La komitato nun decidos pri la Centra Oficejo

La komitato de UEA dum sia sabata kunsido faros seriozajn decidojn pri la estonto de la Centra Oficejo. La estraro interalie proponas, ke la komitato akceptu la rajton de la estraro laŭ sia bontrovo vendi la konstruaĵon en Nieuwe Binnenweg 176.

La libroservo de UEA en 2017. Foto: UEA.

La nuna Centra Oficejo estu fermita kaj la domo vendita por 1,1 milionoj da eŭroj. La libroservo kaj la kongresa administrado estu transdonitaj al la firmao E@I en Slovakio, dum la arkivo kaj parto de la biblioteko iru al la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Tiu estis la esenco en la ”agadplano por financa resanigo”, kiun la komitato de UEA lastmomente ricevis antaŭ la kunsido okazinta la 14-an de aŭgusto.

Tiam la komitato estis informita pri la plano, sed nenion decidis, interalie ĉar la dokumento estis prezentita nur kelkajn horojn antaŭ la kunsido kaj la komitatanoj ne havis tempon serioze pristudi ĝin. Ankaŭ la proponatan buĝeton la komitato ne aprobis en aŭgusto.

Ambaŭ tiuj aferoj tial estos sur la tagordo de la komitato, kiam ĝi refoje kunsidos rete en sabato, la 18-a de septembro. En merkredo aperis en la retejo de UEA la tagordo de la kunsido, laŭ kiu evidentas, ke nun estos faritaj pezaj decidoj pri la plua sorto de la asocio kaj ĝia Centra Oficejo.

Unue, en punkto 07.03 de la tagordo, la estraro proponas, ke la komitato aprobu la planon de la estraro kontrakti kun la firmao E@I pri la administrado de la Universalaj Kongresoj ekde 2022 kaj pri la funkciigo de la libroservo de UEA.

Tio en la praktiko signifas, ke estos maldungita la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, kiu estis volontulo en la kongresa fako de UEA ekde 1996 kaj kongresa oficisto ekde 2000. En 2003 li eklaboris kiel la ĉefa respondeculo de UEA pri kongresoj.

Krome post la emeritiĝo de la libroservisto Ionel Oneţ, kiu laboras ĉe UEA ekde 2002, ne estos dungita posteulo. Restos do nur unu dungito de UEA en Roterdamo.

Due, en punkto 07.04 de la tagordo, la komitato laŭ la propono de la estraro akceptu la transdonon de ”difinitaj arkivaĵoj” al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, alivorte al la koncerna sekcio de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Kiuj kaj kiom estas la ”difinitaj arkivaĵoj” ne klaras.

Sliparoj en la biblioteko Hodler.

Tamen, ĉi-momente oni ne proponas, ke la komitato faru decidon pri la fina sorto de la tuta biblioteko Hector Hodler. Anstataŭe la estraro daŭrigu siajn esplorojn rilate al la estonteco de la biblioteko, kaj raportu pri la progresoj minimume ĉiun trian monaton.

Laŭ la pli frue prezentita agadplano, parto de la biblioteko estu transdonita al Vieno, dum la duoblaĵoj ne interesaj al la biblioteko en Vieno estu deponitaj en tenejo en Slovakio, ŝajne por liberigi lokon en la Centra Oficejo kaj ebligi ĝian vendon. Tiu plano evidente ne tuj realiĝos.

Trie, en punkto 07.05 de la tagordo, la estraro nun proponas, ke oni tamen ne tuj faru decidon pri vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176, sed la estraro plu esploru rilate atingeblan vendoprezon, kaj ankaŭ eventualan ludonon kaj la riparojn eble necesajn por tio.

Ŝajnas do ke la kritikaj voĉoj, kiuj aŭdiĝis post la aŭgusta komitata kunsido, iomete bremsis la entuziasmon de la estraro tuj per unu frapo malplenigi kaj forvendi la historian konstruaĵon de la Centra Oficejo. Tamen samtempe la estraro volas ricevi de la komitato malferman rajtigilon vendi la domon sen plia diskuto de la afero en la komitato.

La proponata formulo de la decido estas: ”La Komitato de UEA … akceptas ke la Estraro decidu pri vendo, se tiu solvo, el racia vidpunkto, estas la plej bona.”

En biblioteko Hector Hodler.

Konsiderante, ke la komitato praktike ĉiam akceptas la proponojn de la estraro, la fermo de la libroservo en Roterdamo kaj la maldungo de la konstanta kongresa sekretario ŝajnas jam deciditaj aferoj, same la fordono de la arkivo de UEA. Kio okazos pri la biblioteko malpli klaras, sed se estos vendita la Centra Oficejo, ĝi ja same devos esti movita aliloken.

En gazetara komuniko dissendita la 9-an de septembro, la estraro skribas, ke la ”agadplano antaŭvidas provizoran sendon de la kolekto ankaŭ al Slovakio, en situo 3 horojn dista de Vieno”. Tia propono tamen laŭ la nuna tagordo ne estos prezentita al la komitato por decido.

La diskutado pri la plano de ”financa resanigo” en la komitata listo post la aŭgusta kunsido estis febla, kaj neniaj konkretaj alternativoj al la paŝoj proponataj de la estraro estis prezentitaj.

La plej aktiva kritikanto de la planoj de la estraro estis Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, kiu skribis interalie:

– Mi maltrankvilas pri la intenco eksterigi la libroservon, kiu estas unu el la aferoj, el kiuj dum jardekoj kreskis la prestiĝo de UEA en Esperantujo. Nia libroservo iĝis fama ne nur pro tio, ke ĝia sortimento estas multe pli granda ol tiu de aliaj libroservoj, sed ankaŭ pro la kompetenteco kaj klereco de ĝiaj gvidantoj.

Vicprezidanto Fernando Maia aliflanke pli frue asertis, ke la drastaj proponoj de la estraro neniel estas neatenditaj:

– Ĉiujn elementojn de tiu laste sendita raporto al la komitato eblas scii de antaŭaj diskutoj ĉi-liste, de antaŭaj dokumentoj ekde 2017 kaj de antaŭaj kunsidoj de la komitato. Aparte pri la libroservo ŝokas min la insista neado: malpli pro tio, ke temas pri servo, kiu apenaŭ sukcesas pravigi siajn kostojn, sed ĉefe pro tio, ke emeritiĝo fariĝas proksima, kaj do oni devas jam klare havi planon pri tiu laborfako.

 

84 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-17 8:38

Du ŝlosilaj frazoj en ĉi tiu artikolo:

“Konsiderante, ke la komitato praktike ĉiam akceptas la proponojn de la estraro”

“La diskutado pri la plano de “financa resanigo” en la komitata listo post la aŭgusta kunsido estis febla”

Demandanto
Demandanto
2021-09-17 9:10

Pri kio efektive laboris la konstanta kongresa sekretario dum la lastaj du jaroj?
Ŝajnis al mi ke la Estraro de UEA, dume ignorantaj la proprajn devojn, arde laboris por la sukcesigoj de du Virtualaj Kongresoj, sed pri la rolo de la KKS mi nenion eksciis.

Ŝajnas al mi ke E@I sukcesos daŭrigi la tradicion de UEA: ĉiu-jare grandan eventon organizi sen ke ĝi enhave multe ŝanĝiĝas. Tiurilate ambaŭ organizoj havas similan historion.

Ni vidu kiel evoluos la aferoj dumkunside, sed apenaŭa diskutado en la komitata listo kaj la historia emo de la komitato simple akcepti ĉion kio estas proponita al ĝi, ne pensigas onin ke estos surprizaj rezultoj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-09-17 10:04
Respondo al  Demandanto

Ŝajne vi ne bone konas la procezon de la organizado de UK-oj. Mi okupiĝis kiel direktoro pri ĉ. 30 UK-oj kaj povas rakonti, ke KKS ĉiam laboras kun la supozo, ke la sekva UK ja okazos. La kongresoj de 2020 kaj 2021 estis nuligitaj en aprilo. Ankaŭ tiam KKS ne restis sen laboro, ĉar samtempe kun la organizado de la plej proksima UK li laboras super tiu de la postaj UK-oj, faras finkalkulojn k.a. finlaborojn de antaŭaj UK-oj kaj okupiĝas pri serĉado de lokoj por estontaj UK-oj. Antaŭ ol dediĉi sin al ĉio tio li tamen devis unue okupiĝi pri la likvido de ĉiuj kontraktoj k.a. devontigoj lige kun la nuligitaj UK-oj.

Realisto
Realisto
2021-09-17 23:05
Respondo al  Osmo Buller

Osmo, bedaŭrinde vi ne komprenas kiom multe la mondo ŝanĝiĝis la lastajn jarojn.

Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-09-17 9:41

Ĝis nun, por esploristoj la arkivo de UEA estis jedistance konsultebla. Ekzemple, verkante studon pri Vesna Skaljer-Race, mi estis afable kaj senpage helpita de volontuloj – granda letero kun kopioj de nepublikigitaj tekstoj de tiu aŭtorino rapide atingis mian hejmon.

Se la arkivo de UEA estus fine transdonata al alia instanco, ĉu la kondiĉoj analogus? Ĉu eblus senpaga aliro al dokumentoj, kun kompetentaj helpantoj? Tio estus plej dezirinda situacio por konservi la utilecon de la arkivo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Suso Moinhos
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-09-17 10:44
Respondo al  Suso Moinhos

Ruben Sanchez raportis en la komitata listo, ke li testis la aferon ĉe la Biblioteko de Vieno kaj trovis, ke la kostoj por kopiado estas treege altaj. Li kunsendis ilian skanoferton:
“The complete reproduction of „Suplemento al ‚Nova geografio‘ and ‚Notoj pri nova geografio kaj novaj tempo-mezuroj‘ (44 pages) in standard quality (*.jpg 300 dpi) would amount to 64,–.
Alternatively we can offer you scans in study quality (*jpg 150 dpi) for the price of € 37,–.”
Ŝajnas do, ke esplorado de BHH pere de Vieno iĝos afero atingebla nur por riĉuloj.

Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-09-17 11:31
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Dankon, Łukasz. Mi tion tute ne sciis.

Dieter Rooke
2021-09-17 13:27
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Chu vere la IEM ne regas Esperanton kaj uzas anglan lingvon?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-09-17 22:06
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Por havi de la aŭstria biblioteko malbonkvalitan fotokopion de Esperanto-libro, kiu delonge estas neprotektata per la aŭtorrajtoj, ni devis siatempe elspezi sufiĉe altan sumon. Nelonge poste la libere konsultebla, tre bonkvalita projekto polona.pl de la Nacia Biblioteko de Pollando publikigis ĝin senpage 🙂

Pepito de los Palotes
Pepito de los Palotes
2021-09-17 10:05

Rilate al kion diras Maia pri la libroservo… laux mia kompreno gxi same iros al Eslovakio, cxu?!

Lee Miller
Lee Miller
2021-09-17 14:43

La homoj ĉe E@I estas kompetentaj kaj profesiaj. Pri tiu ĉi flanko, mi ne havas veran dubon.

Se UEA disfalas kaj forvendas ĉion, E@I eble estas la ĉefa elekto por daŭrigi servojn.

Aliflanke, mi kredas ke homoj tro multe fidas pri la biblioteko en Vieno. Ĝi estas ŝtata entrepreno, kaj dependas de la bonvolo de la Aŭstruja registaro. Kio okazos, kiam la registara sinteno al tiaj ĉi “flankaj” aferoj ŝanĝiĝos?

Roland Schnell
2021-09-17 17:15
Respondo al  Lee Miller

La sinteno en Vieno estis suficxe stabila. Alia demando estas, se ili nun ricevas tunojn de papero, kiun ili devas prilabori laux arkivaj kutimoj. Tion evitis UEA gxis nun aux oni ne rimarkis. Ekzemple ne estas elektronika katalogo.
Mi dubas, cxu nacia biblioko rigardas internacian bibliotekon suficxe indan.

Jovana
Jovana
2021-09-17 19:43
Respondo al  Lee Miller

“Se UEA disfalas kaj forvendas ĉion”. UEA planas vendi nur sian sidejon en Roterdamo. Ĉio alia estas por “transdono”. Kion to signifas neniu el tiuj kiuj scias volas diri.

Renato Corsetti
2021-09-17 17:09

Mi kredas, ke la homoj, kiuj pledas por restado en Eoterdamo, intence ne volas rigardi la realon. La membraro de uea de jaroj ne plu sufiĉas por pagi la koston de nia nuna oficejo. neniu persone kulpas pri tiu situacio, kiel neniu kulpas pri tio, ke homoj preferas lerni la anglan kaj ne Esperanton [cetere la movado en Nederlando kaj en ĉiuj nordeŭropaj landoj estas malaperanta]. Konsentu kun mi ke UEA kaj la movado por Esperanto devas pluvivi.

Amike

Renato

Dieter Rooke
2021-09-17 18:31
Respondo al  Renato Corsetti

Bona alternativo estas la Esperanto- civito – ghi ne postulas jarkotizon kaj ne pagas oficistojn . Por aboni LF-on au Heroldo vi pagas lau mendo- same por simpozioj en KCE kultura centro Esperantista en svisio

Ricardo
Ricardo
2021-09-17 19:42
Respondo al  Renato Corsetti

Sed ĉu la realo ne estas, ke la kontoj estis jam ekvilibrigitaj pasintjare, post maldungo de oficistoj? Kial necesas dispecigi Bibliotekon Hodler kaj igi ĝian konsultadon nepagebla, fordonaci la libroservon (ĉu vi vere kredas ke Baláž havas la monon por aĉeti la libroservajn stokojn?), doni la UKon al privatulo?

Jovana
Jovana
2021-09-17 20:35
Respondo al  Ricardo

Ne estu iluzio: E@I ne aĉetos la libroservon kaj parton de BHH. E@I ricevos tiujn erojn de UEA.

