Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Malkresko de la membraro kiel defio al UEA

Malkresko de la membraro kiel defio al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-05 08:38
Multo en la funkciado de UEA estas malkontentiga kaj eĉ postrestinta. Oni povas miri, kiel bone la asocio tamen konservis la plej grandan parton de sia membronombro, kvankam la kvanto de esperantistoj malkreskis, skribas la ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en artikolo, kiu baziĝas sur lia prelego farita en Finnlando.
Malkresko de la membraro kiel defio al UEA

Membroj de UEA en Finnlando

La plej okulfrapa fenomeno ĉe UEA dum la lastaj jaroj estas la malkresko de la membraro. Ĝi tamen ne okazis egale en diversaj landoj kaj mondopartoj. En riĉaj landoj la malkresko estis granda. En triamondaj landoj la membraro kreskis kaj povus kreski eĉ pli, se pli da membriĝemaj esperantistoj povus pagi la kotizon.

La grafikaĵoj montras la evoluon de la membraro en UEA ĝenerale kaj en Finnlando aparte ekde 1950 ĝis 2012. En Finnlando okazis sentebla falo: la nombro de individuaj membroj (IM) pasintjare (105) estis nur 44% de la nombro en 1950  (239). La falo estus eĉ pli drasta, se oni komparus 2012 kun la jaroj, kiam UK estis en Finnlando: 353 en 1969 (UK en Helsinko) kaj 324 en 1995 (Tampereo), sed tiu komparo ne estas adekvata.

Se ni ignoras la kongresajn jarojn kaj konsideras nur la ”normalajn” jarojn, ni vidas kreskon de finnaj UEA-membroj ĝis 1970, kiam ili estis 280. Poste tiu nombro ne plu estis atingita krom en la Tamperea jaro 1995. En 2000 la membronombro falis sub tiun en 1950. En 2003 ĝi estis precize 200. Poste la falo plu daŭris, ĉar membroj maljuniĝis kaj mortis, dum apenaŭ alfluis novaj.

La evoluo de la aligitaj membroj (AM) de UEA en Finnlando sekvis la saman tendencon. EAF fariĝis landa asocio de UEA en 1955. Ekde tiam ĝi devas ĉiujare pagi al UEA etan kotizon por ĉiu membro de EAF, kiu ne estas individua membro de UEA. En 1955 EAF anoncis al UEA 12 tiajn membrojn kaj en 1956 nur 2. En la jaroj 1957-1960 EAF anoncis neniun aligitan membron. Lau la sumoj de IM kaj AM oni vidas la malmultiĝon de la organizitaj esperantistoj en nia lando.

Pri UEA ĝenerale la bildo estas malpli drameca, ĉar en 2012 la asocio havis pli-malpli same multe da membroj kiel en 1950. Survoje estis tamen diversaj evoluoj: estis du periodoj kun pli ol 7.000 IM (nun ĉ. 5.000) kaj longa periodo kun ĉ. 25.000 AM (nun ĉ. 10.000). La nombro de AM kolapsis post la ŝanĝoj en Orienta Eŭropo, kies landaj asocioj perdis siajn subvenciojn kaj ne plu povis pagi al UEA por miloj da membroj.

Oni povas miri, kiel bone UEA tamen konservis la plej grandan parton de sia membronombro. SAT estis iam pli-malpli same granda, sed nun ĝia membraro estas apenaŭ dekono de IM de UEA. Heroldo de Esperanto konkurencis iam kun la revuo Esperanto pri la nombro de abonantoj, sed nun ankaŭ ĝi ŝajne falis al dekono kaj eble eĉ ĉesis aperi. La pozicio de UEA kiel la ĉefa reprezentanto de la parolantoj de Esperanto estas tute klara. La ekstera mondo cetere, UN kaj Unesko ĉekape, agnoskas tion jam de longe, tenante oficialajn rilatojn nur kun UEA.

”Politike korekta” klarigo pri la membrara falo estas, ke pro la interreto homoj ne emas membriĝi nek partopreni en kunvenoj nek aboni paperaĵojn. Tiel estas, sed tio ne klarigas ĉion, ĉar la malkresko komenciĝis antaŭ la reta epoko. Temas pri tio, ke la nombro de esperantistoj malkreskis. Malfeliĉe ni ne scias, kiom da esperantistoj nun estas kaj eĉ malpli, kiom da ili iam estis.

La malmultiĝon de esperantistoj oni povas konkludi ankaŭ el tio, ke pro la malkreskinta merkato vendiĝas malpli da Esperanto-libroj, okazas malpli da Esperanto-renkontiĝoj kaj ilia partoprenantaro ŝrumpas, kaj diversaj Esperanto-centroj, -kursejoj kaj -feriejoj malaperis. Verŝajne malpli da homoj lernas nun Esperanton ol antaŭ la reta epoko. Oni lernas ĉefe rete, sed la nombro de retaj lernantoj ne atingas la iamajn nombrojn. Fakte ankaŭ en la pasinteco granda parto de esperantistoj lernis mem la lingvon. Nun retaj lernantoj anstataŭas ilin, sed samtempe tradiciaj kursoj kaj studrondoj preskaŭ malaperis.

La malpli amasa lernado de Esperanto sekvas el la populariĝo de la angla, kiu estas preskaŭ ĉie instruata kiel la unua fremda lingvo kaj kiu ankaŭ ĝenerale trudas sin tra ĉiu truo en la nuna socio. En la pasinteco oni ankoraŭ povis pensi, ke la ĝenerala akcepto de Esperanto estas reala kaj povus okazi relative baldaŭ. Tio en si mem instigis eklerni ĝin kaj aliĝi al ĝia movado, sed nun apenaŭ iu ajn plu pensas tiel. Tamen, anstataŭ komenci ĉi-loke filozofumi pri la ŝancoj de Esperanto defii la anglan en estonteco, mi nur citas Bertolt Brecht: La certaĵo ne certas. Kiel estas, ne restos.

Oni ofte renkontas la aserton, ke nun plej multaj agadoj okazas ekster UEA, kaj tial UEA ne allogas. Tio klarigas nenion, ĉar ĉiam estis tiel kaj en tio estas nenio malbona, eĉ male. Manka kono de historio estas komprenebla ĉe novuloj, sed estas strange, ke foje eĉ iuj, kiuj partoprenas en la movado jam de longe, kvazaŭ perdis pecojn el sia memoro.

Multo en la funkciado de UEA estas malkontentiga kaj eĉ postrestinta. Plibonigoj tamen ne ĉiam estas facile realigeblaj, ĉar proponoj pri ŝanĝoj ofte konfliktas inter si kaj ĉiu estas ĝisoste konvinkita pri sia pravo. Ekzemploj estas la diskutoj pri la retejo de UEA kaj pri la revuo Esperanto. Kroma problemo estas, ke la diskutojn regas eŭropanoj, kiuj probable atendas de UEA ion alian ol ne-eŭropanoj. UEA fariĝis pli tutmonda laŭ sia membraro, sed tio ankoraŭ ne aperas en la diskuto pri la estontaj vojoj de la Asocio. Verdire povus esti utile, se dum iom da tempo la eŭropanoj restus malpli laŭtaj.

Nun UEA pretiĝas por elekti novajn gvidorganojn, precipe la novajn prezidanton kaj Estraron. Estas nur unu kandidato por la prezidanteco, Mark Fettes kaj ne malfacilas prognozi, ke li estos elektita. Mi esperas, ke kun li kaj lia teamo revenos iom de la entuziasmo, kiun oni spertis dum unu-du jaroj post la lanĉo de la Manifesto de Prago en 1996. Fettes estis la aŭtoro de tiu dokumento, kiun 14.000 esperantistoj subskribis. Ĝi naskiĝis kadre de Kampanjo 2000, kiun iniciatis prezidanto Lee Chong-Yeong kaj kiu vigligis la movadon por ioma periodo.

