Flarante tri aferojn pri la universaleco de UK
1. La Nitran ironion
…Ĉar el la alia duono de la mondo, mi flaras ironion. Grandan ironion.
La julia-aŭgusta Esperanto aperigas la artikolon UK estu vere universala. Kie estas la "universaleco", aŭ nome la emo tutmondiĝi, de ‘Universala’ Esperanto-Asocio (UEA) en sia decido okazigi ĝin en Nitra?
Ĝis nun UK neniam okazis en Portugalio kaj entute nur dufoje en la Iberia duoninsulo (tamen nur en Hispanio), sed ĝi okazis jam amason da fojoj en la proksimeco de Nitra (ekzemple en Prago, Vieno, Budapeŝto, Zagrebo, Varsovio, Bjalistoko). En neniu alia regiono de la mondo la esperantistoj havis same ofte la eblecon partopreni en UK en proksima urbo.
Laŭ iuj, Nitra ja devis esti elektita ĉar ĝi situas pli 'centre' ol Lisbono. Tamen, oni ne povas elekti kongresurbon surbaze de tio, ĉu ĝi situas centre aŭ ne. Universala Kongreso, laŭ ĝia nomo, devas iri de urbo al urbo kaj lando al lando, tial ĝia urbo ne povas esti elektita laŭ tio, ke la urbo situas 'centre'. Centre de kio? Ĉu Eŭropo? Universala Esperanto-Asocio estas universala.
Estus ankaŭ subteno al tutmondeco, ne nur de UEA, sed ankaŭ de Esperantistoj, se okazus UK en Lisbono, ĉar ĝi estas preskaŭ ankoraŭ ne vizitita laŭ la Esperantista vidpunkto. (Ĉu tion ne konsideris la estraranoj?). Aliflanke estas Nitra, kiun jam multfoje vizitis homoj partoprenintaj la UK kaj Somerajn Esperanto-Studadojn (SES) okazintajn ĉe la proksimaj lokoj. Do, Lisbono estus tute nova vizitindaĵo, kiu laŭ mi multe allogas historie ktp. Ĝi estas pli facile atingebla ol Nitra, kvankam mi ne emfazas, ke atingebleco estu decida kriterio.
Cetere, se temu pri atingebleco: ĉu ili ne pripensis la ŝancon, ke pli da afrikanoj povus ĉeesti la Universalan Kongreson pro tio, ke ĝi relative pli proksimas al Afriko (nome al Togolando, Benino, kaj similaj landoj kie estas bona Esperanto-movado), ol tiu nun prifierata Nitra? Ili ne estus tiom multaj, sed certe estus pli multaj en Lisbono ol en Nitra. Se oni volas helpi la afrikanojn, kial ignori la ŝancon iom proksimigi UK al ili?
Kaj kial la rekomendon de la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller okazigi la Kongreson en Lisbono ignoris la Estraro? Ja ne li decidas pri tio, sed ĉu la estraranoj estis tiel ĉiosciaj, ke ili subtaksis la vortojn de s-ro Buller kaj Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), kiuj persone iris tiuloken kaj esploris?
Strange estas ankaŭ ke Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) rekomendis Nitra, aŭ fakte aŭdacis rekomendi iun urbon dum ambaŭ proponoj venis el du ĝiaj membrolandoj! Unue, mi emfazas, kiel diris la artikolo, ĉar la du urboj estas eŭropaj. Ili devus esti neŭtralaj pri tio, alie ili atendu iajn kontraŭagojn el la portugala Esperanto-movado (se ili estus tiel afablaj ne fari tion, feliĉiĝu). Estas hontinde, ke eĉ mi, hazarda senkulpulo, hontas.
Kiel aziano mi ĉiam sopiras ke la Universala Kongreso paŝon post paŝo plitutmondiĝu. Tamen ne rekte havas efikon al ni azianoj la estrara decido elekti Nitra, agi kontraŭ la tutmondeco mian koron ŝiras. Mi tamen ne diras, ke Nitra ne rajtas esti elektita, ĉar ĝi ja estis propono (kvankam laŭ mi ĝi estas en malbona situacio konkurenci kun Lisbono). Jen do la aferoj, kiujn devis serioze konsideri la Estraro antaŭ ol elekti Nitra.
2. Maltrankvilon, antaŭrigardante estontecen?
Alia afero, kiu kaŭzas ŝtormeton en mia koro, estas la pli kaj pli fortiĝanta kampanjo por okazigi la 102-an UK (2017) en Montrealo. Kvankam mi ne tre frue blokas la ideon, ĉar ties organizantoj fakte ankoraŭ ne submetas formalan proponon pri Montrealo, mi ja estas esperoplena pri la ŝanco, ke ĝi okazos en Sudkoreio, kio donos al mi kaj aliaj azianoj grandan eblecon partopreni.
Se la Estraro de UEA vere konsideros, ke post Bonaero ankaŭ la sekva ekstereŭropa UK okazu en Ameriko en 2017, azianoj devos atendi almenaŭ 8 jarojn ĝis 2020 (la lasta azia UK en Hanojo, 2012) por havigi al ni la sekvan ŝancon havi azian UK, ĉar laŭ praktiko, ekstereŭropa UK okazas ĉiun trian jaron (kvankam 2010, 2012, kaj 2014 estas esceptoj) – praktiko kiu bedaŭrinde vivas tiel, ĉar la okazigo de UK pli vivtenas la financojn de UEA.
3. Esperon, kiel ĉiam!
Mi estas 16-jara kaj neniam vive spertis la ‘mirindaĵojn de Esperanto’, ĉar tio mankas en Filipinoj. Malgraŭ ĉio, mi zorgas, evidente inkluzive la verkadon de tiu ĉi verŝajne agresa artikolo, pri la stirado de nia plej granda Esperanto-asocio kaj la movado en kaj ekster ĝi. Esperas mi, ke la imponan (kaj finfine plene tutmondan) Universalan Kongreson de Esperanto ekde 2016, 2017, kaj en la venontaj jaroj mi finfine partoprenos, sendepende de kongresurbo, ĉar mi tiam estos jam 18-jariĝinta do laŭleĝe memstara.
Aranĝi UKon dependas inter alie de disponeblaj homfortoj. La movadoj en orienta Eŭropo estas laŭnombre multe plu fortaj.