Charters monologis pri la strategio de UEA

La Centra Oficejo laboris bone siatempe, sed ne plu estas bezonata, ĉar eblas dungi homojn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum sia prelego pri la strategia direkto de UEA dum la UK en Aruŝo. Diskuto ne okazis kaj malmultaj kongresanoj interesiĝis pri la prelego.

Prezidanto Charters parolis pri la temo ”Kien iru UEA?”

La lunda posttagmeza kunsido, kiu portas en la kongresa libro la titolon ”Vizio kaj strategio: Kien iru UEA?” estis laŭ la prezidanto de UEA, Duncan Charters, la plej ĉefa UEA-kunsido de la kongreso en la ĉi-jara UK.

– Nur ĉi tie eblas informiĝi pri tio, kion UEA atingis kaj kion ĝi faros en estonto, li diris.

Se oni atendis diskuton, oni seniluziiĝis, ĉar temis pri longa prelego, preskaŭ unuhora, de la prezidanto mem. La nuna prezidanto nun eble pli klare ol antaŭe difinis sian politikan programon rilate al UEA kaj ĝia estonteco.

Tamen komence partoprenis nur proksimume 25 kongresanoj, el kiuj triono estis afrikanoj. Tio iom ĝenis la prezidanton, kaj li bedaŭris, ke ”ni ne havas tiun strukturon en niaj kongresoj, kiu ebligus ke ĉiuj partoprenu en gravaj eventoj”.

Evidente indas demandi kiom da kongresanoj interesiĝas pri UEA kaj ĝia estonteco. Krome lunde okazis multaj ekskursoj, kie parto el la kongresanoj estis. Poste venis kelkaj kongresanoj pliaj, kaj la nombro en la fino superis 50. Ne malbona rezulto en lunda posttagmezo. Foje en pli grandaj kongresoj similaj aranĝoj kolektis malpli da partoprenantoj por gravaj eventoj.

Duncan Charters jam duan fojon en la kongreso referencis al sia unua lernejestro, kiu iam diris, ke la mondo bezonas internacian lingvon, kaj ke ĝi jam ekzistas, sed bedaŭrinde la esperantistoj faras nenion por antaŭenigi la ideon ĝis realiĝo. Krome li referencis al Ivo Lapenna, kiu diris, ke ekzistas neniu argumento kontraŭ Esperanto, kiun bone preparita, klera individuo ne povus refuti.

Tiuj du elir-punktoj formis la bazon por la prelego de Charters. Por li Esperanto estas evidente io, kion ni povas proponi al nia hodiaŭa mondo: interkulturan kompetenton, pliampleksigon de personaj kontaktoj inter diverslandanoj kaj edukadon al internacia kompreniĝo. Parte temas pri celoj, kiuj jam estis difinitaj okaze de la 100-jariĝo de Esperanto, parte temas pri novaj aldonoj al ili.

Charters menciis pri lingvo-instrua eksperimento de la rusa lingvo en Usono dum la malvarma milito. Tiu eksperimento malsukcesis, ĉar la rusan instruis en lernejoj plejparte ĵus-finintaj studentoj de la rusa aŭ rusdevenaj enmigrintoj, kiuj havis malmultan aŭ nenian sperton pri instruado al lernejanoj. Laŭ Charters tiu eksperimento detruis la renomon de lingvoinstruado por 20 jaroj en tiu urbo, kie la eksperimento okazis.

Charters sugestas, ke lernejaj instruistoj povus lerni Esperanton sufiĉe rapide por ĝin instrui, kaj tiel Esperanto povus esti uzata por edukado por interkomprenemo: nur Esperanto povas doni egalbazan aliron al ĉiuj kulturoj. Laŭ Charters argumentoj por uzo de Esperanto validas, sed ni devus lerni prezenti tiujn argumentojn konvinke.

Charters volas organizi esperantistojn por senlace ellabori akcepteblajn planojn kaj laboradi laŭ ili. Necesas prepari esperantistojn ”por kunlabori cele al akceptigo de la lingvo en formo, kiu produktas signifajn rezultojn”.

La prezidanto de UEA emfazis, ke esperantistoj deziras interkompreniĝi, ĉar ili decidis lerni Esperanton. Tamen restas demandoj pri tio, kion esperantistoj praktike faras por pli ofte rilati al homoj malsamaj laŭ etno, aĝo, genro ktp. kaj ĉu legmaterialoj kaj konversaciaj partneroj estas elektitaj laŭ jamaj konvinkoj aŭ por elserĉi aliajn perspektivojn.