Kirill Ŝvedov
2021-09-18 15:13
Respondo al  Renato Corsetti

>La membraro de uea de jaroj ne plu sufiĉas por pagi la koston de nia nuna oficejo. neniu persone kulpas pri tiu situacio

Pri tio persone kulpas tiuj homoj en la estraro de UEA, kiuj ne sukcesis proponi al la potencialaj membroj kaj al la Esperantistaro ĝenerale ion atentindan kaj subtenindan. Francisco jam bone skribis pri tio sube.

>neniu kulpas pri tio, ke homoj preferas lerni la anglan kaj ne Esperanton

Homoj preferas tion, ĉar ili konstante observadas, ke kono de la angla estas utila, sed neniel ili povas observi utilecon de Esperanto. Mi jam skribis, ke ni certe ne kapablas fari Esperanton utila por ĉiu homo en la mondo, tamen ni ja kapablas fari ĝin tia por certaj celgrupoj. Se ni trovos tiajn grupojn kaj kreos por ili infrastrukturon, kiu ebligos al ili uzi la lingvon kun avantaĝo por si, kial do ili devos rezigni tiun eblon? Tamen se ni mem ne faros tion, neniu faros tion anstataŭ ni.

>Konsentu kun mi ke UEA kaj la movado por Esperanto devas pluvivi.

Nu, se la aferoj plu statos same, ili ne vivos, sed nur vegetaĉos.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Gasto
Gasto
2021-09-21 16:02
Respondo al  Renato Corsetti

Mi estas nova esperantisto kaj ne konas la historion sed havas intereson pri la ŝanĝoj en UEA. Kiam la edzino de sinjoro Corsetti laboris por UEA en Rotterdam ĉu en tio tempo li jam volis ke la laborantoj estos maldungaj aŭ ĉu tiam li akceptis la deficitojn de UEA? Emeritoj gajnas la (altan) pension kaj ne plu pensas pri la vivo de laborantoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 16:37
Respondo al  Gasto

Corsetti estas unu el la plej aĉaj personoj el la historio de UEA:

La demisia letero de Osmo Buller

Post la direktoro demisiis pluraj aliaj oficistoj.

Estas absolute nekompreneble, ke la britoj komitatanigis homon, kiu kaŭzis tiom da damaĝo al UEA.

Kalle Kniivilä
2021-09-21 17:07
Respondo al  Leon Roijen

Vi rajtas je via opinio, sed provu argumenti iom aferece, sen ofendoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 18:05
Respondo al  Kalle Kniivilä

Kalle: https://www.liberafolio.org/2019/10/21/prezidento-trump-diskonigas-esperanton/

Aperas tie en la komentoj “Trump estas abomeninda homo”, “s-raĉo Trump”, “s-raĉo Bolton”…

Nun mi ne volas speciale defendi tiujn homojn, sed mi ja rimarkas la diferencon.
Tie vi ne intervenis. Mi ne vidas la diferencon.
Nur, ke Trump estas for kaj Corsetti 20 jarojn poste daŭre en UEA.

Homo,kiu kaŭzis krizegon en UEA, kiu kaŭzis la demisiojn de direktoro kaj pluraj oficistoj… por tia ulo -aĉ estas relative objektiva sufikso.
Laŭ PIV, – aĉ ja povas esti uzata por esprimi “maltaŭgecon”, “malbonan kvaliton”.
Se temas pri Corsetti kaj lia agado kaj konduto en UEA, tiuj vortoj bonege esprimas, kion mi celas.

Se mi uzus vortojn kiajn “kreteno”, mi komprenus vian reagon, sed mi ne uzis tiajn vortojn.

Tamen mi respektas Vian volon, kaj pli atentos sekvontan fojon.

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-21 21:46
Respondo al  Leon Roijen

Jes, s-ano Kniivilä estas iom pli sentema en unu direkto ol en alia. 🙂 Mi jam kelkfoje grumbletis pro tio. Sed tiam mi devas agnoski, ke li tamen ĉiam allasas dece grandan gamon da sinesprimoj, pensoj kaj opinioj, inter ili ankaŭ tiujn, kiuj neniel plaĉas al li. Kaj ĉiuokaze li estas la fakta motoro de Libera folio, sen li neniu el ni povus ĉi tie komenti kaj sian skribi opinion. Tiuj konstanteco kaj fideleco estas ekzemplodonaj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 22:03
Respondo al  Sebastiano

Al tiuj vortoj mi povas plene aliĝi, Sebastiano.

Kalle, kune kun siaj kunlaborantoj faras grandiozan laboron.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 19:30
Respondo al  Kalle Kniivilä

Hodiaŭ skribis Corsetti en la komitata retlisto:

esperu, ĉar la estonto povas esti nia kaj ne de la atom-milita lingvo”

Al kio Mark Fettes respondis:

Mi konsentas kun Renato pri chio chi – krom la lasta frazo. Mi supozas ke per “la atom-milita lingvo” li celas la anglan, sed neniu lingvo havas monopolon je perforto – au je paco. ”

Mi ne plu komentos, sed ne necesas esti mensleganto nek multe da imago, por kompreni kion mia stomako sentis post tiu komitatlista kontribuo de Corsetti…

Sed mi faris promeson al vi, Kalle…

Tim Owen
2021-09-21 19:18
Respondo al  Leon Roijen

Kiom da homoj, laŭ vi, respondis al alvokoj volontuli por la rolo de komitatano A en Britujo?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Tim Owen
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 20:00
Respondo al  Tim Owen

Tim… eĉ se Corsetti estis la nura persono, kiu volontulis por komitataniĝo… komitatanigo de tia persono, kiu dum jardekoj multmaniere serioze damaĝis la Centran Oficejon… tio restas por mi nekomprenebla afero.

Kvin (!) CO-oficistoj demisiis dank’ al Corsetti, kaj la Ondo de Esperanto tiutempe skribis:

“Eble dum via oficperiodo [ tiu de Corsetti ] estis pli da streĉiteco ol dum la oficperiodoj de ĉiuj viaj antaŭuloj post la t.n. Hamburga Puĉo en 1974”
Vi britoj havas homojn milfoje pli taŭgajn, kapablajn kaj decajn por reprezenti Esperanto-Asocio-n de Britio.

Tim Owen
2021-09-21 20:09
Respondo al  Leon Roijen

Kaj kiuj el tiuj “milfoje pli taŭgaj” respondis al alvokoj por kandidatoj por tiu ĉi rolo, laŭ vi?

Kaj kiom da homoj en Britujo havas eĉ apenaŭan scion pri pasintaĵoj en UEA?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 20:32
Respondo al  Tim Owen

Jes, mi komprenas, Tim…

Kiam mi eklernis E-on kiel 15-jarulo en 1989, estis multe da fam(eg)aj, britaj Esperantistoj, sed multaj jam mortis, bedaŭrinde.

Tamen estas ĝojige vidi, ke pli junaj homoj, kiel vi, daŭrigas en iliaj spuroj.

