Deklaro de ELI pri la milito en Gaza

Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) diskonigis deklaron pri la milito en Gaza. Libera Folio publikigas la tekston.

En la spirito de la Zamenhofa revo pri monda paco, Esperanto-Ligo en Israelo kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj, inkluzive de la centjara konflikto inter judoj kaj araboj en la Mezoriento.

Tamen, ne eblas senhorore akcepti la teruraĵojn, kiuj okazis la 7-an de Oktobro: amasa masakro de ĉ. 1 200 israelaj civiluloj, plejparte infanoj (eĉ beboj!), virinoj kaj maljunuloj, plenumita far la fundament-islamisma ekstremisma teror-organizo Ĥamas , kun ne imageblaj kruelaĵoj (inkluzive senkapigon, perfortadon, torturadon kaj vivbruligon de la viktimoj). Neniam post la Holokaŭsto estis tiom da judoj murditaj dum unu tago, nur ĉar ili estis judoj kaj israelanoj (inter la viktimoj pluraj tamen estis ne-judoj kaj eĉ eksterlandanoj).

Estis kidnapitaj pli ol 240 personoj, kiuj daŭre restas en la manoj de Ĥamas en la Gaza-Strio, sen ajna informo aŭ vizito de la Ruĝa Kruco. Ili ĉiuj devas esti liberigitaj tuj kaj senkondiĉe. Por ke tiaj militkrimoj ne ripetiĝu, nepras ekstermi la regnon de Ĥamas. Bedaŭrinde ankaŭ la palestinaj loĝantoj de la Gaza-Strio multe suferis, suferas kaj suferos pro la milito, kiun iniciatis iliaj Ĥamas-regantoj – tamen ne eviteblas la disrompo de tiu ĉi teror-organizo por ebligi daŭripovan solvon de la konflikto kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo, profite por ambaŭ popoloj.

Piednoto: Unue aperis ĉi tie versio de la deklaro, diskonigita de Amri Wandel en la retlisto UEA-membroj. La teksto nun estas ĝisdatigita laŭ versio aperinta en la retejo de ELI.

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2023-11-14 18:15

En la komenco tekstas:
”En la spirito de la Zamenhofa revo pri monda paco, Esperanto-Ligo en Israelo kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj, inkluzive de la centjara konflikto inter judoj kaj araboj en la Mezoriento.”

En la fino tekstas:
”Bedaŭrinde ankaŭ la palestinaj loĝantoj de la Gaza-Strio multe suferis, suferas kaj suferos pro la milito, kiun iniciatis iliaj Ĥamas-regantoj – milito tamen ne evitebla, por ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo.”

Legeblas en la reto demandoj, kiel kongruas, ke ”Esperanto-Ligo en Israelo kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj” – en la ”spirito de la Zamenhofa revo pri monda paco” – kaj la fina aserto, ke la nuna milito en kaj ĉirkaŭ la Gaza-Strio estas ”ne evitebla”. Kio estas la respondo de la verkintoj kaj subtenantoj de la deklaro pri tiu demando?

Lu Wunsch-Rolshoven
2023-11-18 19:42
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi atentigas, ke miaj komento kaj demando eliras de la versio trovebla sur https://groups.io/g/uea-membroj/message/4854 (kiun Libera Folio unue metis ĉi tien) kaj ne de la versio trovebla nun supre kaj sur la paĝo https://esperanto.org.il/ . Bedaŭrinde legeblas nek ĉi tie nek ĉe tiu paĝo indiko, kiel okazis la ŝanĝo de la formulado kaj kiam per kiu. Estus tre afable, se la koncernitoj bonvolus malkaŝi la fonon.
(Ŝajne la ĝenerale akceptita vortformo en Esperanto estas Gazao aŭ Gaza-strio.)

Sebastiano
Sebastiano
2023-11-19 20:47
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Por ke ne ĉiuj devas mem serĉi la diferencon inter ambaŭ versioj:

La lasta frazo estis ŝanĝita. Anstataŭ la supra versio:

– tamen ne eviteblas la disrompo de tiu ĉi teror-organizo por ebligi daŭripovan solvon de la konflikto kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo, profite por ambaŭ popoloj.

origine troviĝis la jena vortigo:

– milito tamen ne evitebla, por ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-11-14 20:02

La krim-agoj de Ĥamas kiujn mencias ELI estas la alia flanko de la okupacio kaj apartheid de Israelo. Ambaŭ ekzistos, aŭ ambaŭ malaperos samtempe, sed ne pli frue.

Gary Mickle
Gary Mickle
2023-11-16 7:01

Konvena reago je la militpravigoj de ELI estas la sama kiel konvena reago estus, se iu provus ĉi tie pravigi la agojn de Ĥamas. Okazas spiralo de perforto. Senfine agoj de unu flanko, reagoj de la alia. La morala ekvivalenteco de Ĥamas unuflanke, kaj la israelaj registaro kaj armeo aliflanke, devus esti evidenta por ĉiuj. Jam antaŭ la Ĥamas-atako eventoj okazis. Enfermo de la loĝantaro de Gazao dum multaj jaroj, perforta iom-post-ioma koloniigo de Cisjordanio fare de israelaj setlantoj akompanitaj de la israela armeo, ligite kun multe da murdoj ne malpli tragediaj ol la murdoj de la 7-a de Oktobro.