Laŭ Charters ĉiu esperantisto vivu nian ideologion, per akcepto de samideanoj, kiuj havas ideojn tre malsamajn al la niaj kaj per senkonflikta traktado de aliaj kunlaborantoj.

Se ni deziras komprenemon inter popoloj, tio devas komenciĝi per ni mem, unue rilate al aliaj esperantistoj kaj poste rilate al neesperantistoj.

Laŭ Charters nuntempa defio estas sento de nesekureco kiun kaŭzas la rapida ŝanĝiĝemo de homaj cirkonstancoj, la necerteco  pri la prognozoj de multaj evoluoj, la ambigueco, kiun kaŭzas la manko de klaro pri problemoj por gravaj decidoj, kaj la komplekseco kiun kaŭzas interago de multaj elementoj kaj neantaŭvideblaj sekvoj.

Charters rakontis, ke UEA dungis fakulon pri informado por ke ni sisteme lernu komuniki al ekstera mondo: necesus laŭ li altigi la kvanton de tiuj kiuj entute scias pri Esperanto (laŭ takso de Charters temas pri unu-du procentoj de la monda loĝantaro).

Laŭ Charters ni multon jam atingis, sed necesas daŭre plifortigi niajn rilatojn kun la ekstera mondo. Por Charters tio okazu ”per servoj kiujn ni povas proponi al aliaj organizaĵoj, ekzemple organizadon de konferencoj kaj seminarioj, tradukajn servojn, trejnadon pri ekzemple, eventuale ĉefe, interkultura kompetento”.

UEA laŭ li devus servi al UN kaj Unesko por kunorganizi simpoziojn pri multlingveco. Tio jam okazis kelkfoje. Por Unesko UEA servas eldonante la Unesko-Kurieron en Esperanto kaj per aperigo de dulingva (en Esperanto kaj la ĉina) historio de Unesko okaze de 70-jariĝo de la organizo.

La sekva unopa agado estas planita por venonta jaro, kiam okazos ĝenerala asembleo de Unesko en Samarkando. Tie la celo estas akcepto de ”Tago de Esperanto” en la kalendaro de Unesko.

En la kampo de instruado okazis eksperimenta instruado de Esperanto en italaj lernejoj. Tamen pluraj pli fruaj projektoj, ekzemple la brita Springboard to Languages, ne donis rezultojn konvinkajn por eksteruloj.

Laŭ Charters tio okazas eventuale pro la nekompetento de eksteraj esploristoj pri Esperanto. Nur antaŭ kelkaj jaroj la hispana sociologo Roberto Garvía deklaris, ke li fine povas verki pri la Esperanta movado senhonte, ĉar konataj esploristoj preparis la vojon per tre seriozaj studoj pri Esperanto.

Okazis sukceso ankaŭ inter poliglotoj, kiuj ofte havis negativan sintenon al Esperanto. Sed nun esperantistoj helpas organizi la poliglotajn konferencojn, kaj la sinteno komencas ŝanĝiĝi.

Charters kredas je esperiga estonteco. La Centra Oficejo tamen ne havas rolon en tiu estonteco, ĉar laŭ Charters tio postulas rimedojn, kiujn eblas uzi alimaniere. Ne plu necesas oficejo en Roterdamo, dum UEA povas dungi kiun ajn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto.

La prizorgado de historio kaj arkivoj estas kunlabore donitaj al ŝtataj instancoj. La pola nacia biblioteko prizorgas la bibliotekon Hector Hodler kaj la aŭstria nacia biblioteko prizorgas la arkivon de UEA. UEA ne plu havas deficitojn, sed povas fokusiĝi al “nia vera laboro, informi, instrui kaj utiligi Esperanton por ĝin plivastigi”. La Centra Oficejo laŭ li laboris siatempe bone, sed ne plu estas bezonata en nuna mondo.

Laŭ Charters la membroj de UEA estas grandparte kontentaj pri la servoj. La revuo Esperanto estas “akurata, informriĉa, alloga kaj lingve kvalita kaj informas pri la progresoj de Esperanto”. Eventa Servo havigas kalendaron kun ĉiuj gravaj eventoj en la Esperanto-mondo, kaj la Universalaj Kongresoj daŭre prosperas, kun aldonaj avantaĝoj de hibrideco kaj ĉiujara Virtuala Kongreso.

Krome, inter la atingoj estas ke plej multaj lingvolernaj retejoj inkluzivas aŭ mencias Esperanton. Entrepreno kiel Utalk pretas kunlabori kun ni kaj ofertis senpagan aliron al Esperanto kaj la svahila kaj 50% rabaton por aliaj lingvoj, tamen nur 35 esperantistoj ekuzis tiun oferton.