Renato Corsetti
2021-09-24 17:12
Respondo al  Leon Roijen

mi ne volas debati kun vi pri kiu estas la atom-milita lingvo, ĉar la afero nuntempe iĝis evidenta. bonvolu kontroli la listojn de UN de la landoj, kiuj subskribis kaj Ne subskribis la intekonsentojn pri limigo de atomaj armiloj.

mi ankau ne volass remalfermi la debato kial oficistoj demisiis, sed malantau tiuj demisioj estis, lau mi, la kialoj, pro kiuj nun UEA devas iri al Slovakujo, alivorte la ideoj, ke la CO estas ĉio, kaj jen la rezulto de tiuj ideoj.

István Ertl
István Ertl
2021-09-24 17:16
Respondo al  Renato Corsetti

Se Vi ne volas remalfermi la debato /tiele/, ne remalfermu. Mi scias pro kio mi demisiis.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-24 19:28
Respondo al  Renato Corsetti

Viaj eldiro pri atom-milita lingvo estas absolute neakceptebla.

Lingvoj ja apartenas al popolo, ne al politiko, kaj popolanoj povas klopodi influi la decidojn de registaroj sed individuoj parolantaj iun lingvon ne povas respondeci pri tio, kion registaro faras nome de ili.

Kvankam mi ne havas multe da iluzioj pri la efiko – jam antaŭ 20 jaroj vi kreis grandegan damaĝon al UEA kaj nun vi ankoraŭ troviĝas en la Komitato- mi alvokas EAB kaj la Komitaton eksigi vin, ĉar tia absurda eldiro povus kaŭzi nekredeble grandan damaĝon al kaj UEA kaj Esperanto ĝenerale.

Mi ĉiam defendis, ke ĉiu parolanto de Esperanto rajtas nomi sin Esperantisto, tamen hodiaŭ mi iom bedaŭras tion.
Se iu novnazio nomus sin Esperantisto, mi tute ne atentus, sed viaj vortoj pri “atommilita lingvo” ene de UEA estas nova malkulmino.
Historiistoj diru, ĉu iam io simila okazis en UEA.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-09-24 19:51
Respondo al  Leon Roijen

Mi ne komprenas la komenton de Renato. Li diras, ke oni rigardu la liston de landoj kiuj ne subskribis la interkonsenton pri ne-disvastiĝo de atomaj armiloj.

Bone, jen la listo: Hindio, Israelo, Pakistano kaj Suda Sudano. Do mi ne certas ĉu la atom-milita lingvo estas la hinda, la hebrea, la urdua aŭ la angla.

Sed lia eldiro estas absolute akceptebla, eĉ se mi ne komprenas ĝin.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-24 20:02
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi povas nur konstati, kion li respondis al Fettes, kiam tiu indigniĝis pro tio, ke li supozas, ke temas pri la angla:

“tute en ordo, se vi konsentas pri ĉio alia. lasu al mi mian frazon.”

Vi ne komprenas lian eldiron, sed vi opinias apriore, ke ĝi estas akceptebla – damne, kia intelekto (!)

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Renato Corsetti
2021-09-24 17:05
Respondo al  Leon Roijen

ĉiu rajtas havi sian opinion, kvankam tiuj opinioj portiss uea-n al la nuna situacio

iuranus
iuranus
2021-09-21 16:50
Respondo al  Gasto

lia edzino komencis movado por la estraro ne maldungi la revjuo redaktoro Esperanto en 2010, la redaktoro apogis Corseti. Nun ŝi ne diras nenion pri laborantoj en UEA.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-09-21 20:11
Respondo al  Gasto

Anna (tiam Anna Brennan) laboris en la Centre Oficejo jam dum la 70aj jaroj. La cirkonstancoj tiam estis tute aliaj.

La salajroj ĉe UEA ne estas (kaj ne estis) altaj, kaj ne ekzistis pensioj ĉe UEA kiam Anna emeritiĝis, mi pensas. Poste ekestis pensioj, sed sendube ili ankaŭ ne estas altaj.

Neniu riĉiĝas per esperanto.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
gasto
gasto
2021-09-22 12:47
Respondo al  Yves Bellefeuille

la virino eble ne havas emeriton, sed homoj diras ke Corseti gajnas multan monon por pensio.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-09-22 16:48
Respondo al  gasto

“Homoj” diras, ke Renato estas riĉa? Ĉu vi uzas “homojn” en la sama senco kiel Trump, nome “mi ĵus inventis ke”?

Mi ne scias ĉu Renato estas riĉa. Eĉ se li estus, tio ne ŝanĝus ion ajn. Oni diris, ke Renato eble havis konflikton de interesoj ĉar Anna laboris en la CO, sed tio estis antaŭ jardekoj, kaj krome multo ŝanĝiĝis.

gasto
gasto
2021-09-23 13:30
Respondo al  Yves Bellefeuille

gajni multa mono por pensio ne estas riĉa, sed sufiĉas por bone vive. li ne plus pensas pri homoj ke devas labori.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-09-23 18:13
Respondo al  gasto

Mi ne volonte diskutos la financan situacion de specifaj homoj.

Ĉiuokaze, ĝi ne gravas. Se vi ne konsentas kun iu, vi povas prezenti viajn argumentojn. Ne gravas ĉu la alia homo estas riĉa aŭ malriĉa.

Renato Corsetti
2021-09-24 17:15
Respondo al  gasto

mi pensas en ĉi tiu okazo nur pri tio, ke la ovado por Esperanto devas vivi.

Sebastiano
Sebastiano
2021-09-24 18:02
Respondo al  Renato Corsetti

Ne timu. Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.

Renato Corsetti
2021-09-24 17:14
Respondo al  gasto

mi ne ricevas iun pension de uea, sed nur pension pro mai laboro en italujo

Renato Corsetti
2021-09-24 17:03
Respondo al  Gasto

mi ne memoras ke tiam mi volis maldumgi labornatojn, sed certe jam tiam mi opiniis ke la sidejo de uea devas esti en samarkando. neniu aŭskultis min.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-17 20:26

Mia iama samĉambra laborkolego en la CO Mark Fettes ĵus komentis en la komitata listo: “precipe la membraro en la riĉaj landoj, kiu ĉiam estis la financa bazo de UEA, ŝrumpis pro aĝo kaj aliaj longdaŭraj tendencoj”.

Pro aĝo kaj aliaj longdaŭraj tendencoj? Mi devas respondi al li: ne, kara Mark, UEA ne perdis min kiel membron pro mia aĝiĝo aŭ pro alia longdaŭra tendenco. Mi fakte membras en tri internaciaj organizoj, al kiuj mi pagas sume pli ol 300 € jare (MA-kotizo de UEA: 74 €). Se mia aĝiĝo aŭ aliaj longdaŭraj tendencoj decide influus, ankaŭ tie mi ne membrus.

Mark plu komentas: “En tiu sama periodo la labormetodoj de ĉiuj internaciaj organizoj kaj firmaoj draste ŝanĝiĝis pro la disvastiĝo de Interreto, poŝtelefonoj k.s.”. Nu, kara Mark, tiuj tri internaciaj organizoj agas en la nuna sama epoko kiel UEA kaj same travivis la disvastiĝon de interreto, poŝtelefonoj k.s. Tamen ili havas min kiel membron. Cetere, se disvastiĝis poŝtelefonoj, kion UEA faris por profiti tiun disvastiĝon?

