Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Statuta kaoso daŭras en Pola Esperanto-Asocio

Statuta kaoso daŭras en Pola Esperanto-Asocio

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-18 11:44
Pro manko de unu voĉo denove estis malaprobita de la ŝtataj instancoj la nova statuto de Pola Esperanto-Asocio. La statutoŝanĝo jam pli frue unufoje fiaskis pro interna opozicio, kaŭzante kaoson. Pola Esperantisto malfruas preskaŭ duonjaron, kaj nova redaktoro mankas.

Dum aŭtuno 2012 demisiis ĉiuj ĉefaj funkciuloj de Pola Esperanto-Asocio, kaj dum duonjaro la asocio eĉ ne havis prezidanton. En januaro 2013 fine estis elektita nova estraro, kiun interalie eniris du estraranoj de TEJO: Paweł Fischer-Kotowski kaj Łukasz Żebrowski. Kiel prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak.

La kaoso estis kaŭzita de konflikto ĉirkaŭ malsukcesinta provo modernigi la strukturon de la organizaĵo, tiel ke la membroj povu aliĝi rekte al la asocio, kaj ne al la regionaj filioj. La unua decido pri ŝanĝo de statuto estis oficiale kontestita de interna opozicio. La neaktiva estraro ne respondis ĝustatempe oficialan leteron pri la temo, kaj tial la ŝanĝo de statuto estis deklarita nevalida.

La peza malnova strukturo de la asocio, bazita sur regionaj filioj kaj kunsido de regionaj delegitoj kiel la ĉefa decida organo, laŭ la majoritato de la aktivuloj tamen ne plu taŭgas por ŝrumpinta asocio sen ŝtataj subvencioj - sed kun modernaj komunikiloj. La ĉefa tasko de la nova estraro tial estis efektivigi la statutoŝanĝon, laŭ kiu ne plu estu bezonataj kunvenoj de delegitoj, kaj la supera decida organo de la asocio estu kunveno de individuaj membroj.

Nova formala decido pri la statutoŝanĝo tial estis farita la 19-an de januaro en eksterordinara kunveno de delegitoj de la regionaj filioj. Sed fine de aprilo la aktivuloj de Pola Esperanto-Asocio ricevis malagrablan surprizon: post longa esploro oficiala instanco denove konstatis, ke la decido pri statutoŝanĝo ne estis farita en leĝa ordo, ĉar mankis la postulata dutriona majoritato, kaj sekve la ŝanĝo ne validas.

– La landa kunveno de la delegitoj kiu aprobis la statutŝanĝon estis kvoruma, sed en la koncerna voĉdono ne partoprenis ĉiuj ĉeestantoj, kaj sekve la decido ne povas esti konsiderata valida pro la manko de unu pora voĉo, klarigas estrarano Paweł Fischer-Kotowski.

Por plian fojon provi eliri el la sakstrato, la estraro de PEA decidis, ke kadre de la Pola Esperanto-Kongreso fine de junio ankoraŭfoje okazu la "landa kunveno de delegitoj", kiu laŭ la valida statuto estas la supera decida organo de PEA. La oficialaj invitiloj estis dissenditaj lastmomente, ĉar laŭ la valida statuto tio devas okazi 60 tagojn antaŭ la kunveno.

– Espereble la tria provo estos sukcesa. La instancoj kiuj okupiĝas pri la ŝanĝoj en la registroj (konsisto de la estraro, ŝanĝo de la statuto, fondo aŭ malfondo de filio ktp.) bedaŭrinde ne funkcias tre rapide kaj tio aldone prokrastas la tutan procezon, klarigas Paweł Fischer-Kotowski.

La unua provo ŝanĝi la statuton estis farita jam komence de la jaro 2012.

Al la problemoj de PEA aldoniĝas la konsiderinda malfruo de la formale dumonata revuo Pola Esperantisto, kies unua numero por 2013 ĝis nun ne aperis – kaj manko de redaktoro por la revuo. La ĝisnuna respondeculo, Barbara Pietrzak, antaŭ du monatoj informis la estraron de PEA, ke ŝi ne plu pretas okupiĝi pri la revuo, sed anstataŭanto ne estis trovita.

– Efektive jam en marto mi kun bedaŭro informis pri mia rezigno, kvankam kun la rezervo pri eventuala helpo. Ankoraŭ ne estis alprenita decido pri nova redaktoro, ŝi skribas responde al demando de Libera Folio.

La prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, Stanisław Mandrak, ne respondis al demandoj de Libera Folio, senditaj la 4-an de majo.
arkivita en:
verdeca
verdeca diras:
2013-05-14 08:50
Por plian fojon provi eliri el la sakstrato, la estraro de PEA decidis, ke kadre de la Pola Esperanto-Kongreso fine de junio ankoraŭfoje okazu la "landa kunveno de delegitoj", kiu laŭ la valida statuto estas la supera decida organo de PEA. La oficialaj invitiloj estis dissenditaj lastmomente, ĉar laŭ la valida statuto tio devas okazi 60 tagojn antaŭ la kunveno.cxu" por plian fojon" en la frazo estas gxuste uzita
Redakcio
Redakcio diras:
2013-05-14 09:25
Tonjo!!!
verdeca
verdeca diras:
2013-05-14 10:00
cxu pli bona esprimo estas "por plifoje" anstataux "por plian fojon" kaj bedauxrinde la vorton "tonjo" mi ne trovis en vortaro.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-14 10:14
Kial oni ne simple malfondas tiun senesperan asocion por eventuale fondi iun novan organizajhon, kun tute aliaj personoj? Tio povus esti la solvo (kvankam ekzistas la reala danghero, ke la samaj problemoj rekomencighos). Tedas onin legi, ke ekde jaroj chiam la samaj aktivuloj kauzas la krizon kaj enmiksighas praktike en chion, chie kaj chiam. Kaj chiam la samaj homoj havas chiam la samajn ekskuzojn kaj samajn klarigojn, kiujn oni remachas en Lib. F.

Chi tia malfonda-refonda recepto povus validi ankau por aliaj Eo-asocioj, kiuj havas la samajn problemojn. Sed la problemo estas, ke mankas alternativaj aktivuloj kaj la risko ekzistas, ke denove la samaj aktivuloj akaparus la aferojn, kun la intenco "helpi".

Sed lau mi estas nur demando de tempo ghis kiam tiuj asocioj komplete malaperos, pro manko de membroj kaj aktivuloj. Tio vershajne okazos en la venontaj 10-20 jaroj. Estas kiel kun la veteranoj de la dua mondmilito en Ruslando. Ankau la Eo-movado konsistas preskau nur el veteranoj.

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-05-14 12:58
Bedaurinde, chi-foje Andreas preskau tute pravas.
Pola Esperanto Asocio plene estas perdita kaj estas sensence daure revivigadi la "mortinton", precipe de homoj kiuj plisharghitaj en komunisma tempo scipovis eluzi Esperanton por propraj celoj kaj esperas ankorau nun, aperante kiel "savuloj". Ili ne komprenis, ke aliaj organizajhoj ekzistas kaj laboras pli sukcese kaj eblas nur fondi federativan organizajhon de chiuj nunaj organizajhoj sur tute demokrata principo sen gvida rolo de PEA, kiu ghin longe traludis kaj ne plu rajtas prezenti polan esperantistaron.
Se al iu vere gravas Esperanto en Pollando, li/shi komprenu, ke nur en federacio estas nia sukceso kaj kaj ni redonadu stiradon volnevole al pli juna generacio.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-14 10:15
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-05-14 10:16
Redakcio
Redakcio diras:
2013-05-14 11:24
Por ke funkciu respondado al komentoj, necesas ke vi eniru viajn personajn preferojn ĉe

http://www.liberafolio.org/@@user-preferences

kaj tie elektu la redaktilon "TinyMCE". Poste vi povos ne nur komenci novajn fadenojn, sed ankaŭ respondi al pli fruaj komentoj.

Temas pri bedaŭrinda cimo en la nova komentosistemo, kiun ni ĝis nun ne sukcesis solvi en alia maniero.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-05-14 21:41
EN POLLANDO NEPRE BEZONATA FEDERACIO DE SENDEPENDAJ KAJ EGALRAJTAJ E-ORGANIZOJ.

