Freŝa PoMEGo malkomplike korektas
Libera Folio: Kial kaj kiam vi komencis okupiĝi pri verkado de Esperanta gramatiko?
Bertilo Wennergren: — Mi ĉiam havis grandan emon provi klarigi aferojn en klara kaj facile komprenebla maniero. Ĉiam, kiam mi ekokupiĝis pri io nova, mi eksentis emon organizi la sciojn pri tio en sistema maniero. Se mi sukcesas pri io tia, tio estas al mi granda plezuro. Tial jam tre frue mi komencis fari provojn de sistema gramatiko pri Esperanto, unue por Svedoj. El tio rezultis mia Esperanto-Kompendio por Svedoj, kiu – se mi ne eraras – ankoraŭ estas uzata. Ĝi aperis unuafoje iam meze de la 1980-aj jaroj. Poste ĝi estis la semo, el kiu kreskis PMEG.
Kiam la unua versio de via Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko aperis en la reto? Kiajn reagojn vi ricevis tiam?
— La ekzaktan daton mi ne plu memoras. Mi scias, ke mi diskonigis la enretigon pere de soc.culture.esperanto. La efektiva mesaĝo tamen ne plu estas retrovebla en la arĥivoj. Sed ŝajne tio okazis en 1994. Jam la unuaj reagoj estis pozitivaj, sed ne tiom vastaj. Nu, la Interreta Esperanto-komunumo tiutempe ne estis same granda kiel nun. Mi timis, ke oni tuj masakros min pro miaj frenezaj gramatikaj terminoj, sed je mia surprizo neniu kritikis miajn elpensaĵojn tiutempe. Tio intertempe ŝanĝiĝis. Nun ekzistas homoj, kiuj kuraĝe masakras. Tre bone. Mi ŝatas kontraŭdirojn, precipe kiam oni uzas fortajn argumentojn.
Ĉu vi scias, kiuj partoj de via manlibro plej interesas la legantojn?
— Ho ve! Mi neniam sukcesis malĉifri la datumojn pri vizitoj. Kelkfoje mi provis uzi diversajn programojn, kiuj analizas tiajn aferojn, sed neniam rezultis digestebla statistiko. Fakte min mem plej interesus ekscii, kiam homoj ion certan serĉas, sed ne trovas ĝin.
Kiujn gramatikajn demandojn vi plej ofte devas respondi?
— Mi sufiĉe ofte ricevas diversajn demandojn, sed mi neniam povis konstati tendencojn aŭ ofte revenantajn temojn. Oni demandas pri etaj detaloj, ofte pri aferoj, pri kiuj mi neniam pensis. Ne malofte mi devas vere pripensadi, kiel respondi. Ĉiam estas io nova kaj surpriza. Tre interese kaj stimule.
Ĉu vi opinias, ke via verko unuavice priskribas la efektivan lingvouzon, aŭ ĉu ĝi unuavice celas doni konsilojn pri ĝusta lingvouzo?
— Tio iom varias. Ne ĉiuj temoj estas traktataj en ekzakte la sama maniero, interalie ĉar iuj partoj ankoraŭ estas en pli-malpli la sama stato, en kiu ili estis en 1994, dum aliaj estas tute nove verkitaj en 2013. Mia aliro al lingvoklarigado kaj al Esperanto sendube kaj neeviteble ŝanĝiĝis dum tiu tempo. Mi forte emfazas la Zamenhofan uzon, kion iuj kritikis. La nuna lingvouzo ja ne egalas al tiu de Luĉjo. Sed, jes, kredeble oni devas diri, ke la emfazo estas je konsilado pri ĝusta uzo. Estas kelkaj gravaj punktoj, kie PMEG firme stampas kiel erarajn kaj evitendajn iujn uzojn, kiuj estas sufiĉe oftaj, ankaŭ ĉe spertaj Esperantistoj.
Ĉu vi povas doni kelkajn ekzemplojn?
— Unavice venas en la kapon la "da"-ismo, kontraŭ kiu PMEG sufiĉe forte verdiktas negative. Temas pri frazoj de la speco "Kiom da vi volas? Mi volas iom da!" En tiaj frazoj "da" ŝvebas sen posta esprimo, al kiu ĝi devus rilati. Oni kvazaŭ ŝablone alŝovas "da" post ĉiu ajn esprimo de kvanto, plej ofte tute senbezone. En la klasika literaturo, kaj ankaŭ hodiaŭ en flegita lingvaĵo, tiaj esprimoj plene forestas. Sed en iaj rondoj, en parola lingvaĵo, tia uzo oftegas. La ekesto de tia uzo estas lingvoscience fascina fenomeno.
