Libera Folio intervjuis la tri direktorajn kandidatojn
Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985, emeritiĝos en majo 2016, sed pro neuzitaj ferioj li ĉesos labori jam komence de marto.
Tiam li estos estinta ĝenerala direktoro de UEA dum 18 jaroj. Pli frue dum 7 jaroj li estis direktoro de la Centra Oficejo, kio signifas, ke li estos la plej longserva direktoro en la historio de UEA.
En februaro 2015 la estraro de UEA anoncis konkurson por trovi lian posteulon. La finan decidon inter la tri kandidatoj faros la estraro de la asocio post la personaj intervjuoj, kiuj okazos en Lillo tuj antaŭ la Universala Kongreso. Legu jam nun intervjuojn de Libera Folio kun ĉiuj tri kandidatoj. La respondoj de la kandidatoj aperas neredaktite.
- Konrad Andrzejuk diras, ke li volus dediĉi parton de sia profesia vivo al la ideo, kiu okupas tre gravan lokon en lia koro.
- Veronika Poór rakontas, ke se elektita, ŝi volus pli emfazi komunikadon kaj la laboron por ricevi ekstermovadajn subvenciojn.
- Nikola Rašić diras, ke li volus alporti stabilecon kaj kontinuecon, sed ankaŭ junigon kaj modernigon.