26 libroj de la jaro 2016

Ĉiusemajne aperas pluraj novaj verkoj en kaj pri Esperanto, do malfacilas havi superrigardon pri ĉio. Paweł Fischer-Kotowski elektis el la rikolto de 2016 dek kvin novajn beletraĵojn, dek unu novajn faklibrojn en Esperanto – kaj aldone kelkajn aliajn eldonaĵojn, kiuj laŭ li estas aparte atentindaj.

Ĉi-jare la oferto de la Libroservo de UEA plivastiĝis per pli ol 200 novaj varoj, plejparte libroj. Se oni konsideras la nunan situacion en la Esperanto-movado, oni certe ne povas plendi pri malabundo de novaj titoloj. Sed kiujn librojn el la ondo elekti por legi, por donaci al amiko? Mi faris subjektivan trarigardon de la eldonaĵoj kiuj atingis ĉi-jare la roterdaman libroservon.

La nova romano de Mikaelo Bronŝtejn estas unu el la plej signifaj verkoj de la jaro.

Prozo originala

La jaro 2016 pliriĉigis nian literaturon per la romano Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn. La 564-paĝa libro duelas kun La granda kaldrono de John Francis (1978) pri la honoro de la plej dika beletraĵo en Esperanto, malgajnante per nuraj 28 paĝoj.

La briko (ne nur laŭ la grando, sed ankaŭ laŭ la koloro de la kovrilpaĝo) ne timigu per sia longo, ĝi flue legiĝas kaj kaptas la atenton de la leganto ekde la unua paĝo. La rakonto konigas esperantistojn kiuj trovis sin en la realo de la unuaj jaroj de la postrevolucia Sovetio.

La intrigo miksas fikciajn kaj realajn personojn. La dialogoj kaj aventuroj de la kvin protagonistoj pentras vivecan kaj realisman bildon de tiutempaj esperantistoj kaj ilia tragika sorto.

Sovetunio estas en la centro ankaŭ de alia romano, Amo inter ruinoj de Trevor Steele. Ĝi estas tiel freŝe eldonita, ke ankoraŭ ne aĉetebla en la Libroservo de UEA. Steele, unu el niaj plej popularaj verkistoj, eldonis pli frue ĉi-jare alian originalan romanon, Dio ne havas eklezion.

Ĝia ĉefrolulo estas la mondfama foto-ĵurnalisto Bruce Golding, “ŝtalulo” kiu atestas la plej sangajn kaj timigajn okazaĵojn – militojn kaj naturajn katastrofojn. Li restas imuna al la malbonoj kiujn li renkontas ĉiutage, sed lia vivo ŝanĝiĝas kiam li venas al la oceania insulo Hakilule, preskaŭ malaperinta post cunamo.

El tute alia kategorio – nefikcio, subreprezentata en nia literaturo – estas Idoj de la imperio, la tria libro de Kalle Kniivilä. Ĉi tiu raportaĵo temas pri rusoj kiuj vivas en la baltaj landoj kaj pri iliaj komplikaj rilatoj kun litovoj, latvoj kaj estonoj.

Ĝi aperis en la finna, sveda kaj Esperanto, same kiel du pli fruaj verkoj de la aŭtoro. La unua el ili, Homoj de Putin (2014), ricevis en Finnlando la prestiĝan premion Kanava por la plej bona nefikcia libro de la jaro. Ankaŭ Idoj estis rimarkita: Asocio de Finnaj Ĵurnalistoj en Svedio atribuis al Kniivilä premion pro la libro kaj pro lia multjara laboro kiel ĵurnalisto specialistiĝinta pri Rusio.

Inter la plej gravaj originalaj prozaĵoj en 2016 troviĝas ankaŭ La vorto kaj la vento, kolekto de ĉiuj prozaĵoj verkitaj de Miguel Fernández en la jaroj 1992–2015. La iberiano levas en ili vastan gamon da temoj, de amo ĝis politiko. En la apendico aperas fragmentoj de pli ampleksa verko, La Troja Milito, kiun mi rakontis al mia nepino, kiu espereble iam estos publikigita aparte kiel tuto.

Prozo tradukita

Inter la tradukoj nepre menciinda estas La pupo, elpoligita de Tomasz Chmielik. Ĝi estas unu el la plej gravaj romanoj de la pola literaturo, aŭtorita de Bolesław Prus – la sama, kies La faraono famiĝis en Esperantujo pro la elstara traduko de Kazimierz Bein. La pupo prezentas aliajn etoson kaj temaron – la intrigo profundigas la leganton en la sociajn ŝanĝiĝojn en la 19a-jarcenta Varsovio.

Progresado de l’ pilgrimanto de John Bunyan el 1678 estas unu el la plej ofte eldonitaj libroj en la historio, aperinta ĝis nun en pli ol 1500 eldonoj en 200 lingvoj, interalie en Esperanto en 1907. Nun – dank’ al Vinko Ošlak – haveblas nova Esperanta traduko de tiu klasikaĵo, kiu prezentas alegorion de la kristana vivo en la formo de pilgrimado al Ciono.

Por kompletigi, ankoraŭ du pliaj tradukoj: La serioza ludo de Hjalmar Söderberg, elsvedigita de Sten Johansson – romano pri amo kaj moralaj dilemoj; kaj La afero al kiu vi servas de Jurij German, elrusigita de Jurij Finkel – la unua parto de la samnoma trilogio pri Vladimiro Ustimenko, siatempe tre fama verko en Sovetio.

Poezio

Momentoj kaj meditoj estas la sesa poemaro de Baldur Ragnarsson, unu el la korifeoj de la Esperanta poezio. Kiel diras pri la libro Jorge Camacho, “momentoj por mediti kaj meditoj por ajna momento”. Camacho mem enmondigis en 2016 du novajn poemarojn: la riĉan je pikoj Strangaj spikoj kaj la politikan Palestino strangolata.

Suso Moinhos debutis per Laminarioj, kaj la publiko jam atendas pliajn elmontrojn de tiu nova talento. Dume, Ideoj ĝermas en la pli ol 200 hajkoj de Steven D. Brewer, en vertikala formato, kun buntaj ilustraĵoj. Kaj ĵus aperis nova originala poemaro de Benoît Philippe, Kvazaŭ varfo. Laŭ la postparolo de Nicola Ruggiero, “Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto”.

Vasil Kadifeli tradukis el la turka poemojn de Nazim Hikmet, kiuj aperis sub la titolo Poezia antologio kiel n-ro 51 en la Serio Oriento-Okcidento. La libro prezentas tiun plej gravan turkan poeton dulingve: la Esperanto-tradukojn akompanas la originalaj turkaj versoj.

Movadaj temoj

Inter la primovadaj libroj mi menciu nur du plej interesajn – kaj la plej ampleksajn samtempe. Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj estas serioza studo redaktita de 5-persona teamo kaj kovranta la jarojn 1888–2015, dum Josef Ŝemer (1950–2012) sub redakto de Amri Wandel, temas pri la – laŭ la subtitolo – “koro de la israela Esperanto-movado amata tra la mondo”. Ambaŭ estas kolore ilustritaj kaj grandformataj.

Terminaroj kaj fakaj libroj

En 2016 enmerkatiĝis la giganta Oklingva medicina enciklopedia vortaro, la plej ampleksa (3.148 paĝoj) kaj plej kosta libro (189 eŭroj) en la sortimento de UEA. Preskaŭ 50 000 kapvortojn ordigitajn laŭ la latinaj terminoj sekvas tradukoj en la angla, franca, germana, hispana, itala, Esperanto kaj kroata. Menciindas ankaŭ Terminaro de betono kaj betonistaj laboroj kaj la kolekto de la prelegoj el KAEST 2014, Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon.

Inter la fakaj libroj indas elstarigi la esearon de Vilmos Benczik, Pri la natureco kaj artefariteco de lingvoj, kiu enhavas eseojn plejparte jam publikigitajn aliloke. Al la interesitoj mi rekomendas rapidi por la aĉeto, ĉar la eldonkvanto estas tre limigita.

Lernolibroj

Kun intereso mi notas la aperon de pliaj esperantlingvaj lerniloj de aliaj lingvoj. Nur en 2016 en la Katalogo de UEA enviciĝis kvin libroj kiuj traktas pri gramatiko de alia lingvo: Ni lernu la eŭskan, Hungara lingvo, Enkonduko en la japanan, Volapuko en dek lecionoj kaj Kompleta gramatiko de la tupia lingvo.