Ĉu eble UEA ne havas min kiel membron, ĉar UEA jam de jaroj proponas nenion al mi interesan nek havas ajnan novan ideon min altirantan? Ĉu eble la nura “Tiel vi apogos Esperanton!” (ĉiam kun krisigno) ne tute sufiĉas? Ĉu eble mi ne volas forĵeti monon pro la nura plezuro forĵeti monon senkiale?

Kulpigi aĝiĝon, longdaŭrajn tendencojn, disvastiĝon de interreto kaj poŝtelefonoj ktp., kiam tio evidente ne estas la (decida) kaŭzo de nemembriĝo, estas sensence.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
leganto
leganto
2021-09-17 23:05

> Cetere, se disvastiĝis poŝtelefonoj, kion UEA faris por profiti tiun disvastiĝon?

Ĝi estas faranta centmileŭran novan retejon. Kiam ĝi aperos, se ankoraŭ ekzistos poŝtelefonoj, UEA certe ekprosperos.

Jovana
Jovana
2021-09-17 23:37
Respondo al  leganto

> Cetere, se disvastiĝis poŝtelefonoj, kion UEA faris por profiti tiun disvastiĝon?

UEA “investis” (= donacis) 10 000 EUR al privata kompanio. Estus interese scii kiom UEA gajnis el tiu “investo” en Amikumu.

Kirill Ŝvedov
2021-09-18 15:27

Mi prenas vian manon, Francisco! Vi estas jam dua homo ĉi tie, post Robert Nielsen, kiu komencis starigi ĝustajn demandojn rilate strategion de por-Esperanta agado nuntempe.

Kaj koncerne poŝtelefonojn mi povas rakonti jenon: en 2006 mi ekhavis mian unuan poŝtelefonon, kies ekraneto estis nur 130×130 rastrumeroj, tamen mi legis sur ĝi multe da Esperanta literaturo, inklude tiom ampleksajn verkojn kiel “La Faraono” kaj “Quo vadis?” Do, mi, certe, ni povas diri pri UEA, tamen mi kiel Esperantisto sendube profitis pro disvastiĝo de poŝtelefonoj.

Kaj jes ja, en la 2000-aj jaroj mi certan tempon membris en UEA (pri kio nun memorigas kelk Jarlibroj sur librobreto), tamen ankaŭ mi finfine trovis, ke nura konscio, ke mi apogas nian sanktan aferon, ne estas sufiĉa. Ja kiam oni investas, oni nature volas, ke ĉi tiuj investoj estu uzitaj efike…

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-09-19 19:34

Mi fakte membras en tri internaciaj organizoj, al kiuj mi pagas sume pli ol 300 € jare

UEA jam de jaroj proponas nenion al mi interesan

Kara Francisko, ĉu ĉu vi bonvolus klarigi kion interesan proponas al vi tiuj tri internaciaj asocioj en kiuj vi membras? Eble tiaj ekzemploj povus helpi al UEA havigi servoj pli taŭgajn por bezonoj de la merkato? Ĉu vi havas ideon kion interesan UEA povus proponi al vi?

BK-ŝatanto
BK-ŝatanto
2021-09-21 0:34

“UEA jam de jaroj proponas nenion al mi interesan” diras konstanta partoprenanto (kaj mone gajnanto) de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Roland Schnell
2021-09-21 20:08

Vi ne menciis, kiam Fettes prezentis sian analizon. Kaj indus scii, kiujn alternativojn li proponis. Eble melki la Usonanoj por UN-oficejo?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-17 20:54

“Tio en la praktiko signifas, ke estos maldungita la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, kiu estis volontulo en la kongresa fako de UEA ekde 1996 kaj kongresa oficisto ekde 2000.”

Do tiel oni dankas oficiston, kiu dum pli ol du jardekoj laboregis por UEA kaj donis siajn plej bonajn vivjarojn al la asocio.
Mi ankoraŭ rememoras, kiam Clay el la belega Brazilo venis al la malvarma Nederlando kaj rapide fariĝis unu el la plej kompetentaj kaj plej gravaj oficistoj en UEA.
Kaj nun oni traktas la preskaŭ lastan oficiston de UEA kiel rubon, kiun oni metas en rubujon surstraten por forportado.
Verdire min vomigas Esperantistoj, kiuj paroladas pri la idealoj de Esperanto, kiel paco kaj interkompreniĝo, sed tiel traktas niajn samideanojn.
Charters, Maia kaj kunfriponoj povas ŝajnigi, ke ili estas Esperantistoj, kaj laŭ la Bulonja Deklaracio ili ja estas, sed absolute ne laŭ la spirito de la lingvo, tiel, kiel Zamenhof celis ĝin. Tiel oni ne traktas samideanon, unu el la plej diligentaj kolegoj, unu el la granda rondo familia.

Jenrio
Jenrio
2021-09-18 23:43
Respondo al  Leon Roijen

Verdire min vomigas la konstanta vomado de s-ro Roijen kontraŭ la gvidaj instancoj de UEA. Liaj ĉiam abomenaj komentoj estas unu el ĉefaj kialoj, kial multaj konsideras LF putra blogo. Laŭ miaj informoj la Estraro konsideras procezi kontraŭ LR pro konstanta insultado kaj kalumniado. Oni ne rajtas ĉion pretekste de virtualeco kaj gazetara libero. Reta senpuneco iam ĉesu.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-18 16:28

Mi ne povas kredi: ĉu la edzino de la ĝenerala direktoro estas komitatano?? (krom volontulo)

Tio estas klarega kazo de intereskonflikto. Kiel ŝi povus objektive kaj neŭtrale voĉdoni por io, kio malutilos al la edzo!?

Ĉu vere neniu rimarkis tion? Aŭ oni rimarkis sed trovis bagatela?

UEA pli kaj pli similas al opereto.

Roland Schnell
2021-09-18 16:55

Aliaj rimarikis: HeKo707

Shai Mor
Shai Mor
2021-09-18 18:04

lauh mi Indas ke UEA, kiel progresema kaj humanista organizo kiu operacias lauh la interna ideo kaj kun agordo de la nuntempa spirito de la ghenerala socio, reprezentu tiom da virinoj en ghia stabrangoj, kaj tiuj elektitaj. Jam sufiche multe organizoj, kaj politikaj partioj, faras tion por pli bone kaj ghuste reprezenti la duonon de la homaro.
Tio nomighas ghendra egalo, kaj oficiale garantias ke duono de la estraro estu virinoj lauh la vochdono.
Mi ne parolas kontrauh meritoj sed male pri ghusta reprezentado. En nia moderna kaj progresema mondo necesas diverseco kaj de seksoj kaj de originoj. Simple ne eblas ke la estraro estu nur de maljunaj blankaj viroj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-18 20:10
Respondo al  Shai Mor

Kian rilaton havas via sendube ne malprava komento kun la fakto, ke la parulo (sendepende de la sekso) de la ĝenerala direktoro (sendepende de la sekso) sidas en la komitato kaj do kundecidas pri aferoj rilataj al la parulo?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Jovana
Jovana
2021-09-18 19:49

Ankaŭ la fakto ke la komitatano A (por ISAE) estas en la skipo de E@I prezentas neniun konflikton de intereso.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-18 20:03
Respondo al  Jovana

Kion!? Ne povas esti: unu el la homoj decidintaj pri transsendo de la servoj al E@I estas en la skipo de E@I?? Certe li voĉdonis tute objektive kaj pensante nur pri la bono de la asocio. Nu, de sia asocio.

