UEA rekomendas: ”Lernantoj bone lernu”

Dek monatojn post la Universala Kongreso en Torino, en la retejo de UEA aperis rekomendoj de la komitataj forumoj. Tie eblas ekscii, ke al UEA mankas konstanta informpolitiko, sed nun salajrata komunikisto supozeble antaŭenigos la agadon. Lernantoj bone lernu, ĉu kun instruisto aŭ ne, rekomendas la forumo pri instruado.

La tuta komitata forumo pri informado estas spektebla en Youtube.

Dum la Universala Kongreso en Torino en julio-aŭgusto 2023 kunvenis kvar komitataj forumoj pri specifaj temoj: rilatoj kun la ekstera mondo, instruado, informado kaj kunlaborado. Dum la pli ol dek monatoj, kiuj pasis de tiam, ne multo rezultis el tiuj diskutoj, sed nun fine la rekomendoj de la forumoj estis kolektitaj en dokumento, kiu aperis en la retejo de UEA.

La unua forumo, pri rilatoj kun la ekstera mondo, rekomendas ke la esperantistoj ne enfermiĝu kaj parolu al si mem, se ili volas ke la uzado de la lingvo kresku. La forumo krome konkludis, ke UEA bezonas gvidlibron kaj ĝisdatigitan retejon ”por rebati argumentojn”. Renovigo de la retejo ja estas inter la asertataj prioritatoj de UEA jam de pli ol dek jaroj, sed ĝis nun ne okazis, do dubindas, ĉu la rekomendo de la komitata forumo ion ŝanĝos.

La aliaj rekomendoj de tiu forumo estas iom pli neatenditaj. Interalie la forumo asertas, ke necesas alianciĝi kun minoritatoj, ĉar 94 procentoj el la mondo apartenas al minoritatoj. Tamen ne klaras, pri kiaj minoritatoj temas, kaj kiel eblus alianciĝi kun ili.

La forumanoj krome rekomendas multlingvigon de esperantistaj aranĝoj ”por montri nin konsciaj pri tio”. Kio estas ”tio” ne klaras, sed estas iom surprize proponi, ke esperantistaj aranĝoj ne estu esperantlingvaj.

La dua forumo, pri instruado, konstatas, ke necesas ”trejni kaj la lernantojn kaj la instruistojn, do ni planu kiel faru kaj preparu gvidilojn”. La fina konkludo de la rekomendoj estas: ”Lernantoj bone lernu, ĉu kun instruisto aŭ ne”. Sendube saĝa konsilo.

Dum la forumo pri informado prezidanto Duncan Charters prezentis Lu Wunsch-Rolshoven, kiu laŭ la dokumento estas nova, partatempa dungito de UEA pri informado. Dum la diskuto la forumanoj konstatis multajn mankojn en la informado de UEA.

Laŭ la dokumento mankas al UEA konstanta informpolitiko. Same laŭ la dokumento mankas respondeculo pri kunordigado de informado. UEA tamen ja havas estraranon pri informado, do eblas miri, kial li ne estas respondeculo pri kunordigado.

Aldone laŭ la dokumento mankas regula informado al amaskomunikiloj, mankas utiligo de jam haveblaj komunikiloj kaj same mankas trejnado pri tio, kiel entute rilati al amaskomunikiloj.

La celo de la informpolitiko de UEA laŭ la dokumento, eble ne tute surprize, estu pligrandigi la procentaĵon de la loĝantaro, kiu parolas Esperanton.

”Ni restu malkontentaj kaj malsataj pri sukcesoj, sed ne estu pesimismaj. Esperanto bone progresas kaj havas bonan perspektivon plu progresi”, tekstas en la dokumento.

Por rebati asertojn pri fina venko de la angla la komitata forumo proponas uzi denaskulojn:

”Inter 1950 kaj 2020 la procentaĵo de denaskaj parolantoj de la angla en la monda loĝantaro malaltiĝis al duono (proksimume 5 % nun, ne plu 10 % kiel en 1950). Dume la procentaĵo de Esperanto-denaskuloj en la monda loĝantaro kreskis.”

Tamen ne klaras, kiel eblas scii, ke kreskis la kvanto de denaskaj esperantistoj. En la 1960-aj jaroj UEA havis apartan komisiiton, kiu redaktis liston de denaskuloj por la Jarlibro. Ĝis Jarlibro 1969 aperis 120 nomoj, sed poste la registrado ĉesis. Ajnaokaze la denaskaj anglalingvanoj supozeble plu restas pli multaj ol la denaskaj esperantistoj.

”Lu Wunsch-Rolshoven okupiĝos profesie pri komunikado, salajrate por antaŭenigi la agadon”, la dokumento konkludas.

La kvara komitata forumo, kun la temo ”kunlaborado”, laŭ la dokumento konstatis, ke konfliktoj en la Esperanto-komunumo multas, kaj kaŭzas perdon de membroj en lokaj kaj naciaj asocioj, ĉar multaj esperantistoj ne plu toleras la konfliktojn.

Tamen mankas konkretaj indikoj pri la speco de konfliktoj, kie ili okazas kaj kiel eblus ilin eviti. ”Ni devas helpi al aliaj kiuj nekonscie aŭ subkonscie estas en konfliktoj”, la dokumento proponas. Kiel ĝeneralan rekomendon ĝi konkludas: ”UEA estu pli bone organizita, kaj helpu al aliaj pli bone organiziĝi, por atingi niajn celojn.”

Ankaŭ pri tio apenaŭ iu malsamopinios, sed ne klaras, kiaj konkretaj paŝoj necesus. Ajnaokaze, laŭ la rekomendoj de la unua forumo necesas montri al la ekstera mondo, ke ”esperantistoj estas fakuloj pri internaciaj rilatoj”.

La sama forumo pri rilatoj kun la ekstera mondo iom enigme aldonas: ”Povas esti ke ni ne trovas akceptemon de artikolo, sed ni petu helpon de aliaj.” Ne klaras pri kia artikolo povas temi, sed ĝenerale helpo de aliaj sendube ne malutilus.

Alia dokumento lastatempe aperinta en la retejo de UEA estas raporto de la elekta komisiono. Laŭ ĝi, ial ne estas facile trovi kandidatojn por la sekva estraro de UEA, kiu estos elektita post unu jaro:

”Dum la lastaj monatoj, la Elekta Komisiono parolis kun aŭ skribis al diversaj membroj por sondi iliajn interesojn prezenti sian kandidatecon por la estraro de UEA elektota en somero 2025. El la dekoj de sonditoj, nur unu eble du montris intereson pri la afero.”

Tamen restas unu jaro, do supozeble aperos pliaj kandidatoj.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tjeri
Tjeri
2024-06-24 5:29

Mi eĉ dirus pli: bonaj lernantoj lernu.

Jens Stengaard Larsen
2024-06-24 10:22

[…] necesas montri al la ekstera mondo, ke ”esperantistoj estas fakuloj pri internaciaj rilatoj”.

Ni estas ne tiom fakuloj kiom amatoraj praktikantoj. Ni estas la objekto de fakuloj pri internaciaj rilatoj, ne la subjekto. En sociaj sciencoj, tamen, la objekto kaj la subjekto povas esti la samaj personoj, kaj tio siavice certe povas esti praktika avantaĝo.

Esperanto estas la internacia lingvo. Tial la mondo rajte atendas ke la fakuloj inter ni okupiĝu pri la rilato inter nacieco kaj lingvo kaj povu diri ion interesan pri tio. La problemo estas ke Esperanto devas esti facila, kaj nacieco kaj lingvistiko estas ekstreme malfacilaj temoj. La lingvistiko estas scienco kiu kondutas pli simile al aro da sektoj ol kiel scienco, kaj la ideo ke eblas esti nacie neŭtrala estas tiel nepensebla ke ĉiuj, ankaŭ la Esperantistoj, preferas simple ignori ĝin.

Jen nia situacio. Ĉiuj kredas ke ni ofertas evidentan solvon de facile komprenebla komunikproblemo, sed unue lingvo antaŭ ĉio estas resurso, ne problemo, due ĝi estas antaŭ ĉio esprimilo, ne komunikilo. Ni pli-malpli sukcesis sekvi la modernan pensmanieron laŭ kiu oni ne rajtas diskrimini inter rasoj, sed aliflanke homoj mem povas dividiĝi en naciojn laŭplaĉe. Sed se la lingvo estas problema komunikilo, tiu moderna penso ne havas sencon. La Esperantistoj ĝenerale (des pli multe ju pli aĝaj) ĝenerale insistas trakti la lingvon nur kiel probleman komunikilon, kaj sekve ignoras la modernan pensadon. La ignorado estas reciproka.

Laste redaktita 4 tagojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Lee Miller
Lee Miller
2024-06-24 21:00

UEA estu pli bone organizita, kaj helpu al aliaj pli bone organiziĝi, por atingi niajn celojn” . . .

Post legado de ĉi tiu artikolo, al mi ne estas klare ĉu UEA eĉ havas “celojn”.

Lee

Jens Stengaard Larsen
2024-06-28 6:19

Aperis en la Ondo de Esperanto artikolo de Renato Corsetti pri ĉi tiu temo. Tipe por li, li tie atakas la anglan lingvon uzante la Ŝekspiran figuron de Hamleto, famigitan ĝuste per la disvastiĝo de la angla lingvo. Same tipe, li troigas asertante ke la Franca lingvo “nun riskas malaperi favore al la angla”. Certe la relativa pozicio de la franca kiel imperia lingvo ŝrumpis konsiderinde, sed kiel nacia lingvo ĝi fartas pli bone ol iam ajn. Oni povas imagi ke la Franca iam suferos sorton similan al la okcitana aŭ la bretona, sed tio kelkajn generaciojn nepre restos en la regno de fantazioj. Simile la monda organizo de Esperantistoj estas mizera, sed la lingvo mem vidas ĉiam pli da aplikado kaj simpatio. Do eble plej bone estus simple ignori la artikolon de Corsetti, tamen Hamleto estas dano kiel mi mem, kaj tio konvinkis min skizi (ankoraŭfoje) kio laŭ mi estas la radiko de la organiza krizo de la Esperanto-movado.

Se la homa lingvo esence estas komunikilo, tiam la multlingveco ne nur estas problemo, ĝi ne havas ekzistorajton en la moderna mondo. Tiam nur unu lingvo havas ekzistorajton, kaj ne gravas ĉu ĝi estas facile lernebla, ĉar en la longa daŭro ĝi devas fariĝi ĉies unua kaj sola lingvo. Ne gravas kies ĝi estas nun, morgaŭ ĝi estos ĉies. La unuigota homaro havas la rajton de unulingveco, kaj tiucele la plej elektinda universala lingvo estas tiu kun la plej forta pozicio jam en la nuna mondo. Tio estas la leĝo de la merkato, kaj se ĝi koincidas ĉi-punkte kun la leĝo de la ĝangalo, do tiel estu. La aplikado de tiu leĝo jam mortigadas la dialektojn de multaj naciaj lingvoj (kvankam kun tre miksitaj rezultoj; komparu Norvegion kaj Danion). Restas nur apliki ĝin internaci-nivele.

Jens Stengaard Larsen
2024-06-28 6:20

Ĉu ne nun estas absolute klare ke se ni prezentas Esperanton kiel solvon de komunika problemo, tio estas nur propagando por la angla kiel universala lingvo? Se oni firme kredas ke la lingvo estas esence komunikilo kaj rifuzas konsideri alternativojn, tiam oni kompreneble devas antaŭvidi la malaperon de Esperanto, ĉar tiam oni devas esperi la malaperon de ĉiuj lingvoj krom unu, la plej forta. Se la lingvo estas komunikilo, tiam la malapero de lingvoj (kaj, sekve, de naciaj diferencoj) estas progreso: forlasi sian nacian lingvon estas forlasi sovaĝecon. Tiu ideo ankaŭ havas la avantaĝon ke ĝi estas neŭtrala inter milito kaj paco. Ju pli forta, sed fine ne sukcesa, estos la rezisto al la universala angla, des pli legitima estos ĝia fina venko. La ideo de lingvo kiel komunikilo estas pravigo de lingva imperiismo ĝenerale, ne nur de la angla. Ni ne bezonas multpolusan mondon, se la polusoj luktos pri la superrego tiel kiel ili faris pasintece.

Ne sufiĉas aperi antaŭ la mondo kun nova lingvo, necesas aperi kun tute nova ideo pri lingvo entute. La homa lingvo ne estas problema komunikilo, sed senfine riĉa esprimilo, kaj unu lingvo ne sufiĉas al moderna homo por esprimi sin. La rajto de ĉiu homo ne estas devigi siajn infanojn transdoni sian gepatran lingvon al la genepoj, sed vidi sian hejman lingvon respektata en la pli vasta socio kaj havi la okazon ekkoni kaj uzadi ankaŭ aliajn. Ni ne batalu kontraŭ la angla, sed laboru por plifaciligi al denaskaj anglalingvuloj ekkoni kaj uzadi aliajn lingvojn. Male, ni batalu kontraŭ la komunikismo, ĉar en la anglalingvaj landoj ĝi estas la argumento por ne plifaciligi la aliron al fremdaj lingvoj. Esperanto ne povas prosperi sub komunikismo, male ĝi estas nemalhavebla parto de la nova monda lingva ordo organizota laŭ esprimismaj principoj. Imperiismo, ankaŭ lingva imperiismo, ne estas daŭripova.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-06-28 15:27

Se la homa lingvo esence estas komunikilo, tiam la multlingveco ne nur estas problemo, ĝi ne havas ekzistorajton en la moderna mondo. Tiam nur unu lingvo havas ekzistorajton,

Tute senlogika aserto. Kio malebligas, ke ĉiu parolu du lingvojn — sian denaskan kaj internacian, kiel tio estis en la origina intenco de Zamenhof?