La universo nun alireblas en Esperanto
Libera Folio: Pri kia retejo temas?
Paŭlo Moĵajevo: – Heavens-Above estas laŭ la aspekto simpla, sed tre oportuna kaj informoriĉa astronomia paĝaro, kiu povas esti utila kaj por la profesiaj, kaj por la amatoraj astronomoj. Ĝi ebligas facilan serĉon de interesaj ĉielaj objektoj (kiel planedoj, brilaj asteroidoj, kometoj), prezentante facile kompreneblajn serĉ-mapojn por ĉiu objekto. Ĝi ankaŭ ebligas preparon de ĝeneralaj stelaj mapoj por ĉiu punkto de la Tero kaj difinita tempo. La paĝaro ne okupiĝas pri la objektoj de la profunda kosmo (kiel nebulozoj kaj foraj galaksioj – ilia pozicio estas relative fiksa kaj oni povas ekscii ĝin el ĉiu ajn priastronomia libro), sed kompense prezentas tre oportunajn kaj potencajn mekanismojn por prognozi la aperon de multaj brilaj kaj malbrilaj artefaritaj satelitoj de la Tero.
En kiuj lingvoj la retejo funkcias?
– Ĝis antaŭnelonge la paĝaro estis nur anglalingva, sed antaŭ kelkaj semajnoj aperis la eblo traduki ĝin al diversaj lingvoj. La Esperanta fasado iĝis la dek-kvara en la vico de jam funkciantaj tradukoj.
Kial vi decidis okupiĝi pri la traduko?
– Mi interesiĝas pri astronomio jam ekde la lernejaj jaroj. Antaŭ ĉirkaŭ jaro mia intereso revigliĝis dank’ al la aĉeto de negranda teleskopo, kio aktualigis la demandon: kion interesan mi povas ekvidi per ĝi? Mi do devis aktive krozi en la reto por trovi oportunajn informofontojn. Unu el la paĝaroj, kiujn mi uzas seninterrompe jam dum jaro, estas ĝuste Heavens-Above.
– La paĝaro plene kaptis min dank’ al unu interesa funkcio: ĝi kapablas prognozi la traflugojn de brilaj artefaritaj satelitoj kaj, speciale, la tiel nomatajn ekbrilojn de Iridiumoj. Temas pri tre interesa spektaĵo, kiam en la ĉielo por kelkaj sekundoj ekbrilas tre hela “stelo”, kiu poste estingiĝas (kaj tiu evento okazas en ĝuste antaŭdiritaj loko kaj tempo). Tiuj ekbriloj estas de tempo al tempo produktataj de la satelitoj de la sistemo “Iridium”, kiuj havas tre specifan formon, havante kelkajn grandajn antenojn. Foje la antenoj de la satelito spegulas la sunan lumon, kreante sur la tera surfaco mallarĝan helan strion. Por la surteraj observantoj la spektaĵo estas vere pasiiga! Por observado ĝi bezonas nenion specialan: nur serenan ĉielon kaj ĝustajn informojn pri la tempo kaj loko de la ekbrilo.
– Kiam aperis la eblo traduki la paĝaron al la aliaj lingvoj, mi nature ekpensis pri la Esperanta traduko. La kreinto de la paĝaro, germano Chris Peat, tuj konsentis kun mia propono. La tradukado mem estis efektivigata per la viki-simila maniero, proponata de la paĝaro mem. Krom fari la Esperantan tradukon, mi partoprenis ankaŭ la tradukadon de la paĝaro al la rusa lingvo (kune kun du aliaj volontuloj).
Ĉu vi facile sukcesis trovi la necesajn terminojn en Esperanto?
– Verdire, antaŭ ol komenci la laboron, mi esperis, ke la stato de la astronomia terminologio en Esperanto estas tute bona (ve, mi estis tro optimisma!). Dum la laboro mi uzis, kompreneble, NPIVon, la Retan Vortaron, foje ankaŭ la Esperanta vikipedio helpis (tamen mi uzis ĝiajn proponojn tre singarde); sporade mi konsultis ankaŭ kelkajn E-nacilingvajn vortarojn. Kiel tre gravan fonton mi konsideris la Astronomian Terminaron (kiu estas projekto de Astronomia Esperanta Klubo; bedaŭrinde la terminaro ŝajnas malaperi el la reto, sed mi feliĉe havis malnovan konservitan kopion), sed ankaŭ ĝi foje prezentis la aferojn iom konfuze aŭ ne enhavis la necesajn terminojn.
