* risko de jura proceso ne ekzistas

(La sola escepto al la dua kaj tria konstatoj eble estas RH.)

Krome, por eviti ankaŭ ĉian eblon de morala riproĉo

* ISAE klopodas antaŭhavigi al si permesojn de la aŭtoroj, ĉu per apartaj kontaktoj, ĉu per publika alvoko.
* ISAE obeos, se aŭtoro aŭ ties rajtoposedanto petos forigon de publikigota aŭ jam publikigita artikolo

Estas klare, kion ISAE faru. La afero ne rilatas al tio, ĉu ISAE "ekzistas" (estas jura persono laŭ iulanda leĝo), ĉar ĝi evidente ekzistas. Kompetenta specialisto pri aŭtoraj rajtoj (ne iu ajn juristo kompetentas) konsentos.

Niaj jurumaj harfenduloj povus prove ataki iun grandkompanion, kiu agadas multe pli proksime al la limo de malpermesita publikigo. Google povus estis bona kontraŭulo por juraj ekzercoj. Ekzistas ekzemploj ankaŭ en Esperantujo, sed mi ne nomas tiujn, ĉar ŝajnas troviĝi reala eblo de ĉikanado.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-16 12:14
Atentigi pri la praktiko de Google en rilato al enretigo kaj represado (print on demand) estas kiel pledi por chasteco en bordelo.

Kiu scias legi la germanan, povas konsulti jenan fak-artikolon de bibliotekisto "La bibliotekoj sin abolas au kiel Google books transformighas en monon".






http://www.b-i-t-online.de/[…]/fachbeitrag-wimmer.pdf


 
Kompreneble oni plu povas meti sian privatan "opinion" bazitan sur nenio pli alten al la jughon de kompetentuloj...
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-03-16 17:32
Mi pensas, ke la vojo Krea Komunajho estas la bona vojo por ISAE kaj por nia malgranda Esperantujo. Mi ghojas, ke ili decidis tiel. Mi ghojas ankau, ke ISAE provos meti chiujn antauajn artikolojn sur la Interreton spite al eblaj kontrauleghajhoj. Mi ankau kredas, ke inter la ghisnunaj komentantoj estas Harri Laine kiu klare montras sekvindan vojon por ni Esperantistoj.

Mi respektas la komentojn de Sinjoro Haupenthal, kaj mi shatas lian klaran esprimkapablon. Kaj finfine, mi kredas, ke li pravas kiam li diras, ke chiuj autoroj devas esti kontaktitaj, se ne la afero estas eksterlegha.

Harri Laine klare konsentas kun Haupenthal kaj Kueck pri tia afero, sed Harri montras al ni la ege tre klaran bildon de la kerna parto de la afero: la publikigo de tiuj sciencaj artikoloj estos bona por la autoroj, bona por ni Esperantistoj, kaj bona montro por la mondo ekster nia tro fermita Esperantujo. Mi preferas sekvi la ege klarajn konsilojn de Harri.

Se ni havos la novan sistemon de publikigado de ISAE, ni havos ion multe pli belan ol tiu de www.sciencedirect.com Per tiu komento, mi devojighas iomete de la temo, sed chu vi scias, ke en la arkivo de ili estas 600 sciencaj artikoloj kiuj enhavas la vorton ESPERANTO?! Tiuj artikoloj komencis skribighi antau pli ol unu jarcento. Ghuste kion oni diris pri Esperanto en tiuj artikoloj?

Por respondi al tiu demando, vi devas ACHETI la 600 artikolojn, chu la artikolo estas 25 paghoj au nur 2. La prezo? Chiu artikolo kostas chirkau 31 dolaroj. Mi taksis la totalan prezon por tiuj 600 artikoloj je 18,900 dolaroj! Kiom da mono ricevos la autoroj de tiuj artikoloj? Neniom, chu? Kelkaj el tiuj autoroj probable jam mortis antau pli ol 70 jaroj, tamen vi kaj mi chiam devas pagi por acheti ghin.

Kiu havas la pli grandan kulpon ISAE au ScienceDirect?

Mi persone sekvos la konsilojn de Harri, memoros la opiniojn de Jose Antonio kaj Roland, ghojos je la sinteno de Cindy, kaj laudos la strategion de Johannes Mueller kaj ISAE. Mi altestimas la komentojn de Sinjoroj Haupethal kaj Kueck, sed mi esperas, ke ili ankau prikonsideros kiel ni povas devigi ScienceDirect ne plu pagigi por artikoloj pri Esperanto kiam la autoroj de tiuj artikoloj jam malvivas pli ol 70 jaroj. Mi ne povas pruvi ke la autoroj de la artikoloj pri Esperanto en la revuo Lancet en la jaroj 1907 ghis 1909 mortis antau la jaro 1943, sed chu ScienceDirect povas montri la kontrauon?

Amike,

Dennis
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-16 19:55
Kia klauneska saltomortalo per kiu la Esperantisto de la Jaro provas plachi al chiuj kaj kredeble ech al sia bopatrino... Kia cerb-amputita sinteno krei simbiozon el laulegheco kaj kontraulegheco kaj fajfi pri ajnaj konsideroj juraj. Mi pli kaj pli timas, ke Andreas Erwin Künzli pravas per sia analizo de la mentaleco esperantista. La vero trovighas trans lia vort-elekto.

Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2013-03-16 20:38
Jes, la krea komunaĵo laŭ mi estas la plej bona vojo ne nur por Esperantujo sed por ĉiu ajn, kiu publikigas ion necelante gajni monon. Tio validas por preskaŭ ĉiuj, kiuj publikigas ion en Esperantujo.

Tial mi decidis publikigi mian muzikon kiel krean komunaĵon en mia muzika retejo http://muziko.johannes-mueller.org

Ĉar ISAE iel volas rekompenci la pagantajn membrojn, ni decidis, ke nur la pagintaj membroj havu aliron al la plej aktualaj artikoloj kaj la "liberigo" de la artikoloj kiel krea komunaĵo okazos maljam du jarojn post ties unua publikigo.

Pro la kialo, ke la eldonejoj de fakaj artikoloj kutime postulas absurde altajn sumojn por simpla elŝutado de artikolo, ekformiĝis antaŭ kelkaj jaroj la t.n. OpenAccess, kiu celas publikigi fakajn artikolojn libere sen limigaj kondiĉoj de la eldonejoj. Tio eblas, ĉar sciencistoj kutime ne gajnas monon per publikigi fakan artikolon. Foje eĉ male la eldonejoj postulas monon de la aŭtoroj.

Fomale ĝustas, ke ISAE antaŭ ol republikigi devus akiri la konsenton de la unupaj aŭtoroj resp. ties heredantoj. Harri Laine kaj Dennis Keefe konsilas subkompreni la konsenton de la aŭtoroj, ĉar la republikigo ja neniel malhelpas al ili. Tamen oni devas klare konstati ke per tia republikigo ISAE iĝas jure atakebla.

Laŭ miaj analizoj de la bibliografio de SR temas pri preskaŭ 700 individuaj aŭtoroj. Ĉirkaŭ 50 el tiuj aŭtoroj verkis po kvin artikolojn aŭ pli. Ĉirkaŭ 15 verkis po dek artikolojn aŭ pli.

Kio ekzemple okazus, se inter la heredantoj de la jam mortintaj aŭtoroj estas unu, kiu iakiale malŝatas la Esperanto-movadon kaj volonte kaptus la okazon jure piedbati ian Eo-asocion?

Resume la tuta debato montras, ke la leĝaro pri kopirajto bezonas vastan reformiĝon. En nia kazo la kopirajto kontribuas al la perdigo de kulturaĵoj. Se ni atendas ĝis 70 jaroj post la morto de aŭtoro la verko verŝajne malfacilege atingeblas. Jam nuntempe estis sufiĉe malfacila tasko kolekti ĉiujn numerojn de Scienca Revuo por skanado kaj mi ĝojas, ke ni jes jam skanis ĉion.

Amike

Johannes
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-03-16 22:05
Atendi la 70 jarojn eĉ ne multe helpus, ĉar dum tiuj 70 jaroj oni verŝajne denove plilongigos la daŭron de kopirajton, kiel jam okazis plurfoje.
Hartmut Traunmüller
Hartmut Traunmüller diras:
2013-03-17 00:47
 Se vere necesus konsento de la aŭtoroj, tiam estus (almeanŭ en mia lando) kontraŭlege konsideri nerespondon de aŭtoro kiel konsento. Laŭ mia kompreno tamen ne estas dubo pri tio, ke ISAE havas la kopirajton por la artikoloj publikigitaj en sia Scienca Revuo. Tio signifas ke ISAE rajtas mem decidi pri libera aliro al arkivo de la revuo.

