Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Jam 25 000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo

Jam 25 000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-03 08:20
Ĉi-matene la Esperanto-kurso por angle-parolantoj en la lingvolerna retejo Duolingo atingis 25 000 lernantojn. Tio estas fulmrapida evoluo dum nur du semajnoj ekde ĵaŭdo, 28-a de majo.

Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata... Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto... Sed ja okazis!

Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn – ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado.

La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas:

– La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj.

TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn:

– Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto!

Memoroj pri la propra iama entuziasmo dum eklernado de Esperanto leviĝas ĉe Bertilo Wennergren, aŭtoro de la “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”:

– Kiam mi vidas la reagojn kaj entuziasmon de centoj kaj miloj da studentoj ĉe Duolingo, mi profunde memoras, kiom da plezuro mi mem havis eklernante la lingvon. Mi preskaŭ envias la lernantojn ĉe Duolingo, ĉar ili havas tiun brilan ilon je dispono. Mi preskaŭ deziras rekomenci.

Nu, fakte eĉ altnivelaj Esperanto-parolantoj bonvenas por trairi la lecionojn kaj proponi plibonigojn.

Benny Lewis el Irlando estas aŭtoro de la internacia furorlibro pri lingvolernado “Fluent in 3 Months” (Fluparolanto en tri monatoj). Li komentas:

– Esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo kaj Duolingo estas unu el la plej bonaj senkostaj rimedoj por lerni lingvojn. Jen perfekta paro!

Se oni komparas la kurson de Duolingo kun aliaj retaj lingvokursoj, indas konstati, ke Duolingo instruas proksimume 2 000 vortojn kaj do estas kurso por komencantoj kaj progresantoj, eble eĉ proksima al konversacia nivelo. Por kompreni, kion la nombro signifas: La kurso “Ana Pana” ĉe lernu.net instruas proksimume 250 vortojn, la fama Zagreba kurso instruas proksimume 550 radikojn, per kiuj oni kutime formas eble iom malpli ol mil vortojn.

Sed pli bone ol nombroj la nivelon eble ilustras kelkaj frazoj el la kurso:

– Ĉiu persono, kiu lernas la lingvon, kontribuas al ĝia sukceso.

– Eĉ se ŝi ne parolas la japanan, ŝi tamen parolas la ĉinan.

– Se vi volas scii pli pri ĉi tiuj programoj, vi devus demandi al mia edzino.

– Ĉu vi povus diri al mi, ĉu estas eraroj en tiu dosiero?

Se vi jam havas scion pri Esperanto, vi povas fari komencan teston, kiu atribuos al vi certan nivelon. Se vi poste konstatos, ke vi estas eĉ pli bona ol tio, vi povos denove fari testojn pri unuopaj lecionaroj – kaj vi trasaltos fulmrapide eble dekon da lecionetoj.

Jen cetere jam listo de Duolingo-vortoj en Esperanto ĉe Memrise, (lingvo)lerna retejo, kiu helpas vin ripetadi vortoscion.

Eble vi demandas vin, kiel vi mem povas subteni tiun grandan sukceson kaj progreson. Nu, estas ĉefe tri aferoj: Se vi ŝatos helpi al lernantoj ĉe iliaj demandoj, iru al “Esperanto Discussions”, kie ofte mankas helpo de sperta Esperanto-parolanto. Se la simbola frazoveziko enhavas la ciferon 1, tio signifas, ke venis nur la demando, sed neniu respondo. Helpo do bezonata!

Krome nun jam estas tempo pli vaste publikigi la informon pri la Duolingo-kurso – ene de niaj rondoj kaj ankaŭ al la ekstera mondo. Ĉe tio ni konsciu, ke temas pri kurso por angle-parolantoj. La angla fakte ne nepre estu la denaska lingvo de la lernanto, sed ja necesas havi iom bonan nivelon en ĝi. Preskaŭ ĉiuj nedenaskuloj konfesas, ke de tempo al tempo ili malsukcesas ĉe iu Duolingo-ekzerco ne pro Esperanto, sed pro erara frazo en la angla... Tio povas iom ĝeni, sed tamen multaj nedenaskuloj kun iom da pacienco (kaj preteco plulerni la anglan...) sukcesis progresi en la kurso kaj eĉ fini ĝin.

La problemo eble kuraciĝos iom post iom. Se ĉio glate funkcios pri la unua versio de la kurso kaj se ĝi plu logos sufiĉe altajn nombrojn da lernantoj, verŝajne pretiĝos kursoj por aliaj instrulingvoj. Vi povas jam nun aliĝi por tio kaj tio estas tre bonvena por faciligi al Duolingo la planadon.

Alia eco de la kurso estas, ke ĝi estas tre bazita je tradukado. Iusence temas pri “mal-Ĉe-kurso”, malrektmetoda kurso... Oni devas daŭre traduki inter la angla kaj Esperanto – en la komenco de la lecionoj multe el Esperanto al la angla, en la fino pli el la angla al Esperanto.

Cetere, se vi ne jam spertis: Ĉiu leciono havas dudekon da ekzercetoj, kiuj ĉiuj estas tasketoj. Vi devas eble traduki unu solan frazon aŭ tajpi frazon, kiun vi aŭdas, aŭ elekti, kiu frazo ĝustas, aŭ klaki, kiu vorto estas la ĝusta por priskribi bildon... La fakto, ke la tuta lernado konsistas el tiaj tre mallongaj unuoj, kontribuis cetere al la sukceso de Duolingo: Ĉu vi havas dek liberajn minutojn? Bone, faru la dudekon da ekzercetoj kaj jen vi faris unu plian paŝeton por akiri la novan lingvon. Kaj vi ricevos dekon da poentoj – kaj tion viaj konatoj ĉe Duolingo vidos, same kiel vian entutan progreson dum la pasinta semajno kaj monato. Duolingo bone scias, kiel uzi ludemon kaj konkurencan strebadon por stimuli regulan lernadon.

La daŭra tradukado supozeble havas sian kaŭzon en la origina ideo de la kreinto Luis von Ahn. Li revis ne tuj pri lingvo-kursaro, sed ja pri la disponigo de la tuta scio de la mondo al ĉiuj homoj surtere, sendepende de ilia lingvo. Sed ekzistas ja la tiel nomata “lingvo-problemo”.

Do s-ro von Ahn demandis sin, kiel trovi sufiĉe da homoj por helpi en la tradukado de la tuta reto – nu, eble komence almenaŭ en la tradukado de Vikipedio en multajn lingvojn. Kaj li inventis interesan negocon: Li ofertas senkostan lingvolernadon al la retejo-uzantoj kaj aliflanke instigas ilin traduki tekstojn, ekzemple el Vikipedio, sed ankaŭ tekstojn de profesiaj bezonantoj de tradukoj kiel la televido CNN, kiu pagas por tio kaj tiel kunfinancas la salajrojn de la Duolingo-dungitoj.

Por atingi bonan tradukon ekzistas vikieca sistemo: Ĉiu ajn, eĉ la plej baznivela komencanto, rajtas (ek)traduki frazon. Poste aliaj aŭ plibonigas la frazon aŭ markas ĝin kiel jam bonan. Post kelka tempo la frazo estas tiom bona traduko, ke kolektiĝas por tiu versio kvino aŭ deko da konfirmaj voĉoj. Tiam oni konsideras la frazon fintradukita – kaj fakte la traduko tiam atingis nivelon kompareblan kun tiu de profesiaj tradukistoj, kiel konfirmis studoj. La tuta tradukado kaj reviziado de teksto cetere povas okazi ene de nur kelkaj horoj, ĉar Duolingo por kelkaj lingvoparoj havas milionojn da uzantoj kaj povas aŭtomate proponi urĝan tekston al multegaj homoj. Fulmrapide la rezulto pretas.

Kaj, kompreneble, la tradukantoj kaj reviziantoj ricevas poentojn por sia helpo. Tio plu instigas. (Eble simila traduksistemo iam ekzistos ankaŭ por la Esperanto-vikipedio, supozeble surbaze de WikiTrans kaj eventuale eĉ kun poentoj. Ĉu ne bela defio por programistoj?)

Intertempe aldoniĝis alia enspezofonto por Duolingo: Ili ofertas lingvo-testojn. La lernanto hejme plenumas ekzercojn ĉe komputilo kaj dume filmas sin. La kostoj estas proksimume 20 eŭroj, ĉefe por la homo, kiu kontrolrigardas la filmon – multege malpli da mono ol tradicia testo, kiu ofte kostas la dekoblon, kaj por kiu aldone necesas veturi al testo-centro. Do Duolingo tie havas grandiozan konkurencan avantaĝon kaj povas enspezi multe en tiu merkato. Lingvo-testo estas postulata ekzemple por akceptiĝo en anglalingvaj altlernejoj.

Estas amuze klarigi al si, kion tiu financado signifas. Duolingo enspezas monon per vendado de tradukoj ĉefe el kaj al la angla kaj per la ofertado de testoj pri la angla lingvo. Kaj havas avantaĝon el tio lernantoj, kiuj partoprenas en Esperanto-kurso, kies bazan programan strukturon financis tiu intereso pri la angla lingvo (kaj iomete aliaj lingvoj).

La mondo progresas kaj ŝanĝiĝas, ĉu ne? Ja indas ĵeti flankan rigardon al lernu.net, por kies pretigo la fondaĵo ESF elspezis pli ol tricent mil eŭrojn – impona sumo por Esperantujo, sumo kiun oni certe povus ankaŭ bele utiligi por financi informadon de la publiko pri Esperanto.

Pripenso, kiun mi faris iam antaŭ la lanĉo, estas la jena: Mi atendis same kiel aliaj baldaŭan kreskon al kelkaj dekmiloj da lernantoj, eble eĉ iam al centmilo. Nu, ĉe Duolingo lernas lingvojn dek milionoj da homoj kaj Esperanto ĝenerale kutimas altiri dekonan procenton ĉe homoj kun scio de unu fremdlingvo. En la plurlingvula Duolingo atendeblas eĉ iom pli.

Ĉu do Esperanto pluprogresas, tial ke ĝi estas nun ĉe Duolingo? Jes, kompreneble – sed ĉu ne ankaŭ Esperanto estas tial ĉe Duolingo, ĉar ĝi pasintece tiel bone progresis? Ja la bazo por la akcepto ĉe Duolingo estis la publikaj voĉdonadoj, por kiuj necesis multaj Esperanto-parolantoj kaj -subtenantoj. Kaj por havi kaj teni tiujn necesas la kompleta oferto de Esperanto-kulturo, kiun ni konas – renkontiĝoj kaj Pasporta Servo, libroj, muziko kaj (subtekstigitaj) filmoj, retlistoj kaj Facebook, Vikipedio kaj retaj vortaroj ktp. Kaj eble helpis ankaŭ, ke la ĉina registaro preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto kaj ke Google Translate ofertas ankaŭ Esperanton.

Kelkfoje iuj provas kredigi al ni, ke ni estas malgranda kaj ne tre signifa lingvokomunumo, kiu ne kreskas... Nu, iom da homoj kaj iom da rekono nia komunumo evidente ja havas. Ĵus Esperanto eniris en la plej multe uzatan lingvolernan retejon de la mondo, Duolingo. Fakte Esperanto estas tie eĉ unu el ĝis nun nur 14 lerneblaj lingvoj.

Lu Wunsch-Rolshoven
arkivita en:
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-10 21:10
Chu jam estas organizita agado cele al tio, krei Duolingo-kurson de Esperanto por germanlingvanoj? Chu io tia valoros la penon?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-06-10 21:56
Certe valorus la penon havi Duolingon en aliaj lingvoj. Eble la koncernaj landaj asocioj devus pripensi kaj priparoli tion. Aŭ eble en aliaj landoj jam ekzistas aliaj programoj de instruado kie oni povus lokigi kurson de Esperanto. En Brazilo oni havas 'amikaron' kiu ŝajne funkcias tre bone. Mi aliĝis kaj ricevas ĉiun tagon informojn de multaj malsamaj personoj - foje en Esperanto, foje en la portugala.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-06-10 22:17
Se vi volas, ke estu kurso de Esperanto el via gepatra lingvo, la sola maniero plibonigi ĝian ŝancon estas kandidatiĝi kiel kurs-kontribuanto ĉe http://incubator.duolingo.com/apply.

Mi respondis pli detale pri eblaj venontaj kursoj de Esperanto en ĉi tiu intervjuo: https://www.youtube.com/watch?v=w1JHGXk0W38 (je 5:23).
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-11 07:27
Tiu Duolingo-inkubatoro estas konata al mi. Sed mi ne scias, kiom da homoj jam proponis sin kiel kontribuemulojn. Se estas pria retgrupo au ech lobio, chiuj kontribuemuloj povas diskonigi sian scion pri la stato kaj progreso de la afero. Tion mi celas per "organizita agado".
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-12 10:48
Ekzistas "Laborgrupo por Duolingo en Esperanto" ĉe Facebook, kie vi povas diskuti la kunlaboreblecojn.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-12 16:49
Dankon por la informo. Lau la mesagho de ruth3209 2014-10-05 3:51:15 en http://eo.lernu.net/[…]/temo.php?t=16421&p=1 tiu laborgrupo ne nepre rilatas speciale al Esperanto-kurso _por germanlingvanoj_. Tamen laborgrupon por ghuste chi lasta mi celas. Pli, kiom la afero rilatas al Fejsbuko, mi ne povas facile esplori, char tie mi ne havas konton (kaj ankau ne intencas havi tian).
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-11 07:30
Se por germanlingvanoj furoras alia lingvolernludo, ol Duolingo, tiam estas pli saghe elspezi tempon por tiu alia furorajho. Kaj se por germanlingvanoj entute ne estas alloge, lerni lingvojn per retportaloj k. s., tiam ne indas elspezi tempon por tio.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-12 10:55
Aktuale mi konas por germanoj neniun alian "lingvolernludon" ol Duolingo (kaj certe ne pli furoran; ja ĉe Duolingo ĝis nun aliĝis entute 100 milionoj da homoj, el kiuj 20 milionoj aktivas). Ĉe Duolingo ofte aperas nomoj, kiuj evidente estas germanaj.

Ne ekzistas ĝenerala regulo, kiel homoj volas (kaj sukcesas) lerni lingvojn, ankaŭ ne koncerne germanlingvanojn. Tial indas oferti multajn diversajn eblecojn. Se ĉiu ofertanto de lern-ebleco okupiĝas pri ĝuste tio, kio plaĉas al li aŭ ŝi persone, tiam estas iom verŝajne, ke fine ekzistos diversaj eblecoj, kiuj kontentigos pli malpli ĉiujn lernemulojn.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-06-10 22:39
Indas mencii pri lernu.net ke ĝi estis (kaj multflanke restas) pionira provo fari ion novan pri Esperanto kaj pri Esperanto-instruado. Krome, ĝi estas multe pli ol lecionejo: ĝi estas fonto de diversaj tekstoj, klarigoj, sondosieroj, kaj lerniloj. Tie estas bildvortaro, diversaj gramatikoj, la "Proverbaro", la kompleta tekste de la Pirona "Vere aŭ Fantazie", mesaĝilo, kaj komunumo.

Minuso de lernu.net estas ke homoj ne facile orientiĝis pri la stud-programo. Sed tio ne forprenas de ĝia valoro.

Estus bone, post finstudo de la lecionaro en Duolingo, se la lernintoj povus trovi novajn rimedojn por progresi per lernu.net.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-11 07:35
Por tion atingi, vi miakonjekte devos realigi, ke la lernmaterialo de lernu.net farighu parto de la Duolingo-ludo nome "Esperanto" ;-)

Bonvole konvinku min pri tio, ke maltrafa estas mia jena suspekto:

1) Por ne-angllingvanoj Duolingo estas rimedo por lerni la anglan.

2) Por angllingvanoj Duolingo estas furora ludo rilate al ekzotika afero nome "fremda lingvo". Chi-koncerne estas pluraj ludvariantoj, ekzemple "Danish" kaj - nova: "Esperanto". Chi lasta estas cetere tiu, kies literojn oni ne chiujn povas senpere tajpi - estas do aparta teknika kromdefio en tiu ludvarianto. Kuriozajho: Fremdan lingvon iuj homoj, precipe eksterlande, ankorau uzas anstatau la anglan por interkomunikighi - ne kredinde, sed trafe! Ludi Duolingo-n havas la utilan kromefikon, ke oni konatighas kun fremda lingvo tiom, kiom oni tion bezonas, por gajni la deziratajn poentojn, tiel ke oni finfine povu fiere diri: Mi lernis {fremdan lingvon}.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-06-11 07:49
Krom la foja mencio de la nombro da aligxintaj uzantoj oni malmulte scias pri la efiko de "lernu.net". Kiom da pliaj personoj efektive pro tio oferto nun uzas Esperanton? Cxu la lokaj kluboj, landaj aux fakaj asocioj, organizantoj de renkontigxoj rimarkis ion.

Teorie elektronika sistemo povus detale registri, kiom ofte certa uzanto uzas la ofertojn, gxis kiu grado progresas kaj kie lernanto definitive cxesas.

Cetere: Se mi rigardas, kion "lernu.net" konsilas legi, oni cxefe trovas "historiajn" tekstojn de movadaj eminentuloj, neniun aktualan temon.

Iomete pli aktuala estas la muziko. Sed oni iomete havas la impreson, ke la kriterio ne estis la eduka valoro de la ekzemploj, sed la personaj rilatoj al la muzikistoj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-11 14:52
La kunlaborantoj de lernu.net ricevis multan monon de ESF. Eble sekvo de tio estas, ke - laŭ iuj opinioj - lernu.net ne estas nur kliento-orientita, lernanto-orientita, sed ankaŭ subvencianto-orientita.

Estis dum la jaroj kompreneble ia tendenco oferti tion, kio allogas pliajn subvenciojn de ESF - kaj ne nur tion, kio allogas pliajn klientojn aŭ aparte bone prizorgas ilin. Estas la leĝo de la merkato - se pli da klientoj signifas pli da enspezoj, vi klopodas pri la bonfarto de la klientoj. Se la nombro de klientoj kaj ilia bonfarto ne tiom influas viajn enspezojn, sed ĉefe la rilatoj kun la subvencidonanto donas monon, tiam vi investas vian tempon pli tie...
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2015-06-11 21:16
Ĉu unu el vi du entute havas konton en lernu.net? Ĝi estas ne nur lernopaĝo, sed ankaŭ vigla socia reto, kiu tenas la lernintojn almenaŭ en la interreta komunumo, kaj por mia gusto oni ĉi tie iom tro malfavore parolas pri ĝi. L. A. Miller tre bone resumis, kial oni laŭdu lernu.net, malgraŭ etaj mankoj (precipe la daŭra prokrastado de la nova versio).
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-12 16:59
Cyril, "vigla socia reto, kiu tenas la lernintojn almenau en la interreta komunumo" evidente estas - au formas sin pli kaj pli - ankau en la Duolingo-universo: https://www.duolingo.com/topic/915 .
Ronaldo NOBEL'
Ronaldo NOBEL' diras:
2015-06-12 01:22
Mi havas miksitajn sentojn prie. Miaopinie, ni apenaw bezonas aldonajn retejojn kiuj instruas Esperanton, precipe se ili celas anglalingvulojn. Kion ni bezonas estas *bonajn* retejojn, do pli bona ol lernu.net (kiu bedaurinde senkritike disvastigas la difinojn de PIV), precipe por denaskaj parolantoj de lingvoj por kiu ne jam ekzistas esp-instruaj retejoj.

Chuck, mi provis vian hiperligon sed ne sukcesis alklaki ion ajn.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-12 09:32
La sperto de la homaro instruas, ke ne vere helpas esperi je boniĝo de iu afero tiom longe, kiom tiu afero estas pli malpli sen konkurenco en sia merkato. Tio eble klarigas, kial laŭ iuj opinioj lernu.net ne tre progresis dum la lastaj jaroj. Eble la konkurenco de Duolingo (aŭ: la aldona oferto de Duolingo) nun helpos iom stimuli la aferon.

Reprezentanto de lernu.net prave ne nomis la oferton de Duolingo "konkurenco": Duolingo atendeble multe kontribuos je la konatiĝo de Esperanto kaj per tio ankaŭ lernu.net havos novajn (plu)lernantojn. Do la proporcio por lernu.net malgrandiĝos, sed la entuta nombro da retaj lernantoj antaŭvideble multe kreskos.

La kurso ĉe Duolingo celas parolantojn de la angla lingvo, ne nepre angla-denaskulojn. En unua fazo povas uzi ĝin ĉiuj homoj, kiuj havas iom bonan scion de la angla lingvo - tio estas kelkcent milionoj da homoj en la mondo, bele granda celgrupo por Esperanto (eĉ se la realisma celgrupo nuntempe konsistas nur el tiuj sub tridek jaroj kaj eĉ el tiuj atendeblas unue nur maksimume du procentoj). Ĝuste tiuj anglalingvaj homoj cetere formas la plejparton de la entuta celgrupo por Esperanto; mi taksas, ke ekzemple inter germanoj, kiuj ne parolas la anglan, nur unu el dek mil parolas Esperanton, dum inter tiuj, kiuj jes parolas la anglan, eble unu el mil parolas Esperanton.

Aldone la Duolingo-kurso por anglaparolantoj povas esti bazo por pliaj versioj. Nenio tiurilate eblus sen la angla versio. Indas nun privarbi la anglan version por stimuli, ke Duolingo faros la decidon survojigi ankaŭ versiojn en aliaj lingvoj. Kaj kompreneble ĝenerala varbado por Esperanto, informado per ekz. amaskomunikiloj, ĉiam helpas la progreson de Esperanto :-)
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-06-12 06:11
Doktoro Otto Peters de Germanio provis klarigi ghuste kia estas "distanca lernado." kaj en la lastaj jardekoj, li provis priskribi ankau kiaj estas perretaj kursoj (moderna speco de distanca kurso). Alivorte, kiel similas necheestaj kursoj al tradiciaj kursoj kun instruisto en la klaschambro, kaj kiel ili malsimilas?

Otto Peters konkludas, ke distanca lernado pli kaj pli similas profitcelan firmaon. La instruisto kaj la verkisto de lernomaterialoj havas malpli kaj malpli da influo (ofte iliaj nomoj tute malaperas au estas nekonataj -- tio kio gravas nun estas la organizo, la firmao, ne la kreintoj de kursomaterialo) dum la organizantoj pli kaj pli potencas kaj profitas.

La instruo-sistemo de la interretaj kursoj komencas simili la tiel nomatan sistemon de Taylor, usonano kiu provis racie analizi la laboron de chiuj laboristoj por, ke la produktado de la firmao kresku. Se vi vidis la filmon de Charlie Chaplin nomatan Modernaj Tempoj, vi komprenas kia estas "Taylorismo" kaj kiel multe da homoj ene de tia sistemo reagas psikologie kaj socie.

Estus interese analizi tiajn edukadajn fenomenojn tra la lenso de Karlo Markso. Iri de sistemo en kiu instruistoj kaj kreintoj de lernolibroj kaj kursoj estas konataj, kaj do ricevas la ghustan “gratulon” kaj rekonon de la gelernantaro al tute alia sistemo, la kapitalista kaj industria sistemo (Peters), kie tiuj kiuj kreas edukajn materialojn anonimighas, sed samtempe la gratulo kaj pli kaj pli da monaj rimedoj iras al la firmao kaj al la estroj de edukoprojektoj.

Mi havas nur suprajhajn nociojn rilate Marksismon, do eble alia komentanto povas klarigi iomete.

(Al mi plachus legi iom pri la ideoj de Otto Peters en la germana se iu konas retan fonton de liaj verkoj)

Amike,

Dennis Keefe
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-06-12 09:13
Estas interese, ke la Esperantisto Keefe malfosis personon kaj verkon el antikva tempo. Tio estas plia pruvo por mia tezo, ke Esperantistoj ofte bezonas du aux tri jardekojn por rimarki, kio okazas en la resto de la mondo.

Prof. Otto Peters estis la fondorektoro de "Fernuniversität Hagen" en Germanio de 1975 kaj emeritigxis 1991. Tiel liaj verkoj estas malfacile troveblaj en la reto.

http://www.eden-online.org/[…]/Peters.pdf

Fernuniversität Hagen estas la plej grava sxtata institucio por distanca edukado en Germanio. En unu el la raraj rete atingeblaj tekstoj Peters komparas gxin kun aliaj similiaj institucioj en alija landoj

http://doku.iab.de/mittab/1991/1991_2_mittab_peters.pdf

Gravas substreki, ke ne simple temas pri "reta kurso", sed pri kompleksa sistemo por instruado, kiu uzas diversajn rimedojn. La bazo estas surpapera prezento de la informoj (lernolibro, brosxuro kun serio de prelegoj). Intertempe oni uzas la perkomputilajn eblecojn, ekzemple prelegoj de profesoroj en sistemo kiel YouTube por rigardi lauplacxe, sed ankaux retaj diskutoj, Moodle ktp.

Esenca parto de la Fernuniversität Hagen (kiel aliaj privataj) estas devigaj kunvenoj de la studantoj kun la instruistoj dum unu tago aux semajnfino laux regionoj. Tion la kurso por Esperanto kutime neglektas kaj lasas al libervolaj ofertoj de la tradicia movado. Escepto eble estas SUS (unufoje jare en certa regiono).

La ebleco de fizika kontakto estas grava. En Fernuniversität Hagen oni provas limigi la kostojn por vojagxo per oferto de malcentraj kunvenoj.

Por Esperanto evidente la oferto de unu centra kaj plurtaga kunveno signifas certan riskon, ke oni perdas tempon kaj monon. Pri malgrandaj kaj regionaj kunvenoj de kursanoj por senriske flari la movadan etoson oni malmulte auxdas.

Ni scias, ke gravas la personaj, eksterretaj spertoj, por teni la lernantojn.

Kial ne lerni de la "Fernuniversität Hagen" kaj similaj institucioj? Ecx se la koncernaj spertoj ne estas tute novaj.
 
Supozeble ili gxojas en Hagen, se iu deziras profiti de ilaj spertoj. Mi ne scias, cxu la interlingvistikaj studoj en Poznan, kiuj lauxdire aplikas similan metodon, sercxis la kontakton kaj intersxangxas spertojn.

Kompreneble estas eta diferenco inter akademia studado kaj instruado de la lingvo. Tamen certaj bazaj konceptoj meritus, ke oni taksu la utilecon.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-12 09:51
Multajn spertojn pri distanca instruado de Esperanto akiris Hermann Behrmann en Germanio ekde proks. 1970. Li verkis kvarkajeran memlernan instrulibron "Esperanto programita", kiun oni povis senkoste ricevi poŝte (ĉiam resendante la antaŭan kajeron).

Post kelkaj jaroj Behrmann komencis eldoni la gazeton "Speciala Cirkulero" por lernantoj kaj subtenantoj. Aldone li komencis organizi regionajn semajnfinajn kunvenojn, "kafoklaĉojn", se mi bone memoras. Tio bone funkciis, ofte kunlabore kun multjaraj Esperanto-aktivuloj kaj kun junuloj el Germana Esperanto-Junularo. (Ties estraro cetere dum iu periodo konsistis komplete el homoj lernintaj per "Esperanto programita"...)

Ĉe lernu.net io tiel regiona ne establiĝis ĝis nun. Iam aŭdiĝis la rimarko, ke lernu.net longe ne volis havi kontakton kun la tradiciaj lokaj Esperanto-organizaĵoj. Unuflanke oni povas kompreni tion - aliflanke estas simple tiel, ke multjaraj Esperanto-parolantoj scias la lingvon kaj povas formi la medion, en kiu junaj homoj plufirmigas sian lingvo-scion.

Oni povas demandi sin, kio pli bonas - lernu.net-lernintoj, kiuj pro manko de loka kontakto forlasas la lingvon, aŭ lernu.net-lernintoj, el kiuj kelkaj estas forpuŝitaj pro iuj lokuloj, dum aliaj, pli toleremaj homoj, tie trovas taŭgan rondon por plulerni. Jes, estas multaj stranguloj aŭ nekutimuloj en la Esperanto-mondo - sed Esperanto-lernanto eble prefere frue lernu elteni tiujn kaj ĝoji pri la kontakto kun la aliaj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-12 10:05
Mi iom komprenas, ke Roland moketas pri elfosado de malnova teksto. Aliflanke estas multege pli bone elfosi malnovan kaj bonan tekston ol elfosi nenion (aŭ ion malbonan)...

Ĉiam denove mi estas entuziasma pri la zorgemo, per kiu Dennis Keefe trarigardas fakajn tekstojn el la ekstera mondo pri niaj temoj - ĉefe en la kampoj de surmerkatigo kaj instruado, kie zorga analizado kaj ŝanĝo de nia agado vere necesegas. Multan dankon, Dennis!
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-06-13 08:14
Roland, Tre dankon. Via informo estas tre utila. En Usono, edukistoj konas la verkojn de Otto Peters, char li havas tre utilan skemon por kompreni 1) kio estas distanca lernado, kaj 2) kio estas reta lernado. Mi persone ne sciis ke li ankau ludis tre gravan PRAKTIKAN rolon pri distanca kaj reta lernadoj. Volonte, se mia itinero de somero permesos al mi, mi vizitos tiun instruo-centron. Lastjare mi faris esploron pri plenkreskula lernado che la Highlander Folk School en Usono (nia versio de la Grundvig sistemo), kaj en augusto mi vizitos la someran lernejon Chatauqua, centro de instruado por plenkreskuloj. Estis ghuste en Chatauqua kie naskighis kompletaj programoj pri distanca lernado en 1878 (sistemo kiun poste la Universitato de Chicago (1892) alproprigis). Chu estas bona Esperanto-Grupo en Hagen

 Amike,

Dennis
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2015-06-15 19:06
Ĉu eblas ekscii kiuj el la lernantoj estas el kiu lando? Ekz. se mi scius kiuj lernantoj estas el Slovenio aŭ Kroatio m i povus aparte oferti al ili kontaktojn kun la lokaj esperanto-societoj kaj ties programoj.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-15 20:57
Mi pridubas, ke oni povas facile havigi al si tiajn informojn. Aliaj ebloj:
Responde afishi en https://www.duolingo.com/comment/8988006 kaj/au - per aparta temfadeno - afishi en https://www.duolingo.com/topic/915 .
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-19 14:33
La lingvojn ni scias iom (inkluzive de tiuj de kelkaj prizorgantoj):
https://www.facebook.com/[…]/478159602346062
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-20 09:15
Por vidi la enhavon, oni devas esti registrita che Fejsbuko kaj ensaluti. Kiaj seriozaj alirvojoj estas (Tvitero, Vikipedio, Ipernity, Enesej ...)?
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-20 18:32
Kelkaj "Duolingo-esperantsitoj" markis siajn loghlokojn en
https://www.google.com/[…]/edit?mid=zHwhupZfxV_M.kEbZgnHaKo-o .
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-20 18:35
Mi fushis: kompreneble "Duolingo-esperantistoj".
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-06-16 13:22
Zlatkto kaj Andreas havas celtrafajn komentojn, kaj mi volas plilarghigi ilin.

Unue, Zlatko. Pasho 1, Pasho 2, Pasho 3. Strategio-Cheno. Pasho 1 povas esti eklernado per DUOLINGO per interreto. Pasho 2 povas esti ekkontako de la retaj lernantoj kun lokaj Esperantistoj au kun samduolingaj lernantoj. Pasho 3 povas esti speciala kurso (au invito al prelego pri Esperanto, au provleciono de Esperanto, au invito al Lingva Festivalo, au kafumado kun aliaj duolingaj kursanoj, ktp). Pasho 4 povas esti X, Y, Z, ktp. Tio nomighas STRATEGIO-CHENO, temo el la fakoj Merkatiko kaj Strategio pri kiu mi skribos por la Ondo de Esperanto. Pasho 1 DUOLINGO, Pasho 2 ekkontakto kun Esperantistoj de Slovenio au Kroatio. Pasho 3 estas X, Y, Z. La utiligo de STRATEGIO-CHENO estas metodo kiu multmult-oble pli efikas ol la hazarda kunmetado de eroj kaj eventoj. Esperantujo estas plenplena je provovivajhoj, sed mortnaskitaj projektoj kushas dissternite sur niaj strategiaj stratoj. Do, estas bone priatenti la vortojn de Zlatko – DUOLINGO estas komenco, sed bezonatas priprensi pri aliaj pashoj.

Due, Andreas. Kunligiteco kaj sistemeco. Mi tralegis la komenton de John Dumas en DUOLINGO, kaj ankau la 22 komento-reagojn al li. Post la peto de John Dumas (pri kiel kunligi la retajn lernantojn kun LOKAJ lernantoj, lokaj rekontighoj) , venis mencioj de lernantoj de pluraj shtatoj de Usono (Florido, Kolorado, Teksaso – Jim Dawdy -- kaj Georgio) kaj ankau de unu europa lando: Austrio. Kvar shtatoj estas 8% de la la usonaj shatoj, kvar urboj estas ege malpli ol 1% de la lando Usono. Je monda skalo, koncerne kaj Usonon kaj Austrion estas malpli ol 1% el 1% el 1%. Por kreskigi tiun ege malaltan kunligitecan statistikon, bezonatas SISTEMECO. Sistemeca pensado povas deveni de UEA, sed ghis nun mi ne vidas indikojn de tia pensado (UEA daure ech ne mencias la vorton Merkatiko, la fako kiu esploras ghuste tiajn temojn), au sistemeca pensado povas deveni de bona, iom helpata de zorganto, RETA SISTEMO.

