Tiel la mondo…
Amikino en Facebook raportis hieraŭ pri: “forta pafado en la kvartalo Østerbro en Kopenhago... atako ĉe Kulturdomo, kie okazis debatkunveno pri arto, blasfemo kaj liberesprimo.... Viro pereis kaj 3 policanoj estas vunditaj.” Dum mi dormis, la pafinto jam faris plian mortigon kaj mem estis mortigita. En la samaj horoj pereis homoj ankaŭ en Ukrainio, malgraŭ la principa ekvalido de fajroĉeso tie. Pri dumaj perfortaĵoj en Sirio, Irako, Niĝerio kaj longe tiel plu mi eĉ ne kuraĝis serĉi informojn. Mi ja ŝatus kredi al Steven Pinker, kiu en la librego La pli bonaj anĝeloj en ni argumentas ke la homa civilizo fariĝas, fakte, pli kaj pli senperforta.
Sed mi gapas la novaĵojn kun sama maltrankvilo kiel en januaro, kiam en Parizo junaj francoj dismitralis francojn malpli junajn pro motivoj ŝajne religiaj. Ĉu ŝajne tiaj? Bolas la diskutoj pri tio en ĉiuj amas-malamas-komunikiloj. Kiugrade temas pri frustritoj, forpuŝitoj de la “okcidentaj” socioj, kiuj kredis trovi puneblan kulpulon pri sia nesukceso? Kaj kiom temas pri la nigratrua altir-forto de ideologioj, ĉu religiaj ĉu aliaj? Pli facilas ja, eble eĉ meritplenas, mortigi pro aŭ por nobla idealo!
Moki pri Mohamedo – amoki pro Mohamedo. Dum ni pripensas tion (atentigas saĝa amiko), ni ne forgesu pri la aparta povo, kaj eble devo, de esperantistoj, interkompreni, interkomprenigi kaj -iĝi. Kapablo trasenti ofendon al intima kredero, kapablo trakompreni perverse misvojan venĝ-agon.
Sed ni devas... krom-peni por kompreni.
Kaj se vi ankoraŭ ne lacas pro miaj ĉiam stultaj vortludoj, mi aldonus ke pafoj kaj repafoj estas ĉiam repaŝoj; bonvenas nur pacoj kaj repacoj.
István Ertl
La teksto aperos en la sekva numero de Kontakto, kiel ero en la konstanta rubriko de István Ertl. Publikigata en Libera Folio kun la permeso de Kontakto.