UEA havas novan eksprezidanton

Kep Enderby neniam estis prezidanto de UEA. Anstataŭ li tiun postenon en la jaroj 1998–2001 havis Leonardo Popov, posta TEJO-volontulo. Tiel almenaŭ ŝajnas laŭ la portretoj de eksprezidantoj, kiuj nun pendas en la Centra Oficejo.

Portretoj de eksprezidantoj de UEA en ĉambro Kanado en la Centra Oficejo.

Kep Enderby estis aŭstralia parlamentano, ministro kaj poste juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio. Li lernis Esperanton en 1987, kaj poste estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio de 1992 ĝis 1997. Li forpasis en januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj.

Krome li fakte estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio de 1998 ĝis 2001. Tion tamen ne ekscios vizitantoj de la efektive jam preskaŭ ne funkcianta Centra Oficejo de UEA, kiuj studas la portretojn de la eksprezidantoj en la ĉambro Kanado.

La portretoj tie estis pendigitaj en 2008 post la renovigo de la domo, sojle de la Universala Kongreso en Roterdamo. Antaŭ tio ili dum dek jaroj pendis en la ĉambro Zamenhof en la teretaĝo. Ili estis inaŭguritaj dum la Malferma tago en aprilo 1998, dediĉita al la 90-jariĝo de la asocio.

Asertata eksprezidanto Leonardo Popov.

Post la renovigo en 2008 tiu ĉambro iĝis la biblioteko Hector Hodler, kaj la portretoj migris al ĉambro Kanado en la dua etaĝo.

En la ĉambro Zamenhof nun restas nur la malplenaj librobretaroj, kiuj estis plene financitaj per donackampanjo. Donacinto de 2 000 eŭroj tiam rajtis doni nomon al unu bretaro.

La vico de portretoj ofte videblas sur la muro malantaŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, kiam li partoprenas diversajn retajn kunsidojn, ekzemple tiujn de la komitato de UEA.

Schäffer tamen laboras ekster la Centra Oficejo, kaj ŝajne tre malofte vizitas la sidejon de la asocio. Almenaŭ la foto, kiun li uzas kiel kulison, ne plu estas aktuala. Tie malantaŭ li ekzemple dum la komitata kunsido en decembro 2023 klare videblis la portreto de Kep Enderby.

Efektive tamen en ties loko nun pendas foto de iu Leonardo Popov, kiu laŭ la teksto sur la foto estis prezidanto de UEA en la samaj jaroj, 1998–2001. Ŝajne temas pri la sama persono, kiu en 2022 estis volontulo de TEJO, do dum la indikita periodo li devis esti bebo.

La foto ŝajnas profesie produktita kaj la nomo de la ”eksprezidanto” tipografie aspektas same kiel tiuj de la veraj eksprezidantoj sur la apudaj fotoj. Ankaŭ tiaj aferoj povas rezulti, kiam la direktoro ne scias, kio okazas en la sidejo de la asocio.

La aranĝon de la fotoj dokumentis kunlaboranto de Libera Folio, kiu vizitis la Centran Oficejon dum la pasinta semajno. Laŭ informoj de Libera Folio, la nova portreto aperis tie jam en 2022, kiam Leonardo Popov estis TEJO-volontulo. La originala portreto de Kep Enderby laŭ la samaj informoj plu troviĝas en la kadro, sed malantaŭ la nova portreto.

Ni kontaktis Leonardo Popov kaj Martin Schäffer por ricevi pliajn informojn pri la malapero de Kep Enderby. Jam post la publikigo de ĉi tiu artikolo Popov respondis – ŝerce, asertante, ke li efektive estis prezidanto de UEA dum la indikitaj jaroj:

”Tamen mi estis viktimo de komploto.  Malbonanimaj kaŝitaj individuoj, eble volapukistoj, provis forviŝi min el la historio de Esperanto. Ili organizis gigantan makiavelan planon, sen komparo en historio, inventi la fikcia persono de Kep Enderby.  Monatoj kaj monatoj da laboro por anstataŭigi mian nomon per lia en la arkivoj kaj en la Vikipediaj paĝoj. La sola restanta atestanto de mia heredaĵo estas mia foto en la ĉambro de prezidentoj de UEA.”

Martin Schäffer dum la komitata kunsido de UEA en decembro 2023. Tuj dekstre de lia kapo videblas la malaperinte portreto de Kep Enderby, do la fona foto ŝajne estas farita antaŭ la jaro 2022.
Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
AlinaMess
AlinaMess
2024-04-02 21:36

Kiuj, el tiuj, estas la plej malbela mi ne scias, sed la ruso certe ricevis sian 15-minutan famon.

Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido
2024-04-03 10:49
Respondo al  AlinaMess

Ĉu vi pensas ke ĉiu persono kiu havas slavan familionomon estas ruso? Leonardo estas franca kun serbaj devenoj. Ankaŭ vi ricevis 15-minutan famon, sed pro via nepripensita komento. Gratulon.

AlinaMess
AlinaMess
2024-04-03 18:42

Ĉu vi povas respondi kial tiu ulo faris tiun grandan malrespektan agon, jam ke vi estas lia proparolisto, kaj ke tio, eventuale, okazis dum vi estis prezidento de tejo? Se la ago okazis dum vi prezidis, vi devas esti kunrespondeca. Aŭ ĉu la sola grava afero nun estas lia deveno, sed ne lia senrespekta ago?

Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido
2024-04-04 12:48
Respondo al  AlinaMess

La ŝerco, cetere jam korektita, estis interna afero de la volontuloj, kaj TEJO sub mia estrado ne oficiale benis ĝin. Ĝi krome okazis kiam mi ankoraŭ ne estis prezidanto. Sed bone, se tio helpos vin dormi trankvile nokte, vi povus diri ke mi estas kunrespondeca. Ĉu vi venos por aresti min? Kaj la ŝerco, kiom malrespekta ĝi estis, ne pravigas vian rasismon. Ĉu mi iru aresti vin?

Laste redaktita 28 tagojn antaŭe de Albert Stalin Garrido
AlinaMess
AlinaMess
2024-04-04 22:36

Vi eĉ ne scias kio estas rasismo! Konfuzi ĉu blankulo kun slava familinomo, ĉu ri/li/ŝi estas serbo aŭ ruso, ne estas rasismo. Rasismo estas, ekzemple, blankuloj ne kapabli organizi kongreson kaj kulpigi afrikanojn (nigrulojn) pro tiu fuŝo.

La sola trafa afero en viaj komentoj estas la fakto ke UEA iĝis granda ŝerco.

Laste redaktita 27 tagojn antaŭe de AlinaMess
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-04-07 8:16

Sal’, Albert!

Nu, kiel jam notis malsupre Johano, tiaspecaj ŝercoj — ĉu sukcesaj aŭ ne — ja povas okazi, precipe kiam temas pri gejunuloj. Tamen, tio, kio vere ĉagrenas min, estas ne ĉeesto de tiaspecaj “malseriozaj” okazaĵoj, sed manko de okazaĵoj seriozaj. Mi rigardis sekcion “Novaĵoj” en la retejo de TEJO kaj trovis nenion, krom burokrataĵoj.

Mi memoras, kiel en la artikolo, en kiu vi unue aperis en Libera Folio (bedaŭrinde, nun mi ne povas trovi ĝin), vi estis plena da entuziasmo pri la potencialo de Esperanto. Ĉu do la realo montriĝis alia? Ĉu efektive Esperantista junularo ne havas strebon realigi ion vere elstaran kaj rimarkindan?  

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-04-05 11:33

“En la ĉambro Zamenhof nun restas nur la malplenaj librobretaroj, kiuj estis plene financitaj per donackampanjo. Donacinto de 2 000 eŭroj tiam rajtis doni nomon al unu bretaro.” — La donacoj sumiĝis je 22 000 eŭroj. Mankas signoj pri tio, ke lige kun la fordono de la biblioteko oni certigis, kiel la daŭra dankemo de UEA al tiuj mecenatoj estu montrata estonte. Ankaŭ tio montras, kiel en la nuna UEA oni fajfas pri materia kaj spirita heredaĵo de la asocio.

AlinaMess
AlinaMess
2024-04-05 13:01
Respondo al  Osmo Buller

La gvidantoj de la asocio ne fajfas pri la materia heredaĵo, ili avidas tiun heredaĵon! Ili volas likvidi la sidejon kaj servojn por iu motivo.

Johano
Johano
2024-04-06 9:56

Nu, plenkreskuloj kiuj restas infanoj, tio ĉiam ekzistis. Kompreneble la okazintataĵo povis okazi ĉar estas oficejo sen oficistoj kaj kontrolo, kiun senrespondecaj volontuloj povas libere uzi kiel ludejon en la laborpaŭzoj. Malverŝajne ke tiu ŝerculo kuraĝus fari tion se li volontulus ekz. en oficejo de EU-instanco aŭ se li estus oficisto, submetita al kontraktaj devoj.

Hans
Hans
2024-04-08 17:20

Mi ankoraŭ ne sukcesis decidi, ĉu ĉi tiu estas la plej granda aŭ la plej absurda “skandalo” de la movado en la lastaj jaroj. Mi plu cerbumas.

Ĉu temis pri ŝerco porokaza aŭ eternocela ĝis ies rimarko? Ĉu oni simple surmetis la novan bildon por foti la tuton kaj havi “amuzan rememoraĵon”, sed oni forgesis forigi la bildon, aŭ ĉu oni spite lasis ĝin kuŝadi por konstati, ĉu iu entute rigardas tiujn surmurajn bildojn de prezidintoj? Respondo: jes, la bildoj evidente tiras la atenton.

Kaj se respondi al Johano (“Malverŝajne ke tiu ŝerculo kuraĝus fari tion se li volontulus ekz. en oficejo de EU-instanco”): ial mi ne trovas granda ofendo surmeti (mallonge) propran bildon sur bildon de UEA-eksprezidanto. Sed ial mi ne povas imagi, ke EU-volontulo aŭdacus fari la samon ekz. ĉe eksprezidanto de la EU-komisiono. Eĉ ne porokaze, almenaŭ ne sen zorga antaŭa kontrolo pri malpleneco de ĉambroj kaj koridoroj kaj, post fotado de la artaĵo, sen forgesi forigi la bildon. Nu, EU ja estas iom pli serioza ol UEA, aŭ almenaŭ tiel ŝajnas.

Kiel ajn, la nura fakto, ke tia okazaĵo povis entute iĝi artikolo kaj veki ne malfortajn pasiojn, estas klara indiko, ke la E-movado ne staras rande de abismo: ĝi jam ensaltis kaj la fundo ne malproksimas.

Laste redaktita 24 tagojn antaŭe de Hans