Similan elanon oni poste ne plu spertis en UEA. Ankaŭ la nova Strategia Plano, akceptota ĉi-jare, havas la saman ĉefaŭtoron kiel la Manifesto de Prago. Ĝi nur estas tro ampleksa, por ke multaj legu ĝin, sed espereble oni scios distili el ĝi konkretan agadplanon, kiun ĉiu komprenos kaj en kiu ĉiuj trovos almenaŭ unu eron, kiun ili sentos proksima al si kaj por kies realigo ili pretos ion fari.

La lastatempaj membrostatistikoj ne servis por krei viglan etoson en UEA. Al la nova Estraro do la granda tasko venki la apation kaj levi la mensojn. Por atingi tion ĝi devos konduti antaŭ la membraro unuece, ĉar nenio subfosus la reputacion de la estraro pli ol publika disonanco inter ĝiaj membroj. Malbonaj ekzemploj el freŝa pasinteco ne mankas. Ni esperu, ke la Estraro trovos la ĝustan ŝnuron, kiun ĝi tiru, por ke eksaj membroj komencu reveni kaj novaj aperi. Ni ne scias la nombron de la parolantoj de Esperanto en la mondo, sed ili estas multe pli multaj ol la membraro de UEA. Potencialo por kresko ekzistas, eĉ por rapida kresko.

Osmo Buller
La teksto baziĝas sur prelego de Osmo Buller en la Vintraj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando, kaj unue aperis en la gazeto de EAF en junio 2013. La republikigo en Libera Folio okazas kun la permeso de la aŭtoro.
arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-29 10:20
Klaraj vortoj. Dankon!

Kutime Esperantistoj provas kaŝi la limigitan sukceson per eksteraj kialoj (aktuale plej ŝatata la interreto, sed kiam mi konatiĝis al Esperanto oni kulpigis la televidon kaj nome futbalon).

Pri UEA mi povas diri el propra sperto, ke ĝi ne estas videbla por la esperanto-publiko. La plej proksima celgrupo, la lokaj esperantistoj, ne konscias pri UEA kaj neniam estas aktive alparolata. Dum jardekoj en Berlin la individuaj kaj dumvivaj membroj de UEA restis en la ombro. La delegitoj ne estas konataj. Informo pri rolo, celo kaj historio de UEA neniam okazis.

Dum longa tempo la plej efika linio estis Pasporta Servo -> tejo -> UEA. Bedaŭrinde Pasporta Servo ne plu estas unika kaj ne sukcesis ĝis nun rekoni la bezonojn de moderna tempo.

La temoj de UEA ne atingas la simplan esperantiston. Tial mi ne kredas, ke ne taŭgas fieri pri la "Praga Manifesto" kaj ĝia rolo en la Esperantistaro. Mi dubas ĉu iu scias la enhavon. Kiel instrumento de aktivigo ĝi nek taŭgas interne, nek al ekstera publiko.

UEA ne sukcesas bridi la fanfaronuloj, kiu deziras ŝanĝi Esperanton al "oficiala" lingvo de la Eŭropanoj (kanti la himnon, deviga enkonduko en lernejoj ktp.)

Mi, kiel Eŭropa-aktivulo estas por vasta utiligo de Esperanto en Eŭropo, sed nur kiel libere elektebla opcio kun certaj avantaĝoj.

La fakto, ke per Esperanto teorie eblas diskuto kun grupoj kaj rondoj iomete for de la angla (ĉinio, rusio, suda ameriko) ne aperas en la argumentato kaj supozeble ekzemploj mankas. Rektaj informkanaloj el la politike plej aktivaj centroj (Placo Taksim) de lokaj aktivuloj ne ekzistas. La protestoj en turkio ĝis nun ne alvenis al http://eo.wikipedia.org

Ne temas pri fifamigo de la angla, sed pri la prezento de avantaĝoj de Esperanto kontraste al aliaj solvoj. Ĉiu politika grupo intertempe kapablas prezenti sian version pri okazaĵoj en la angla kaj kreskas la dubo pri la valideco. Esperanto povas pro sia interna ideo iĝi pli fidinda komunikilo.

Sed la Esperantistoj preferas diskuti pri lingva justeco.........

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-29 17:48
Eĉ se subkonscie li evenuale aludis ilin, en sia analizo s-ro Buller prisilentis jenajn gravajn aspektojn de la stagno, aŭ krizo de la Eo-movado kaj de UEA:

1. Drasta signifo-perdo de Esperanto post 1989/90 koincide kun la kolapso de la komunismo almenaŭ en orienta Europo (ne unuavice pro la angla lingvo!) - sed (iamaj) komunistoj (kiel s-ro Buller) kompreneble evitas mencii tiun aspekton); La Eo-movado en iu soclandoj kiel PL, HU, BG, kiu internacie tiom forte radiis kaj iusence estis la plej lasta espero por la Eo-movado, preskaŭ komplete disfalis, do 1989/90 signifis ankaŭ esencan cezuron por Eo.

2. Manko de materia substanceco kaj produktiveco de Esperanto (t.e.: Eo havas malmulton interesan kaj utilan por oferti al la "ekstera mondo"; eĉ turismi oni povas pli bone sen Eo.

3. La dubinda propaganda paradigmo de la Eo-movado kaj la amaso da naiveco kaj stulteco disvastigita en la propraj vicoj de la Eo-propagando.

Do, mankas memkritiko, sed memkritiko ne apartenas al fortoj de la Eo-movado, kies propagando laŭ trajtoj, strukturoj kaj metodoj en multaj rlatoj similas al la propaganda movado de la komunismo. Oni preferas esti "politike korekta" por povi prisilenti multajn tabuojn. Sed tiel oni ech ne rimarkas, ke oni preparas sian propran kolapson kaj finighon.

Persone, la tutan UEA-sistemon mi konsideras kiel profunde oportunisman, hipokritan, stultan-idiotan, reakcian, falsan kaj eraran. Pro tio mi forlasis la organizaĵon kaj ne rekotizis ĉijare.

Nur se la analizo pri tiuj tri punktoj objektive kaj honeste okazis kaj se la Eo-movado eltiris la ĝustajn konkludojn, ne nur mi eventuae revenos, sed tiam oni povus eventuale atingi iujn ŝanĝojn kaj pliboniĝojn. Sed mi dubas, ke tiu analizo okazos, ĉar probable ĝi kongruus kun kompleta renverso de la tradicia celaro de la Eo-movado, kion la oficialuloj, funkciuloj kaj aktivuloj nepre celas eviti.

Tiom longe ke la e-istoj stulte kaj sensence polemikas kontraŭ la angla lingvo kaj tiom longe ke iu Tonkin publike permesas al si polemiki kontraŭ la anglalingvaj ŝildoj en la amsterdama flughaveno (kio estas totala stultaĵo), oni devas konsideri, ke la valida paradigmo ne ŝanĝiĝos kaj ke oni ne povas helpi al tiu movado per pli raciaj argumentoj, kiuj ĝi komplete rifuzas. Bedaŭrinde, la posteuloj de Tonkin estas edukitaj en la sama spirito kun la diferenco ke ili reproduktas la tutan propagandon en eĉ pli stulta maniero ol iliaj instruistoj kaj “patroj“ faris tion. De la novaj estraranoj de UEA mi nenion atendas, ĉar laŭ tio kion mi vdis kaj legis probable ili daŭrigos la propagandon en eĉ pli groteska, stulta kaj sensenca maniero, infanece defendante siajn fuŝajn strategiajn planojn kaj pragajn manifestojn, kiuj esence nur ridindigas Esperanton.

Sed mi kredas, ke ankaŭ por s-ro Buller venis la tempo demisii kaj forlasi la gvidon de UEA, aŭ videble prepari sian posteulon tiel, ke li, aŭ ŝi, povos esti prezentita ankoraŭ ĝustatempe antaŭ lia pensiiĝo. La sinteno "post mi la diluvo" devus esti evitita. Sed la interna UEA-sistemo estas tiom maltransparenta, tiel ke oni (la membroj) ne scias, kio vere okazas malantaŭ la kulisoj, kie malgranda grupo de moŝtoj kaj korifeoj kaj ties lakeoj, kiuj regas la asocion de jardekoj, reĝisoras la aferojn, kvazaŭ UEA estus ilia privata posedaĵo, de kiu ĉiuj kiuj estas ekster la koterio devas esti fortenataj kaj evitataj (ekzemple en la kazo de la komisionoj de UEA).