Eblus alie solvi la nunan konflikton: intertrakti. Ĥamas devus konsenti liberigi ĉiujn ostaĝojn. Israelo devus konsenti liberigi siajn ostaĝojn: la multajn palestinanojn, kiujn ĝi tenas en kaptiteco sen proceso.

Estas ne nur morala ekvivalenteco de la du militpartioj, sed ankaŭ ideologia. Laŭ la Ĥamas-ideologio la islama-palestina loĝantaro havas rajton, donitan de “Dio”, posedi la tuton de la historia Palestino. Laŭ la cionisma ideologio, almenaŭ ĝia religia vario, kies adeptoj sidas kun alispecaj naciistoj en la israela registaro, estas male: “Dio” donis tiun rajton al la judaj israelanoj.

Sebastiano
Sebastiano
2023-11-16 13:37
Respondo al  Gary Mickle

Gary skribis:

Eblus alie solvi la nunan konflikton: intertrakti.

Mi supozas, ke tio ne estas reala ebleco dum la nuna konflikto. Leginte la supran deklaron de la Israelaj e-istoj, mi estas preskaŭ certa, ke tio ne estas reala ebleco.

Por ke intertraktadoj fariĝu eblaj, la gvidantaro de la Usona imperio devus ŝanĝi sian pozicion kaj trovi ilin en sia intereso. Eble tio okazos en sekva jaro, depende de la plua evoluo de la milito en Ukraino, aŭ eble ne.

ammbia@hotmail.com
ammbia@hotmail.com
2023-11-20 0:18

Esperanto Ligo de Israelo – ELI skribas en sia deklaracio: “Milito tamen ne evitebla, por ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo.” (En modifita vesio “ne eviteblas la disrompo…de Hamas” anstatau “Milito”)

Milito lau ELI (cxu vere tio kio okazas oni povas nomi milito?) necesas por ebligi dauripovan solvon. La 6-an de novembro 2023, la mortnombro de Gazao superas 10 000; UN nomigas Gazaon infana tombejo.

ELI evidente antaŭenigas kaj subtenas “militon” (anstataŭ serĉi pacon). Milito laŭ ELI ”ebligos konstantan solvon”. Tio sxajnas esti la sama solvo jam proponita de la israela registaro kaj armeo: ”ju malpli da palestinanoj kaj iliaj infanoj, des pli ni estas proksimaj al dauripova solvo”.

En statuto de UEA legeblas asociaj celoj:

(c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
(ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Militanta deklaro de ELI evidente tute kontraŭas ĉi tiujn celojn.

Estas sendube hontige publikigi deklaron kun tiu ĉi enhavo. Se UEA ne reagos nun ĝi restos permanenta makulo sur la konscio kaj la reputacio ne nur de UEA, sed de tuta Esperanto-movado.

ammbia@hotmail.com
ammbia@hotmail.com
2023-11-20 16:45
Respondo al  ammbia@hotmail.com

Deklaro de ELI evidente ne nur kontraŭas ĉi tiujn celojn, sed ankau Kontraŭmilita, porpaca deklaro de UEA, TEJO kaj ILEI, vidu https://uea.org/aktuale/komunikoj/2023/Kontrauxmilita-porpaca-deklaro-de-UEA-TEJO-kaj-ILEI. 

Pli ol hontige publikigi ELI-deklaron (https://groups.io/g/uea-membroj/message/4854) estas gxisnuna silento de UEA, TEJO kaj ILEI, sxtataj asocioj kaj multaj esperantistoj. 

Evidente militsxatantoj kolektiĝas pli rapide ol “pacaj batalantoj” el la Zamenhofa teksto de himno “La Espero”

Evidente tre malmultaj inter ni kredas je paca vojo kaj en universalaj homaj rajtoj.

Jens Stengaard Larsen
2023-11-23 10:56
Respondo al  ammbia@hotmail.com

Nu, unu afero estas kredi, alia afero estas kion fari por realigi la kredon. Precipe se oni ne estas rekte implikita en la afero.

Se ni komparas ĉi tiun konflikton kun la situacio en Ukrainio, kiun flankon oni devas subteni? Ŝajnas ke la plej multaj ukrainoj kaj kontraŭ-Putinaj rusoj grupigas la rusian registaron kun Ĥamas kaj sin mem kun Israelio. Sed ĉu Palestino ne pli similas al Ukrainio ol al Rusio? Tiu vidpunkto certe plifortiĝos en la longa daŭro dum neniu pacprocezo progresos. Aliflanke ĉiuokaze estas du malsamaj konfliktoj. Usono subtenas Israelion, kaj sendube subtenis tro senkondiĉe dum tro longa tempo, sed Vaŝingtono esence reagas al la mondaj eventoj — ili ne estas kreataj en unu aŭ du centroj, kvankam tion ŝajnas kredi la rusaj Putinanoj kaj kontraŭPutinanoj egale.