Lingva demokratio kostos 3.000 dolarojn
Diverslingvaj retaj serĉoj pri "lingvaj rajtoj" povas konduki al malnova retejo de Unesko, la retejo de la komisiito pri la oficialaj lingvoj de Kanado, Nitobe-centro por lingva demokratio aŭ al novaĵoj pri diversaj minacataj lingvoj kun foje mirindaj asertoj, ekzemple ke "nur 30 procentoj el la romaoj el Finnlando bone parolas kaj komprenas sian propran lingvon".
Ofte montriĝas, ke esperantistoj aŭ simpatiantoj de Esperanto havas rektan rilaton al la diversaj projektoj. Universala Esperanto-Asocio eĉ havas apartan retejon pri la temo lingvaj rajtoj, eĉ se ŝajnas, ke ĝi apenaŭ estis renovigita dum la lastaj jaroj.
Sed kion fakte signifas lingva justeco? Ĉu vere iu povas ne kompreni sian propran lingvon? Kaj ĉu la kerno de "lingvaj rajtoj" estas revivigi kaj protekti malaperantajn lingvetojn, aŭ ĉu ankaŭ la lingvaj rajtoj de parolantoj de multmilionaj oficialaj ŝtatlingvoj povas esti minacataj? Ĝenerale, kiaj estas lingvaj rajtoj, kio estas lingva justeco kaj lingva demokratio, kaj kian signifon tiuj konceptoj povas havi en lingva politiko kaj planado?
Respondojn al tiuj kaj rilataj demandoj devos trovi esplorprojekto, pri kiu la fondaĵo Esperantic Studies Foundation kunlaboros kun tri prestiĝaj universitatoj, Universitato Humboldt en Berlino, la universitato de Lepsiko, kaj universitato Sophia en Tokio.
Por tiu projekto oni nun serĉas salajratan kunlaboranton, kiu ne nepre devas scii Esperanton – sed certe la anglan.
Laŭ anonco dissendita de la scienca komitato, gvidanta la esploron, la kandidato havu magistran diplomon pri politika filozofio, politikaj sciencoj, ekonomiko aŭ socio-lingvistiko, aŭ estu nun finanta siajn studojn en unu el tiuj kampoj. Plej bonvenaj estas kandidatoj, kiuj okupiĝas pri doktoriĝaj studoj.
Laŭ la kunordiganto de la projekto, Michele Gazzola ĉe la universitato Humboldt en Berlino, homoj ĝenerale ne tre konscias pri malegaleco en la lingva kampo, kiu tamen abundas.
– Kvankam lingva demokratio kaj lingva justeco estas valoroj kiuj kongruas kun la modernaj valoroj de libereco kaj egaleco, oni malmulte scias pri ili, li klarigas.
Unu kialo de la problemo estas, ke la konceptoj ofte ne estas klare difinitaj, kaj tial ankaŭ ne mezureblaj. Ĝuste tiun problemon celas aliri la nova projekto, klarigas alia ano de la scienca komitato kiu respondecas pri la programo, Goro Christoph Kimura ĉe la universitato Sophia en Tokio.
– La celo de la projekto estas starigi raporton pri la stato de lingva demokratio kaj lingva justeco en pluraj landoj, same kiel ekzistas komparaj raportoj pri la rezultoj de naciaj edukadaj sistemoj aŭ pri la libereco de la gazetaro, pri diskriminacio kaj perforto kontraŭ virinoj, aŭ pri la stato de la poluado de medio, klarigas Goro Christoph Kimura.
Por ke eblu kompari la staton en diversaj landoj, necesas detale studi sciencan literaturon pri la temo kaj klare difini la konceptojn de lingva demokratio kaj lingva justeco surbaze de pli fruaj studoj.
– Poste necesas trovi indikilojn por taksi aŭ mezuri la konceptojn, kaj datumbazojn, kiuj entenas la bezonatajn informojn. Por tiu ĉi grava baza tasko ni serĉas kunlaboranton, aldonas Goro Christoph Kimura.