— Alia ekzemplo povas esti uzo de IS-formoj por OS-tempo! Mi lasas al la fantazio kaj eltrovkapablo de la legantoj diveni, en kiaspecaj frazoj entute povus veni al iu en la kapon uzi IS anstaŭ OS. Ŝajnas freneze, ĉu ne? Sed tia uzo ja ekzistas. Ne temas pri okazaj misparoloj, sed pri uzo sistema (kvankam klare malĝusta).
Kiu estas via opinio pri la ĝenerala lingva nivelo de esperantistoj? Ĉu ĝi laŭ vi iel ŝanĝiĝis dum via propra esperantlingva vivo?
— Mi pensas – aŭ almenaŭ volas pensi – ke la lingva nivelo pliboniĝis (precipe post la apero de PMEG), sed tiajn aferojn prijuĝi estas praktike neeble. Tiuj homoj, kun kiuj mi komunikas Esperante nuntempe, ne estas la samaj, nek samspecaj, kiel tiuj, kun kiuj mi komunkadis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Ne eblas do vere kompari. Kaj ankaŭ mia Esperanto intertempe evoluis, espereble en la direkto de plia boneco, ĉar mi nuntempe uzas Esperanton kiel hejman lingvon. Tial mi juĝas el tute alia pozicio nun, ol siatempe, kio denove forigas la eblon de vera komparo. Krome, kiam mi babilas kun homoj en kongresoj kaj aliloke, mi tute ne zorgas pri lingvaj eraroj. Tiam gravas interkompreniĝo, amikeco kaj la efektiva temo.
Kiam aperis la presita versio de via verko, kaj en kiom da ekzempleroj? Kiam ĝi estis finvendita? Kiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn laŭ vi havas papera eldono, kompare kun la reta?
— La presita versio portas la daton 2005, sed vere ĝi aperis nur komence de 2006 pro kelkaj lastminutaj prokrastoj en la presejo. Oni presis, se mi ne eraras, 1100 ekzemplerojn aŭ simile. La mesaĝon pri vendo de la lasta ekzemplero en Usono mi ricevis en Februaro ĉi-jare, sed eble la afero okazis tamen iom antaŭe. Papera eldono havas la grandan avantaĝon, ke ankaŭ la maljunaj generacioj ektraktas la verkon serioze, aŭ entute rekonas ĝian ekziston. Fakte, mi havas la impreson, ke kiam oni konatiĝas kun PMEG en la Reto, oni ofte havas malfacilaĵon kompreni, kiel longa estas la teksto. En la Reto oni ne vidas la tuton, sed ĉiam nur tiun unuopan paĝon, kiun oni estas leganta. Kaj la unuopaj paĝoj estas en multaj okazoj sufiĉe malgrandaj. Mi pensas, ke multaj ekkonsciis pri la amplekso de PMEG nur kiam ili finfine vidis la 700 paĝojn de la papera briko. Eĉ mi mem certagrade vere kaptis la aferon, kiam mi tenis la unuan ekzempleron en la manoj.
Vi ĵus diskonigis la novan, 15-an version de PMEG, kiu estos la bazo de nova papera eldono. Kiuj estas la ĉefaj ŝanĝoj, kiujn vi faris kompare kun la unua papera eldono? Kial vi faris tiujn ŝanĝojn?
— Mi timis fari grandajn ŝanĝojn, ĉar ŝanĝado ĉiam kunportas la riskon, se ne certecon, ke oni enkondukas erarojn. Tial mi prokrastadis vastan renovigadon. Sed iel subite venis trarompo, kaj la etaj poluroj, kiujn mi planis fari, transformiĝis en vastan kaj preskaŭ senbridan reverkadon de grandaj partoj de la teksto. Grava instigo al tio estis komentoj, kiujn donis al mi Markos Kramer kaj Jorge Camacho, pli-malpli samtempe. Pri pluraj gravaj punktoj ili sukcesis konvinki min, ke mi signife ŝanĝu la instruojn en PMEG.
— La plej grava ŝanĝo koncernas vortojn kiel "korekta" kaj "komplika". Tiajn esprimojn, kiam ili signifas respektive "senerara" kaj "malsimpla", multaj kritikas kiel nelogikajn kaj evitendajn. PMEG tamen defendis tian uzadon, precipe ĉar ĝi aperas ĉe Zamenhof kaj ĉe multegaj aliaj "bonaj aŭtoroj". Eĉ Plena Analiza Gramatiko uzis tiajn vortojn en tia dubinda maniero, kaj tute ne diris ion pri erareco. Sed PIV stampis tian uzon kiel eraran, kaj multaj akre kritikis la starpunkton de PMEG. Finfine mi komencis mem dubi, kaj kiam Markos Kramer, kies opiniojn mi alte taksas, tre klare kaj forte ekargumentis por tio, ke mi ŝanĝu la aferon en PMEG, mi finfine konvinkiĝis, ke la tradicieco ne estas sufiĉe forta argumento. Tia uzo fakte kaŭzas realajn problemojn kaj miskomprenojn, kaj eĉ riskas ĥaosigi partojn de la lingvo. Do, mi plene reverkis la koncernajn paragrafojn en PMEG, renversante la antaŭan starpunkton. Nu, jam aperis la unuaj plendoj kontraŭ tiu ŝanĝo...
Kiajn kritikojn kaj laŭdojn vi ricevis pri la unua papera eldono?
— La unua papera eldono plejparte ricevis tre pozitivajn reagojn, sed ja ekzistas la fama negativa recenzo en la La Ondo de Esperanto. Tiu recenzo siatempe iom ŝokis min, precipe pro la akra tono kaj plurloke tute neracia rezonado kaj atakado. Sed okaze de la nuna reviziado mi relegis tiun recenzon, kaj trovis tamen plurajn tute pravajn partojn. Sekve mi utiligis la kritikon kaj plibonigis plurajn lokojn en PMEG laŭ tiu eble ne tute amikeca, sed tamen plurloke tute prava kritiko fare de Alen Kris.
Kiam vi supozas, ke aperos la dua papera eldono? Ĉu vi pensas, ke estos granda merkato por ĝi, konsiderante ke granda parto de la interesiĝantoj jam havas la unuan eldonon en sia librobreto?
— Gravaj demandoj. Pri la merkato malfacilas juĝi. Tute povas esti, ke nun malfacilas vendi pliajn mil ekzemplerojn. Interalie tial mi planas uzi laŭmendan presadon, kio signifas, ke okazos presado nur de jam menditaj ekzempleroj, iom post iom, laŭbezone. Sekve, eĉ se neniu aĉetos, apenaŭ estos monperdo. Sed la fina decido pri tio ankoraŭ ne estas farita, precipe ĉar mi ne certas, ĉu eblos tiamaniere kunlabori kun la ordinaraj Esperantaj libroservoj. Ankaŭ pri la aperdato malfacilas juĝi. Mi certe atendos unue, ĉu aperos atentigoj pri eraroj, kiuj enŝteliĝis dum la reverkado, kaj proponoj pri eventualaj pluaj plibonigoj farindaj. Sed espereble fine de tiu ĉi jaro la afero povos okazi.
Vi estas ano de Akademio de Esperanto. Ĉu tio donas ian apartan statuson al via verko?
— Ĉe iuj Esperantistoj supozeble tio plialtigas la statuson de PMEG. Sed ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj opinias, ke la Akademio estas rubo, kaj ĉe ili la efiko povas esti mala. Por mi mem plej gravas, ke mi povis dum la reviziado de PMEG konsiliĝi kun miaj kolegoj en la Akademio. Mi faris al ili plurajn konkretajn demandojn, kaj mi ricevis tre bonajn kaj tre utilajn reagojn. Fakte multaj, kiuj nuntempe kritikas la Akademion, simple ne konscias, kiom aktiva kaj vigla ĝi estas.
Kion vi ĝenerale opinias pri la rolo de la Akademio por la lingva evoluo kaj stabileco de Esperanto? Ĉu la Akademio nuntempe bone plenumas sian rolon, aŭ ĉu ĝi devus esti pli aktiva?
— Jouko Lindstedt esprimis la opinion, ke estas tute bone, se la Akademio povas dormi senlabore, ĉar tio signifas, ke la lingvo kaj la lingvokomunumo fartas tute bone. La Akademio laŭ li servu precipe kiel iaspeca fajrobrigado, kiu ekagu nur kiam io brulas (mi citas ne laŭvorte, sed laŭ mia propra interpreto de liaj ideoj). Parte li tute pravas, sed mi mem opinias, ke la Akademio tamen havu iom pli aktivan rolon.
— Ĉiuokaze la Akademio ne estas lingva registaro, nek lingva polico. Ĝi estas unu el pluro da agantoj en la granda interludo, kiu decidas la evoluon de Esperanto. Se la Akademio diskonigos bonajn kaj utilajn konsilojn kaj rekomendojn, la Esperanta popolo kredeble atentos ĝian opinion, kaj tio povas esti nur bona. Malbonajn konsilojn oni kutimas ignori, kio estas tute laŭdinda.
La Esperanto-Forumo Z malignoras kontraudirhavan respondon de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto kaj petas pri revizio kaj shangho tiuefike, ke la respondo estu sen kontraudiro:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/145799 .