La afero estas groteska, ridinda, absurda. Opereto, mi diris? Ne, opereto estas komikaĵo. Ĉi tio ne plu estas eĉ komika.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Precizige
Precizige
2021-09-18 20:08

Kial ne informighi anstatau skribi stultajhojn? La koncerna komitatano ech ne partoprenis la hodiauan kunsidon! Ghi estas publika kaj re-spektebla, do estas neniu pravigo por la dissemado de falsaj novajhoj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-18 20:41
Respondo al  Precizige

Ĉu vi celas tiun komitatanon, kiu hodiaŭ dum la kunsido pledis en la komitata listo (eĉ se lerte nerekte, ekz. “kontraktigo de pruvitaj spertuloj estas racia pasxo”) por la proponoj akceptitaj de la komitato?

Laŭ via diro tiu komitatano ne partoprenis la hodiaŭan kunsidon (kion vi mirige ŝajne mencias kiel pozitivaĵon), sed li ne tenis sin fari nemiskompreneblajn rekomendojn.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
O. Williams
O. Williams
2021-09-18 22:07

S-ro Moleón, certe la komento de “Precizige” ne estas tre afabla, sed laŭ mia opinio, li pravas pri la enhavo de via mesaĝo, se la koncerna persono vere ne voĉdonis. Ĉu li do voĉdonis aŭ ne? Se li ne voĉdonis, via komento ne estis korekta aŭ ĉu vi ne skribis “Certe li voĉdonis tute objektive kaj pensante nur pri la bono de la asocio…” Ĉu vi krome skribis “Ne povas esti: “unu el la homoj decidintaj pri la transsendo de la servoj al E@I estas en la skipo de E@I??”. Estu kuraĝa! Akceptu vian eraron (se li ne voĉdonis)

D-gasto
D-gasto
2021-09-18 22:14

S-ro. Tio estas ”raciaj decidoj” de la firmao posedantoj. Asocio ne plu ekzistas ekde 2017. Estas unuopuloj kiuj regas merkatike kaj investume. Mono, investumi, kaj idealoj estas malnovstila pensmaniero.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-18 22:32

Du rimarkoj, el la Komitata diskutlisto de UEA, unue, tre saĝa komento de Hans Becklin:

“Plej konsterna kaj disvastiĝinta estas la dubo, ke UEA ne ĝisfunde esploris siajn eblojn por kontrakto pri ekstera prizorgado de la libroservo kaj Universala Kongreso. Mi aliĝas al tiuj, kiuj preferas publikan, malferman alvokon ĝenerale. Tamen, mi volas substreki ion subtilan; nome, kial ni havas tiom grandan, formale enkraligitan gregon en UEA, krom por utiligi ĝin por nia komuna bezono? Ĉu nia strukturo–individuaj membroj, landaj asocioj, kaj fakaj asocioj (aliĝintaj kaj ne) vere estas tiel malgranda en nia komuna imago, ke peti ĝiajn proponojn, ĝian eventualan kunlaboron ni tute neglektis?”

“Ĉio ĉi neniel rilatas al la kvalito de laboro, kiun mi atendas de E@I. Ĝi estas elstara movada instanco, kiu regule kaj profesie alportas valoron al la movado, precipe ĉe la avangardo. Sed elekti ĝin, neglektante niajn tre kompetentajn landajn asociojn kaj ankaŭ la diversajn esperantistojn tre sagacajn tra la mondo, simple plu perdigos UEA je la fido de ĝiaj membroj. En momento, kiam ni vere bezonas tiun fidon, kial ni forĵetu ĝin kiel perlojn antaŭ la porkojn?”

Alia komento venas de vicprezidanto Maia:

 kelkaj grupoj volas nur ekspluati el la oficista situacio de UEA, sen montri manierojn eliri tiun situacion, sen eĉ donaci aŭ eĉ aliĝi al UEA – temas pri grupo de homoj, kiuj nek donacas nek membras en la Asocio, fakte aktive volas ne esti membroj, do kun dubindaj rajtoj efektive influi ĝian vivon kaj kiujn komitatano B, kiu reprezentas membrojn, ne devus prioritate atenti laŭ mia kompreno de la rolo de komitatano B”

Maia prefere restu ĉe sia fako geologio, ĉar pri gvidado de internacia organizo, merkatado, diplomatio… li klare scias nenion.
Oni vere devas esti plej granda idioto eldiri tiajn sensencaĵojn, ĉiam… sed des pli se la membraro duoniĝis.
Kaj… kvankam la nederlanda Komitatano Rob Moerbeek korektis lin, dirante:

“Shajnas al mi neghuste kvazau censisto plendi pri ies nepagado al UEA. Tre povas esti ke la celato ja kontribuas aliterene en Esperantujo.”

…neniu el la estraro korektis Maia.

Rob pravas. Mi preferas kontribui, tie, kie Esperanto vivas: Per aĉeto de libroj, abonoj kaj subteno de iniciatoj, kiuj vere kontribuas ion al E-ujo.
UEA tute nenion plu kontribuas por la ordinara Esperantisto.
Al homoj kun multe da mono (ne mi…) mi volas diri: Antaŭ ol donaci al UEA aŭ lasi vian heredaĵon al ĝi: Pripensu, ke estas nuntempe multe pli subtenindaj iniciatoj, projektoj, organizoj ktp ol UEA. En UEA la mono nur malaperas en senfundan puton.

O. Williams
O. Williams
2021-09-18 23:07
Respondo al  Leon Roijen

Pardonu, via komento-stilo estas tute malakceptebla. Komentu enhave kaj ne ofendu! En LF devus esti reguloj pri bona konduto. Ofendaj komentoj devus esti forigitaj kaj ofendemuloj devus esti baritaj.

Plene mi samopinias pri la eldiraĵo pri E@I: Ĝi estas elstara movada instanco, kiu regule kaj profesie alportas valoron al la movado, precipe ĉe la avangardo.”. Saĝan decidon la komitato hodiaŭ faris!

Entute oni povas esti kontenta, ĉar la nuna Estraro sukcesis draste redukti la deficiton. UEA ne plu estas senfunda puto! Tamen restas multaj laboroj. Eblas plibonigi ankoraŭ multon!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-18 23:35
Respondo al  O. Williams

Post kelkaj reagoj al mi, mi ekdemandas min, ĉu vi estas la “alter ego” de Maia…

Ho jes, la estraro “sukcesis draste redukti la deficiton”… eĉ bebo povas fari tion, maldungante ĉiujn oficistojn.
Se vi havas cerbon, O. Williams, uzu ĝin, kaj mem pensu, ne papagu la estraron.

