Jarlibro ne aperos pro subita maldungo
La emeritiĝo de la multjara oficisto de UEA estis atendata por decembro 2013, sed laŭ McCoy la estraro de la asocio decidis maldungi lin anticipe, por eviti kroman pensian koston de kelkmil eŭroj. Ĝenerale la nederlanda leĝo malebligus antaŭtempan ĉesigon de la laborkontrakto, sed ĉar McCoy ne estas EU-civitano li bezonas nederlandan laborpermeson, kiu liakaze malvalidiĝis fine de marto.
– Ili en tute diskriminacia maniero ŝtelis parton de la pensio je kiu mi absolute havis rajton. Mi ne povas akcepti tion senproteste, li komentas.
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne volis komenti la aferon, kiu laŭ li temas pri "juraj detaloj", sed li asertis ke la Jarlibro 2013 ja aperos "dum ĉi tiu jaro".
La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, komplete refutas la aserton de McCoy, ke li estis maldungita por ŝpari monon. Laŭ Dasgupta, la redaktoro de la Jarlibro mem proteste demisiis kaj detruis la dosierojn, ĉar li volis trudi kontraŭfundamentajn lingvajn reformaĵojn en la Jarlibron kaj en aliajn eldonaĵojn de UEA, kaj la Estraro ordonis ke tio ne okazu.
En sia lasta Jarlibro McCoy volis ne nur uzi reformitan ortografion sen supersignoj, sed – eĉ pli serioze laŭ Dasgupta – ŝanĝi la delonge akceptitan landnomon "Barato" al "Hindio", kaj "fakdelegito pri la hindia lingvo" al "fakdelegito pri la hinda lingvo". Tian imperiisman lingvaĵon barataj esperantistoj laŭ Dasgupta neniel povus akcepti.
– En mondo, en kiu multegaj fremduloj ankoraŭ vere ne scias, ke Barato estas multlingva lando kaj ke la hindia lingvo ne estas denaske parolata de plimulto de la baratanoj, uzi por la hindia lingvo la Esperantan nomon "hinda lingvo" estas politike serioza eraro. Provante enkonduki tiun uzon, McCoy laŭ mi faras grandan malservon al la lingvo, kvankam kompreneble ni devas ekvilibre taksi tiun lian eraradon apud la treege grandaj servoj, kiujn li faris al UEA.
Responde al demando de Libera Folio, McCoy konfesas, ke li efektive volis enkonduki kelkajn lingvajn "raciigojn" en la lasta Jarlibro sub lia redaktado. Kaj li ja detruis la dosierojn de la Jarlibro, li agnoskas:
– Mi prenis tiun ĉi drastan paŝon proteste al tio ke UEA rifuzis akcepti miajn tute bonajn reformproponojn, kaj ne sufiĉe zorgis pri dungo de mia anstataŭonto. Ne estis nur ke ili ĉikanis min pri la Jarlibro. Mi devis suferi daŭrajn maldignajn traktojn tra la jaroj, tiel ke nun estas veninte al tio ĉi. Mi ne volas paroli pri detaloj, pardonu.
Noto de la redakcio: La novaĵo validas nur en la tago de la publikigo, la 1-a de aprilo 2013.
Kaj lia detruo de la jarlibro ŝajnas kvazaŭ infano kiam gepatroj neas al ĝi ion de ĝi dezirata kaj krias kaj batas ĉion por protesti.
Oni ja devus respekti lian emeritiĝo, sed lia agado neniel taŭgas por oficisto de UEA (aŭ de io ajn)