Malmultas kandidatoj por la estraro de TEJO

Pastintjare, la elekta komisiono avertis pri krizo pro manko de kandidatoj por la estraro de TEJO, kiam estis nur ses kandidatoj. Ĉi-jare estas nur kvin kandidatoj por kvin postenoj. Tio estas drasta malkresko kompare kun antaŭ nur du jaroj, kiam estis naŭ homoj en la estraro.

Estraro de tejo 2024
Proponata konsisto de la sekva estraro de TEJO: Michal Matúšov, Adam Żyłka, Shneur Agronin, Igor Almeida kaj Lucía Montserrat Fernández Barrera.

Ĉi-jare tute mankis spontaneaj kandidatiĝoj – la Elekta Komisiono devis mem kontakti ĉiujn kandidaton kaj peti ilin kandidatiĝi. La komisiono en sia raporto atentigas, ke estas manko de kandidatoj ne nur por la estraro, sed ankaŭ por la komisionoj de TEJO.

Malgraŭ la manko de elekto, la komisiono raportas ke ĉiu kandidato havas ĝian ”plenan rekomendon”. La kvin kandidatoj estas:

Prezidanto: Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), 34, el Slovakio kaj la nuna Ĝenerala Sekretario. Li estis prezidanto de Slovakia Esperanta Junularo, vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, kunfondinto de Esperanto kaj Libera Scio, komitatano A de UEA kaj TEJO.

Vicprezidanto: Lucía Montserrat Fernández Barrera, 21, el Katalunio. Ŝi estas estrarano de la Kataluna Esperanto-Junularo kaj komitatano A de TEJO.

Ĝenerala Sekretario: Igor (Ikvero) Almeida, 24, el Brazilo, kaj nuna estrarano por kongresoj. Li estis estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj komitatano B de TEJO.

Kasisto: Shneur (Ŝneoro) Agronin, 21, el Usono. Li estas estrarano de EsperantoUSA kaj reprezentis UEA ĉe la sidejo de la UN en Novjorko. Li ricevis subtenleteron de Humphrey Tonkin pro tiu laboro.

Senofica estrarano: Adam Żyłka, 23 el Pollando. Li estas prezidanto de Pola Esperanto-Junularo kaj fondinto de Filozofa Esperanta Klubo.

Estas kvar viroj sed nur unu virino inter la kandidatoj. Tri kandidatoj estas el Eŭropo, unu el Nord-Ameriko kaj unu el Sud-Ameriko, sed neniu el Afriko aŭ Azio. La juneco de la kandidatoj estas rimarkinda: kvar el kvin estas sub la aĝo de 24.

El la ses estraranoj elektitaj dum IJK 2023, nur unu (Matúšov) rekandidatas ĉi-jare. Almeida estis elektita kiel estrarano en januaro por anstataŭi alian estraranon. La Elekta Komisiono komentis pri la manko de rekandidatiĝoj:

Certe rimarkeblas tendenco, laŭ kiu pasintaj estraranoj ne sentas sin motivitaj por rekandidatiĝi – tio daŭras jam de kelkaj jaroj. Laŭ la interparoloj, kiujn ni havis, tio ŝajnas rezulto de tre granda laborkvanto kaj tre malgranda publika rekono de tiu laboro. Efektive, eĉ por la Komitato ne ĉiam estas klare, ke krom horoj da kunsidoj kaj preparoj por eventoj, la estraranoj ofte pasigas sian tempon por prizorgi formalaĵojn, kies manko povus havi tre malbonajn efikojn, sed kies ekzisto estas apenaŭ konata al la membraro.

Responde al la raporto de la Elekta Komisiono, kvar el kvin TEJO-oficistoj skribis malferman leteron en la TEJO-babilejo de Telegramo, por diri ke kvin estraranoj estas ne sufiĉaj. Ili alvokis aktivulojn kiuj ne kandidatiĝis, ŝanĝi sian decidon kaj kandidatiĝu:

TEJO atingis agi plie kaj pli vaste, kaj ni fieras pri tio, sed dum ĉi tiu tempo ni vidis kiel valoraj aktivuloj bruliĝis kiam multaj estraranoj ne aktivis. Tio kaŭzis ke la kvanto de respondecoj kaj manko de gvido grandiĝis je la flanko de la laboristoj de TEJO.

En intervjuo de Libera Folio, Michal Matúšov rakontas ke li decidis kandidati por la prezidanteco, ĉar ”mi konsideras tion mia nuntempe plej granda oportuno por signife helpi al progresigo de Esperanto”. Li esperas ke TEJO en 2025 povos havi iom pli ol kvin plentempajn oficistojn kaj volas daŭrigi ”amuzajn, engaĝajn kaj plikapabligajn projektojn subvenciatajn de ekster-esperantujaj fontoj”.

La elekto de la nova estraro okazos dum reta komitatkunveno je la 27a de julio. Dume mankas kandidatoj por aliaj postenoj de TEJO.

La individuaj membroj de TEJO rajtis elekti 9 komitatanojn B ĉi-jare, sed venis nur tri kandidatiĝoj.

En aŭgusto okazos la unua elekto de komitatano C por reprezenti la Junajn Amikojn de Esperanto, post ok jaroj da prokrasto. Malgraŭ ke estas almenaŭ 883 junaj amikoj, aperis nur unu kandidato. La voĉdono jam komenciĝis, sed la balotilo kaj informo pri la voĉdono estis sendita nur en Esperanto, lingvo kiun la plejparto de la junaj amikoj supozeble ne komprenas.

Robert Nielsen

 

Pli pri la temo:

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn