TEJO elektas komitatanon por neesperantistoj

Ĉe TEJO ankaŭ eksmembroj estas membroj: ili estas Junaj Amikoj. Eĉ neesperantistoj povas iĝi Junaj Amikoj, plenigante formularon en retejo. Nun la Junaj Amikoj unuafoje rajtos elekti propran komitatanon de TEJO. Sed kiel oni trovu kandidaton, kaj kiun lingvon parolos la reprezentanto de la neesperantistoj en TEJO?

Ĉiu homo pli juna ol 35 povas iĝi Juna Amiko kaj elekti komitatanon de TEJO. Foto: Nino Souza

Dum la pasintaj ok jaroj, la posteno de komitatano C de TEJO restis vaka. Finfine, TEJO anoncis ke okazos elekto de la komitatano por la unua fojo ekde la kreiĝo de la posteno. Sed povus esti malfacile trovi kandidaton, ĉar tiu komitatano reprezentu homojn kiuj plejparte ne aktivas kiel esperantistoj.

En 2016 TEJO kreis la novan membrokategorion Junaj Amikoj de Esperanto. Tiu kategorio estas por homoj kiuj volas subteni TEJO sed ne scipovas Esperanton kaj ne volas esti plenaj membroj de TEJO. Oni krome kreis la postenon komitatano C, kiu reprezentu la Junajn Amikojn en la komitato de TEJO. Sed malgraŭ la statutŝanĝo, neniam okazis elekto de la nova komitatano C.

Oni povas iĝi Juna Amiko per senpaga aliĝo ĉe la retejo Esperanto.net. Inter 2016 kaj 2018 TEJO krome organizis budojn ĉe renkontiĝoj kaj kolektis subskribojn de homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. Sed en 2018, la estraro agnoskis ke ili ne povis kontakti la junajn amikojn pro problemoj rilate al la datumprotektaj reguloj de EU, ĜDPR.

TEJO konfirmis al Libera Folio ke ĝis nun la junaj amikoj neniam estis kontaktitaj de TEJO. Ne klaras kiom el ili ankoraŭ interesiĝas pri Esperanto aŭ TEJO post multaj jaroj sen kontakto.

La 1-a de junio 2024 TEJO alvokis kandidatojn por la rolo de komitatano C anonci sin ĝis la 1-a de julio. La kondiĉoj similas al tiuj por aliaj komitatanoj, sed valida kandidatiĝo postulas la subskribon de almenaŭ 5 Junaj Amikoj el 2 landoj. Ne klaras, kiel kandidato povus kontakti Junajn Amikojn, aŭ eĉ eltrovi kiuj estas Junaj Amikoj, ĉar tiuj supozeble ne aktivas en la movado.

Patricio Agustín Iglesias.

Grava problemo por kontakti la Junajn Amikojn krome estas la manko de komuna lingvo, ĉar ili evidente plejparte ne estas esperantistoj. Laŭ la datumbazo de TEJO, la preferata lingvo por 39% el ili estas la angla. 12% preferas la hispanan, 10% la portugalan, 7% la rusan kaj 6% la persan.

Interese estas, ke 8% elektis Esperanton, kio sugestas ke iuj almenaŭ komencis lerni la lingvon. Entute, la junaj amikoj petis kontakton per 20 apartaj lingvoj, kaj ne estus facile por TEJO aŭ iu kandidato traduki sian mesaĝon al ĉiuj lingvoj.

Patricio Agustín Iglesias, la estrarano de TEJO respondeca pri la Junaj Amikoj, klarigis kiel TEJO provos kontakti la Junajn Amikojn:

– Se ni trovas sufiĉe da tempo, ni povos provi traduki la tekston al manpleno da lingvoj. La angla estis konsiderata preferata lingvo por komunikado kun 341 homoj, kaj la hispana, kun 109, do pli ol duono de nia juna amikaro. Aldonante la portugalan kaj evidente Esperanton, ni jam atingus preskaŭ 70% de la tuto.

Tamen ne ĉiuj Junaj Amikoj estas ne-esperantistoj. En 2019 la komitato decidis, ke ĉiuj individuaj membroj de TEJO, kiuj ne renovigas sian membrecon pro nepago de la kotizo, aŭtomate iĝos Junaj Amikoj. En 2021, TEJO raportis ke ĝi havas 2 800 junajn amikojn, el kiuj 1 700 estis eks-membroj.

Al Libera Folio Iglesias diras ke nun estas 883 junaj amikoj kiuj aliĝis per Esperanto.net. La aliajn li baldaŭ kalkulos.

Michal Matúšov
Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0

Kvankam estas centoj da Junaj Amikoj, estos nur unu komitatano C por reprezenti ilin. Laŭ Iglesias la kialo estas, ke Junaj Amikoj ne estas pagantaj membroj;

– Estas vaste akceptata kutimo en neprofitcelaj societoj, ke homoj kiuj pagas pli malaltan aŭ nenian kotizon havu aliron al malpli da rajtoj en la organizo ol plenaj anoj. Ni kompreneble emas ke junaj amikoj iĝu individuaj membroj kaj pasie enplektiĝu al la junulara movado.

Kiam Libera Folio demandis kial la unua elekto okazas nur nun, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), la Ĝenerala Sekretario de TEJO, respondis ke tiu estas demando por pluraj antaŭaj ĝeneralaj sekretarioj kaj estraroj kaj li ne povas respondi por ili.

Iglesias diris ke li prenas “plenan respondecon” por la manko de voĉdonado ekde septembro 2022, kiam li eniris la estraron kun respondeco por la junaj amikoj.

Povas esti problemo allogi kandidatojn por la posteno de komitatano C, ĉar eĉ por la posteno de komitatano B, kiu reprezentas efektivajn individuajn membrojn de TEJO, malmultas kandidatoj. En la ĵusa elekto en majo estis 8 liberaj lokoj, sed aperis nur 3 kandidatoj, kiuj ĉiuj estis elektitaj. Pasintjare estis nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO.

Robert Nielsen

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Osmo Buller
Osmo Buller
2024-06-12 19:52

Kia frenezaĵo!

Lee Miller
Lee Miller
2024-06-15 22:01
Respondo al  Osmo Buller

Mi ne vidas problemon. Oni simple plene transiru al la angla, kaj TEJO fariĝu “Tutmonda English Justiga Organizo.” Aŭ “Total English Justification Organization.”