Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Civito asertas ke TEJO trompadis Eŭropan Union

Civito asertas ke TEJO trompadis Eŭropan Union

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 00:38
La Esperanta Civito en sia retejo disvastigas aserton, laŭ kiu TEJO havigis al si subvenciojn de EU, trompe pretendante, ke la asocio havas "dekduon da oficistoj", kio kompreneble ne estas vera. Pli bona maniero havigi monon estus fondi paralelan organizaĵon, proponis Giorgio Silfer al la estraro de TEJO. Laŭ Osmo Buller la akuzo pri trompo estas nur kalumnia blufo.

La Junularan Esperanto-Semajnon en Naumburgo partoprenas ne nur granda parto de la estraro de TEJO, sed ankaŭ Valerio Ari, la pinta figuro de la Esperanta Civito, pli konata sub sia plumnomo Giorgio Silfer. Laŭ la fontoj de Libera Folio, li provis gajni la favoron de la TEJO-gvidantoj, proponante diversajn solvojn al aktualaj problemoj de la junulara asocio.

La problemojn de Pasporta Servo li proponis faciligi per kunlaboro kun freŝa civita projekto, la tiel nomata Pasvorta Reto, ene de "Tempobanko", "registrita sub la nomo Lex Margarita". Laŭ pli fruaj komunikoj la enigma Pasvorta Reto devus ekfunkcii jam en 2012 kaj priservi anojn de la Civito, aŭ necivitanojn kiuj "estas garantiitaj de almenaŭ du civitanoj".

La eventuala praktika funkciado tamen plu restas nekonata, sed la propono pri kunlaboro kun Pasporta Servo estis jam pli frue farita publike en la retejo de la Civito. En la sama komuniko la anonima Civita aŭtoro aplombe malaprobis alian paralelan projekton de gastiga servo, proponatan de Yenovk Lazian, per la vortoj "Turkoj ĝojus ekscii ke armeno tiel mensogas, bedaŭrinde".

Dum silvestraj intertraktadoj kun la TEJO-pintuloj Valerio Ari sugestis, ke se ne facilas sendependiĝi de UEA, ja eblus fondi paralelan, sendependan organizaĵon, kiu kolektu subvenciojn uzotajn por la agado de TEJO. Samtempe, la 31-an de decembro, la Esperanta Civito en sia retejo publikigis novan komunikon sub la optimisma titolo "TEJO tute ne estas mortanta". En ĝi la anonima aŭtoro ne eksplicite klarigas la ideon pri paralela, ombra TEJO, sed aludas, ke almenaŭ ĝis nun la subvencioj de TEJO estis ricevitaj sub falsaj premisoj:

TEJO… estas jure nur branĉo de Universala Esperanto-Asocio. Tiu interna dependo estis ĝis nun oportuna precipe ĉar eblis blufi pri la nombro da oficistoj (indikante la dekduon de UEA en Roterdamo)…

Libera Folio turnis sin al la ĝenerala direktoro de UEA/TEJO por informiĝi, ĉu efektive TEJO kaj UEA donis misgvidajn informojn lige kun subvencipetoj.

Libera Folio: La Esperanta Civito en sia retejo asertas, ke TEJO blufe ricevis administrajn subvenciojn de Eŭropa Unio, asertante en siaj subvencipetoj, ke ĝi havas "dekduon da oficistoj". Ĉu efektive en la subvencipetoj de TEJO estis indikita la tuta kvanto de oficistoj de UEA? Kaj ĉu vere UEA havas dekdu oficistojn?

Osmo Buller: — Tiu aserto mem estas blufo kaj kiel tia kalumnia. TEJO neniam ŝajnigis, ke ĉiuj oficistoj de la Centra Oficejo estus ĝiaj oficistoj. En la raportoj pri subvencioj TEJO anoncis nur parton de la labortempo de kvar oficistoj kiel TEJO-rilatan laboron. Temis pri la ĝenerala direktoro, librotenisto, oficeja sekretario kaj redaktoro de Jarlibro. Ankaŭ dekduo kiel la nombro de la CO-oficistaro estas blufo, evidente intenca. La vera nombro estas naŭ, el kiuj nur ses estas plentempaj.

Ĉu tia blufo, se ĝi efektive okazis, ne povas konduki al postuloj pri repago de jam uzitaj subvencioj kaj tiel eĉ pli seriozaj financaj problemoj por la junulara sekcio de UEA?

— Blufo okazis nur en la Civita retejo.