Scienca Revuo malsamas al plej multaj aliaj internaciaj sciencaj revuoj en tio, ke tiuj aliaj (tiuj en kiuj mi mem publikigis) kutimas forpreni la kopirajton de la aŭtoro. Dum la pasintaj kelkaj jaroj, tamen multaj universitatoj kaj financantoj de sciencaj esploroj ekpostulis de siaj dungitoj arkivigon de cxiuj revuaj artikoloj en la reto por libera aliro, kaj plej multaj revuoj nun premesas tion en iu aŭ alia formo.

Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-17 05:57
"Se vere necesus konsento de la aŭtoroj, tiam estus (almeanŭ en mia lando) kontraŭlege konsideri nerespondon de aŭtoro kiel konsento/n/."



Efektive tiel estas. Chio cetera estas dezir-inklina pensado...



 "Laŭ mia kompreno tamen ne estas dubo pri tio, ke ISAE havas la kopirajton por la artikoloj publikigitaj en sia Scienca Revuo. Tio signifas ke ISAE rajtas mem decidi pri libera aliro al arkivo de la revuo."



Simpla supozo bazighanta (provizore) sur nenio. ISAE devus pruvi a) ke ghi jure ekzistas kaj ekzistis ekde 1949, b) ke laukontrakte la kontribuoj en Scienca Revuo
ne plu apartenas al la autoroj, sed al ISAE. Anstatau galimatii, ISAE montru tiujn kontraktojn.



Hartmut Traunmüller
Hartmut Traunmüller diras:
2013-03-17 18:52
Laŭ mia kompreno estas tute en ordo, se ISAE disponigas skanitajn versiojn de la artikoloj en formo de DVD kaj, pli dezirinde, metas ilin en la reton por libera aliro.

Nur la teksto de la anonco ne estas en ordo. On ne nomu tion ”republikigo”, ĉar nur temas pri disponigo en nova medio de jam ekzistanta publikaĵo. Konsenton al publikigo en tiu la aŭtoroj evidente jam donis kiam ili transdonis siajn manuskriptojn al la redakcio de la revuo. Estus alia afero, se oni intencus republikigi ekzemple nur kelkajn elektitajn artikolojn en alia kunteksto.

Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-03-17 23:41
Jes, tiu vidpunkto ŝajnas unuavide tute kredinda. Se eldonejo faras senŝanĝan represon de verko, ĝenerale ne necesas reiri al la aŭtoro por repeti permeson, kaj se la represo uzas alian paperon aŭ havas alian kovrilon, ankaŭ tio ne necesigas novan permeson.

Ĉu ISAE devas pruvi, "ke ĝi jure ekzistas kaj ekzistis ekde 1949"? Supozeble ne, ĉar sufiĉus, ke la nunaj agantoj estu heredantoj de la rajtoj de la iamaj. Ĉu iu serioze kontestas tion? Ĉu iu alia pretendas esti la vera posteulo de la iama ISAE?
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2013-03-18 01:57
Bonega afero, laŭdinda. Antaŭen! La scio estas libera!
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-18 12:14
Lige kun miaj lastaj komentoj en Libera Folio estighis la jena korespondo kun Kniivilä:
 
2013-03-16, 22.09 h


Estimata,
mi petas vin en komentoj de Libera Folio deteni vin de esprimoj, kiuj facile povas esti interpretitaj kiel ofendoj kontraŭ unuopaj personoj. Ĉi tiu estas unua, privata averto.
Kalle Kniivilä
Libera Folio
~~~~~~~~~~~~~

Respondo: 2013-03-17, 5,38 h
 
Sur kio konkreta bazighas chi "averto"?

Respondo: 2013-03-17, 8.26 h
 
La enhavo de viaj lastaj komentoj, precipe tiu pri Dennis Keefe.
Kiel dirite, estas privata averto. En pli serioza kazo povas sekvi publika averto kaj/aŭ elfermo.
~~~~~~~~~~~~~
Kalle Kniivilä

---

Mi ne sciis, ke la Esperantisto de la Jaro estas mimoza pro nenio. Sed eble la Movado kreas siajn proprajn ikonojn kaj sanktul-figurojn. Mi atendas instrukciojn pri pento-farado...

RH
Redakcio
Redakcio diras:
2013-03-18 12:33
Se s-ro Haupenthal supozas, ke Dennis Keefe plendis pri la koncerna komento, li malĝuste supozas. Mi tute memstare konstatis, ke ĝi troviĝas ĉe la limo de tio, kio estas permesata, kaj tial s-ro Haupenthal ricevis averton.

Pentofarado ne necesas, necesas nur sekvi la regulojn de Libera Folio kaj laŭeble ankaŭ bonan tonon. Alikaze povos sekvi elfermo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-18 14:49
S-ro Kniivilä bon-volis komuniki jenon:

Se s-ro Haupenthal supozas, ke Dennis Keefe plendis pri la koncerna komento, li malĝuste supozas. Mi tute memstare konstatis, ke ĝi troviĝas ĉe la limo de tio, kio estas permesata, kaj tial s-ro Haupenthal ricevis averton.

Pentofarado ne necesas, necesas nur sekvi la regulojn de Libera Folio kaj laŭeble ankaŭ bonan tonon. Alikaze povos sekvi elfermo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio


---
 
En ordo, se Kniivilä liber-vole kaj senpage engaghighas por la Esperantisto de la Jaro. Li tamen bon-volu ekspliki la jenojn:
 
1. Kion signifas, lau S-ro K. "ĉe la limo de tio, kio estas permesata"? Chu cis au trans la limo? Kja kiuj estas la konstataj kriterioj de S-ro K.? (Cetere: tio kio estas permesata, ankorau ne estas malpermesita.)

2. Kion, lau S-ro K., signifas "privata" averto? Chu li ludas duoblan rolon de redaktoro kaj privatulo?

3. Kion, lau S-ro K., signifas "bona tono"? Chi svagajhoj el la repertuaro de burgha filistrismo helpas al neniu. Li do ne kashu sin malantau tiaj eksmodaj konceptoj.

Montrighis el la diskuto, ke multaj ne pretas akcepti jurajn validajhojn en kazo de enretigo de dokumentoj. Estus mirige (au tipe?), se la samaj personoj volus subite absolutigi sian filistrecon bazitan sur nenio.

RH
Redakcio
Redakcio diras:
2013-03-18 15:08
Privata averto signifas, ke la averto estis komunikita nur al vi.

La reguloj por komentado troveblas en la kolofono.
http://www.liberafolio.org/kolofono

Jene vi ricevas publikan averton.

Sendepende de tio, ĉu vi konsideras bonan tonon "eksmoda koncepto", mi ankoraŭfoje petas vin deteni vin de ofendoj kontraŭ unuopaj personoj.

Plia diskuto pri la avertoj ne okazu ĉi tie.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-03-18 17:29
Resumo: 41 vortoj. Komentado: 499 vortoj

Resumo:

Mi parolas pri la maljusteco de la pagigo de ScienceDirect por esperantaj artikoloj aperintaj en sciencaj ĵurnaloj antaŭ pli ol cent jaroj. Pri la moderna epoko, mi ripetas mian subtenon de la ideoj de Gesinjoroj Muller, Laine, McKee, Schnell kaj Vergara, kaj samtempe respektas kaj altestimas la opiniojn menciitajn de Sinjoroj Haupenthal kaj Kueck.

Komentado:

Hodiaŭ per la retejo www.sciencedirect.com mi provis trovi, per reta serĉado ĉe tiu retejo, ĉiujn sciencajn artikolojn de iliaj arkivoj inter la jaroj 1886 kaj 1910, en kiuj aperas la vorto Esperanto. Entute la retejo listigis 33 el tiaj artikoloj. Ili tamen ampleksis maksimume nur 92 paghojn. Ĉiuj el tiuj artikoloj, krom unu kiu estas senpaga, estas haveblaj je pago de $31.50. Tiu senpaga artikolo, parenteze, estas la morto-anoncoj de la medicina ĵurnalo LANCET. Ni Esperantistoj kiuj volas vidi ĝuste kion oni diris kaj skribis en tiuj sciencaj publikaĵoj devas pagi entute $1008, aŭ proksimume 11 dolarojn por ĉiu paĝo. Se vi mendos, ili tuj sendos al vi pdf-dokumenton.

Kial ni devas pagi por niaj esperantaj artikoloj? Lastjare, Elsevier, la eldonisto de ScienceDirect gajnis multe pli ol miliardon da dolaroj, se fideblas la informo pri ili en Wikipedio. Kial ili devas vendi artikolojn de unu paĝo, de kvarono-paĝo, aŭ malpli aŭ pli, je la prezo de $31.50? Kial ili aŭdacas meti prezon sur tiuj artikoloj? Mi priatentis la rimarkon supre ke la leĝo donas 70 jarojn de protektata kopirajto post la forpaso de la aŭtoro. ScienceDirect kaj Elsevier certe scias, ke eble kelkaj el tiuj aŭtoroj jam mortis antaŭ la jaro 1943, tio estas, antaŭ 70 jaroj. Mi estas relative certa, ke tia estas la okazo, kaj mi klarigos kial.

Mi jam menciis, ke unu el la artikoloj kun la vorto Esperanto estas senpaga. Tiun artikolon, la morto-anoncojn, mi elŝutis kaj tralegis. Inter la homoj kiuj forpasis estis ĝuste unu el al aŭtoroj de artikolo pri Esperanto en Oktobro, 1905! La artikolo nomata “An Esperanto Society for Medical Men,” aperis en la prestiĝa ĵurnalo LANCET, kaj estis verkita de Doktoro E. T. Whitaker. Doktoro Whitiker mortis, 10 monatojn post la eldono de lia artikolo pri Esperanto, la 29an de Aŭgusto, 1906.

Estus bone se iu el ni povus komenti, laŭ pli profesia vidpukto ol la mia, pri a vasteco de esperantaj trezoretoj kiuj estas nuntempe blokitaj pro neleĝa kaj tute ne justa misuzo de firmaoj kiel ScienceDirect kaj Elsevier.

Ni NE estas solaj. Pli kaj pli da esploristoj, universitatanoj eble eĉ kunlaboros kun ni, kaj eble inverse. Kiel mi diris, mi tute ne estas fakulo pri la temo, sed eble estas Esperantistoj kiuj pli interesiĝas pri tiaj temoj, kaj multe pli kompetentas. Ni ne senmoviĝu rilate kopirajton. Kaj pri nia pli moderna epoko, mi volas ripeti mian kompletan akcepton kaj subtenon de la ideoj de Harri Laine kaj de aliaj.

Eble mi rediru tion kion mi diris antaŭe, ĉar ŝajnas, ke kelkaj homoj ne bone komprenis ĝin: Mi persone sekvos la konsilojn de Harri, memoros la opiniojn de Jose Antonio kaj Roland, ghojos je la sinteno de Cindy, kaj laudos la strategion de Johannes Mueller kaj ISAE. Mi altestimas la komentojn de Sinjoroj Haupethal kaj Kueck, sed mi esperas, ke ili ankau prikonsideros kiel ni povas devigi ScienceDirect ne plu pagigi por artikoloj pri Esperanto kiam la autoroj de tiuj artikoloj jam malvivas pli ol 70 jaroj.

Amike,

Dennis Keefe
Krizipo
Krizipo diras:
2013-03-18 18:21
"Kial ni devas pagi por niaj esperantaj artikoloj?" Unue, tiuj artikoloj estas ne "niaj". Kaj due, vi ne "devas" pagi por ili. Simple ne aĉetu ilin!

Via tuta argumentado per jam longe mortaj aŭtoroj ne koncernas la kazon. Pasinta kopirajto ne forigas la vendorajton de la eldonejo. La eldonejo rajtas vendi eĉ la aeron, kiun vi forspiras dum legado. Tamen, neniu devigas vin akcepti tian oferton. Simple ne aĉetu!

Vi ne devas aĉeti, kaj la entrepreno ne devas donaci.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-03-18 18:20
Reinhard Haupenthal agus saghe, se li konsiliĝus ĉe juristo kompetenta pri kalumniaj aferoj, kaj ne nur simple skribus ĉi tie kion salivo portas en lian buŝon. Cetere, chu iu "Reinhard Haupenthal" jure ekzistas? Pasporton mi petas aŭ alian identigilon – minimume kopion de fakturo pri elektro aŭ gaso, kiel oni kutimas en Britujo.
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-18 19:04
Blagojn mi shatas: sendu al mi vian e-mail-adresosn kaj mi povas sendi al vi en skanita formo kopion de mia lasta elektro-fakturo. Eble ni povos kompari la prezojn. KIal vi ekdubis pri mia ekzisto ne jam kiam vi legis mian sia-tempan satiran artikolon? Kio pleas vin?
RH
Redakcio
Redakcio diras:
2013-03-18 19:42
Spite klaran instrukcion ne fari tion, Reinhard Haupenthal provis daŭrigi ĉi tie diskuton pri la la avertoj kiujn li ricevis. Pro tio li nun estas elfermita el komentado en Libera Folio dum unu monato. Liaj koncernaj komentoj estas forviŝitaj.

Kalle Kniivilä
Redaktoro de Libera Folio