Reeldonoj

La plej grava reeldono de 2016 estas sendube La danĝera lingvo de Ulrich Lins. La fama libro pri la persekutoj kontraŭ esperantistoj ricevis ne nur novan, pli kuraĝan vestaĵon, sed estas ankaŭ komplete reviziita. La aŭtoro forigis iujn fragmentojn kaj aldonis multajn novajn informojn kiuj ne estis konataj en 1988, kiam aperis la unua eldono, sed estis rivelitaj post la malfermo de sovetiaj arkivoj.

Tre bonvena estas la 4-a eldono de El la “Verda Biblio” de Izrael Lejzerowicz (1935), klasikaĵo de originala satiro en kaj pri Esperanto. Sprita, leĝera kaj plene enmergiĝinta en la Esperanto-kulturo. Ĉi tiun eldonon akompanas KD kun laŭtlego fare de la antaŭ nelonge forpasinta aktoro Jerzy Fornal.

Rimarkinda estas la reeldono de la esearo Pri lingvo kaj aliaj artoj de William Auld (1978) pri lingvaj demandoj, literaturo, tradukado ktp. SAT reaperigis en unu volumo, La progresema Esperanto-movado en perspektivo, du movadhistoriajn verkojn: Laborista Esperanto-movado antaŭ la mondmilito de G.P. de Bruin (1936) kaj Historio de SAT 1921–1952 (1953). La historio de la postaj 65 jaroj ankoraŭ lasas sin atendi.

En 2016 aperis kelkaj reeldonoj de tradukoj de Kazimierz Bein (Kabe): Fundo de l’ mizero de Wacław Sieroszewski, Interrompita kanto kaj Bona sinjorino de Eliza Orzeszkowa. Ili estas interesaj kaj gravaj precipe pro la lingvaĵo. Estas apenaŭ kredeble, ke iu sciis tiel skribi en Esperanto antaŭ pli ol cent jaroj! Ne senkiale jam en 1908 Kabe estis nomita la plej bona stilisto. Denove haveblas ankaŭ liaj Unua legolibro kaj Vortaro de Esperanto, nia unua unulingva vortaro. Kvankam tiu lasta post la paso de pli ol cent jaroj ne plu multe servas al la hodiaŭa uzanto, ne eblas nei ĝian historian signifon.

Ankaŭ alia atentinda traduka reapero venas el la pola, la tre bele eldonita Quo vadis de Henryk Sienkiewicz (1933). Krom ke ĝi estas la ĉefverko de Nobelpremiito, nin aparte ĝi interesas pro tio, ke temas pri la ĉefa tradukverko de Lidja Zamenhof.

Lingva Kritiko estas represo de la unua esperantologia periodaĵo de 1932–1935. Ĝi estas tre fascina legaĵo, kiu traktas diversajn aspektojn de nia lingvo. Menciindas, ke ĝuste en Lingva Kritiko fontas la komenco de la granda ata/ita-diskuto.

Alilingvaj libroj pri Esperantaj temoj

Iom da atento eĉ ekster la movado akiris la anglalingva libro Bridge of Words de Esther Schor. Ĝi estas iom nekutima “biografio de la ideo” de la internacia lingvo. En nescienca lingvaĵo la aŭtoro aliras la temon el persona perspektivo. Ne temas pri enua listo de faktoj – certe ĝi povas veki interesiĝon ankaŭ ĉe esperantistoj mem. Ĝia aldona avantaĝo estas, ke oni povas rekomendi ĝin al neesperantistaj amikoj.

En Nederlando kaj Belgio sufiĉe da atento altiris la nederlandlingva Moresnet de Philip Droge, historio de la eta neŭtrala kvazaŭ-regno kiu dum pli ol cent jaroj ekzistis inter Germanio kaj Belgio, lime al Nederlando. Ĉirkaŭ la jaro 1900 Wilhelm Molly provis igi ĝin la unua Esperanto-lando, kion la libro kompreneble pritraktas.

Fine, al ĉiu literaturŝatanto mi rekomendas la revuon Beletra Almanako, de kiu aperis numeroj 25, 26 kaj 27, kaj Belarta rikolto – ĉiujaran kolekton de la premiitaj verkoj el la Belartaj Konkursoj de UEA, kies kajero 2017 estas iom pli dika ol la antaŭaj.

Paweł Fischer-Kotowski

La teksto aperas samtempe ankaŭ en Parenteze.