O. Williams
O. Williams
2021-09-19 0:01
Respondo al  Leon Roijen

Pardonu, se mi tro ĝenis vin per mia komento. Trafita hundo bojas.Bv. daŭrigu viajn studojn pri psikologio kaj legu: Netiquette: A Guide to Digital Manners | The British School of Etiquette Vi povas lerni multon pri konduto en la reto. Eĉ eblas mendi kurson.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-19 0:22
Respondo al  O. Williams

Bojantaj hundoj ne mordas O. Williams… kontraŭe al rabiaj hundoj 😉

Dieter Rooke
2021-09-22 12:24
Respondo al  O. Williams

Chu Esperantisto rekomendu anglalingvan
krokodilajhon?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-22 13:46

Pri la plano vendi la domon en Rotterdam, la aŭstralia Komitatano Paul Desailly hieraŭ faris tre saĝan rimarkon en la komitata diskutlisto:

“antau 30 jaroj mi estis la prezidanto de la, en tiu tempo, tre richa Melburno Esperanto Societo kies pozitivaj bank-saldoj venis de vendo de bonega Esperanto-domo apud la urbocentro. Kaj nun? En Australio estas nur du metropoloj: Sidnejo ankorau havas grandiozan centron, ne 300 kilometrojn for de la havena urbego sed apud la urbocentro kaj la plej bona universitato en oceanio. Sidnejaj eperantistoj ech enspezas per luado de fabriketo kiu situas samloke. Melburnanoj (por diri nenion pri miaj nunaj samurbanoj en Adelajdo) envias char mankas la propra centro kaj la mono iom post iome perdas valoron. Kiel diri en Esperanto ‘fritters away’ au ‘melts away’? Mi intencas enketi pri diversaj venditaj Esperanto-centroj en aliaj mondo-partoj por enkapigi kio okazis al la mono.”

Evidente tio ankaŭ okazos al UEA, se oni vendos la domon. Ĉiuj volas aĉeti domojn en la grandaj nederlandaj urboj, eĉ se la prezoj estas tre altaj, simple ĉar estas bona investo.
La domo de UEA, se ludonita, povos kvazaŭ eterne rentumi al UEA. Roterdamo estas la dua plej grava nederlanda urbo, kaj ankaŭ internaciskale ĝi daŭre estas gravega urbo, kaj tio ne rapide ŝanĝiĝos, do la investo ankaŭ estas tre sekura.

La diabla ideo de Maia kaj kompanoj vendi la domon praktike signifas, ke post 10-15 jaroj ne plu restos multe de la mono, sed tiam Maia estos for kaj UEA reduktita al malpli ol loka piedpilkoklubo.

Ni ĉiuj scias, kiom rapide mono malaperas en senfundan puton.
Mark Fettes sub sia prezidanteco jam montris tion per la 90 mil eŭrojn kosta, neniam aperonta retpaĝaro.

Ĉu nova periodo en la estraro por Maia? Bonvolu ne! Necesas homoj praktikaj kaj kun vizio – ne buĉistoj aŭ buldozantoj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-22 14:39
Respondo al  Leon Roijen

> per la 90 mil eŭrojn kosta, neniam aperonta retpaĝaro.

90 000? Estis ja 100 000. Kvankam en la nuna stato de la aferoj forĵeti 10 000 € pli aŭ malpli verŝajne ne plu gravas.

Roland Schnell
2021-09-22 15:29

La afero restas al mi malklara. Supozeble ne temas pri simpla retpagxo, sed pri intergrita mastruma sistemo, kiu anstatauxigu la antikvan sistemon de UEA. Estas multaj ligoj inter libroservo kaj biblioteko, membroj kaj arkivoj ktp. Se ekzistus “difino de la funcioj” gxi certe bazigxas sur la supozo, ke multaj servoj estas centre en Roterdamo. Malcentra sistemo postulus tute alian arkitekuron. Se oni postulis malcentran administrado antaux eble kvin jaroj, mi nur povas gratuli al la longdauxra, persista kaj sekreta prepara laboro detrui la centran oficejon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-22 16:33
Respondo al  Roland Schnell

Elstara analizo, Roland.
Tiu neniam aperanta retpaĝaro-streko-mastrumsistemo kompreneble ankaŭ jam antikviĝis, jam antaŭ ĝia apero!

Cetere, aparta mastrumsistemo por UEA kun 4000 membroj estas ridinda. Kun kiu UEA komparas sin? Kun bankoj, kiuj havas kaj la grandecon kaj la monon por fari kaj daŭre prizorgi propran sistemon?

Parolante pri banka sistemo…ĉu ne jam estas temp’ for meti finon al la interna bankado de UEA?
Inter la eŭropaj landoj oni povas fari transpagojn senpage, kaj cetere tra la tuta mondo funkcias Paypal, kreditkartoj, ktp…
Certe, la interna UEA-sistemo iam estis genia…sed nun?
Se oni ankoraŭ konservus reston de tiu sistemo por homoj en landoj, kie internaciaj pagoj tro kostas, bone, sed por la plimulto de la mondo nuntempe tio estas sensencaĵo.

>mi nur povas gratuli al la longdauxra, persista kaj sekreta prepara laboro detrui la centran oficejon

Kvankam mi ne estas en pozicio diri pli – estas homoj, kiuj sendube scias multe pli ol mi – mi estas konvinkita, ke tiu prepara laboro detrui la centran oficejon ekzistas jam delonge.
Corsetti jam de pli ol 20 jaroj malferme faras tion. Pri li mi ne plu ripetos min ĉi tie; ĉiu, kiu povas uzi Google, povas mem konstati tion. Sed sen dubo enplektiĝas aliaj pli aŭ malpli sekrete, kaj nun maturiĝis la cirkonstancoj. Mi ne bone konas la historion de Maia; eble li estas nur peono en la ŝakludo de aliaj.
Mi ĝenerale ne estas homo de konspirteorioj, sed ĉi tie estas tro da aferoj, kiuj suspektigas. La Komitato urĝe vekiĝu antaŭ ol Maia kaj kompanoj ankoraŭ pli detruos ol ili jam faris.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-22 17:08
Respondo al  Leon Roijen

> La Komitato urĝe vekiĝu

La komitato? Vekiĝi? La komitato ĵus voĉdonis kun granda plimulto por fordono de libroservo kaj UK al E@I. Laŭ sia propra sento la komitato jam estis plene veka kaj malfermokule, konvinkite kaj decide esprimis sian volon.

Mi nur komplete certas, ke, se la estraro estus proponinta precize la malon, la komitato kun same granda plimulto voĉdonus por tiu preciza malo. Se la estraro proponus lasi libroservon kaj UK en la CO, ĝi ricevus saman apogon de la komitato. Fidinda organo, tiu komitato.