Charters laŭdis ankaŭ la kunlaboron kun la firmao Kosmo Strategio, kiu en la lastaj kelkaj jaroj aranĝis pri subvencioj de milionoj da eŭroj, dank’al kiuj UEA povis dungi pli da laborantoj por subteni la administradon kaj havi novajn iniciatojn ekzemple pri informado.

– Se mi kredus la kritikojn mi havus tute alian vidpunkton pri la situacio, li emfazis fine.

Jukka Pietiläinen

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-08-06 9:36

Duncan Charters jam duan fojon en la kongreso referencis al sia unua lernejestro, kiu iam diris, ke la mondo bezonas internacian lingvon, kaj ke ĝi jam ekzistas, sed bedaŭrinde la esperantistoj faras nenion por antaŭenigi la ideon ĝis realiĝo. Krome li referencis al Ivo Lapenna, kiu diris, ke ekzistas neniu argumento kontraŭ Esperanto, kiun bone preparita, klera individuo ne povus refuti.” – Se la artikolo ĝuste prezentas la argumenton de Charters, mi ŝatus iom protesti kontraŭ ĉi tia simplisma egaligo de Esperanto kiel lingvo kun la ĉefaj ideoj de la Esperanto-movado. Lingvo estas lingvo, ne ideo, kaj ĝi ne povas havi celon (nur tiusence kiel gripa viruso havas celon: kopiiĝi). La Esperanto-movado ja povas havi celojn kaj ideojn. Oni povas havi argumentojn por kaj kontraŭ la celoj de iu movado, sed ne por kaj kontraŭ iu lingvo; “mi kontraŭas la finnan lingvon” ne havas sencon. Jam en la Bulonja Deklaracio (1905) oni distingis inter “esperantismo” kiel ideo kaj movado kaj “esperantisto” – por esti esperantisto sufiĉas scii kaj uzi la lingvon, sed oni ne bezonas aktivi idee por esti esperantisto nek subteni la celojn de la movado.

Jens Stengaard Larsen
2024-08-06 13:52
Respondo al  Jouko Lindstedt

Nu, se oni volas rigardi la aferon strikte naturscience, tiam tute ne ekzistas malsamaj lingvoj, sed nur dialektoj de la homa lingvo. Oni povas esti por kaj kontraŭ la ekzistorajto de ĉiu ajn lingvo/homdialekto, ĝenerale aŭ sur iuj el iliaj uzkampoj, same kiel oni povas disputi pri la ekzistorajto de suverenaj Ukrainio, Palestino aŭ Skotlando. Ĉiu lingvo havas internan ideon kiu vivas kaj ŝanĝiĝas kun la parolantaro ‒ foje tiel draste ŝanĝiĝas ke la lingvo mortas, kunfandiĝas kun alia, aŭ dividiĝas. Ĝia vivo multe similas al tiu de amebo tiurilate.

La ĉefa rolo de la ekstera ideo estas protekti la internan. Ne ĉiuj lingvoj havas eksteran ideon, sed povas akiri ĝin. Ekzemple ne estis pli frue ol la 1950aj jaroj ke ĝeneraliĝis inter la Sameoj en Norvegio la ideo ke Sameaj fiŝkaptistoj kaj boacobredistoj povas havi ion komunan kio distingas ilin de la ĝenerala Norvegia loĝantaro. La Norvega lingvohistorio entute estas sufiĉe riĉa je ekzemploj de veraj peripetioj en la evoluo de la interna ideo de lingvo.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-08-06 13:59

Jes, oni povas esti por aŭ kontraŭ lingvaj rajtoj, en ekstrema kazo eĉ por aŭ kontraŭ la ekzistorajto de iu lingvo. Sed kiam Lapenna diris, ke “ekzistas neniu argumento kontraŭ Esperanto, kiun bone preparita, klera individuo ne povus refuti”, li parolis ne pri Esperanto kiel lingvo, sed pri la esperantisma ideo.

Jens Stengaard Larsen
2024-08-06 16:59
Respondo al  Jouko Lindstedt

Lapenna faris multe por pliklarigi kio estas la Esperantisma ideo, laŭ mi pli ol iu alia, sed la aserto “ekzistas neniu argumento kontraŭ Esperanto, kiun bone preparita, klera individuo ne povus refuti” estas eĉ ne malĝusta. Tiel certe povis ŝajni liatempe, sed individuo klerigita laŭ nuntempaj normoj scias ke la pozicio de Esperanto en la mondo estas multe pli forta ol la pozicio de la lingvistiko. Esperanto pli utilas por apogi tiun aŭ alian lingvistikan pozicion, ol la lingvistiko utilas por subteni la prestiĝon de Esperanto. Do, en la aktuala situacio batali fanatike por Esperanto havas pli da senco ol labori science por ĝi. Tiu situacio estas ŝanĝenda, sed estas la lingvistoj kiuj devas ŝanĝiĝi, t.e. unuiĝi, ne la Esperantistoj.

Lee Miller
Lee Miller
2024-08-06 11:32

Mi havas kvar reagojn:

1) “Devus” estas tre utila vorto. “Iu devus fari ion”. Tio estas preskaŭ devizo en Esperantujo.

2) Kiel oni scias, ke la plejmulto de UEA-membroj estas kontentaj pri la “servoj” de la Asocio?

3) Kio okazos, kiam la ŝtataj buĝetoj en Aŭstrujo, Pollando, ks ne plu havos lokon por esperantaĵoj? Mi vere maltrankviliĝas pri la rezigno de la ideo, ke ni prizorgos niajn proprajn aferojn kaj materialojn.

4) Estas bele, rememori lernejestron kaj malsukcesan instru-provon de antaŭ jardekoj. Sed ni ne vivas en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj . . . oni almenaŭ tuŝu la realon de 2024 (baldaŭ 2025). La nuligo de la Centra Oficejo eble estas parto de la moderna realo.

Lee

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-08-06 14:09
Respondo al  Lee Miller

3) Jam de jardekoj la Esperanto-Muzeo en VIeno proponas profesie aranĝitan kaj serĉeblan materialon multe pli efike ol iu ajn movada organizaĵo povus proponi. Kaj rilate la Bibliotekon Hodler en la CO, mi komprenis, ke ĝi ne havis bonan katalogon, do ĝi estis nur librokolekto (en si mem impresa), ne biblioteko uzebla science. Kiam la movado havas tro malmulte da rimedoj, la eksterigo de ĉi tia arkivigo estas bona maniero liberigi rimedojn por alia uzo. Pollando tamen havas iom specialan rilaton al Esperanto, kaj en Vieno oni certe konscias pri la tutmonda unikeco de la tiea muzeo.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2024-08-06 23:08
Respondo al  Lee Miller

2) Kiel oni scias, ke la plejmulto de UEA-membroj estas kontentaj pri la “servoj” de la Asocio?

Ĉarters uzis la malprecizan vorton «grandparte», tio ne nepre estas la plejmulto

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-08-06 14:20

Hm, mi trovis (ne sen surprizo), ke la ĝeneralaj tezoj de sinjoro Chartes plaĉas al mi. Almenaŭ, ili aspektas kiel alvoko al konkreta laboro. Ni vidos, certe, kion tio povos doni praktike, sed almenaŭ estas agrable, ke la prezidanto de UEA notas, ke gravas ne nur agado mem, sed ankaŭ ĝia rezulto.

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-08-06 16:23

Charters: “La revuo Esperanto estas ‘akurata, informriĉa, alloga kaj lingve kvalita kaj informas pri la progresoj de Esperanto’.”

Mi malkonsentis pri tiu aserto en mia artikolo en Libera Folio:

https://www.liberafolio.org/2023/11/28/la-revuo-sen-redakto/

Libera Folio certe volonte publikigus analizon, kiu same detale kaj konkrete montrus, ke tamen pravas Charters kaj malpravas mi.

Jens Stengaard Larsen
2024-08-06 17:07
Respondo al  Osmo Buller

La revuo estas kredeble la plej lama parto de la nuna UEA. Kontraste, la rilatoj al la UN-sistemo impresas pli brilaj ol iam. Ŝajnas kvazaŭ la membraro estas pli-malpli balasto.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-08-06 17:51

Mi dirus, ke la libroservo estas egale lama. Multaj gravaj libroj lastatempe eldonitaj ne estis akceptitaj tien, do ankaŭ la rubriko “Laste aperis” en la revuo ne plu havas statistikan valoron kaj ĝisdata listo de aĉeteblaj Esperantaj libroj estas nenie havebla. – Aliflanke, la kontosistemo ŝajnas funkcii akurate kaj estas ofte utila.

Francisco Javier Moleón
2024-08-08 17:23
Respondo al  Osmo Buller

Mi foje demandis UEA-membron: “Ĉu vi kontentas pri la revuo?”.

Ties respondo: “Jes, certe! Kvankam mi ne legas ĝin”.

Jen mi finas mian pledon, via juĝista moŝto.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Francisco Javier Moleón