Amike,

Dennis Keefe
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-16 17:38
La tuta pri Duolingo "hype" (amaskomunikila cirko?) memorigas min iomete pri la siatempa furoro pri lernu!: "Krome instruado de Esperanto okazas ne nur en la reto. Jam la tria fizika lernu!-renkontiĝo - Somera Esperanto-Studado (SES-2010) - okazis en la slovaka urbeto Piešťany, kien venis 190 personoj"; fonto: http://www.liberafolio.org/[…]/cent-mil-uzantoj-en-la-retejo-lernu.net . Do el lernu! rezultis SES. Mi jam scivolas, kia ne virtuala afero rezultos el lernu! 2.0, pardonu: Duolingo ;-)
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-06-24 12:00
Ne estas malfacile trovi homojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj eklernas (jes, EKlernas!) ĝin.

Estas TRE malfacile instrui al iu Esperanton. Ni, la esperantistoj, mensogas. Esperanto ne estas facila, ĝi estas "nur" pli malfacila ol aliaj eŭropaj lingvoj. Oni devas okupiĝi minimume kvar tagojn semajne dum tri monatoj por lerni la bazon de la lingvo, kaj daŭras unu jaron, ĝis oni povas interkomuniki per la lingvo. Tio estas malmulte da tempo kompare al aliaj lingvoj, sed ĝi estas pli longe, ol ni kutime asertas. Ne kontraŭdiru min! Mi ne parolas pri "Bonan tagon!" kaj stertorado de kvinvortaj frazoj sen akuzativo. Mi parolas pri bona lingvoscio.

Estas TRE malfacile trovi utilon. Kion oni povas fari per la lingvo? En la venontaj dudek jaroj ĉiujare viziti kastelon en Francio, jarfinan renkontiĝon, kunsidi kun maljunuloj en Esperanto-kluboj. La maljunuloj vigle rakontas el sia vivo, tio estus interesa, se la nov-esperantisto komprenus ilin. Bedaŭrinde la maljunuloj parolas Esperanton.

Estas TRE malfacile apliki Esperanton. Aĉeti gazeton en kiosko? Mendi hotelĉambron? Demandi la vendistinon pri prezo de varoj? Ekscii la vojon al la flughaveno? Fari kontrakton pri liverado de maŝinoj? Se la vendisto en kiosko, la hotelisto, la vendistino en merkato, la aŭtobus-veturigisto ne parolas la germanan, tiam mi provos la anglan. Esperanto? Estas iom simila al la hispana, ĉu ne?

Legi librojn? Kial mi aĉetu mondliteraturon en Esperanto, se mi povas aĉeti la saman libron en mia lingvo je triono de la prezo? Kie estas realismaj, nuntempaj romanoj, kiujn interesus la homoj?

Nia vere grava problemo ne estas gajni homojn por Esperanto, sed instrui al ili ALTNIVELE Esperanton, tiel ke ili povas partopreni en tio (malmulta), kion Esperanto ofertas, kaj senchava kaj profitodona aplikado de nia (vere) kara lingvo.

Cetere mi ĝojas pri Duolingo (pro aliaj kaŭzoj ol vi), kvankam mi kredas, ke "ni" (la movado) ne estas preparita por alfluo de mil aŭ dekmil lernantoj. Ĉu ni havas nuntempajn lernolibrojn (kaj la homoj iam bezonos lernolibron), vortarojn, gramatikojn? Ĉu ni havas lingvolernigajn gazetojn? Ĉu ni havas planojn kaj strukturojn por bonvenigi novajn homojn en niaj kluboj kaj landaj asocioj? La malmulto, kion ni havas, ekzistas kaj estas havebla nur interne de la Esperanto-movado, sed por la homoj, kiuj per interreto lernas Esperanton, la unua vojo ne kondukas al la loka klubo, sed al guglo, iCloud, Amazon, Kobo. Tie ili serĉos Esperanton, kaj trovos dezerton.

Kie estas la "amikoj de Esperanto", kiuj ne scipovas la lingvon, sed subrenas la ideon?

Mankas al ni homfortoj, sed mi timas, ke nia bluokuleco kaj infaneca entuziasmo ne alkondukos al ni freŝajn kaj kreemajn homojn, sed pliajn bonan-tagojn-esperantistoj.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-06-24 14:48
Vide al tiuj nombroj (sen sendepende de Duolingo) ni ĉiuj devas pripensi, kio estas la celo de nia agado.

Ĉu vi volas "esperanto-parolantojn", kiuj parolas Esperanton kiel ĉiun alian (anglan, rusan, francan, germanan) lingvon, aŭ ĉu vi volas "esperantistojn", kiuj vivas, vivetas en malgranda, fermita nesto aŭ mondeto? Jes al esperantistoj, kiuj transprenas respondecon kaj kontribuas al la progresigo kaj disvastigo de lingvo kaj kulturo, sed da tiuj mi vidas nur malmultajn. Kie estas la esperantistoj, kiuj transprenas taskon kaj plenumas ĝin je alta kvalito kaj je donita tempolimo kaj tiucele rigardas trans la limojn de la propraj interesoj kaj hobioj / hobieca agado? Kie estas la esperantistoj, kiuj sendas eĉ nur retmesaĝon "Mi konfirmas la ricevon de ...?" Eble iuj scias, kion mi aludas ...

Kion ni faras PER Esperanto, sed ekster la "movado", la asocioj, kluboj, eldonejoj?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-06-25 09:36
Estas ja tamen iom amuze ke en la Esperantomovado la avido kaj konsumemo ne estas pekoj, sed virtoj ne sufiĉe praktikataj, ĉu ne?
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-06-26 09:06
Mi ne komprenas la celon de via demando ...

Sed mi kaptas la vortojn "avido" kaj "konsumemo". Mi kontraŭas la sintenon "vendi" (do prezenti al la publiko) Esperanton kiel senkostan, donacatan ion. Kio ne kostas, tio ne valoras. Homo, kiu ne pagas por la objektojn kaj aferojn, kiujn li aspiras, ne ŝatas, alte taksas, ne aprezas ĝin.

Kiu hodiaŭ okupiĝas pri senkosta Esperanto, tiu morgaŭ forlasas ĝin kaj sin turnas al alia senkosta okupo.

Alia vidpunkto: Mi postulas, ke esperantistoj profesie, laŭ negoca kondutado. Tio kompreneble signifas, ke homo, kiu plenumisn taskon, ricevas (almenaŭ) kompenson. Se vi povas elekti inter pagota kaj nepagota tasko, kiun vi (jes, vi!) elektos?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-06-26 11:28
Fakte oni povas diri ke mi elektis la vojon de nepagotaj taskoj en mia vivo, sed mi estas mense ne tute normala, do kredeble tio ne validas kiel argumento.

Oni kompreneble rajtas elprovi kiom eblas konformigi la Esperanto-vivon al la jam regantaj normoj; ni ne faru el Esperanto ion pli utopian ol ĝi bezonas esti. Sed kiom ajn oni klopodos, Esperanto neeviteble restos iom kaj iel utopia ideo. Multe pli ol la utopieco mem, mi kredas ke la problemo estas ke homoj ne konsentas kion enhavu la utopio -- se oni entute kuraĝas provi konkretigi ĝin, kaj la vojon de ĉi tie tien. Laŭ mia opinio la plej granda unuopa obstaklo al la vojkonstruado estas la malunueco de la nuntempa lingvoscienco. Kio estas via opinio?
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-06-28 08:34
Per kio vi vivas? Neniu donas al vi panon kaj akvon, se vi venas en vendejon kaj diras: "Mi elektis la vojon de nepagotaj taskoj en mia vivo".

Do tiun demandon vi ne respondu, ĝi estis nur retorika.

Pri lingvoscienco mi ne povas juĝi, ĉar mi ne estas lingvisto. Tute ĝenerale mi vidas, ke, se mi kolektas kvin sciencistojn, ili havas minimume ok diversajn opiniojn, kaj sin altrudas unu aŭ du ĵurnalistoj, kiuj komprenis nenion kaj celtrafe raportas pri la plej stulta el la opinioj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-28 13:19
Supozeble Jens celas, ke plejmulte li elektis tiajn taskojn. Kaj tio ja eblas, se oni iel akiras iom da mono por la vivnecesajhoj...

Chiukaze Esperantujo povas vivi kun tio, ke la anoj estas plej diversaj kaj elektas plej diversajn vojojn. Ne indas alstrebi ke chiu felichighu lau la sama maniero (au kontribuu sammaniere).

(Flanke: Se vi, Michael, klakos al "Respondi", via mesagho estos videbla lige al la koncerna respondata komento. Tuj enmeti en la komento-fenestreton ne montros tie...)
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-07-01 14:34
Mi ne volis respondi nur al la koncerna mesaĝo ... Tion mi faras nur se estas jam aliaj kontribuaĵoj. Stranga ideo ... kapskuo ...
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-02 16:52
Ĉi-tie en Usono oni jam komaris la enkondukon de Esperanto kun la enkonduko de la metromezuran sistemo. La plej multaj usonanoj ne volas lerni la metromezuran sistemon. Ili feliĉas kun la malnova angla sistemo kion oni ne plu uzas en Anglio. Por tiuj kiuj nun uzas la metromezuran sistemon la avantaĝoj estas klaraj. Sed la avantaĝoj ne estas klaraj por Esperanto. Eble multaj homoj nur pensas pri si mem kaj pro tio. Oni bezonas pli internacian menson kaj vidon por kompreni tion.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-07-08 10:12
Estus preferinde, se oni entute _ne_ pensus pri "enkonduko" de Esperanto, sed pri la libervola lernado de ĝi por povi partopreni en internacia lingvo-komunumo. Komunumo, por kiu la enirbileto kostas relative malmulte, ĉar la lernado de Esperanto bezonas nur trionon de la tempo kompare kun aliaj lingvoj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-07-08 10:10
Intertempe estas 50 000 registritoj por la Esperanto-kurso ĉe Duolingo.
https://www.duolingo.com/[…]/Learn-Esperanto-Online
Estis aldonaj 25 000 en unu monato.
Ĝis antaŭ semajno la progreso estis ĉ. kvincent aldonoj tage, poste kreskis al du mil kaj refalis al nun ĉ. mil.
La kurso por la norvega (Bokmål) restas en malmulte ŝanĝiĝanta distanco de kelkaj mil enskribitoj, aktuale ĉe 56 700.
Por doni plian komparon: La kurso de la portugala lingvo kun la angla kiel instrulingvo progresis en unu monato per proks. 190 000 enskribitoj, do sesfoje tiom kiom Esperanto. https://eo.wikipedia.org/wi[…]_lernantoj_la.C5.AD_lingvoj Sed indas konsideri, ke temas pri jam preta kurso, post la beta-fazo.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2015-07-22 11:27
Nun jam enestas 66.000 uzantoj. Mi hierau rigardis kiel ghin uzas juna 15-jara sveda lernantino. Estis fascina sperto. Ghi donas al shi multe pli da amuzo kaj altiro ol lernu.net. Kiam shi finfaros chiujn taskojn, shi jam havos tute kontentigan pasivan scion de E. Kaj tiam? Lernu.net vere ne plu modernas kaj allogatas kiel duolingo. La dekmiloj de duolingo bezonus novajn defiojn kaj mi opinias ke la chefa afero devus esti oferto de vivaj renkontighoj (kiel tiuj de kafoklachoj unutagaj por tiuj kiuj loghas proksime ghis tiaj lingvolernaj renkontighoj kia SES en SLovakio. Jen la defio por la E-movado. Organizu tiajn aranghojn. Duolingo rapide kreskas, baldau ghi estos 100.000 membra. Kiu enkondukos multajn el tiuj homoj (kaj shajnas al mi ke la finon de la ebloj en ghi atingos sufiche pli granda procentajho ol la finon de kursoj en lernu.net) al veraj vivaj renkontighoj? Malgrau chio la vera parolkapablo estas atingebla nur per la reala diskutado kun alilingvuloj.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-07-22 12:11
Mi pensas, ke la strategiaj konsiloj de Zlatko estas tre trafaj. Eklernado en Duolingo estas unu pasho. Dua pasho estus kontaktigi la novajn lernantojn kun lokaj Esperantistoj. Por starigi tiun strategion bezonatas kunlaboro de informadikistoj, merkatikistoj, kaj homoj kun multe da spertoj rilate tian kunligigon. Antau chio bezonatas multe da interdiskutado de Esperantistoj kiuj povas aldoni ideojn. Zlatko tushas veran strategion, kiu povas doni verajn rezultojn. Mi esperas, ke li ankorau iom pli parolos pri la temo. Fakte, estas ege bone, se en artikolo por Libera Folio, li povus pli detale skribi pri ghi.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2015-07-22 19:35
Mi mem estas tro maljuna por konsili tiaspecajn agadojn. Tio, kio klaras al mi, estas:
a) se la ekzistanta tradicia movado nenion entreprenos, la multaj miloj de komencantoj 99% estos perditaj por la E-organizoj(kiel ekz. studentoj de E en Hungario)
b) Se iu inter kreantoj de la dulingo-programoj ofertos al la uzantoj pluajn eblecojn kontakti la Movadon, kelkaj procentoj vere movadighos
c) SUpozeble plej bona solvo estus se la dulinganoj mem komencus organizighi kaj ekvivi la propran E-vivon.
Mi kredas ke la novaj generacioj startas en la Movado lau nova interreta vojo kaj ke ili ankau daurigos alimaniere, ne lau la spuroj de la tradicio. Jam ekzistas sufiche amasa E-popolo kiu preskau tute ne rilatas al la tradicia movado. Per duolinganoj tiu tendenco daure plifortighados.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2015-07-23 14:15
Dennis, vi havas karan kapon, sed aŭskultu Zlatkon (c), mi petas. Via frazo "Dua pasho estus kontaktigi la novajn lernantojn kun lokaj Esperantistoj." estas gvatema. Ne kaŝatendu! Ili estas kompetentaj homoj; ili trovos lokajn esperanto-parolantojn sen helpo.
Se la celo de la Movado estas disvastigi Esperanton, nu, tio okazas; estu feliĉa.
Se la celo de la Movado estas kreskigi la eternajn vizitantojn, laŭ alineo 8 en http://www.ipernity.com/blog/jingen/264133 , daŭrigu la planojn allogi.
Ili havos sufiĉan vortstokon por pasigi la ferian tempon en partopreno de eo-kunvenoj.
Se pli ol kunferiado kun aliaj eo-parolantoj estas atendita de ili, helpu ilin per enretigo de pliaj vortoj - en libera ReVo, eble.
Ni eksterloĝantoj de la tradicia Esperantujo bezonas pliajn vortojn por vere uzi Esperanton en diversaj kampoj. Ne multaj volas inventi novajn/netroveblajn terminojn.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-07-24 14:30
Mi konsentas, kaj mi vere scivolas ĉu estus bone, provi kontaktigi novajn Esperanto-parolantojn kun la “tradicia” movado. Laŭ mi, tio preskaŭ certe forpuŝos ilin. Esperantistoj daŭre pensas pri “kluboj” kaj “kongresoj”, kaj eĉ por mi, sufiĉe maljuna, tio estas fremda pensmaniero. Homoj nuntempe ne volas kuniĝi por kanti “Esperanto estas la lingvo por mi, por mi . . .” Kaj ili certe ne volas kuniĝi por elekti prezidanton kaj protokoliston, kaj plani ĉiumonatajn eventojn por la venonta jaro.