En Pollando estas kelkdek E-organizoj, ili estas aŭ tutpollandaj aŭ regionaj, fakaj ktp. PEA estas nur unu el ili kaj nun ĝi ne povas pro tio jam plu gvidi aŭ ligi ĉiujn polajn esperantistojn. JAM ESTAS BEZONO KREI LA FEDERACION DE SENDEPENDAJ KAJ EGALRAJTAJ E-ORGANIZOJ por ekzemple la jenaj celoj: 1. organizi ĉiun duan jaron TUTPOLLANDAN E-KONGRESON kaj aliajn E-kongresojn kulturajn, fakajn ktp. aŭ eĉ Federacio proponu al UEA organizi en Pollando la UK (kompreneble iam en estonteco) 2. kune kun la najbaraj landoj organizi Eŭrop-regionajn E-kongresojn, seminariojn ktp. 3. havi komunan TTT-ejon kun la diskut-forumo 4. komune eldoni lernolibrojn, vortarojn ĝeneralajn kaj fakajn, fakan literaturon, literaturon originalan kaj tradukitan, E-gazeton (ankaŭ retan version) - tiam post la komuna federacia eldono, do ekz. ne nur Bjalistoka Esperanto-Societo strebos kiel plej rapide disvendi la librojn eldonitaj en Bjalistoko, sed tion faros ĉiuj aliaj E-organizoj de la Federacio 5. La Federacio reprezentus Polan Esperantistaron ĉe la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (ĝi jam ekzists kaj tre aktivas en Pola Parlamento - prezidanto de ĝi estas senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt), aŭ reprezenti ĉe Ministerio pri Edukado kaj ĉe aliaj institucioj en Pollando aŭ eksterlande 6. La Federacio havu komunan sidejon en Varsovio kiun financus ĉiuj E-organizoj de la FEDERACIO proporcie je la nombro de siaj anoj 7. nun ni komencu diskuton pri la Federacio kaj decidos ne la provizora Estraro de PEA nun, sed fine de junio 2013 ĉiuj esperantistoj dum la Pola Esperanto-Kongreso 8. ĉiu sendependa E-organizo, unu post la alia havu en la Federacio sian prezidantecon (similie kiel tio okazas en Eŭropa Unio 9. ... ktp., ktp. BONVOLU ALDONI ALIAJN CELOJN DE LA FEDERACIO kiujn vi taksas ankaŭ gravaj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-15 16:36
Eduardo skribis: "En Pollando estas kelkdek E-organizoj, ili estas aŭ tutpollandaj aŭ regionaj, fakaj ktp. PEA estas nur unu el ili kaj nun ĝi ne povas pro tio jam plu gvidi aŭ ligi ĉiujn polajn esperantistojn."

Pri kiuj organizoj temas kaj kiuj estas la rilatoj al PEA?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-15 13:05
La ideo de federacio estas en principo bona, sed probable ne tre realisma en la praktiko, en la kazo de PL, pro multaj kialoj.

Sed vi ja povas provi lanchi la ideon per konkretaj agoj por vidi kiuj volas kunludi.

Ofte la problemo de federacio estas, ke la gvidota kaj administrota strukturo farighas iom komplika kaj ke la povo povas esti akaparita de iu centra funkciulo (au de grupo), kiuj celas ludi fortan rolon kaj altrudi sian volon al la federaciighintaj "establoj", kiuj per tio riskas perdi sian autonomecon kaj perdas la motivacion. Char la federismo kaj demokratio en la Eo-movado estas subevoluintaj kaj malfortaj, tiaj federacioj subite povus transformighi al novaj centrismaj organismoj, kion la asociitaj "establoj" rapide rimarkas kaj adekvate reagas (negative).

Tiajn spertojn oni faris ekzemple en la svisa Eo-movado en la 80/90aj jaroj, kiam s-ro Gacond volis ghin federigi. Formale ghi estis federigita, sed tamen chiu klubo kaj individua membro faris kion ghi, li, shi volis, sen tro adopti la ideojn kaj konsilojn de s-ro Gacond.

En la Eo-movado multo dependas de unuopaj individuoj, kiuj sentas grandan motivacion ion fari. Kun ilia malapero ofte malaperas ankau ilia projekto.

Por la pola movado mi preferus vidi pli iun signifan personecon de la pola civilsocio kiel prezidanto de PEA, kiel ekzemple tipo kiel Bartoszewski au Wittbrodt. Tia solvo povus doni al PEA novan motivacion, novan elanon, novan signifon kaj novan reputacion. Sed en tiu kazo ankau Esperanto devus ludi pli fortan publikan rolon en PL.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-05-15 19:01
Kara Rolando, temas pri kelkdeko de sendependaj, memstaraj E-organizoj en Pollando kiuj agas aparte de PEA.
Ekzemple: Silezia E-Asocio kun sidejo en Vroclavo (kun pli ol 100 anoj), Bjalistoka E-Societo (kun pli ol 80 anoj), Krakova E-Societo kaj krome en Krakovo estas kelkaj aliaj E-Societoj kaj kelkaj sendepandaj, memstaraj rondoj, Pola Asocio Europo-Demokratio-Esperanto kun sidejo en Wągrowiec kaj regionaj rondoj en Sosnowiec, Tczew, Malbork, Gdynia, Wągrowiec kaj dissemitaj anoj en Szczecin, Ełk, Krasnystaw, Lublin, ... sume ch. 50 anoj, Varmia-Mazuria E-Societo en Olsztyn (ch. 50 anoj), E-Societo ESENCO je la naomo de Zamenhof en Poznano (kun ch. 40 anoj), Triurba E-Societo en Gdansko-Sopot-Gdynia (kun ch. 30 anoj), Okcident-Pomeria Societo en Szczecin, Lublina E-Societo, E-Klubo che "Resursa" en Radom, Pola Sekcio de ILEI, Pola Sekcio de IKUE, kaj kelkaj naliaj kiujn mi certe forgesis mencii. PEA havas nur kelkajn filiojn (en Varsovio, Lodzo, Gliwice, e3ble ankorau unu au du) kaj sume povas esti nur maksimume 20 % de la pola esperantistaro. Lau informo de kasistino de Varsovia filio de PEA aktuale en Varsovia Filio pagas nur 35 membroj (kaj tio estas la plej granda filio de PEA en Pollando). Do estas granda mensogo de la provizora estraro de PEA kiam ghi informas por UEA ke PEA nombras 700 anojn !!!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-15 19:20
La Jarlibro de UEA 2012 indikis 820 membrojn de PEA. Chu blufo, mensogo, trompo? Chu tia mensogo kaj trompo povus esti jure persekutita, kaj chu la responsuloj, kiuj deklaras kaj publikigas tiajn ciferojn, punitaj?
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-05-15 19:07
Mi forgesis pri sendependa de PEA la Nov-Soncha E-Societo en Nowy Sącz kaj chirkauajho - de la iama prezidantino de PEA (Halina Komar) kun ch. 100 anoj.
Orlando E. Raola
Orlando E. Raola diras:
2013-05-15 20:42
Mi scivolas, ĉu la starigo de internacia neŭtrala komisiono kiu helpos la procezon krei la federacion, kunmeti la federacian statuton kaj certigi ke ĉiuj, ambaŭ individuoj kaj grupoj de Esperantistoj sentas sin bone reprezentitaj kaj priservitaj de la federaciaj instancoj estus akceptebla ideo por la pola esperantistaro. Refrendumo pri la maniero estigi la federacion estus ege bona ekpaŝo. Ĉu eble UEA povus kunordigi la strebon? Mi estas vere interesita pri la eventuala solvo de la tiu ĉi krizo en la lulilo de la Internacia Lingvo...
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-05-16 12:16
Estas la demando, ĉu la poloj vere deziras havi federacion. Ĉu ili ne povas bele vivi per la nuna situacio, kiu respegulas la buntecon de la Esperanto-vivo.

La ciferoj ne indikas, ĉu membroj eventale samtempe estas membro de loka asocio kaj samtempe de PEA.

Ekzistas naiva kredo inter Esperantistoj, ke oni bezonas fortan nacian organizon. Tio estas pensmaniero de la lasta jarcento, la klino antaŭ la nacia ŝtato. Sed la modelo de nacia ŝtato iĝas pli kaj pli malgrava en Eŭropo. Gravas regionoj kaj la kunlaboro inter regionoj.

Mi povus imagi, ke komuna okcident-pola kaj orient-germana asocio povus multe pli utila kiel simbolo de translima kaj translingva kunlaboro ol forta pola asocio. La Europa Unio subtenas la kunlaboron en limregionoj. En la komerca kunlaboro ekzemple partoprenas Berlin, Brandenburg, Mecklenburg-Vorpommern, Sachsen, Dolnosl¹skie (Niederschlesien), Lubuskie (Lebuser Land), Wielkopolskie (Großpolen) kaj Zachodniopomorskie (Westpommern),kaj la urboj Gorzów Wielkopolsk (Landsberg/Warthe)i, Poznañ (Posen), Szczecin (Stettin), Wroc³aw (Breslau) kaj Zielona Góra (Grünberg).

Paralele ekzistas kultura kunlaboro, interŝanĝo de enloĝantoj, artistoj, ascocioj ktp.

Estas nur Esperantistoj, kiuj sidas en la nacia kavo dum la karavano progresas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-16 12:44
Ekzistas du modeloj:
1. Federacio kiel kashformulo au preteksto por nova centrisma strukturo (kiel tio okazas en la Eo-movado, kiu pensas kiel en la 20a jc.)
2. Federacio, kiu ekstere estas reprezentita de komuna konsilio, kiu reprezentas la interesojn de la membroj (kiel tio ekzistas en reale federaciaj shtatoj kiel Svislando, Germanio). Tio estas la pensmaniero de la 21a jc.

Eble s-ro Kozyra pensis pri io tia kiel punkto 2. Sed mi dividas la timon de s-ro Schnell, ke la realigo de tia solvo ne estas tre realisma. Ech se en la kazo de PL oni klopodus instali tian federacian strukturon, ghia vivo vershajne ne estus tro longa kaj ghi rapide disfalus, pro la antue menciitaj kialoj.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-17 00:02
Tiu chi komento de Roland estas tre interesa. Mi jam de kelkaj jaroj opinias ke la tradicia strukturo ne plu kapablas tauge speguli nek subteni la diversecon de la spontaneaj kaj pli flekseblaj grupighoj, kunlaboraj retoj, aliancighoj, ktp, kiuj povus ekzisti en la Esperanto-socio.
 
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-17 14:36
Ne estas unuavice la "tradicia strukturo", kiu ne plu efikas kaj ne plu taugas. Estas la argumentaro, la programo kaj la enhavo de la Eo-movado, kiu ne plu efikas, ne plu allogas, kaj probable ankau ne plu taugas. Krom por kelkaj homoj, kiuj shatas ludi estraranon kaj komitatanon, iom turismi kaj pasigi la libertempon kadre de iuj kunvenoj kaj "kongresoj", parte je la kostoj de la asocioj. Estas ghuste tiuj aktivuloj, kiuj vivtenas la "tradician strukturon", kiun kelkaj opinias eksaj. Kaj ghuste tiuj aktivuloj sentas sin bone kaj deziras neniun alian strukturon.

Per la angla lingvo kaj la naciaj lingvoj oni povas fari multe pli interesajn aferojn, ekzemple vojaghi tra la tuta mondo. Oni chiam trovos homojn, kiuj parolas la anglan, dum esperantistojn oni apenau plu povas renkonti, se oni ne speciale kontaktas ilin anticipe.

Per la angla kaj naciaj lingvoj oni povas legi milionojn da interesaj libroj kaj gazetoj, dum per Esperanto nur malmultajn.
Ktp.

Estus utile, se la e-istoj foje honeste konfesus tiujn deficitojn kaj ne chiam kulpigus nur pseudajn problemojn.

Kiam la Eo-movado kapablos oferti interesajn, taugajn kaj utilajn programon, enhavon kaj substancon, kiam reaperos interesaj personecoj, tiam la homoj automate interesighos pri Esperanto. Kaj tiam la "tradiciaj strukturoj" automate renovighos kaj ne devas esti artefarite konstruitaj fare de ideologoj kaj specialaj organizantoj.

Jen tio estas la logiko.
 
Sed kiun "tradician strukturon" kol. Vergara celas kritiki? Chu temas konkrete pri UEA?

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-16 11:42
Estas naive atendi de UEA ion ajn tian. UEA estas mem okupita pri membroshrumpo kaj ne scias kiel eviti ghin. (La prezento de novaj receptoj por haltigi tiun procezon devos esti la tasko de la nova estraro de UEA).

Se en PL la membrarojn de tiuj asocioj konsistigas chefe maljunuloj kaj ne okazos refreshigo, oni povas antauvidi, ke post kelkaj jaroj ankau la membraro de tiuj asocioj estos elcherpitaj. La baza problemo de tiu movado estas, ke ghi havas nenion substancan kaj interesan por oferti al la membroj, krom iom da turisma programo, iom da amika rondo kun kafoklacho, ludoj kaj iuj prelegoj kaj chefe tedaj diskutoj pri asocio-internaj problemoj kiel financoj, statutoj kaj disdono de iuj medaloj. La modernan publikon tia enhavo ne plu interesas kaj ne plu povas interesi.

La krizo de la Eo-movado en PL (kies kialojn necesus detale analizi) do povos esti nur solvita, se okazos profunda renonvigho kaj se la Eo-movado kapablos oferti allogan programon lau la normoj de la organizajhoj de la civila socio au "ekstera mondo" (kiuj ofte mem estas en krizo). Sed mi profunde dubas, ke tio okazos, char la e-istoj preferas resti en sia verda get(t)o, en kiu ili sentas sin bone.

La tuta afero estas nur demando de tempo. Post 10-20 jaroj oni vershajne nenion plu audos pri Esperanto. Chi tiu prognozo koincidus kun la antauvido de T. Carlevaro, kiu estas vershajne tute realisma. Se UEA perdos chiujare 200-400 membrojn, tio signifos, ke ankau ghi malaperos post 10-20 jaroj. Tiam ankau la interreto ne plu povos helpi.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-05-16 16:51
> Post 10-20 jaroj oni vershajne nenion plu audos pri Esperanto.

Certe oni audos pri Esperanto: ne konfuzu Esperanton kun la (organizita) movado.

Post 10-20 jaroj sendube iuj organizoj ne plu ekzistos (eble ech la nuntempe gigantaj), aliaj novaj aperos... Au eble efektive chiuj estos malaperintaj, sed Esperanto certe vivos plu. Des pli en la nuntempa mondo, kiam la lingvo ne (nepre) bezonas organizojn por bonfartadi. Mi ofte kaj neatendite renkontas esperantistojn, en la reto kaj en la realo, kiuj bon(eg)e parolas la lingvon - multaj el tiuj, junaj.