Angla lingvo:
La komparo de Eo kun la rolo de la angla lingvo kiel praktkate de la e-istoj estas naiva kaj memtrompa. Neniam en la historio de Esperanto aŭ alia planlingvo la debato pri la enkonduko de tia lingvo anstataŭ la angla (aŭ alia lingvo) troviĝis sur la tagordo de la "ekstera mondo". La ideo pri ĝenerala adopto de Eo baziĝis do nur sur ILUZIOJ kaj ESPEROJ de la Eo-movado, kiu propagandis tiun lingvon kaj ideon. (La epizodoj kun Privat ĉe LdN kaj Lapenna ĉe Unesko restis efemeraj kaj havis neniujn konsekvencojn).

La e-istoj neniam distingis la diversajn ebenojn kaj niveloj kaj de aferoj. Pro kio aperis falsaj konkludoj kaj gravaj misformighoj en la Eo-propagando, kiu dum la Malvarma Milito eĉ tiom altgrade misformiĝis, tiel ke ĝi povis esti uzurpita por la komunisma propagandaĉo en la t.n. socialismaj landoj. Ankaŭ tiun ĉi epizodon la e-istoj hodiaŭ totale prisilentas, ĉar paroli pri ĝi ne plu estas oportune. Sed anstataŭ la kapitalismon kaj usonan imperiismo, kontraŭ kiu ili polemikis (ili polemikas ĝis nun) ili trovis definitive la anglan lingvon kiel ĉefan malamikon, kontraŭ kiu oni povas plene verŝi sian malamon. Eĉ iuj e-istoj, kiuj pli frue komplete rezignis pri tiu polemiko, komencis lastatempe ekpartopreni ĝin.

Evenuale oni povas “doni“ la rajton al la Eo-movado levi la demandon pri la “lingva problemo“ (prefere oni parolu pri “lingva hegemonio“ pli frue oni parolis pri “lingva ŝovinismo aŭ naciismo“). Sed la unuflanka ideologia batalo kontraŭ unuopaj lingvoj estu malpmeresataj, despli tiu batalo havas neniun sencon. Zamenhof neniam atakis unuopajn lingvojn, eĉ ne la rusan, la lingvon de la carismaj-kapitalismaj subpremantoj. La angla ĉiam estis instruata, sendepende de la evoluo Esperanto, ankaŭ en la vivotempo de Zamenhof, ankaŭ en Sovetunio de la 20aj kaj 3aj jaroj, kaj ankaŭ en la soclandoj post la dua mondmilito, eĉ en Irano, Kubo kaj Ĉinio (laŭ mia scio), do praktike ĉie. Do, la frazo de s-ro Buller "La malpli amasa lernado de Esperanto sekvas el la populariĝo de la angla" estas malĝuste starigita, ĉar ĝi implice ebligas kaj incitas daŭrigi la atakadon de la “malbona“ angla lingvo el la esperantista angulo. La vero estas, ke la “ekstera mondo“ jam delonge estas konvinkita, ke la angla estas, kaj devas esti, la reala universala lingvo, magraŭ iuhj malavantaĝoj kiujn ĝi havas (malfaclaj ortografio kaj gramatiko, kultura hegemonio k.s.). Kiam en Svislando en la 80aj jaroj mi parolis al homoj pri Eo, ĉiuj ĉiam senescepte havis preta la saman stereotipan respondon: “Esperanto eble estis bela ideo, sed la angla lingvo venkis kiel universala lingvo“.

La ĝusta rimarko de s-ro Buller estas, ke la stagno kaj krizo de Eo okazis jam antaŭ la reta epoko. La mondo de "fizikaj" organizaĵoj spertis ĝeneralan krizon. Do, nek aserti, ke la angla lingvo kulpas pro la krizo de Eo, nek esperi, ke la interreto "savos" la Eo-movadon, estas trafe (eble maksimume la interreto dume savos Esperanton kiel lingvon - sed kiom longe ankoraŭ, se en la interreto mankas Esperanta substanco).

La dekmloj da frmalaj (fakte fikciaj) membroj de Landaj Asocioj en orient Eŭropo donis la impreson al la cetera movado, ke la Eo-movado estas amasa fenomeno en tuj landoj. Post la kolapso de la komunismo en 1989/90 tiuj amasoj subite kaj kvazaŭ mirakle elvaporiĝis - ĉar la ciferoj baziĝis sur formaleco kaj fikcio, kaj sur blufo. Konata estas la fakto, ke la Eo-movado (kiel Esperantotur) utiligis sian statuson kiel organizantoj de turismaj agentejoj, kies servojn utiligis precipe ne-esperantistoj). La realeco estas, ke en tiuj landoj restis nur kelkcent e-istoj, kaj ke en pluraj urboj la delegitoj malaperis.

Stagnado:0
Kiel mi montris en mia libro “Universalaj Lingvoj en Svislando“ (havebla nun ĉe mi kaj CDELI/SES kontraŭ 25 CHF plus sendokostoj) laŭ la kazo de la historio de la Eo-movado en Svislando, la Eo-movado ĉiam stagnis. Ĉiam estis treege malfacle varbi kaj gajni novajn membrojn; junularo mankis tiel ke la “maljunularo“ dominis la asociojn, en kiuj dum jardekoj “regis“ pli malpli la samaj personoj. Unu post la alia de tiuj regionaj (loklaj) Eo-grupoj formortis. La samo okazos kun la naciaj kaj poste kun la internaciaj Eo-asocioj, se la membroŝrumpo daŭros kiel nun.
 
Eŭropaj kaj ekstereŭropaj e-istoj:
La frazon "Verdire povus esti utile, se dum iom da tempo la eŭropanoj restus malpli laŭtaj" mi komprenas kiel malafablan averton, ke ankaŭ kritikistoj (kiel mi) prefere fermu la faŭkon. Sed kion oni atendu de ne-eŭropanoj (t.e. afrikanoj, azianoj, sudamerkanoj), ke ili povus plibonigi la situacion de (la internacia situacio) de Esperanto? Malgraŭ iuj (relatve tre malmultaj) adeptoj ekster Eŭropo, Esperanto kaj la Eo-movado estas esence eŭropa fenomeno, do ankaŭ estonte eŭropanoj ludos la dominan rolon kaj ĉefan influon en tiu tiu movado, kiu havas sian ĉefan sidejon en Eŭropo kaj kiu funkcias laŭ eŭropa juro. Se UEa vlus prdi sian eŭropecon, ĝi devus komplete transiri al ekstereŭropa gvidado (kio ne estas eksklujdebla kaj kio eble eĉ ne estu malbona, ĉar kial la Eo-movado ne rekomenciĝu en alia mondoparto, se en eŭripo ĝi estas elĉerpota). Sed kiel montras la spertoj kun la Eo-movado de ekstera Eŭropo, ĝi ĉiam estis tre malforta movado konsistanta nur el kelkaj membroj, apartenantaj al la intelekta, akademia kaj politika elito de la koncerna lando (kiel Irano, Hindio).
Sed en Azio, Afriko, Sudameriko la popoloj (inter kiuj troviĝas multaj analfabetoj kaj malriĉuloj) havas tute aliajn problemojn ol lerni Esperanton. Mia hipotezo ĉirilate estas, ke Esperanto ankaŭ kiel lingvo estas pli malpli same malfacile lernebla por azianoj kaj do ne tro taŭgas por tiuj popoloj, ĉar li havas grandajn malfacilaĵojn lerni hindeŭropajn lingvojn ĝenerale (inkluzive de la angla). Perfekte tiujn lingvojn parolas precipe nur treege malmultaj homoj, kiuj apartenas kiiel dirite al la intelekta, akademia kaj politika elito de tiuj landoj (kaj eĉ inter ili ne ĉiuj bone prononcas la anglan ktp. (kiel ekzempkle ankaŭ la povraj FINNOJ, kiuj kutime parolas lingvojn kun terure malbela akĉento, tiel ke oni apenaŭ povas kompreni ilin).

Do, baziĝi sur la espero, ke iam reaperos la amasoj el Azio, Afriko kaj Sudameriko en formo de e-istoj kiel fenikso el la cindro, ĉar ili ĉiuj ĝissate malamas la anglan kaj do lernis Eon por protsti kontraŭ la (hegemonio) de la angla, estus simple tro naive kaj tro iluzia sinteno.

Do, mi ne komprenis kion s-ro Buller entute volas, kies asertoj estas nesufiĉe pripensitaj kaj staras en la nebulo. Sed por la plebo, kiu ne deziras pli profunde analizi la problemojn, tio sufiĉas, despli en malintelekta skandalema forumo kiel Lib F.

Mi ne dividas kun s-ro Buller la konkludon, ke magraŭ la stagno ekzistas potencialo por (rapida) kresko. Mia hipotezo estas kaj restas, kaj ĝi estas formulita ekster ĉia pesimismo, ke la eksperimento de Esperanto objektive (kiel diris la komunistoj) estas reale finita afero.

Laŭ mi la e-istoj komencu sin serioze demandi: Por kio Esperanto utilo kaj kion ni faru kun ĝi? Kaj ĉu la tradicia celaro kaj argumentaro ankoraŭ taŭgas en tiu formo aŭ devus esti modifita favore al pli realisma konsideri la aferoj, por iel garantii la pluvivo-ŝancon kaj ekzistorajton de Eo ankaŭ en estonteco. Aŭ ĉu entute oni ankoraŭ bezonas Esperanton, krom por libertempaj kaj hobiaj celoj, se jes por kio? Ĉu oni rezignu pri altaj ambicioj, pri la tradicia propagando kaj ĉu oni ĉesigu okupiĝi pri la angla lingvo, ktp.? Kion oni produktu en Esperanto? Ĉiuj tiuj kaj similaj demandoj devos esti metitaj sur la tagordo de UEA, se tiu asocio volas ludi iun seriozan rolon, atingi iujn ŝanĝojn kaj pliboniĝojn kaj esti serioze konsiderata de la “ekstera mondo“. Ĉar ĉi tiun diskuton mi ne povas vidi en la UEA-medioj, verŝajne oni ne vidos ĝin ankaŭ en la tempo de la nova estraro.

Chu mi pravas au aliaj, montros la estonteco. Mi havas la tre malbonan senton, ke mi tamen en principo pravas. :-)( Pri la detaloj mi jam ne emas okupiĝi.

Aliajn tem-rilatajn materialojn oni povas trovi sur www.planlingvoj.ch

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-29 20:38
Mi kredas ke se neEŭropanoj malpli ofte aperas en la debatoj, tio estas interalie ĉar ili havas pli realecan takson pri la amplekso de siaj scioj kaj pri la graveco de siaj opinioj. Precipe kompare al la Svisoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-29 21:03
Bedaurinde, mi ne komprenis kion vi celis diri. Kaj mi ankau bedauras, ke post miaj intervenoj cham sekvas strangaj komentoj, kiuj havas nenion komunan kun la temo mem. Sed al tio mi alkutimighis jam delonge, kaj mi ankau atendas nenion plu alian, interesan kaj intelgentan de e-istoj ol nur strangajn reagojn.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-29 21:07
Dankon al s-ro Künzli por la detala analizo kaj la interesaj konkludoj.

Pri UEA

Mi komence intecis diri, ke UEA estas parazita organismo, ĉar ĝi nenion povas rekte faras por la kresko de la Esperantistaro. Mi preferas paroli pri "Esperantistaro" kiel nombrebla amaso. Eble oni ne povas kalkuli la nombron de Esperanto-parolantoj, sed estas indikatoroj, kiel nombro kaj partoprenantaro de renkontiĝoj, libromerkato, aktiveco en retaj servoj.

La propagando por Esperanto kaj la instruado de novuloj estas tasko de nacilingvaj strukturoj. UEA nur povas subteni, kiel en Afriko, sed ne ĉion fari.

Sed fakte estas simbioza interrilato. UEA ofertas mondskalan servojn kaj funkcias kiel interfaco al internaciaj organizoj (almendaŭ teorie).

La publiko, kiun UEA povas gajni kiel membro estas sole la Esperantistaro, sed tie la "standing" estas evoluenda. Homoj ne aliĝas pro "Manifestoj" kaj "Deklaracioj", elpaŝoj dum internaciaj konferencoj ktp. kion la nunaj gvidantoj de UEA taksas kiel ege grava - kaj ne havas la tempon por aliaj rapide realigeblaj aktivecoj.

Alia fenomeno, kiun mi observis, estas la ekesto de supernaciaj strukturoj, kiuj intencas rekte atingi nacilingvan publikon. Ekzemple edukado.net. Tie aktivas funkciuloj el UEA/tejo-strukturoj. Do oni povas pensi, ke okazas en harmonio kun UEA.

Sed oni malmulte rimarkas pri la efikoj. Almenaŭ en la ordinara Esperanto-mondo la varbitaj personoj ne aperas. Apartaj kaj sendependaj strukturoj, se ekzistas, estas ne atingeblaj.

Foje estas provoj, kiujn mi taksas vane kaj kaj iluzie, atingi nacian publikon per "centra" teksto aŭ broŝuro, kiu estu tradukita al la unupoaj naciaj lingvoj. Estas vana, ĉar oni scias, ke ĉiu lando havas sian specialaĵojn kaj tion oni maltrafas per "centra" ŝablono. La ekzisto de landaj asocioj por varbado estas esenca, sed la landa organizo devas fari ion tiurilate.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-29 23:00
Ne dankinde.

La paraziteco de UEA konsistas minmume en jenaj rilatoj:
- UEA elspezas (vane) monon por dubindaj agadoj kaj dubinda propagando (kies efiko estas nula).
- ghiaj estraranoj vojaghas (vane) je la kostoj de la asocio, kvankam ili faras nenion esencan por la asocio, nek por Esperanto mem.
Se tio estus nur la mono de la asocio mem, ghi ja povus fari per sia mono kion ghi povas. Sed temas pri la mono kolektita de la membraro kaj klientaro, kiu atendas de UEA novajn sukcesojn kaj atingojn por Eo (kiujn ghi ne kapablas liveri).
- Monopola rolo/pretendo de UEA che la UK (sed iel la asocio devas perlabori sian monon).

Sed oni ne forgesu jenon: Char Esperanto ludas preskau neniun gravan rolon en la mondo, oni ne povas atendi, ke ankau rilata asocio, kiu ekzistas por Esperanto, povas multon fari kaj atingi. La Landaj Asocioj de UEA kaj Landaj Sekcioj de TEJO ludas ankorau multe malpli gravan rolon en la unuopaj landoj. La signifo de UEA, de la LA kaj LS kreskos, kiam la signifo de Esperanto kreskos (sed tio jam estas re malvershajna).

UEA ludis ioman rolon en kaj post 1908, iomete dum la 20aj jaroj kiam Privat estis ghia prezidanto, kaj kiam Lapenna kaj Tonkin estis ghiaj prezidantoj. Sed tiam estis aliaj tempoj. Post 1989 tiaj organizajhoj kiel UEA ludas neniun rolon plu, krom por flegi kaj adminstri sian membraron. Sed UEA ech tion malbone faras. Do, UEA ne miru, se la membronombro shrumpas.

