Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Sukcesa ĉeesto de esperanto en la nacia tago de Katalunio Klaku.net, la nova libera socia retejo
Agoj pri dokumento

Klaku.net, la nova libera socia retejo

by Ferriol Macip Laste modifita: 2007-06-28 14:33

Cele al disvastigo de esperanto kaj esti mejloŝtono de la esperanta blogaro, skipo de esperantistoj kreis la socian projekton Klaku.net

La aventuro jam ekis, ĉu vi jam tajpis ĝin sur via navigilo? Klaku temas pri socia ret-paĝaro laŭ la nuntempa Reto 2.0, kiu permesas al ĉiuj libere publikigi artikolojn. La uzantoj povas kaj voĉdoni kaj klakumi kies ajn publikigon se ĝi estas konsiderata grava aŭ interesa.

Ĝis nun, la esperanta blogaro ne estis interkontektita rete. Klaku, ekde ĝia komenco, celas esti la deirpunkto el kie la reta engaĝiĝo povas kreski, kaj kune kun Klaku ankaŭ kreskos ĉiuj aliaj projektoj. Klaku helpos la diskonigon de viaj blogoj! Uzu ĝin, ĉar ĝi estas la projekto por teksi esperantan disan reton. En Klaku.net ĉiu rajtas publikigi novaĵojn, artikolojn, ligilojn, videojn, bildojn, komenti, ktp... tute libere kaj senpage.

Tamen, se iu persone atakas aŭ iel minacas aliajn uzantojn pro kiu ajn kialo, oni forviŝas ties konton. Klaku ne estas loko por insulti. En Klaku ĉiu rajtas havi siajn proprajn ŝatojn kaj sentojn, kaj Klaku kapablas montri ke tio ĉi funkcias. Pri kiu ajn dubo aŭ komento, bonvolu skribi al info(ĉe)klaku.net kaj iu respondeculo kontaktos vin.

La skipo de Klaku.net dankos kiun ajn komenton aŭ kontribuon al plibonigo kaj plikvalitigo de la projekto.

Klaku.net

Bela 2.0 projekto

Afiŝita de joan je 2007-06-28 21:51
Klaku helpos la esperantan blogaron sendube! la geuzantoj rimarkos ke esperantaj eventoj estas pli oftaj ol ni imagas... kaj la sociaj paĝaroj povas engrandigi nian movadon. Eklaboru, TEJO-Tutmonde, Monda Kalendaro, farbskatol Libera Folio, Amikumu, Pasporta Servo, E-planedo kaj multaj aliaj ideoj kreskas kaj evoluas tagon post tago.

Pri Klaku, mi devas klarigi ke ĝi funkcias demokratie kaj logike (same ol Meneame, Digg, La Tafanera, kaj tiel plu) sed per aliaj propraj reguloj ke inter ni ĉiuj povas krei.

En Klaku ĉiu uzanto havas propran karmon. Se vi estas simpatia kaj viaj eldonoj plaĉas al la geuzantoj, ili balotos vin kaj via karmo kreskos.
Se vi estas malsimpatia, la geuzantoj malpozitive balotos viajn komentojn kaj via karmo malkreskos. Tute simpla.
Aliflanke, ankaŭ la novaĵoj havos propran karmon: la karmon de la geuzantoj kiuj klakis ĝin, do se unu novaĵo havas bonan karmon la novaĵo aperos en la publika sekcio. Se ne, ĝi atendos en la ĵusa sekcio.

Pro tio, estos admirinde partopreni en projekto ke funkcias dank' al ĉiuj uzantoj.

Kaj por fini tiun-ĉi komenton mi devas diri ankaŭ ke la sistemo de Klaku lernas. Kaj Klaku engrandiĝas kiam la uzant-komunumo engrandiĝas. Bela demokrata sistemo por la disvastigo de ĉiuj paĝaroj en esperanto.

Gratulon

Afiŝita de Pep Pou je 2007-07-31 16:29
Gratulon kaj dankon, homoj! Temas pri nova utila rimedo, belege dizajnita.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: