Forpasis Helmar Frank
Helmar Frank, 19. 2. 1933 – 15. 12. 2013
Profesoro Helmar Frank estas inter esperantistoj plej vaste konata kiel la iniciatinto, fonda prezidanto kaj multjara motoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Tio certe estas lia tre grava merito, sed necesas ankaŭ rememori, kiel enhavriĉan kaj rezultoplenan vivon li havis en pluraj fakoj: Li estis sendube pioniro de informadika psikologio kaj fronta reprezantanto de kibernetika pedagogio, ene de kiu li intensive okupiĝis inter aliaj problemoj pri lingvo-orientiga instruado de Esperanto.
Li estis ankaŭ kunfondinto de Eŭropa Klubo, kiu okupiĝas pri neŭtrala lingva politiko; politike engaĝiĝinta liberalulo, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko; kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko.
Mi aldonu ankaŭ mian privatan subjektivan noton: Mi kunlaboris kun profesoro Frank longtempe kiel senata sekretario de AIS kaj ankaŭ kiel membro de la eldoneja grupo Akademia Libroservo (libera eldoneja grupo ene de AIS) kaj eldonisto de pluraj liaj verkoj, kaj do ni pasigis sufiĉe multe da tempo kune.
Dume mi multe lernis de liaj precizeco kaj respondeco, sed mi ankaŭ ekkonis lin kiel homon amikeman kaj sporteman, ekzemple kiam ni dum kelkaj kongresoj ĉiutage matene komune intensive naĝis jam antaŭ la matenmanĝo.
Profesoro Frank estis tre fekunda faka kaj scienca aŭtoro. En la festlibro omaĝe al la okdekjariĝo lia bibliografio ampleksas 38 dense skribitajn paĝojn, plenajn de liaj publikaĵoj. Tio certe estas grava heredaĵo por liaj sciencaj posteuloj. Malgraŭ tiuj siaj atingoj li restis ĉiam ne nur nobla, sed ankaŭ modesta kaj helpema persono. Honoron al lia memoro!
Petro Chrdle
Profesoro Frank trovis la plej aktualan sintenon al la moderna scienco de sia tempo. En la jhus komencita komputera erao, la pensmaniero de la kibernetika modeligo estis grava pedagogia helpo por liaj studentoj kompreni la plejnovan en la scienco.
Sed la plej grava en lia pensmaniero, (kion bedaurinde nur malmultaj komprenis de siaj kolegoj kaj sekve ankau de liaj studentoj che naciaj universitatoj) estis sia malfermigho al inter-eca diverseco, en la scienco kaj sekve ankau en la politiko.
Li organizis konkrete (ne nur paroladis) konferencojn, forumojn, seminariojn, kie akademianoj, sciencistoj el diversaj branchoj kaj landoj kunvenis kaj povis trajni siajn inter-ecajn emojn kaj malfermi siajn propra fakan kaj nacian limigitecon eksteren. Ke li trovighis en la ghusta sciencospirita sfero estas pruvebla kun la fakto, ke novtempe la plejmultaj nobelpremioj venas el la kunlaboro de diversaj sciencaj branchoj, ech la sama premio por diversaj sciencistoj el diversaj landoj.
Li ekkonis, ke grava baro por libera fluo de la scienca informadshangho, estas la nekomprenkapablo de sciencistoj pro la diversaj naciaj lingvoj. Kaj kio estis tre grava; ke kelkaj naciaj lingvoj estas en la scienco preferitaj, t.e. ne havas chiuj la saman shancon esti ghustatempe audita de la scienckomprena publiko. Tio signifas ke, la internacia demokratio ne funkcias, pro lingvaj baroj.
Pro tio prof. Frank decidis uzi iun internacie neutralan, jam funkciantan internacian lingvon, esperanto, kion li nomis simple Ilo-n, kiel ghin lia inicianto Zamenhof jam ankau nur nomis. Li kiel sciencisto, memkompreneble ne estus trankvila nur sen iu pruvo alpreni ion kaj faris sciencajn pruvojn por la kvalifikeco de tiu lingvo, ricevinte rezultojn de ghia senlima uzebleco en chiu flanko de la viva homa socio, inkluzive la sciencon.
Multe da energion li dedichis al institucia surkonstruo de iu tute novspeca akademio, “Akademio Internacia de la Sciencoj” kiu unue trovis sian sidejon en San Marino kaj en la lastaj ch. 20 jaroj agis en diversaj europaj landoj. Okazis studadsekcioj en: San Marino, Italio, Germanio, Ruslando, Slovakio, Chehio, Rumanio, Bulgario, kun universitatprofesoroj kaj studentoj el ech pliaj aliaj landoj, kie chiam estis emfasita la diverseco de la sciencaj fakoj kaj lingvoj. La oficiala lingvo de sesioj estis la nacia lingvo, kie okazis la kunveno kaj Ilo t.e. esperanto, por ghenerale demokratia kompreno. Li nomis tion: kognitivan dulingvecon.
Lian lastjarajn energiojn prof. Frank precipe uzis por surkonstrui la “murojn” (kiel li diris) de la AIS-akademio. En Komarno/Komárom che la Slovak-Hungara limo sur la Danubo. Estis jam achetita la grundo en la centro de Komarno kaj farita la konstruplano de la “muroj” de la unuversitato. Bedaurinde la plano fiaskis pro la neakcepto la projekton de la slovaka shtato. La sperto el la projekto restas, ke ghis nun tamen ke, oni multe parolas pri EuropUnia integrigho, la Europaj shtatoj ne estas maturaj fari konkretajn pashojn al ghia realigho.
Mi memoras al iu konkrete okazinta kunlaboro kun prof. Frank, de kie estas ekkonebla lia esence labortrajta karaktero. Ni estis en AIS-sesio petenkoste en la Harz montaroj, apud iu esperanto festo. Kiel chiam ni AIS-anoj nur parte kunfestis che similaj esperantistaj kunvenoj, ni precipe volis labori. Chi foje ankau preskau cent partoprenantoj festis. Ni tri, prof. Frank, alia AIS-ano kaj mi, laboris en iu malgranda chambro apude por finkonstrui iun informleteron pri “Europa Klubo”. Jam estis 23 horoj nokte, ni chiuj estis jam sufiche lacaj. Mi diris; mi jam estas tiel laca, ke mi ne plu povas koncentrighi, mi devas iri dormi. Frank respondis: bone iru ambau dormi, mi finas la laboron. Li restis kaj plu faris.
Por mi persone estis decida la AIS-o resti ankau che la esperanto movado. Mian atenton altiris origine esperanto, char mi doktorighis che la munkena universitato pri dialogika pensado kaj en esperanto mi trovis konkrete praktikan uzon de tiu pensmaniero, kun kiu mi ghis tiam nur teorie okupigis. Kaj che AIS-o mi trovis ech okupighon sur akademia nivelo kun tiu afero.
En la pli ol 15 jaroj kiam mi partoprenis kaj ankau mem prelegis en seminarioj kaj kunvenoj, mi dankeme rememoras al prof. Frank, kiel iniciato de tiu komunumo, kie mi renkontis homojn el chiu parto de la mondo, kie mi unue en mia vivo trovis personojn kun kiuj mi sentis min “hejme” kaj komprenata en la homa inter-eco.