Cetere, novaj lernantoj de Esperanto havas nenian--NENIAN--devon fari ion ajn pri aŭ per Esperanto, krom tio kion ili volas fari. Ili ne devas membriĝi en organizo, ili ne devas viziti kongresojn, ili ne devas legi nian tradician literaturon. Oni zorge evitu la frazon “Ho, bonvenon al Esperantujo, nun vi devus ____.” Homoj faru, kion ili volas fari.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2015-07-28 23:59
Eble mi malpravas, sed mi ĉiam kredis kaj kredas ke la tradicia movado enhavas pliajn ekscentrajn homojn ol ĝenerale. Mi ĵus legis "Estraro respondis al disaj demandoj" kaj pensis, ke novuloj ĉe tiu kunsido ricevus ŝokon.
Dum la jaroj, mi legas komentojn ke movadanoj forpelas aliajn pro strangeco (de la movadanoj). Tiuj komentoj ŝajnas ne absorbiĝi en la cerbojn de la movadanoj. Ili daŭre demandas kial novuloj forlasas la klubojn.
Novuloj devas esti tre toleremaj aŭ ili forkuras.
Vere, mi ne volis diri al Dennis, ke li korfavoru la lernantojn, ĉar 1. eble estus kazo de originalulo fingromontrante al aliaj originaluloj kaj 2. eble mi malpravas.
Sed la temo pri bizareco meritas seriozan pripensadon dum/pri reklama kampanjo por la kluboj.
(nun ke mi ofendis ĉiun, mi silentos)
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-07-23 17:30
Kara Cindy, mi finfine decidis partopreni la UK-on en Lillo, kaj ghuste mi eldonis grandegan vortaron 1. ESP-ANG-POLAN /17900 radikoj, 13300 derivajhoj kaj frazeologiajhoj - du-voluma 2. ANG-ESP /54500 terminoj - ankau du-voluma 3. POL-ESP /48600 terminoj - unu-voluma. Sume la ampleksa vortaro estas 5-voluma kun 1917 paghoj + kvarlingva eta frazaro. Mi eldonis ghin antau du monatoj. Chu vi partoprenos la Kongreson en Lillo?
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2015-07-24 14:22
Vortaristoj regas. Eduardo Kozyra, via laborego estas mirinda. Tio devis postuli jarojn, eble jardekojn ? Mi supozas ke vi faris tion sola (esperas ke ne). Ĉu temas pri papera eldono?...mi ne trovas ĝin.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-24 22:42
Verdire la ideo de "movadumi" ne entuziasmigas min ĉar kiam ajn oni faras ion ajn subite "el la lignaĵo" aperas kritikantoj - aŭ eble mi devus diri "kritikistoj" - eĉ kiam ili mem nenion pagas pro la laboro de la kritikita persono. Tio mortigas la deziron helpi.
Tion skribita, mi aldonas ke ni nur partoprenos la UK en Lillo nur por esti dum kelkaj tagoj en Esperanton-parolanta komunumo kvazaŭ "Esperantio" kie ni povos sperti la aŭtentikan uzon de la lingvo por informiĝi pri interesaĵoj (kunvenoj, prelegoj, teatraĵoj, ktp).
Mi povas imagi ke se la novaj lernantoj konatiĝus kun la "kritikistoj" ili baldaŭ perdus sian emon plulerni Esperanton. Tio preskaŭ okazis kun mia edzo - li ne studas multon kaj kiam li uzas Esperanton iuj homoj tuj diras al li la korektan formon - do ili priatentas la gramatikon sed ne la enhavon de tio kion mia edzo diras. Kiel instruisto de fremdaj (aŭ duaj lingvoj) mi scias ke tutcerta maniero mortigi la deziron lerni lingvon estas tia pedanto. Eble estas multe pli bone por la lernantoj pere de Duolingo resti tre malproksimaj de la movado kaj la kritikistoj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-08-21 13:48
Kaj nun estas cent mil lernantoj, https://www.duolingo.com/[…]/Learn-Esperanto-Online Ĉiutage aldoniĝas mil pliaj. Kaj, ni konsciu, la kurso estas ankoraŭ en la beta-fazo...
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-10-18 17:01
Intertempe 165 000 Esperanto-lernantoj (ekde la angla lingvo) ĉe duolingo.com; proks. 1100 novaj lernantoj tage. Incubatio Phase 2.

Ĵus komenciĝis la preparado de "Esperanto for Spanish speakers" https://incubator.duolingo.com/ , en Incubation Phase 1. La preparado de la versio por anglalingvanoj daŭris proks. dek monatojn - eble ĉi-foje estos pli rapide...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-10-18 18:30
Mi publikigis en du FB-forumoj (ĝenerala/hispana) kaj en reta forumo (hispana) prian sciigon por tiri la atenton kaj eble veki interesiĝon de helpontoj.