Kandidatiĝoj por la posteno estas akceptataj ĝis la 25-a de aŭgusto, kaj la laboro komenciĝos jam en septembro. La taskon gvidos scienca komitato, en kiu krom Michele Gazzola kaj Goro Christoph Kimura membros Renato Corsetti, Mark Fettes, Sabine Fiedler kaj Bengt-Arne Wickström.
nome:
1. ke iu ajn akademia idioto de iu universitato (kiaj ili abunde ekzistas), kiu ne estas sufiche kompetenta pri tiu chi temo (kompare ekzemple kun F. Grin pri sia kampo), verkas iun ajn eburturan fatrason, remachante pli malpli iujn arbitre elektitajn fontojn (ne ekzistas multaj).
2. ke iu politika maldekstrulo (ili abundas en universitatoj) povus esti trovita kaj taskita verki "adekvatan" raporton, ripetante la kulpigojn de la angla lingvo k.c.
2. ke, pagita de la sponsoro la autoro povus verki konkludojn konformajn en la senco de la sponsoro kaj de la "scienca komitato" (oni rigardu la nomojn!!!), char se li verkos ion alian, ion devian, tio signifus grandan embarason kaj chagrenon por la sponsoro kaj la scienca komitato, kiu havas klarajn opiniojn kaj imagojn pri la temo.
Do, recenzantoj atente legos la raporton, kaj probable ankau severe recenzos ghin. Chiaj sektemaj tendencaj estos kritikitaj kaj rifuzitaj, cetere sendepende de la politikaj influoj de la koncerna autoro, sed precipe unuflankeca maldekstrismo. Kiel supre aludite, la mezurilo por pritaksi la sciencan nivelon de tia raporto estas la sciencaj raportoj de F. Grin.
Cetere, la chefaj demandoj pri la temo estis traktitaj en la libro de R. Phillipson, kiu ankau ekzistas en Eo-traduko. Chi tiu verko shajnas esti al mi la chefa kaj vershajne ankau sola) science akceptebla referenco (kiun mi konas), kvankam ankau en ghi ekzistas tendencoj al la sektemo de la e-istoj. Ankau en pli fruaj tempoj aperis iuj konsiderindaj originalaj verkajhoj pri lingvopolitiko (de I. Lapenna, W. Bormann, H. Frank, T. Carlevaro k.a.). Chiuj tiuj malnovaj verkajhoj, jam de longe forgesitaj kaj ne plu konataj nek popularaj en Eo-medioj, devus esti konsideritaj kaj kritike analizitaj en tia studo, char ili faris esencajn kontribuajhojn al la diskuto el esperantologia (au ech nur esperantista) kaj interlingvistika vidpunkto. Se oni volas ankau iel ligi tian studon kun Esperanto kaj konsideri la vidpunktojn de la interlingvistiko, oni devus koni almenau la interlingvistikan fakliteraturon, relegi la esencajn periodajhojn (Esperanto(/UEA, Planlingvistiko, Esperantologio, Planlingvistiko k.a.), koni Esperanton, koni la historion de la planlingva movado kaj seeble havi praktikajn spertojn pri Eo-movado. Se tio mankas, venos iu Blanke kaj riprochos, cetere tute prave, ke la studo estis farita sen havi imagojn pri la Eo-movado kaj -historio.
Kompreneble, oni povas, kaj estus ech utile ankau verki tian studon sen ajna ligo al Esperanto kaj interlingvistiko kaj vidi kiuj rezultoj kaj konkludoj estas liveritaj. Sed kiam sencon tio havus mi ne scias, kaj chu la e-istoj kaj interlingvistoj povus utiligi ilin kaj kapablos eltiri la ghustajn konkludojn por si kaj por Esperanto, mi ankau ne scias.
Persone, mi suspektas, ke la vera intenco de la ekzerco estas la (preskau senespera) provo de la esperantistaj lingvorajtuloj savi la validecon de siaj vidpunktoj kaj lasi pravigi ilin pere de iu "ekstera" fakulo. Sed tia provo enhavas multajn riskojn.
Prefere oni, kaj tion mi sugestas tute serioze, do investu sian monon en la tradukadon de la plej nova encikliko de la roma papo, por havi indan prezentajhon en la venontjara UK en Argentino, kie oni ech povus fanfaroni kaj fari grandan tamtamon pri tio kaj fari "efikan varbadon" por Esperanto. Se per tia "kampanjo" ech nur 5 novaj argentinaj e-istoj povus esti varbitaj au gajnitaj, tii sendube estus sensacia atingo de la Eo-propagando.