La retejo de Pasporta Servo refarota ekde nulo
Libera Folio: Kiel pro gresas la planata renovigo de la retejo de Pasporta Servo?
Roy McCoy: – Temas pri tuta refaro, mi kredas. Batisteo, la precipa programisto, anoncis en julio ke li ne povos rekomenci la laboron super la retejo ĝis septembro. Ĉar ankaŭ aliaj pro pluraj kialoj ne povis prilabori la aferon tiutempe, mi tiam anoncis "somerajn PS-feriojn" ĝis septembro.
Kiuj estas la ĉefaj problemoj pri Pasporta Servo nun?
– Plej elstara, mi kredas, estas la daŭra neeblo manipuli la datenojn en sufiĉe konvena maniero. La problemo de kaptiteco en la ne plu funkcianta malnova versio 5 de la reteja sistemo Drupalo restas nesolvita – pro tio la tute nova retejo.
Kiel statas la afero pri papera eldono, ĉu restas iuj teknikaj malhelpoj por ĝia baldaŭa apero?
– Nu, ni ja volas ĝisdatajn kaj fidindajn datenojn, kaj malkonvenas aranĝi pri tiuj sen ke aktuala retejo estu adekvate funkcianta. Ni ĉiuokaze povos fari libron, sed ni volas ke ĝi estu bona libro.
Kiu estas la planata tempo por la apero de la papera listo de gastigantoj?
– Mi volis kaj daŭre volas en la komenco de la jaro, do en januaro aŭ eble februaro. Aliaj parolas pri marto aŭ aprilo. Kun tiaj ĝeneralaj deziroj kaj ambicioj, mi estas relative fida, ke ĝi aperos almenaŭ en la unua duono de la jaro, kaj espereble en la unua kvarono.
Laŭ via antaŭvido, kiam oni havos plene funkciantan retejon?
– Mi ne scias. Tiu demando estas pli taŭga por Batisteo.
Libera Folio: Bone. Batisteo, ĉu vi povas diri ion pri tio, kiam Pasporta Servo denove havos plene funkciantan retejon? Kaj ĉu oni efektive devas rekonstrui la tuton ekde nulo, ĉar ne eblas ĝisdatigi Drupalon?
Baptiste Dartheney: – Rekonstrui retejon ekde nulo estas investo por la futuro. Mi regas Pitonon kaj Dĵangon, kaj tia retejo estos multe pli uzebla ol la drupala. Nuntempe, estas malfacile diri kiam pretos la retejo. Mi, aŭ ni, planas flue programi, do estos unue uzebla retejo baldaŭ, kaj post kelkaj monatoj estos pli da funkciaĵoj. Mi pensas, aŭ esperas, ke estos publike testebla versio en oktobro.
Cetere, la plej taŭga tempo por enretigi PS-on jam pasis kaj multan popularecon ricevis aliaj servoj (imagu PS en la grandeco de CouchSurfing...). Tamen mi kredas, ke PS estas tiom kara por esperantistoj, ke ĝi reekhavos sian Esperantan staton kaj eble eĉ kaptos novajn homojn.