Esperanto ne formortos post 10 au 20 jaroj, ech ne post 50 au 100. Ghi ne sukcesos la finan venkon, sed ghi ne mortos.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-16 18:37
Nu, jes, paroli Esperanton kun siaj filinoj, kiel s-ro Grimley faras, au kun siaj hundoj, katoj kaj kanariaj birdoj, oni chiam povos, ankau post 10, 20, 50 kaj 100 jaroj, se oni deziras, kaj kiam la movado mem jam delonge formortis. Neniu malpermesos al vi fari tion kaj similon, se vi respektas la leghojn de via lando. :-)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-05-17 12:45
Unu supran frazon mi forte kontestas. Esperanto ne estas hundotaŭga. Mia hundo, eĉ ĝis ĝia morto, ne kapablis distingi inter "Bona hundo!" kaj "Malbona hundo!". Mi konkludis pro tiu fiasko, ke Esperanto ne estas maltaŭga nur por hundoj, sed samgrade ege maltaŭgas por ĉiuspecaj aplikoj, kie oni devas distingi inter dekstre/maldekstre, supre/malsupre, ktp. Do ĝi absolute ne taŭgus por voĉa aviada radiokomunikado.

Aliflanke, por katoj, Esperanto - ankaŭ hejme pruvite - memkompreneble bonege taŭgas. Simple pro la fakto, ke kato plene ignoras ĉion, kion ĝia furaĝliveranto diras aŭ eĉ arogas ordoni al ĝi.

El tio oni povus eble iomete kuraĝe konkludi, ke Esperantistoj prefere agu nur en medioj, kie ili estas plene ignorataj. ;)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-17 13:20
Do, vidu, ech por hundoj Eo ne taugas. Eble provu en tiu kazo alternative per Volapük, Latino sine flexione au Basic English!

Por eviti la "mal"-problemon, oni enkondukis, kiel vi scias, neologismojn kiel liva, olda, mava, poka, aperta, sed tiaj vortoj estis rigore kontraubatalataj de la "bonlingvistoj", kiuj malamas neologismojn. La problemoj aperas, se (au kiam) oni komencus diri malliva, malolda, malmava, malpoka, malascenda, maldescenda ktp. La ideo enkonduki tian prefikson eble estis genia ideo, per kiu oni povas shpari la lernadon de la "inverso" au "malo" de vortoj, sed en la praktiko ghi ne chiam logike funkcias (precipe che semantike jam negativaj nocioj, ekzemple fermi/malfermi k.s. - malfermi estas iusence duobla negativo por la penso), kie e-istoj ofte konfuzighas kaj eraras. (Kompreneble la Eo-propagando neniam atentigas pri tiaj aferoj).

Kompare kun hundoj kaj homoj, katoj ignoras chion ankau en ajna nacilingvo!!! (Pro tio mi plej multe shatas ilin!)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-05-18 11:45
Evidente, kiom mi konscias pri la problemo, tiom mi konscias pri la solvoj. Jam en 1995 mi skribis artikolon pri tio en Monato - jen "Ergonomio kaj Esperanto". Temis pri la malfacilaĵoj fasoni taŭgan Esperantlingvan fasadon por komputila programo. Eble vi estas tro juna kaj tiam eble embrie ne povis legi ĝin. :)

http://wayback.archive.org/[…]/e_ergo.htm

Iam mi alparolis ankaŭ la aviadan problemon, same en Monato. Mi memoras, ke mi iomete miris, ke neniu leganto letere prikomentis la problemojn.

Pri Germanaj ŝafhundoj mi scias vere nenion. Sed en la Germana la horloĝdirekta problemo ne vere ekzistas. Oni havis, miascie jam ĉiam, "rechts herum" kaj "links herum", tute sen horloĝo. Tiuj formuloj estas uzataj ankaŭ teknike - ekz. por ŝraŭboj, helikoj, ktp. Do se hazarde la ŝafistoj ne uzas prapropran ĵargonon, ili uzos ĝuste tiujn formulojn.

Menciindas, ke en la Germana ankaŭ du horloĝbazitaj frazoj ĉi-cele ekzistas.

Aliflanke, mi konstatas, ke la Francoj havas kelkajn problemojn. Nome ĉe "tout droit"/"à droite" kaj "dessus"/"dessous". Hmm. Ĉu iu konas ties aviadajn solvojn?

Retrovide, mi vidas, ke mi multe skribas pri komprenigo de Esperanto en malfacila medio. Ekz. la artikolon - "Bonvolu literumi".

http://wayback.archive.org/[…]/e_bonvol.htm

Fakte, mi tiam devis solvi kvazaŭ "ad hoc" kaj abrakadabre ĉiujn problemojn mem, ĉar en 1995 mi laŭŝajne estis la sola homo, kiu realvive spertis ilin. Ĉio rilatis al la tiamaj evoluigo kaj enmerkatigo de Ĉapelilo.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-05-17 17:05
Jes, se pro bruo aŭ dumtempa nefunkcio de la radio la vortero "mal" perdiĝas, "maldekstra" povas estas komprenata kiel "dekstra". Tute simile, "ne alproksimiĝu nun" povas esti komprenata kiel "alproksimiĝu nun". Tial en multaj lingvoj oni uzas formulojn kiel "NE, mi ripetas, NE alproksimiĝu nun". Sed tio ne helpus kun hundoj, mi supozas, kiuj havas nenian komprenon pri gramatiko kaj nur rekonas ŝlosilvortojn. Ankaŭ kun hundoj oni uzas specialan lingvaĵon. Ekzemple, en la angla oni diras al ŝafhundo "come by" [kam baj], se ĝi iru horloĝdirekte ĉirkaŭ la ŝafoj. (Ne eblus direkti hundojn per "clockwise" kaj "anticlockwise"!) Mi havas nenian ideon, kiel oni esperantigu tion. Kion oni diras al germana ŝafhundo?

Oni povus krei Esperantan lingvaĵon por voĉa aviada radiokomunikado, se ekzistus motivo. "Liva" ne estas nepre la plej bona solvo por "maldekstra". Elpensi alternativojn povus esti interesa intelekta ludo. Ĉu vi ekludos?
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-05-18 11:47
Vidu pli supre. (Mi loke misafiŝis.)
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-16 23:57
Mi kredas ke Francisco Javier tute pravas: Esperanto jam montriĝis esti tre vivopova, kaj nuntempe estas kelkaj indikoj ke ĝi komencas sperti ondon da revigliĝo kaj do ĝi daŭre vivos, por la bono de tiuj trovintaj ĝin.

Male, eĉ se mi mem treege probable estos jam mortinta en 2045, mi povas antaŭvidi ke iu(j) tiama(j) esperantulo(j) eventuale konfirmos ĝuste tiun jaron ke Tazio Carlevaro serioze malpravis en sia prognozo. Sed ankaŭ povus esti ke neniu el ili perdos sian tempon tiel.

La hipotezo de Carlevaro ja estas tre interesa kaj atentinda, sed mi kredas ke eblas retrospektive agnoski ke, dum ĝi sukcesis objektive kapti la pesimisman etoson de specifa periodo en la ĵusa historio de Esperanto kaj analizi ĝiajn kaŭzojn (i.a. ĉar lanĉita iom tuj sub la malluma ombro de la aplomba krizo de la E-movado en la t.n. “socialisma tendaro”), ĝi tamen ne povis balanci sian tonon laŭ la poste startonta ekvivo de Esperanto en interreto. Mi tre alte respektas la intelektajn kontribuojn de la psikiatro kaj interlingvisto Carlevaro, eĉ se li ĉi-okaze misdiagnozis.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-16 12:03
PS Pri maljunuloj: Jam antau pli ol 30 jaroj (1979), kiam mi alighis al Eo, estis preskau nur maljunuloj en SES (nu, la averagha agho eble estis inter 60 kaj 70, kaj mi estis unu el raraj junuloj), kiuj diktis la tonon. Ankau nun estas nur maljunuloj (eble kun kelkaj infanoj). Tio estas interesa. En chiuj periodoj, La "aktivan" Eo-movadon konsistigis chefe maljunuloj (se ni pretervidas TEJO-n, kiu estas aparta por-junulara asocio). Ankau en la tempo de Hodler kaj Privat, kiuj estis pli malpli la du solaj junuloj de la tiama svisa movado, ili plendis, ke la movado konsistas chefe el maljunuloj, la saman plendon oni audis poste ankau el la tempo kiam s-ro Gacond gvidis la junularan Eo-asocion en CH, ktp. Sed la diferenco kun la iamaj tempoj estas, ke la Eo-organizajhoj havis sufiche multajn membrojn (kvankam ankau relative malmultajn) kaj Esperanto estis pli populara (ghis 1990). Poste la movado rapide shrumpis, precipe en la iamaj soclandoj, sendube kun internaciaj konsekvencoj. Probable ankau post 10-20 jardekoj maljunuloj konsistigos la Eo-asociojn, sed kun multe malpli da membrara substanco, au rezervo. Tio estos la chefa diferenco, kiu distingos tiun movadon disde la movado de antau 1990, se ghi ne sukcesos renovigi sin.

Povas esti, ke en Latinameriko chefe junuloj konsistigas la movadon. Sed rigardante al Kubo mi konstatas, ke ili havas similajn problemojn kiel la movado en Europo.

Koncerne la interreton: Ghi povas havi ankau kontrauproduktivan efikon kaj absorbi grandkvanton da e-istoj, kiuj ne plu aktivas kadre de fizikaj organizajhoj, sed fantomas tra la interreto, kie ili aperas en chat-forumoj k.s. (kiel Libera Folio). Sed oni ja mem vidas la kvantecon kaj kvalitecon de Libera Folio. En principo ambau estas mizeraj. Kaj ankau la ekzisto de Libera Folio dependas de 1 homo. Se li rezignos pri la projekto, tiam ghi vershajne automate malaperos, kaj neniu ploros pro tio, iuj ech ghojos, ke ghi malaperis. UEA ne savos ghin.Principe tiel funkcias la logiko kaj psiko de la homoj, precipe en la Eo-movado.


Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-05-16 16:28
Roland skribis jene: <<La ciferoj ne indikas, ĉu membroj eventuale samtempe estas membro de loka asocio kaj samtempe de PEA.>>
Certe ne pli ol 1% estas samtempe membro de loka organizo kaj PEA, chefe pro la devigo pagi kotizojn. Inter la 50 membroj de EDE-PL nur unu estas la membro de PEA (char li estas Dumviva Membro de PEA). EDE-PL kadre de EDE-Federacio kunlaboras kun EDE-DE, EDE-FR, EDE-HU kaj kun unuopaj simpatiantoj de EDE en Hispanio, Portugalio, Italio, Bulgario kaj Slovakio (eble en tiuj landoj baldau aperos landaj EDE) kaj EDE-Federacio chiujare faras kelktagajn kunvenojn che Balatono (en Hungario). En mia urbo Malborko averagha agho estas chirkau 46 (chiuj estas la anoj de EDE-PL).

Roland bonvolu ankau rimarki, ke ne nur PEA estas tutpollanda E-organizo en Pollando.
António Martins-Tuválkin
António Martins-Tuválkin diras:
2013-05-17 12:41
Aĥ, P.E.A. kun problemoj, jes… Iu P.E.A. baraktas pri statua modernigo, alia <a href="http://esperanto.pt/dok/nb096.pdf">P.E.A.</a> riskas perdi sian sidejon, kaj ĉe <a href="http://eo.wikipedia.org/[…]/a> eĉ devas rifuĝi eksterlanden la vicprezidanto pro religiana persekuto… Oni demandas sin kiel fartas la <a href="http://eo.wikipedia.org/[…]/a>…
António Martins-Tuválkin
António Martins-Tuválkin diras:
2013-05-24 19:14
Mi celis pri statuta modernigo, ne statua…
António Martins-Tuválkin
António Martins-Tuválkin diras:
2013-05-17 12:42
Oj, ne eblas meti ligojn en komentoj. Kiom “mojose”.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-05-17 12:45
Eblas. Kaj viaj ligiloj bone funkcias - sed ne tute bele aspektas. Prefere skribu ĉi tiel:
http://esperanto.pt/dok/nb096.pdf
António Martins-Tuválkin
António Martins-Tuválkin diras:
2013-05-24 19:12
Nu, mi uzis HTML-kodon. Eble la interfaco devus atentigi ke ĝi akceptas nur simplan tekston (kaj ke konvertas/eskapigas ion ajn al tio), kaj ke foraj ligiloj aŭtomate kreiĝas.

Kion ĝi faras tamen ne ebligus kion mi celis, t.e., ligi iujn vortojn de la teksto, normalajn frazerojn, al iu ligcelo — kio estas klasika elemento de hiperteksto. Akcepto de «iom da HTML» estas inda trajto de komenenigaj formularoj — laŭ mi, Plone-estroj devus esplori pri la jam bone studata koncepto pri _some HTML_, kaj eble integrigi ĝin.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-05-18 23:18
Ĉu iu en Eŭropo estas kapabla skribi artikolon pri la Portugala E-movado por Eŭropa Bulteno, ĉar la portugaloj aŭ ne volas aŭ promesas kaj ne faras? Se mi ne ricevos tian artikolon baldaŭ, aperos la libro pri la E-movadoj en EU-landoj sen la portugala (nur sen ĝi, ĉar mi sukcesis ricevi artikolojn pri ĉiuj aliaj landoj, eĉ la pola).
António Martins-Tuválkin
António Martins-Tuválkin diras:
2013-05-24 19:06
Zlatko Tišljar, b.v. kontroli vian retpoŝton.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-02 17:12
Estus utile, se vi sciigus urbi et orbi, ke en tiu chi bulteno aperis la artikolo pri la portugala movado.
http://www.europo.eu/eo/doc[…]filename=eb-127-05-2013.pdf