Kiel ĝenerale statas nun la financoj de TEJO? Ĉu sendependiĝo de UEA povus utili al la funkciado de TEJO? Kio malhelpus tian sendependiĝon?

— La financoj postulas daŭran atenton de la estraro, sed en tio estas nenio nova. Sendependiĝo indus, se tio donus pli da utilo ol malutilo al TEJO, sed oni ĉiam konkludis, ke tiel apenaŭ povus esti. Fundamente malĝuste estus pravigi la sendependiĝon per reguloj de eŭropaj instancoj. TEJO estas tutmonda organizo, en kiu ankaŭ neeŭropanoj povu senti sin hejme. Formala malhelpo estas, ke la Statuto de UEA difinas TEJO-n kiel integran parton de UEA. Organizo kun tiu nomo ekster UEA povus esti nur, se UEA ŝanĝus tiun artikolon en sia Statuto.
arkivita en:
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-02 14:55
S-ro Silfer ofte memorigas min pri la komika Kaa, t.e., la ruza fikcia pitonserpento kiu klopodas per siaj hipnotaj okuloj kaj deloga vocho trompe chasi la ghangalinfanon Mowgli en la Disney-desegnofilmo "La Ghangala Libro" (1967). Kohere al sia mirinda miksajho de mitomanio kaj megalomanio, li kreeme elpensis por si tutan apartan mondeton, kun aro da instancoj, juraj proceduroj kaj simboloj. Mi tamen miras ke iuj en TEJO povus serioze pensi ke io reala au utila troveblus en la Silfera utopio. Nu, ja la pitono Kaa konvinke kantas "fidu min" al Mowgli...
Gunnar Gällmo
Gunnar Gällmo diras:
2013-01-03 16:47
Eble oni povus diri ke la "Civito" rilatas al UEA kiel la Kaa de Disney al la Kaa de Kipling...
Sergeo Tyırin
Sergeo Tyırin diras:
2013-01-04 10:06
Jam la 1-an de januaro, mi atentigis la redaktoron de HeKo pri eraroj en la artikolo, interalie la nomo de la instanco kiu donas la administran subvencion (ne EJF sed Eŭropa Komisiono), kaj la nombro de CO-oficistoj kiuj faras TEJO-rilatan laboron (kiel menciita, estas 4, kies suma laborhoraro egalas al 1).
Ĝis nun venis neniu reago el la redakcio, nek la artikolo estis korektita.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-07 18:03
Kiel kutime, che la komentoj de HeKo temas pri torditaj interpretajhoj. En chi tiu artikolo http://www.nzz.ch/[…]/die-plansprache-in-der-planstadt-1.17880427 oni tute ne parolas pri "vane esperantaj idealistoj kaj polvokovritaj malsukcesoj", kiel HeKo laste skribis (vd. http://www.esperantio.net/index.php?id=2092). Povas esti, ke la verkinto de la komento komprenis la intencon de la NZZ-artikolo en tiu negativa senco, sed tio estu lia persona interpretado, kiun oni ne devas sekvi nek dividi nek kredi. La vero estas, ke en la artikolo la vortoj "(esperantaj) idealistoj" ech tute ne aperas (ech la vorto "idealo" ne estas uzata), kvankam che Esperanto temas pri alta idealo kaj che la e-istoj idealistoj. Krome, la vorto "vane" rilatas al la klopodo de s-ro Jean-Pierre Veya, kiu, se mi bone komprenis, kontraustaris iun proponon de la urba konsilio rilate la apogon de Esperanto. Ankau la vorto "malsukesoj" tute ne ekzistas en la artikolo, kaj la vorto "polvita" rilatas al la bibliotekaj ejoj plenaj de libroj kaj gazetoj, sed ne estas uzita por diskrediti Esperanton. Do, tiu komento estas elstara ekzemplo kiel HeKo plukas kelkajn vortojn el iu artikolo por kuiri propran salaton lau la recepto kaj gusto de la percepto kaj interpretado de la Civito. Tio certe estas falsa, stulta kaj neakceptebla praktiko.
La publikigita artikolo pri Eo kaj CDELI en la "lautparolilo de la burgha klaso", kiun la koncerna verkinto, kiu estas konata kiel eterna stranga ultrakomunisto de la eksa specio, evidente abomenas, male estas sufiche pozitive verkita kaj reflektas pli malpli trafe la realajhojn de Esperanto konforme al la tradicia raporto-maniero pri Esperanto, kiu kiel kutime estas chiam iomete teda kaj stulta, char la informoj estas chiam samspecaj kaj samtonaj kaj la antaujughoj pri Esperanto restis konservitaj (ilin la Eo-movado ne sukcesis elsarki che la "ekstera mondo" dum 125 jaroj). Oni tuj rimarkas, ke la koncerna jhurnalisto probable nenion scias kaj nenkion komprenas pri Esperanto, do lia artikolo ech ne povas esti sufiche serioze konsiderata (ekzemple en scienca bibliografio). Sed oni ne povas subteni la aserton de HeKo, ke "NZZ tiel plu kontribuis al la negativa bildo de nia lingvo". La "intelekta" nivelo de tiu artikolo estas ech iom pli alta ol kutime, kvankam en la artikolo trovighas kelkaj kuriozajhoj, kiujn necesus forlasi por eviti la ridindigon de Esperanto. Se do la koncerna jhurnalisto, kiu ne kapablas distingi Esperanton de la rumana, romancha au "kuireja" latina, li mem kulpas kaj diskreditis sin mem. Ech se tio estas skribita kun certa ironio, la malsukcesinta infaneca sherco estas okazo por oscedi. Sed oni ne forgesu, ke la jhurnalistoj ripetas en siaj artikoloj kutime nur tion, kion la e-istoj rakontas al ili, kaj iomete ornamas ilin per siaj subjektivaj imagoj, kiuj estas karakterizitaj de neinformiteco, nescio kaj malklero. Do, se la e-istoj retrovas idiotajhojn en tiuj artikoloj, ili principe mem kulpas kaj ne plendu. La amaran kvitancon (au punon) ili kutime ricevas per tiaj artikoloj, per kiuj ili blinde kredis, ke oni propagandu kaj laudu Esperanton. En tiu profunda naiveco konsistas la tuta tragedio, au tragiko, de tiuj e-istoj (kiuj mem neniam skribis ion inteligentan, saghan au kritikan pri Esperanto, sed nur blnde ripetadis la mitojn kaj legendojn, duonveroj kaj falsojn de la Esperanto-propagando).
 
Pri la tradicia raportado pri Eo en Svislando ekzistas ja jena studo (kiun oni jam devus ghisdatigi) legebla sub http://www.esperanto.de/ea/2008/ea2008_5_3.pdf
Legante la artikolojn pri Eo, kiuj aperis en la germanlingva gazetaro en 2012 (kelkaj estas kolektitaj sur www.planlingvoj.ch), mi ne povas konstati substancan "progreson" de tiuj raportado kaj informado pri Eo. Male, la "intelekta" nivelo farighas lau mia impreso pli kaj pli primitiva. Sed tiu problemo rilatas ghenerale al la "moderna" jhurnalismo, kiu ofte malsanas pro unuflanka, suprajha kaj sensaciema perceptadoj de la aferoj. NZZ ne estas escepto. (Sed se kamarado Rooke kaj la civita bando kapablus krei intelekte tiom elstaran jhurnalismon kiel ghi aperas en NZZ, oni povus esti tute kontenta.)

Andreas Kuenzli, Svislando, www.planlingvoj.ch
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-08 08:30
Laudifine, blufo ne povas estas kalumnia, kiel asertite en la supra artikolo. Blufo estas ekzemple, se iu utiligas la titolon "profesoro", au "konsulo", kvankam li mem evidente ne estas profesoro oficiale, kaj ech ne doktoro lau la Bolonja sistemo, au se de neniu grava instanco li estis nomita "konsulo", ktp. Kion Silfer maksimume faris en chi tiu aktuala TEJO-kazo, estis submeti falsan aserton, au imputon, au (intence au ne) misinterpreti au tordi la faktojn, kiel li kutimas tion faras. Do, ech ne indas atribui atenton al tiu afero kaj dedichi apartan artikolon en Libera Folio en la plej fronta pozicio. Tio estas bulevardeska jhurnalismo. Prefere, oni turnu la atenton al pli gravaj demandoj kaj problemoj de la Eo-movado anstatau al stultaj sensaciajhoj kaj banalajhoj.
 
Krom tio estas iom ridinde, ke e-istoj tuj nomas iun akuzon au kritikon kalumnia, se ili ne konsentas pri ghi au sentas sin iel ofenditaj. Se io devas shanghighi en la Eo-movado, tiam estas tiu eterna infaneca ofendita-sin-sentemo.