Nova Heroldo promesata post Rejkjaviko
Heroldo de Esperanto, iam unu el la pintaj gazetoj en Esperantujo, estis fondita de Teo Jung en 1920 kaj transdonita al Ada Fighiera Sikorska en 1961. Dum ŝia ĉefredaktora periodo ŝia edzo, Gian Carlo Fighiera, estis la eldonanto de la gazeto.
Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tamen tuj pludonis ĝin al LF-koop. Sub la nova posedanto Heroldo de Esperanto iĝis grava parto en la tiel nomata Esperanta Civito. Laŭ Gian Carlo Fighiera, la nova posedanto malrespektis la tradicion kaj principojn de la gazeto.
La tradicio kaj principoj estis, i.a.: la gazeto havas ĉefe informan karakteron pri la disvastigo de Esperanto; ĝi estas sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj. Kiel ĉiuj povas konstati, la supraj kondiĉoj neniam estis respektataj de la nova redakcio, Fighiera skribis en publika deklaro en 1998.
Jam tiam li anoncis, ke li reprenas la rajton eldoni la gazeton, sed en la praktiko nenio okazis, kaj Heroldo de Esperanto dum pliaj 13 jaroj restis la ĉefa presita organo de la Civito. Tamen la abonantoj iom post iom malaperis, kaj ekde 2011 la Civita Heroldo ekhavis ĉiam pli gravajn problemojn pri la aperritmo.
En la jaro 2013 aperis neniu numero de la gazeto, kiu devus aperi 17-foje jare. La Civito silentis pri la enorma malfruo, sed la 10-an de junio en ĝia retejo aperis informo, laŭ kiu "nenio malhelpas la eventualan vendon" de Heroldo de Esperanto. Ŝajne ĝuste tiu anonco instigis la anonimajn aktivulojn turni sin al la antaŭa eldoninto Gian Carlo Fighiera kun la propono transpreni la eldonadon.
En komuniko dissendita la 22-an de junio al nekonata kvanto da adresoj, Gian Carlo Fighiera anoncas, ke, pro la neaperado de Heroldo, li decidis "akcepti la proponon de kelkaj esperantistaj ĵurnalistoj pluaperigi ĝin en reta kaj papera formoj".
– Mi ricevis la proponon antaŭ nelonge kaj mi decidis akcepti ĝin ĉar mi esperas, ke HdE renaskiĝos. Sendube, la informo ke la gazeto ne plu aperas kaj ke oni provas senrajte vendi ĝin rapidigis la decidon, klarigas Gian Carlo Fighiera, responde al demando de Libera Folio.
Laŭ la teksto de la komuniko, la decido okazis sen ajnaj financaj kondiĉoj, sed estas ligita al la postulo, ke la gazeto respektu la tradicion kaj principojn, kiujn starigis Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska:
“Heroldo“ estu neŭtrala kaj sendependa rilate al kiu ajn ideologio nemovada kaj movada.
Ĝi objektive informu pri la agado kaj atingoj de la Esperanto-movado kaj -komunumo en la kampoj de disvastigo kaj utiligo de la internacia lingvo.
Plia kondiĉo estas, ke eventuala plua transdono de la gazeto same okazu senpage.
La ĝis nun anonimaj eldonantoj siaflanke promesas dum unu jaro senpage liveri la gazeton al ĝisnunaj abonantoj kiuj pagis por numeroj ĝis nun ne eldonitaj. La teksto de la komuniko tamen ne indikas, kiom da numeroj devas aperi dum tiu jaro. Ankaŭ ne estas indikite, ĉu la novaj numeroj komencu per 2013:1, ĉar nenio aperis ĉi-jare, aŭ tamen per la plej frua neaperinta numero, 2011:12.
Libera Folio provis kontakti la anonimulojn, sed tiuj tra Gian Carlo Fighiera komunikis, ke ili ne deziras prezenti sin pli frue ol en la Universala Kongreso en Rejkjaviko. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, ĝis nun neniu salono por kunveno pri Heroldo de Esperanto estis mendita.
Libera Folio: Ĉu UEA disponigus salonon por tiu celo senpage?
Osmo Buller: – Krom por la kunsidoj de UEA mem kaj por oficialaj kongresaj programeroj, UEA disponigas salonon senpage por la Akademio kaj por unu kunveno de SAT. Por aliaj kunvenoj necesas pagi luon, kiu tamen estas nur parto de la sumo, kiun UEA pagas al la kongresejo.
La Esperanta Civito kaj LF-Koop sendube ne konsentas, ke la iama eldoninto Gian Carlo Fighiera havas la rajton transdoni Heroldon de Esperanto al novaj respondeculoj, kaj ĝi apenaŭ konsentos transdoni la registron de abonantoj al nova redakcio. Abonantoj tamen certe trovos aliajn manierojn pruvi, ke ili pagis sian kotizon, se efektive aperos nova Heroldo.