Oni ne tro fantaziu pri strukturaj problemoj kaj simple restu realisma. Tiam oni povos ankau eviti superflajn seniluziighojn.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-29 23:03
PS Mi forgesis aldoni, ke gravan rlon UEA ludis dum la unua kaj dua mm, kiam Hans Jakob en Ghenevo organzis la helpon al la zamenhofa familio kaj al aliaj e-istoj. Sed Jakob estis poste diskreditita kaj ruinigita de la lapennistoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-06-30 09:04
Estimata s-ro Künzli

Via analizo certe estas pli profunda ol miaj surfacaj observoj. Vi skribis

"Post 1989 tiaj organizajhoj kiel UEA ludas neniun rolon plu, krom por flegi kaj adminstri sian membraron."

Memorigas min pri mia landa asocio: Germana Esperanto-Asocio. Por flegi la (malkreskantan) membraron la eksa prezidanto Fischer elspezis konsiderindan monsumon por speciala programo por la administrado de la membraro.

La sola por mi perceptebla rezulto estis, ke oni ekzkludis min post kvaronjarcento pro ŝuldo de malpli ol 100 €. Mi eĉ estis pagopreta, se mi ricevus detalan informon pri la ekesto de la sumo. Mi tamen ne scias, ĉu GEA ĝenerale purigis sian membraron aŭ ĉu nur estas atako kontraŭ mi.

Mi aŭdis, ke la citita eks-prezidanto Fischer en la revuo "Esperanto aktuell" eĉ malalte taksis la lokajn grupojn (aŭ klubojn). Oni de jaroj kulpigas ilin, ke ili ne sukcesas enkasigi la monon de la membroj por la supera administracio. (Mi nur aŭdis, ĉar mi ne plu ricevas la revuon, kiu estas rigardata kiel sekreta informo por la membraro.)

Unu sekvo de la financa "reformo" estas, ke ne plu eblas esti membro de loka klubo sen aliĝo al la centra strukturo GEA. Dum jardekoj estis bela tradicio malmultekoste ligi Esperanto-parolantojn al la loka strukturo. Nun ili devas decidi, ĉu elspezi la monon por supera strukturo sen videbla efiko, aŭ ĉu ĉesi la kontakton.

Certe la aliro al informo per la reto restas, sed la loka klubo estis elemento de senpera demokratio kaj diskuto inter la Esperantistaro.

Kiel adepto de la post 1968-a movado mi pensis, ke la tempo de aŭtoritecaj prezidantoj definitive pasis, sed ili ĉiam denove reaperas kaj blokas la liberan evoluon.

Mi nur povas paroli pri Germanio kaj esperas legi analizojn pri aliaj landaj asocioj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-30 16:43
administri, kompreneble :-)

Certe, mi povus skizi la svisan kazon, sed tion mi jam antaue faris kaj nuntempe ne emas ripeti, char tro malagrabla temo.

Estus eble utile, se oni povus liveri "objektivajn" raportojn pri la situacio de diversaj Landaj Asocioj, iomete lau la metodo de la ANONIMA enketo jhus farita pri la temo "eraroj de la eo-movado" (vd. http://www.planlingvoj.ch/Enketo2013_erarojEsperanto.pdf), kiu ja certe rivelis interesajn respondojn.

Sed mi timas, ke objektiva kritika raportado kauzus nur novan kontraustaradon flanke de la kritikitaj personoj, kiuj sentus sin ofenditaj kaj emus konduti malracie (char ili sentas sin pravaj). Lau malnova saghajho oni do ne veku dormantajn mordemajn hundojn, char tio povus esti tre danghera. La baza problemo de la Eo-movado estas, ke en ghi ne disponeblas multaj alternativoj pri personaro kaj funkciularo. Do, oni devas akcepti tiujn, kiuj sin (honorofice) proponas (de tempo al tempo ja aperas tute pozitiva figuro). La mankanta demokratio en la Eo-movado ne fontas unuavice el tio, ke oni aparte subpremus au celus subpremi la demokration, sed ke la samaj aktivuloj povas gvidi, regi kaj influi la movadon dum jardekoj, tiel ke ili farighas iusence nekritikeblaj, kiel la papo en Romo au la komunistoj en la iamaj soclandoj (ambau sistemoj estas/is autokrataj, totalismaj).

Kompreneble, la Eo-movado estas sufiche sentema pri kritiko kaj ghiaj aktivuloj aparte negative kaj alergie reagas al kritiko. En tio la Eo-movado havas multon komunan kun organizajhoj, kiuj sentas sin subpremitaj kaj ignoritaj (kiel ekzemple etnaj malplimultoj au religiaj sektoj) au kiuj asertas, ke ili staras sur la ghusta flanko de la historio, do "historie objektive pravas" kaj havas LA justan solvon por oferti al la homaro (kiel la marksismo-komunismo au kiel religioj/eklezioj). En ambau rilatoj shajnas, ke la Eo-movado estas treege malmoderna movado, char ambau sintenoj nuntempe ne plu estas kredindaj kaj akcepteblaj, char, kiel Roland Schnell prave rimarkigis, autoritatojn oni pl kaj pli pridubas kaj povas ataki kaj renversi ilin pere de la popola demokratio en la interreto (kiel en Turkio, arabaj landoj k.a.), kaj la ignoradon kiel malplimulto oni povas venki pere de sinprezento en la interreto (kiel ekzemple la romanchoj de Svislando). Tamen, lau objektiva legharo de la homara naturo, la pli forta estas pli forta (au almenau sntas sin pli forte) ol la pli malforta. Tamen, en vera demokratio, ankau la pli malforta havas la shancon estis malignorita kaj respektita. Ekzemple Turkio kaj Ruslando ne estas veraj demokratioj, char tie oni subpremas minoritatojn kiel dum la tempo de la otomona imperio kaj Sovetunio). La katastrofo por tiuj landoj estas, ke iliaj autokrataj regantoj tute ne deziras la veran demkration, char en tiu kazo ili estus tuj faligitaj kaj "for de la fenestro" kiel diras germanlingvanoj.

Tiom longe, ke la Eo-movado kondutas lau la priskribita skemo, ghi havas nenian shancon esti respektita kaj agnoskita nek desube nek desupre. Sed ghi restos primokita kaj evitita kiel paranoja movado, kiu perdis chian ligon kun la realeco.

Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-06-30 18:32
La pikon de Roland mi komprenis. „Sed la Esperantistoj preferas diskuti pri lingva justeco….“ Jes, ni diskutis pri tiu temo jam 13 jaroj kaj el tiu diskuto ekestis konkreta politika agado pere de EDE en kelkaj EU-landoj, nun Fr., Ger., Pol., Hu.,Bg.. Ne sufichas nur kritiki, sed necesas konkrete ion fari, ankau se la kritikuloj ech tion kritikos.
Che UEA estas multe plibonigenda, sed sen ghi, sen la inter-nacia kunigho, esperanto perdighus sian esencan sencon. Esperanto valoras nur en internacia kunlaboro. Por tio devas ekzisti iu organo kiu reprezentas eksteren kunecan inter-naci-econ, mondvaste.
Kritikon ni povas multe legi chiuflanke, kiuj ofte utilas, sed oni devas atenti, ke ili ne detruas la tuton. Pro tio mi provas redukti la kritikon al kelkaj konkretaj demandoj:
Kie estas la lokoj, kiuj estas la situacioj, kiuj estas la socioj, kie kaj che kiuj esperanto povas esti konvena, jes, ech necesa por la plibonigo la koncernan mem?
Kaj la provo de ghenerala, ne idealisma, sed realnecesa respondo en nia nuna tempo:
-Tie, kie estas bonvena, ech necesa la internacia demokratio kaj de tie sekvas, la lingva demokratio.
-Che chiu mondreligio, kiuj ne sanktigis la propran lingvon, sed restis che la universaleco.
-Che la Organizacio de Unuighitaj Nacioj, se ili konsciighas la propran programon.
-Che la nun internacie realekzistanta Europa Unio. T.e. en la Europa Parlamento.

Ke la politika temo de „internacia demokratio kaj komprenigho“ povus esti alparolata che civitanoj, estus per enketoj subtenebla, se ni havus la eblecon (la monon) tion fari. Mi povas nur supozi post miaj sinceraj spertoj che infotabloj, ke preskau la duono de interesuloj staris pozitive al la solvo de tiu internacia problemo. Sed samtempe mi avertas, ne demandi konkrete, chu iu volas enkonduki esperanton au ne.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-30 19:46
Mono ne estas bezonata por tiaj (interretaj) enketoj. Mi faris jam plurajn tiajn enketojn (vd. www.planlingvoj.ch) inter la e-istaro, sen investo de mono (krom la parto de la kotizo por la interretaliro). En la Eo-movado oni ciukaze faras (preskau) cion senpage kaj honorofice.

E-istoj nur ciam palavras pri tio, ke necesas fari tion kaj jenon, sed bedaurinde ili apenau tenas siajn promesojn. Tiel cio restas nur teorio, fikcio, iluzio kaj bazighas sur la espero, idealismo kaj optimismo. Aparte groteskaj kazoj estas chirilate EDE kaj EEU, kies paranojo ne konas limojn.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-01 12:43
Ĉio kion la Esperantomovado bezonas ĉi-momente, estas klarigo kial la Angla lingvo ne fariĝu ĉies unua lingvo. Dum ni ne povas liveri bonan kaj komunan argumentadon kontraŭ tiu sugesto, ĉiu plia diskutado kaj agado estos vanaj.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-06-30 23:51
Kara Andreas Kuenzli, eble vi konas la medicinon kontrau la paranojo de EDE kaj EEU. Bonvolu helpi. Vi bonvenas kun konkretaj proponoj. Sed ghis nun mi ne komprenas kion vi opinias.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-01 15:13
Shajnas, ke kontrau la paranojo, je kiu la tuta Esperanto-movado malsanas (praktike chiuj Eo-asocioj, internaciaj, naciaj, lokaj kaj fakaj, estas koncernitaj) ne ekzistas medicino, char shajnas, ke la paranojo de la Eo-movado ne estas kuracebla.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-07-02 23:57

Kara S-ro Kuenzli, vi tushis per paranojeco tre gravan socipsikan problemon de la estanteco. Sed tio trafas ne nur esperantistoj, sed estas ech pli konsiderinda en la ghenerala socio. Por esperantistoj pro tio gravas ekscepte, char ili havas ech pli da shancon subigi tiun psikan malsanon ol la cetera mondo.
Kiel ni jam longe konscias (observu niajn akrajn diskutojn) tiun nian malsanon, ni povas esti pretaj ankau terapii. La esperanta socio estas bona medio ekkoni kaj terapii niajn „genialajn“ deliriojn.
La problemo montrighas pli akra kaj ech pli danghera en la t.n. ekstera mondo. Observu nur kio okazas en diversaj blogoj kaj retkonektoj kiel ekz. facebook, twitter, google, ktp.. Preskau ne eblas eviti la publikan idiotismon.
Estas observebla, ke en la socio ghenerale kreskas la idiotismo, ne nur la individua, sed ech pli malbona, la kolektiva. En esperantujo oni povas pli bone ekkoni tiun tendencon, ol en la cetera mondo kaj ricevi ech mondvastan reprezentativan staton, kiel en iu eksperimenta botelo. Char esperantistoj trovighas preskau chie en la mondo.
Sed, kio ech pli grave estas, necesas por chiu malsano ekkoni la simptomon, por celigi la sanigon. Por tiu procezo ni jam trovighas en esperantujo en la ghusta medio. Esperanto fakte ekestis por la subigo de individua kaj sekve ankau la kolektivan idiotismon.
Antau kelkcent, au ech kelkmil jaroj, oni solvis tiujn problemojn herojece. La dialektike venkita herojo havis la veron. Sed nuntempe ne plu eblas tiu solvo, sen ambauflanka nenigho de la herojoj. Restas nur, se ili volas pluekzisti, la komprenigha solvo.
Ke la malsanuloj povas komenci la komprenighon, unue necesas ke ili pretas ekkoni sian malsanon kaj voli tion subigi, t.e. pretas por terapio, individue kaj kolektive. Por ambau tiuj terapioj konvenas esperanto, char ghi havas jam de sia ekesto en sia esenco la dialogikan komprenighemon.
Bedaurinde en la historio de esperanto estas observebla ke esperantistoj chiam denove forgesas tiun esencan sencon de esperanto kaj ofte volas sin alighi al la spirito (au malspirito) de la tempo. Chu nazisocialismo, au komunismo, ni jam ricevis la sperton tiurilate. Ni lernu de tiuj!
Ni lernu el la vera evoluo de la tempo, ni ne volu restarigi la pasintecon. Ni akceptu la realecon. La klasikaj tempoj estas for. Klasikaj geniuloj, klasikaj herooj, ne plu povas helpi al ni. Niaj streboj al iliaj idealoj nur malsanigas nian psikon kaj perturbas nian naturon.
Esperantistoj ne postkuru la klasikon, ech ne la klasikan sciencon. Ili ne bezonas tion, ili havas jam de la komenco de esperanto ion por la nova tempo adekvatan, sintenon kaj pensadon, ili devas tion nur elfosi el la jam sia sperta historio kaj distancighi de la pasintaj devojighoj.
La klasika venkismo kreas nur egoismon, proprismon, idiotismon, naciismon, rasismon, ktp.. Tiujn volis la klasike kompreninta esperantismo venki. Ghi ne sukcesis antaue venki kaj la venko ghenerale montrighis en la nuna tempo malebla. Sed la enhavoj de tiuj bataloj, (amo, amikeco, paco, kunhelpo, respekto toleremo, komprenemo, ktp.) restis plu valoraj kun nova tempoadekvata metodo de dialogika inter-eco, en kompreno unu-de-alian.
Mi pritraktas la movadon de EDE tute inverse, ol S-ro Kuenzli. Por mi ghi ne estas paranoja enterpreno sed kontraue, ili estas ghuste la ebleco terapio, ne nur la esperantistaron, sed donas ech alireblecon por la vasta publiko, terpii la ne tempo adekvatajn mondkomprenon, kiel ekz. la idealismon de la, en la agonio troveblan nacismon kaj rasismon.
Kaj tiu malsano montrighas plej akuta kaj adekvata en Europo, kie oni travivis kaj jam spertis la sekvojn de la klasika idealismo. La cetera mondo povas lerni de tiu malsano kaj ech uzi la malkovritan medicinon por eviti la infektighon. La arto jam longe antaue avertis pri la danghero, sed ghi ne estis komprenita. Nun ni havas ankau realajn spertojn kiuj estas sufiche ghenerale kompreneblaj, ankau por vasta publiko.
EDE volas alparoli tiusence la vastan publikon politike, char politiko estas la plej ghenerala socia movado. Esperantistoj povus helpi, ech devus char estus ankau en ilia senco. Sed mankas la unueco pro la idiotisme paranoja diverseco.


Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-03 15:40
Mi ne pensas, ke la e-istoj lernos ion ajn, sed male, ili farighos pli frenezaj. Ekzemploj abundas: Oni devas nur legi la "strategiajn" skribajhojn de UEA au la prelegojn de Tonkin.

Vi multe tro "profunde" klopodis klarigi la fenomenon de la paranojo. Paranojon oni ja observas ankau en la kazo de Usono, kiam ili volas kolekti chiujn datenojn de chiuj komputiloj, au de Ruslando, kiam unusola (certe ne sendanghera) duondiktatoreto tie klopodas tie "gvidi" la tutan landon, prezentante sin kiel ridindan "rusan machon". Au de Chinio, kiu strebas pirate kopii chiujn produktojn de aliaj landoj kaj revendi ilin al tiuj, au de Irano kun sia freneza islama sistemo, Ktp. Paranojaj vershajne estas kaj estis ankau unuopaj politikistoj, ne nur Hitler kaj Stalin, Idi Amin kaj Ghaddafi, sed ankau Berlusconi kaj Sarkozy, eble ech Steinbrück, en Svislando Blocher, siatempe Haider en Austrio. Ktp. Ankau Walesa kaj la fratoj Kaczynski, Fidel Castro, Hug Chavez ktp. ktp. ktp. (kiuj ja estas bonaj amikoj de Putin). Ili chiuj montras/is simptomojn de paranoja sinteno, kiu finfine povas esti direktita nur kontrau la homoj. Persone mi kredas, ke la Esperanto-movado ech lernis de tiuj paranojoj, ekzemple de la komunismaj landoj, de kiuj la Eo-movado multe lernis. Kaj la esperantistoj freneze apogis tiujn reghimojn kaj ili ech pli freneze apogus kaj admirus ilin, se iu Ahmadinedjad au Kim Jong Un apogus Esperanton, char iatempe oni freneze ghojis kaj fieris, kiam Fidel Castro proklamis sin "soldato de Esperanto". La paranojo de EDE kaj EEU rilatas la al enkonduko de Eo en EU, kvankam tio neniel estas ebla. Se vi konsideras EDE kiel specon de terapio (por au kontrau kio?) ankau tio estas simila al paranojo, char kiu konsideras EDE serioza organizajho krom la estraranoj de EDE? Neniu! Kaj la diversspecajn paranojojn de la Civito ni chiuj bone konas jam de jaroj kaj jardekoj - ankau tie nenio shanghighis, sed chio farighis ech pli freneza (kaj ni en Svislando devas elteni tion, despli ke la reputacio de Eo jam estas runigita pro aliaj stranguloj, kiuj elpashas nome de Eo).

Ankau en EU ekzistas paranojaj tendencoj. Chie, kie la politika povo koncentrighas en la mano de individuoj au grupoj kaj kie la popolo havas nenion por diri t.e kie mankas la demokratio), aperas paranojaj tendencoj. Ankau la banka sistemo de Svislando montras paranojajn tendencojn, char neniu povas kontroli ghin. Ankau (praktike chiuj) politkaj partioj (en chiuj landoj) montras paranojajn tendencojn. Do, paranojo ekzistas pli vaste ol oni imagas, de la malgranda ghis la granda situacio.

Voli atingi la unuecon kaj harmonion) estas iluzio. Unueco neniam estas atingebla, kiel ghin la e-istoj imagas, despli ne sur internacia nivelo. Chi tiu imago pri unueco (lingva) bazighas sur la samaj eraraj konceptoj kaj ideoj kiel la marksismo-leninismo (pro kio ghi fiaskis en la praktiko - ne nur pro la kruda stalinismo, kiu certe donis la finan baton al ghi, kaj ghi kolapsis, kun prokrasto sed tamen). Oni devas vivi kun plurismo kaj heterogeneco, despli en la epoko de la interreto, en kiu chiu individuo povas publikigi sian opinion (kio antau 30-50 jaroj ne eblis au maksimume per pli malpli cenzurita letero de leganto en gazeto). Maksimme on povas serchi kaj eble trovi komunan denominatoron. Do, la interreto komplete shanghis la kutimojn de la homoj kaj ghi faris ilin pli liberaj kaj pli emancipitaj. Chio tio estas bona au ne, estas malfacile diri, kaj certe ekzistas malkonsento inter sociologoj kaj historiistoj.

La problemo de la Eo-movado estas, ke ghi estas movado funkcianta surbaze de KREDO, ESPERO kaj ILUZIOJ, ekster chiaj realajhoj kaj chia realeco. La dua esenca problemo estas, ke la anoj de tiu movado neniam analizas (germane: hinterfragen) siajn kredon, esperon, iluziojn. Iliaj dogoj estas konsiderataj kvazau kiel sanktaj kaj netusheblaj (en tio la Eo-movado multe similas al marksismo-komunismo kaj religioj/eklezioj). Samtempe la e-istoj kulpigas la "eksteran mondon", ke ghi ignoras Esperanton. Chio tio estas senespra kaj senelira situacio por Espertanto kaj formas la idealan grundon (germana Nährboden) por paranoja sinteno.

Oni povus ankorau aldoni multajn aliajn konsiderojn lige kun paranojo, sed dume mi haltas chi tie.

 
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-04 16:29
Paranoja estas ankau se UEA kongresas en pompaj kaj multekostaj kongrespalacoj, kvankam ekstere neniu rimarkas ilin. Pura malshparo de valora mono (sed la komunistoj en UEA neniam kapablis valortaksi la monon, char por ili pli gravas pompo, impresado kaj shajno, lau la modelo de partiaj kongresoj, ech se tio aspektas ridinde)!

Paranoja estas ankau la sinteno de Wirtschaftsministro Rösler, se li anoncas, ke "mi kaj s-ro Schäuble volos konstrui la mezan klason en Hispanio, Portugalio kaj Grekio". Li povus esti vera esperantisto, kiu celas solvi la "internacian lingvan problemon" (sed feliche li limigas sian groteskan solvoproblemon al nur tri landoj. :)
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-03 10:20
Eble vi jam legis chi tion:

"Eraraj asertoj de Osmo Buller"
http://www.esperantio.net/index.php?id=2200
 
I.a. oni diras: "Ke HdE nun havus nur centon kaj ech mortis estas "wishful thinking" de s-ro Buller kaj lia satelito Kniivilä".
 
Sendepende de unuopulaj kashaj deziroj (mia esperantig-propono por "wishful thinking" – kiel la Civito povas tiel submetighi al la angla), shajnas regi plena nescio pri la nombro da abonantoj kaj ech pri la fakta apero de HdE. Estus logike, ke la Civito tuj kaptus la okazon por aldoni "char ni fieras informi, ke HdE havas XXX abonantojn". Sed tion ghi ne faris. Tre atentoveke.

Chu iu entute scias, kiom da abonantoj havas HdE? Chu la informoj, ke HdE jam delonge ne aperas, estas malghustaj, ech falsaj? Helpus kompreni la aferon, se la konsularo, la senatanaro, la civitanaro, au ajna anaro, de la Civito dezire malkashus la ciferojn. Kaj prilumus la veran situacion.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-03 17:18
Mi jam delonge ne legas (ech ne vidas) ekzempleron de revuo Esperanto, do tial mi ne povas certi, chu ghia kvalito draste plialtighis lastatempe. Se tiel estas, mi ghojas. Sed mi suspektas, ke tiakaze mi estus audinta ion prian, entuziasmajn vortojn, kaj tiel ne estis. La manko de novajhoj shajnas do indiki, ke la aferoj ne shanghighis.

Kial mi mencias chi chion? Nu, min iom mirigas, ke neniu komentas chi tie pri la kvalito de la servoj de UEA (chi-kaze tre specife pri la revuo) kiel kialo por membrofalado. Jes, ni vivas en nova epoko, en kiu membroj ne emas alighi al asocioj char ili chion faras rete kaj senpage bla bla bla. Tamen, shajnas al mi tre evidente, ke membroj ne forlasas asocion nur pro la nuna reteco: reto certe ne anstatauas chion, kaj malgrau retaj eblecoj oni volonte ighas au restas membro de asocio, char:

a) al oni ne vere gravas la servoj, sed oni volas altruisme (kaj mone) apogi la asocion;
b) al oni ja gravas la servoj, kaj nur se ili estas bonaj kaj utilaj, oni alighas kaj restas.

Asocio, kiu donas malbonajn servojn, ne perdos siajn a-membrojn sed perdegos siajn b-membrojn. Kaj tio evidente estas okazanta al UEA jam de jaroj. Malbonaj servoj estas la sola kialo? Certe ne. Sed estus naive kaj stulte pensi, ke malbonaj servoj ne influas la membroperdadon.