– Dum la laboro mi multfoje alfrontis la situaciojn, kiam necesis elekti unusolan varianton inter kelkaj eblaj. Foje tio estis sufiĉe facila (ekzemple, por traduki la nomon de la zodiaka konstelacio Aquarius mi elektis la formon Akvisto, forĵetinte la NPIVan sinonimon Amforo), foje – ne (ekzemple, por alnomi la angulan alton de astro mi ekuzis la tradukon altangulo, kvankam ankaŭ la varianto altitudo ŝajnis esti uzebla; mi tamen preferis uzi ĝin en malvasta senco “alto super la marnivelo”). Ĝenerale, mi uzis nur la jam ekzistantajn tradukojn, kvankam kelkajn vortojn, mankantajn en miaj vortaroj, mi ja ekuzis (ekzemple, “libracio”).
– Tutcerte, mia traduko povas enhavi iujn mankojn kaj plibonigendaĵojn. Feliĉe, eblas daŭre redakti ĉion redaktindan; do mi invitas ĉiun, kiu trovos iun eraron, kontakti min. Nuntempe ankoraŭ ne ĉiuj paĝoj estas tradukeblaj (do vi povas foje renkonti en la paĝaro anglalingvajn fragmentojn), sed la prizorganto konfirmis, ke post iom da tempo aperos la eblo traduki la reston. Do, la laboro plu daŭras, kvankam entute la paĝaro jam funkcias en Esperanto.
Kial laŭ vi indis entrepreni tian laboron? Certe ekzistas tre malmultaj amatoraj astronomoj, kiuj ja scias Esperanton, sed ne komprenas la anglajn terminojn de la fako?
– Unue, ĝi estas relative facila maniero plian fojon montri al la mondo, ke Esperanto ja ekzistas (certe, bonvenus pli da regulaj vizitoj fare de esperantistoj). Due, ĝi estas plia ekzemplo de relative malmultaj fakaj aplikoj de nia lingvo. Certagrade ĝi povas ankaŭ kontribui al plia stabiliĝo kaj vastiĝo de la Esperanta terminologio. Ekzemple, mi kun miro konstatis, ke tute ne ĉiuj nomoj de konstelacioj estas prezentitaj en NPIV (ial mi atendis la malon). Krome, mi trovis kelkajn evidentajn misojn en la difinoj de la Reta Vortaro, pri kio mi certe informos la koncernajn respondeculojn.
Kial laŭ vi la esperanta traduko de la retejo povos utili al ordinaraj esperantistoj?
– La paĝaro utilos al ĉiu, kiu interesiĝas pri la vivo ĉirkaŭ ni ĝenerale kaj pri la ĉielo aparte. Se vi posedas eĉ simplajn optikajn instrumentojn, dank’ al tiu paĝaro vi povas trovi kaj observi la plej brilajn planedojn kaj kometojn. Ankaŭ la facile legeblaj stel-mapoj kun la Esperantaj konstelaci-nomoj povas esti interesa kaj utila agrablaĵo. Aparte interesa por ĉiu homo, eĉ malmulte interesiĝanta pri astronomio, povas esti la observado de la Iridiumaj ekbriloj (kun iom da lerto vi povas eĉ amuzi kaj mirigi viajn konatojn “lumiginte stelon”). Finfine, la paĝaro eble vekos vian interesiĝon pri astronomio, kiu ja povas esti tre interesa hobio.
– Kompreneble, por profiti ĉiujn avantaĝojn de la paĝaro bezonatas almenaŭ la bazaj scioj pri la stela ĉielo kaj astronomio ĝenerale (kaj ankaŭ iom da observaj spertoj). Sed, mi ripetu, la paĝaro provizas kaj posedas relative simplajn mekanismojn, ebligantajn uzi ĝin eĉ al malspertuloj.
Kiel oni uzas la retejon?