Utila trarigardo pri konataj esperantistoj

”Nia diligenta kolegaro” estas ne nur strofo el ”La Espero”, sed ankaŭ la titolo de diketa konsultlibro redaktita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Laŭ la pritakso de Ziko van Dijk, la libro estas utila ilo, kiu donas rapidan superrigardon pri ducent konataj esperantistoj, eĉ se multaj el la informoj nuntempe same facile troveblas en la reto.

Halina Gorecka, Aleksandr Korĵenkov: Nia diligenta kolegaro. Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Kaliningrado / Kaunas, 2018. 320 paĝoj. 30 eŭroj en la libroservo de UEA kaj en la retbutiko de FEL.

Aperis nova enciklopedio de Esperanto! Ne universala kiel la Enciklopedio de Esperanto el la 1930aj jaroj, kaj ne sistemeca kiel Esperanto en Perspektivo el la 1970aj jaroj, sed kolekto de 200 biografioj pri konataj esperantistoj. La titolo Nia diligenta kolegaro estas sprita referenco al la himno de Esperanto, sed eble ne tute konvena por neŭtrala verko, kiu ĝi tamen estas.

La libro havas du aŭtorojn, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Al ili helpis grupo de Esperanto-esploristoj, inter ili la jam mortinta Detlev Blanke. La grupo konsilis rilate al la elekto de personoj biografiotaj kaj provlegis la tekstojn. Helpis per konsiloj kaj materialoj longa listo da pliaj nuntempaj kolegoj. Tio ŝajnas esti tre taŭga metodo por plifaciligi la laboron de la paro, kiu tamen zorgis komune pri unueca formato de la biografioj.

Artikolo en Nia diligenta kolegaro havas kutime ĉirkaŭ tri kolumnojn. Eble ne estis tute nepre komposti la paĝojn laŭ du kolumnoj, ĉar tio ŝajnas ne vere ŝpari multe da spaco. (Iom nekonsekvence, la numerigo baziĝas sur paĝoj, ne kolumnoj.) Artikolo komenciĝas per portretfoto kaj „personaĵoj“, kiel la prononco de la nomo. Sekvas la biografia teksto mem, kaj fine partoj kun la verkoj de la biografiito kaj kun la bibliografio, t.e. la verkoj pri la biografiito.

Oni rajtas demandi, ĉu en la nuna epoko de la interreto ankoraŭ necesas presi tian verkon. En reta eldono oni povus daŭre plilongigi kaj ĝisdatigi biografiojn. Sed kompreneble la decido presi kaj vendi libron havas financan flankon: la aŭtoroj laŭ antaŭparolo elspezis pli ol mil eŭrojn por akiri la bezonatajn materialojn. Kiel kutime en tiaj verkoj, la mallongaj tekstoj ne havas piednotojn por pli preciza fontindiko; tamen oni povas miri ke laŭ antaŭparolo la aŭtoroj utiligis interretajn fontojn kiuj estas “vaste konataj”, ekzemple Vikipedion.

Pri la enhavo la recenzanto ne volas multe juĝi. Ĝenerale la artikoloj donas bonan impreson. Tamen, pri kelkaj biografiitoj mi kredas ke mi povas iomete komenti, ĉar mi okupiĝis pri ili pro mia disertacio. Laŭ Nia diligenta kolegaro (p. 170), Ivo Lapenna estis atakita unue de “ekstreme dekstraj usonaj e-istoj“ kaj poste de ”orient-eŭropaj E-gvidantoj”. Sed fakte, la usonano Connor estis patriotisma kaj kontraŭ-komunisma, agis aŭtokrate kaj kun financaj interesoj, sed li ne estis dekstra ekstremisto kiu ekzemple propagandus la malegalecon de la homoj, rasismon aŭ antisemitismon.

En la jaro 1974 Lapenna estis kritikata de pluraj flankoj, tute kompreneble pro lia agadmaniero, sed fakte la orient-eŭropaj Esperanto-funkciuloj subtenis lin dum jardekoj. Bonas, ke la aŭtoroj mencias la por-sovetian propagandon de Lapenna en 1947, sed la mencio de la festparolado de Wells en 1995, kiam la UEA-prezidanto esprimis ”bedaŭron pro atakoj kaj kalumnioj“, kreas ian malekvilibron en la teksto.

Hans Jakob laŭ Nia diligenta kolegaro forlasis UEA en 1934 ”sed revenis en 1936, kiam UEA skismiĝis“ (p. 141). En la artikolo pri Eduard Stettler (p. 267) ni legas ke li tiam ”subtenis“ UEA denove. Sed Jakob ne simple ”revenis“, kaj Stettler ne simple ”subtenis“ – Jakob kaj Stettler estis tiuj kiuj aktive konspiris kontraŭ UEA kaj kaŭzis la skismon mem.

Tiuj ĉi rimarkoj ne volas forpreni ion de la grandioza laboro farita por Nia diligenta kolegaro. Sed ili montras la limitecon de tiaj verkoj. Ilia utilo estas la rapida superrigardo, kiel unua paŝo al plia lernado.

Ziko van Dijk

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roland Schnell
2019-10-01 17:31

Iomete eksmoda. Produkti dikan paperan libron en la epoko de datumbazoj kaj Vikipedio? Supozeble estas cento da aĉetantoj. Kelkaj ankoraŭ kredas, de oni povas imponi al la ekstera mondo per dikaj libroj pri historiaj aferoj.

kanjo
kanjo
2019-10-01 21:43
Respondo al  Roland Schnell

Ne ĉio estas klopodo imponi al la ekstera mondo; iuj simple ŝatas paperajn librojn.

Tamen mi ja opinias, ke hodiaŭ pli valoras kontribui tiajn informojn al komune havata informejo, kiel Vikipedio.

Carlo Minnaja
Carlo Minnaja
2019-10-01 22:43
Respondo al  kanjo

Oni rigardas al Vikipedio kiam oni havas precizan ideon kion rigardi; NDK prezentas 200 individuojn pri kelkaj el kiuj pluraj TEJO-aĝaj esp-istoj eĉ ne scias ke ili ekzistis, aŭ ĉiuokaze ili ne irus serĉi informojn en Vikipedio pri tiuj; male, trovante ilin en libro, foliumante la paĝojn ili trovus informojn ne atingeblajn alimaniere, se ne paroli pri la fakto, ke la informoj en NDK estas kutime tiom detalaj, ke ili estus for de la kutima dimensio de la vikipediaj artikoloj, kaj ili ŝuldiĝas al ekstreme kartuziana laboro de la kompilintoj.

kanjo
kanjo
2019-10-01 23:08
Respondo al  Carlo Minnaja

Nu, mi devos kredi, kion vi diras; kredeble mi neniam kontrolos. La vivo ja mallongas, kaj estas jam pli da libroj en la mondo ol iu ajn povas tralegi.

Sebastiano
Sebastiano
2019-10-02 20:50
Respondo al  Roland Schnell

»Iomete eksmoda. « – Kvalito kaj daŭripoveco neniam estas modaj.

Roland Schnell
2019-10-03 7:36
Respondo al  Sebastiano

Argumenti per “daŭripoveco” estas iomete ridinda, se oni forhakas arbojn por produkti paperon, kiu poste nur blokas la bretatojn. La “kvalito” en adaptebla datumbazo (kiel Wikipedia) estas multe pli granda. Sed Esperantistoj bezonas kutime 20 jarojn por lerni.

Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2019-10-09 11:02

Dankon al Halina Gorecka kaj Aleksandr Korĵenkov pro la varola libro!