Miascie kaj miasperte aliaj servoj de UEA (tre) bone funkcias, ekz. libroservo au (konto)administrado, sed por uzi ilin ne nepras esti individua membro, do UEA ne akiros novajn membrojn pro tiuj bone funkciantaj servoj. Miascie kaj miasperte la revuo-servo tamen malbone funkcias. Do UEA ne nur ne akiros novajn membrojn pro tiu servo, sed ech perdos kelkajn – ja por uzi la aliajn ne necesas alighi kaj pri tiu chi oni povas rezigni. Kaj chi chio ne estas profetajho: estas konstato.

Vi certe jam rimarkis, ke mi ne estas granda amiko de la Civito (i.a. char mi ne tre shatas cirkojn), sed foje oni ne povas malkonsenti pri iu komento, ekz. pri la "prudenta silento" de Osmo Buller rilata al la kvalita supereco de HdE super revuo Esperanto. Ke HdE kvalite superas revuon Esperanto, estas nepruveble (i.a. char HdE shajne simple ne aperas). Sed ke iu ajn revuo kvalite kapablus superi revuon Esperanto – pri tio, bedaurinde, mi apenau havas dubojn.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-07-03 22:23
Kiel daura ricevanto de la revuo Esperanto, mi povas atesti ke ghi daure aperadas regule kaj akurate, kun multaj bildoj kaj legindaj nekrologoj.
amike
Istvan Ertl
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-03 23:40
Regula kaj akurata aperado, multo da bildoj (supozeble ankau svingoflagohavaj?) kaj legindaj nekrologoj. Kion plian oni povas peti de revuo. Kaj mi audacas plendi.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-07-04 01:42
Mi, kiel dumviva membro, povas atesti ke la numeroj de la revuo sidas bele sur la breto.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-03 23:37
> sed ech perdos kelkajn [membrojn]

Mi korektu min mem: UEA ne perdos nur "kelkajn" membrojn. Ghis nun ghi jam perdis pli ol 100 membrojn (!!!) kompare kun la antaua jaro. Nur la reto kulpas kaj neniel la kvalito de la servoj? Mi ne povas ne rideti.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-04 13:13
La sola servo kiun UEA bezonas oferti, estas argumento kial ne la Angla fariĝu iam la unua kaj sola lingvo de ĉiuj homoj. Se ĝi povus oferti tian argumenton, kohere kaj unuvoĉe, ĉio alia sekvus.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-04 14:30
Estus tamen malprudente ordoni al la oficistoj chesigi sian ghisnunan taskaron kaj ekcerbumi por trovi tian argumenton. La shrumpanta membraro (ja konate, kiom egoismaj estas homoj) ne plene aprezos, ke la oficistoj pasigos siajn restantajn tagojn ghis pensiigho per cerbumado.

La Komatato tamen povus cerbumadi. Fakte tiu estas ghia chefa tasko.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-04 14:39
Lau mi tio ne estas kaj ne estu la tasko de UEA nek de la Eo-movado.
Se tio estus ghia tasko, ghi estus, au devus esti fiksita en la statutoj.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-04 15:10
La tasko estas fiksita en la aktualaj faktoj. Esperanto estas esprimo de lingva internaciismo. Kian rajton de ekzisto havas la Esperantomovado kaj ĝiaj organizoj se oni ne povas argumenti, unue: por internaciismo, kaj due: por tio ke la internaciismo havu lingvan flankon?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-04 16:11
Forgesu vian kuriozan lingvan internaciismon (kio ghi estas kaj kio ghi estu?) kaj skribu ion pli inteligentan kaj pli interesan, por favor.

Lau la statutoj, la Eo-organizajhoj plenumu siajn kernajn celojn, kiuj estas: disvastigo, evoluigo kaj flegado de la lingvo Esperanto. Se ili ne plu kapablas plenumi tiujn celojn, kaj nuntempe shajnas, ke ili baze neglektas ilin, ili perdas, kaj perdu sian ekzistorajton. Mi nek bedauros nek ploros.

Se la e-istoj kredas, ke per la revivigo de tiaj strangaj abstraktaj ideologiaj teorioj ili ion gajnos au atingos, ili eraris kaj definitive komencis shoveli la tombon por Esperanto!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-04 21:49
Se Esperanto estas la Internacia Lingvo, kiel Zamenhof origine nomis ĝin, tiam la lingva internaciismo ja devas egali al la Esperantismo. La plej aŭtoritata difino de la Esperantismo estas la Deklaracio de Bulonjo, do se oni deziras difini ĝin alimaniere, oni devas aparte mencii tion.
martin ponce
martin ponce diras:
2013-07-04 23:49
1. La perdo estas proksimume 500 membroj po jare ekde ~ 1972 -- objektive
2. sed subjetive la perdo estas multe pli granda, t.e.: 5 el 10 >> 5 el 1,000
3. la perdo eble kreskos subite estonte -> 2 -- mi timas
4. la ttt certe ne helpos multe, sed male, la disfalo de UEA estos tre grandan perdon por ĝi.

> http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=492
2009 - 18,318 --
2010 - 15.815 -- 2.503
2011 - 15.801 -- 14
2012 - 15.103 -- 698

Certe, EO suferas eurocentrismon, kaj la disfalo ankaū estas eūrocentrita.
https://twitter.com/[…]/1
martin ponce
martin ponce diras:
2013-07-05 00:18
vijaykumar
vijaykumar diras:
2013-09-26 11:39
En nia lando (Barato) estis vigla movado ekde la 1980-aj jaroj. Kelkaj tre agemaj kaj laboremaj junaj esperantistoj bonege laboradis. Ili ofte ne raportis al UEA au aliaj landoj. La UEA, kiu havis unu au du agentojn (jes, agento, ech sekreta), en Barato, kiuj chiam misraportis al UEA pri la motivoj de laborantaj kaj bonkondutaj esperantistoj. Char tiu agento havas brilajn karierplanojn en UEA. Li timis tiujn movadanojn. La movademaj junuloj havis grandiozajn planojn por Esperanto en Barato. Nun unu persono, kiun kredis UEA, chiam misinformis al UEA ekde la jaro 1887. Li estis felicha kiam NTR Salvesson mortis. Char NTR havis aliajn planojn por vere bona movado. Sekve la movademaj homoj perdis intereson. Unu tia bona esperantisto kaj konata verkisto en unu Barata lingvo tradukis la Pragan Manifeston en unu Hindan lingvon. Tiam li estis bona esperantisto (kun 12 jara sperto) kaj jam estas konata verkisto en la regiona lingvo. Sed UEA ne kredis lin pro la misraporto de la agento de UEA. Tiun tradukon (praga manifesto en barata lingvo) Renato sendis al unu esperantisto, kiu ne scias legi kaj paroli tiun regionan lingvon, petante kontroli lingvon! Tiu esperantisto montris la tradukon al iu ne-esperantisto. Tiel dauris la aferoj. La chefa punkto estas kiam vi ne kredas movademajn homojn pri iliaj kapabloj, kial oni restas en la movado? Tio estas nur unu ekzemplo inter dekoj da tiajhoj. Pro tia maniero de UEA dekoj da aktivuloj forlasis la movadon. Tio estas la chefa kialo pro la neekzisto de movado en Barato. Estonte ankau ne ekzistos! Tiel UEA perdis dekoj da IM en postaj jaroj. Chiu lando havus sian propran rakonton. La rakonto de Esperanto en Barato estas tragedia pro la kondutmaniero de UEA al movademaj homoj. Jam ne plu estas ebleco en Barato altigi la membronombron! Vi perdis por chiam.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-26 13:41
Ba, raporti al UEA komplete perdis sian sencon, char tie neniu interesighas pri la Eo-movado en Barato au ie ajn. UEA interesighas chefe pri medaloj de Vjetnamio, flatoj el Unesko kaj de iuj shtatestroj kaj pri flegado de la propra koterio, dum la sorto kaj agado de e-istoj en unuopaj landoj lasas ghin komplete indiferenta. Ankau traduki la Pragan Manifeston al aliaj lingvoj havas nenian sencon. Prefere traduku la 13 hipotezojn de www.planlingvoj.ch, kie vi trovas realan materialon por diskuto.