La komitato voĉdonos “Jes” al io ajn, kion proponos la estraro. Se oni proponos farbi la murojn de la CO blanke, la komitato diros “Jes”. Farbi ilin nigre? “Jes”. Starigi novan muron? “Jes”. Forigi ĉiujn murojn? “Jes”. Nu, ne tute kulpas la komitato: jes-komitato povas diri nur “jes”·.

Komitatanoj ofte havas nek tempon nek emon enprofundiĝi en ajnan detalon (des mapli en la foje kilometre longajn mesaĝojn de estraranoj). Ĉu oni fine faros ion aŭ ties precizan malon neniel tuŝas ilian vivon, ĉar ili ne dependas (ekonomie) eĉ etete de UEA. Do por ili voĉdoni jese al io ajn, kion proponas la estraro (ja inteligentaj, diligentaj kaj atentaj homoj profunde okupiĝintaj pri la afero, ĉu ne?) estas memkompreneblaĵo, al kiu oni ne bezonas dediĉi eĉ duonan penson.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-23 6:13

Tre ĝuste kaj komike vortumite, Francisco, vi meritas ne unufojan, sed trifojan premiiĝon en Belartaj Konkursoj!

Vi kompreneble pravegas, kvankam -feliĉe- estas kelkaj Komitatanoj, kiuj starigas demandojn kaj kritikas. Interalie Osmo Buller, François Lo Jacomo, Paul Desailly, Mariana Evlogieva, Ileana Schroder, Hans Becklin, Rob Moerbeek…sed la plimulto nur silentas aŭ kapjesas.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-23 11:10
Respondo al  Leon Roijen

> estas kelkaj Komitatanoj, kiuj starigas demandojn kaj kritikas

Tamen ilia influo aŭ efiko estas absolute neniomaj. Tiaj demandoj kaj kritikoj taŭgos nur, por ke ontaj historiistoj povu diri “Kiam oni komencis findetrui UEA, kelkaj komitatanoj kuraĝe levis sian voĉon, kio tamen taŭgis por nenio”.

Sendi fojfoje unu-du mesaĝojn “Mi opinias tion nebona” neniel haltigas alkurantan taŭron, kiel ni konstatis. Krome la plimultaj jes-komitatanoj konscias, ke ĉiam ĉie estas iu grumblemulo, do estas nur nature, ke en la komitato foje iu grumblas. Tion eĉ ne necesas atenti, ĉar temas ja pri atendata parto de la folkloro.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
PAUL DESAILLY
2021-10-25 1:55

Memkompreneblajho au nekompreneblajho, Francisco! Chu estis Einstein kiu asertis ke la sola nekompreneblajho pri la universo estas ke oni povas ghin kompreni? Chu estis LLZ kiu asertis ke verki poemon estas la plej grava tasko de chiuj komitatoj?

Plachos al miaj samlandaj esperantistoj kaj kun-komitatanoj konstati ke spite al nemoveblajha merkato frenezega (kiel diri: the insanely overheated real estate market in Australia) mi fulmrapide, kaj do ni diru mirakle, trovis kontrau malaltan luprezon duetaghan apartamenton apud mia Fabriko de Novigado kiu situas en la urbocentro * CHAR tre mirakle la agento rekonis mian esperantistecon, estas admiranto de la Interna Ideo, kaj ignoris chiujn aliajn enketantojn por tuj lui ghin al mi. # Alidirite, gekaraj, char mi ne plu ne havas loghejon, mi intencas vochdoni en la gravega baloto pri vendo de la CO.

* LME 608-609 – Lerni Esperanton – Espéranto-France (esperanto-france.org)

# https://www.domain.com.au/4-12-conyngham-street-glenside-sa-5065-13161101

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-25 12:17
Respondo al  PAUL DESAILLY

Eĉ pli gravas afero, pri kiuj la komitatanoj ne voĉdonos:
Restarigo de funkcianta Centra Oficejo, kiu estas pli ol nura administrejo.
Multaj en Esperantujo opinias, ke UEA sen deca sidejo, ĉu en Nederlando, ĉu aliloke, ne plu estas UEA.
Vi kiel komitatano povus en la komitato priparoli la temon kaj peti voĉdonon pri tiu gravega temo.

Roland Schnell
2021-09-22 17:33
Respondo al  Leon Roijen

Strange. La antikva sistemo de UEA estis “genia”, tamen kreita nur por malgranda organizo. Nova sistemo, kiun oni povus krei per adapto kaj kombino de konataj iloj, estus troigo? Kun konsultantoj kiel vi, UEA tutcerte fiaskas. Sed sur via nivelo estas parto de la konsultantoj de UEA kaj pri la aliaj kaj iliaj interesoj mi preferas silenti.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-22 17:54
Respondo al  Roland Schnell

Pardonu, mi forgesis, ke legado kaj pli grave, komprenado, ne estas same facilaj por ĉiuj…
Per la antikva sistemo mi celis la teorian sistemon, la ideon de interna bankado.
Per la nova sistemo mi celis la komputilsistemon, la programaron…
Se mi iam denove respondos al vi, mi skribos en facila lingvo – promesite!

Roland Schnell
2021-09-22 18:49
Respondo al  Leon Roijen

Kompreneble la prezento de klara ideo ne estas facila por ĉiuj. La kulto de “facila lingvo” ne multe helpas. Komputila sistemo por ĉiuj taskoj de Esperanto-organizo eblas kaj vi vidos, ke E@I baldaux uzos gxin. Promesite!

rudolfo
rudolfo
2021-09-23 12:18

Simple dirite: La ideo VENDI tiun valoregan nemoveblaĵon, kiu STABILIGAS la movadon jardekon post jardeko, estas FRENEZA kaj MISFUNKCIA.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-10-05 15:49

https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1492

La komitato de UEA decidos la 16an de oktobro i.a. pri “Transdono de difinitaj arkivaĵoj al IEMV” kaj “Esploroj rilate al la propraĵo en Nieuwe Binnenweg 176″.

Mi gratulas: lerta vortumo anstataŭanta “Ni volas vendi la domon, sed ĉe la vorto ‘vendi’ kelkaj plendos, ni do prefere diru ‘Esploroj’ kaj la grumblemuloj malhavos bazon por tuj plendi”. Same pri la “transdono de difinitaj arkivaĵoj”. La estraro montras sin diplomatie pli lerta ol atendite.

Tamen mi sincere opinias tempoperdo okazigi komitatan kunsidon: komitatanoj certe havas pli interesajn aferojn por fari en sabato ol simple kapjesi. Ĉar la kapjesado okazos, sendepende de tio, kion la estraro precize proponos. Se la estraro proponos vendi la domon (pardonu, esplori), la komitato ĝoje kaj gratule konsentos. Se la estraro proponos teni la domon, la komitato ĝoje kaj gratule konsentos. Se la estraro proponos… nu, vi kaptis la ideon.

Sed mi petas: estu homama. Ŝparu al la komitatanoj (kelkaj el ili tre maljunaj homoj) tiun ludon, donacu al ili liberan sabaton kaj faru, kion ajn vi volas. La rezulto estos identa.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón