Wells: Kelso supozata morta
Tamen mankas ia oficiala fonto por tia takso de la situacio. Tiu takso kongruas nek kun la statistikoj de la Londona Metropola Polico, nek kun la organizaĵo kiu registras malaperintajn personojn, ‘Missing Persons Bureau’. La probablo ke la persono estos trovita morta laŭ la londona metropola polico por la jaro 2006 estis 0,6%, sed la ekvivalenta probablo trovita de la nacia asocio kiu pritraktas tion estas 10% [3, 4, 5]. Kvankam David Kelso estas skoto, loĝinta en Skotlando kaj en Kalabrio, ne estas kialo supozi, ke la statistikoj estus fundamente malsamaj. Provoj ricevi de la rilataj instancoj statistikojn pri malaperintaj britoj eksterlande ne sukcesis doni signifajn statistikojn [6].
La diferencon inter la ciferoj de la polico kaj tiuj de la Missing Persons Bureau oni povas klarigi per tio, ke la asocio enplektiĝas nur se la polico malsukcesas dum la unuaj tagoj. Laŭ la raporto, 99% de kazoj estas solvitaj ene de unu jaro. Dum la periodo pliiĝas, la kazoj temas pli pri pliaĝaj viroj. La naciaj statistikoj montras, ke 64% da plenkreskuloj malaperas propravole, eble por alpreni novan identecon, ĝenerale por eskapi de problemoj. 19% tutsimple perdas kontakton, kaj 16% senintence forestas pro diversaj kialoj. 1% estas viktimoj de krimo.
La reapero de David Kelso en 2001, post dudekjara foresto de la Esperanto-movado, estis same mistera kiel lia malapero. En 1999 la asocio vendis sian domon en Londono, por liberigi kapitalon por evoluigi la asocion. Tio enspezigis por la asocio preskaŭ milionon da britaj pundoj, do pli ol milionon da eŭroj aŭ dolaroj. La plano estis uzi iom de tiu mono por dungi profesian merkatiston. Dumlonge la membronombroj malpliiĝis kaj la Estraro kredigis, ke la asocio perdas kapitalon. Surbaze de tio, la membroj voĉdonis por la vendo.
Ankaŭ en 1999 aperis reklamo en EAB Update por vaka posteno ‘Director of Development’ [Direktoro de Evoluigo] [7]. La asocio ricevis tri informpetojn rezulte de tiu reklamo, aldone al unu kandidatiĝa letero antaŭ ĝia apero. Tamen la respondo estis, ke la Estraro ankoraŭ ne estas preta por dungi iun. Iom pli poste estis dungita dumtempa direktoro dum kelkaj monatoj, kiu eksiĝis de la Estraro por alpreni la postenon. Ŝajnis, ke estis problemo trovi taŭgan kandidaton, kaj do ili reanoncis la vakan postenon [8]. Tamen ĉifoje ili limigis la kriteriojn al kandidatoj kiuj loĝas ene de 40 mejloj (64 km) de la nordangla vilaĝo Barlaston, kie ili planis instali novan oficejon. Tio eliminis ĉiujn el la kvar konataj kandidatoj aŭ informpetintoj. Tiam en marto 11, 2001 (EAB Update 11) ili anoncis la dungon de David Kelso kiel la nova Direktoro, kiu per “ekserordinara koincido”, laŭ la retejo de Skota Esperanto-Asocio, ĵus frue emeritiĝis kiel Ĉefekzamenisto de Postlerneja Eduko en Skotlando [9]. Lia hejmurbo, Dunblane, estas 273 mejlojn (440 km) for de Barlaston.
Dum sia dujara deĵoro, li laboris ĉefe pri la translokigo de la oficejo de dumtempa loko, kie oni provizis dum tri jaroj nur skeletan servon en la orientangla urbo Ipswich, al nova domo en Barlaston. La Estraro jam en 2001 voĉdonis por kontrakto kun la loka magistrato, kiam ĝi ampleksis 17 paĝojn [10], sed la fina kontrakto ampleksis 45 paĝojn, kaj ne estis plua voĉdono post tio. Estis fakte du juraj dokumentoj, kiuj kune ampleksis pli ol 90 paĝojn da juraj tekstoj, kaj ne estis voĉdono, ĉu en la Estraro, ĉu inter la membraro.
La kontrakto estis kun la loka magistrato de la urbo Stoke-on-Trent, kiu, kune kun la magistrato de la graflando Staffordshire, posedis la kolegion Wedgwood Memorial College, sur kies tereno la nova Esperanto-Domo estis konstruita. La ĉefa proponanto de tiu aranĝo estis la direktoro de la kolegio, d-ro Derek Tatton, kiu samtempe estis membro de la Estraro de la Esperanto-asocio. Kvankam Derek Tatton sindetenis en la voĉdono, li estis tre influa en la decido, kaj prenis aktivan rolon en la negocado de tiu kontrakto. Lastmomente en la negocoj iu en la loka magistrato konstatis pri la duobla rolo de Derek Tatton kaj atentigis, ke tio povus konduki al konflikto de interesoj. Pro tio la subskribo de la kontrakto estis prokrastita, kaj sekve la nova Esperanto-Domo ne povis esti inaŭgurita dum la printempa Brita Kongreso de Esperanto en Stoke-on-Trent en 2002, sed en la posta septembro. Derek Tatton formale eksiĝis de la Estraro, sed ankoraŭ aktive partoprenis la kunvenojn laŭ invito. Post la subskribo de la kontrakto li fariĝis denove Estrarano.
La aranĝo estis esence, ke la Esperanto-asocio konstruigis Esperanto-Domon je propra kosto, sed ke la domo apartenu al la kolegio, kaj ke la Esperanto-asocio pagas por uzorajto de unu ĉambro ene de tiu domo. La alia ĉefĉambro sur la teretaĝo havis librojn de la biblioteko sur la muroj, kaj estis du spacoj por ekipaĵo kaj simile, sed esence alie tiu ĉambro estis normala kolegia ĉambro, kiun rajtas uzi la Esperanto-asocio kiam la kolegio ne uzas ĝin. La supra etaĝo konsistis el tri normalaj kolegiaj dormoĉambroj. Iama sekretario Will Green, kiu post sia demisio en 1994 pro obstaklado kaj financa kaŝado, sekvis aferojn, kaj skribis en privata letero “I think that EAB has been conned” [Mi opinias, ke EAB estas trompita]. Tiun leteron mi trovis en 2006, post kiam mi mem venis al simila ideo. Mi sendis kopion de tiu letero al brita Esperantisto kaj emerita kontisto John Rapley, tiutempe loĝanta en Francio. Li respondis, ke li entute konsentas kun tio.
Rilate al la falantaj membrociferoj nenio ŝanĝiĝis. Escepte de du ĝiboj en la ĉarto kiam du aliaj Esperanto-asocioj malfondiĝis kaj estis ensorbitaj en la landan asocion, la malkresko daŭris, kiel ĝi daŭris depost 1992, en rekta linio.
En 2007 la asocio de la amikoj de la kolegio kampanjis por savi la kolegion de vendo; ili suspektis, ke la loka magistrato havas intencon vendi la kolegion cele al mongajno [11]. La ideo translokigi la Esperanto-oficejon al la tereno de la kolegio estis bazita sur tio, ke la asocio povu kunlabori kun la kolegio en evoluigo de kursoj kaj aliaj eventoj. Eĉ se temus nur pri tio, la membroj de la Esperanto-asocio havus seriozan intereson pri la afero. Sed estus eventuale ankaŭ demando pri la kompenso kiun ricevus la asocio se la aranĝo venus al fino, konsiderante, ke temas esence pri unu ĉambro en domo entute pripagita de la asocio. Tamen la membroj de la Esperanto-asocio restis sensciaj pri tiu afero; nenio aperis en la periodaĵoj de la asocio. Ĉar la Estraro ne informis la proprajn membrojn pri tio, mi mem informis kelkajn el ili. La sekretario de la Amikoj de la Kolegio ne povis kompreni la negativajn reagojn de la asocio, kaj la mistero pliprofundiĝis.
En 2003, du jarojn post sia dungiĝo, David Kelso anoncis sian forlason de la posteno. Tio surprizis min, ĉar mi estis ĵus dungita sub li kiel Informa Oficisto, kaj nenio estis dirita pri tio. En lia dua jaro oni diris, ke li laboras partatempe, ĉar li havas ankaŭ alian postenon en alia organizaĵo. Mi supozis, ke li estus atingebla vespere kaj semajnfine, sed li petis min, ke mi ne kontaktu lin vespere aŭ semajnfine. Do kiam evidentiĝis, ke lia alia posteno estas plentempa, mi demandis, kiam li faras la Esperantan laboron. Li respondis, ke li faras en okazaj momentoj ĉe la laboro por la alia dunganto.
Post sia demisio, li kritikis min, dirante ke mi devas labori dum la unuaj du jaroj de mia kontrakto ne por fari informan laboron, sed nur por gajni la kredindecon de la komitato. Li skribis, ke eĉ li, veninte de tiom alta pozicio, devis tion fari. Alivorte, li agnoskis, ke la membroj pagis por dungito dum du jaroj tutsimple por gajni la kredindecon de la komitato. Li ja sukcesis gajni la kredindecon de la komitato inter la membraro, sed kiucele? Li reaperis en 2005 kiel populara kandidato por la Estraro, kaj iom pli poste fariĝis sekretario de la asocio.
Estis dum la pasintaj jaroj kreskanta parolado malantaŭ la kulisoj pri eventuala enplektiĝo de la brita enlanda sekreta servo MI5, ĝenerale mokante la ideon, eĉ kiam estis neniu sugesto de tio. En diskuto de Junularo Esperantista Brita en 2006 unu junulo, nun membro de la Estraro de Esperanto-Asocio de Britio, provis defendi la landan asocion al aliaj kiuj pridemandis la neuzon de la granda kapitalo. Li skribis interalie: “You’ll be aware, no doubt, of the theory that MI5 infiltrated the movement and destroyed it from within :-)” [Vi konstatas sendube pri la teorio, ke MI5 enfiltris la movadon kaj detruis ĝin de interne :-)] [12].
En novembro pasintjare mi prelegis ĉe La Londona Esperanto-Klubo pri la estonteco de la klubo. Kiam tiu estis anoncita en la programo unu Estrarano de EAB skribis ironie: “Ian Fantom prelegos ĉi-vespere, kaj kiel membro de la brita spionservo ... tio estas, membro de la administra komitato de EAB ... mi ege deziras scii pri kio li parolos ;-)” [13]. Mi ne menciis la sekretajn servojn, sed mi ja parolis pri memcenzurado en la britaj amaskomunikiloj, inkluzive de EAB Update. Mi mem dubas, ĉu malantaŭ tiu kaj aliaj manovroj en EAB kuŝas MI5. En decembro 2006 mi provis eltrovi pri tio; mi elserĉis du eksajn oficistojn de MI5 kiuj famiĝis kiel malmaskantoj, raportante interalie pri similaj intervenoj en maldekstraj kaj porpacaj organizaĵoj. Ili ambaŭ diris al mi, ke rilate al Esperanto, pli verŝajne respondecus la eksterlanda sekreta servo MI6, aŭ ligita grupo, ĉar nuntempe multo en la sekretaj servoj funkcias sub la masko de privata entrepreno.
Aŭdinte tion, mi tuj serĉis la Interreton per serĉvortoj ‘MI6 British Council’. Tuj, sur la unua ekranpleno mi ricevis retpaĝon de profesoro John Wells, en kiu li asertas, ke li ne laboras por MI6.
Kio ajn estas la vero pri la malapero de David Kelso, la tuta epizodo estas volvita en mistero. Iama sekretario Will Green iam deklaris, ke EAB funkcias preskaŭ kiel sekreta societo, kaj miaj spertoj tion konfirmas; mallonge post kiam mi komencis miajn esplorojn la Estraro akceptis bizaran deklaron, ke ĉio kio okazas en la Estrarkunvenoj estas konfidenca, escepte de decidoj registritaj en la protokoloj, kaj ke iu ajn kiu diras al la membroj kio okazas en la kunvenoj povus esti denuncita al la membraro aŭ al la ŝtato.
En Britio la plej fama kazo de mistera malapero estis tiu de ministro John Stonehouse en 1974, kiu falsis la propran morton, lasante siajn vestojn sur plaĝo en Miami. Kelkajn semajnojn poste li estis trovita kaj arestita. Estis asertite en 2005 en la Oficiala Historio de MI5, ke John Stonehouse estis sovetia spiono, laboranta por la ĉeĥa sekreta servo. En la tempo en kiu John Stonehouse estis ministro, MI5 supozis, aŭ pretekstis, ke ĉefministro kaj Esperantisto Harold Wilson estas sovetia spiono. Poste la estro de MI5 pardonpetis al li pro kampanjo kiu rezultis en lia eksiĝo en 1976 [14].
La aserto de la Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, ke ĝia sekretario estu supozata morta, estas en si mem mistera aserto. La fakto, ke ĝi aperis en lia elektodeklaro sugestas, ke tion li deziras, ke la membroj kredu. Tamen krom se li scias ion kion li ne diris al la membroj, mankas racia bazo por tia aserto.
La lastatempa historio de la brita Esperanto-movado restas envolvita en mistero. En 1992 la membrociferoj subite kaj mistere ekfaladis en rekta linio. Sekvis la eksiĝo de la sekretario kaj mistera disputado pri la financa krizo, vendo de la londona domo en 1999, dum kolapsis la Esperanta Parlamenta Grupo pro mistera kverelado, trijara okupo en dumtempa oficejo kun nura poŝtkarto en la fenestro, konstruo de domo por la lokaj instancoj en nordangla vilaĝo pripagita el la kapitalo de la Esperanto-asocio, kaj mistera silento pri la kampanjo por savi la kolegion.
Kaj nun estas unu plia mistero: Kie estas David Kelso?
1. ‘Brita Esperantisto malaperis en Italio’, Cindy McKee, 2010-11-20, http://www.liberafolio.org/Members/Cindio/savistoj
2. EAB Update 53, p 6 (http://esperanto-gb.org/eab/update.htm – verŝajne aperos poste)
3. http://www.missingpeople.org/media-centre/papers/details.asp?dsid-603 (ironie, la paĝo malaperis en marto 2011. (Verŝajne la ligo aperos sub ‘Statistics’ ĉe http://www.missingpeople.org/missing-people/media-centre). Tamen la fontodokumentoj konsulteblas: vidu 4 kaj 5.
4. ‘Lost from view: a study of missing persons in the UK’, Nina Biehal, Fiona Mitchell, Jim Wade, Universitato de York, 2003-03-05, ISBN 9781861344915, http://www.missingpeople.org/missing-people/about-the-issue/lost-from-view
5. ‘A study of the characteristics of outstanding missing persons: implications for the development of police risk assessment’, Geoff Newiss, Policing and Society: An International Journal of Research and Policy, Vol 15, n-ro 2, 2005, paĝoj 212-225 (http://www.informaworld.com/smpp/content~db=all~content=a713729147)
6. ‘Missing Person Statistics for UK Nationals Abroad’, Laura Richards, 2010-10-10 (http://www.whatdotheyknow/request/missing_person_statistics_for_uk)
7. EAB Update 2.1, printempo 1999 (mankas en la retarĥivoj)
8. EAB Update 8, septembro 2000, p4
9. Estrara protokolo de 2001-04-21, ero 6
10. ‘David Kelso appointed Director’, http://www.skotlando.org/scottish-esperanto-association/news-repository/full-article/david-kelso-appointed-director/
11. ‘Barlastono sub minaco de fermiĝo’, Ian Fantom, 2007-1-22 http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo/barlastono_sub_minaco
12. http://www.jeb.org.uk/forumoj/index.php?t=msg&th-970&start=0
13. http://groups.google.com/group/londona-junularo/browse/thread/861560f6161ad350
14. ‘Ĉu estis Moskvo aŭ Londono?’, Ian Fantom, Ondo de Esperanto, 2008, n-ro 7 (165), http://esperanto.org/Ondo/Ondo/165-lode.htm#165-08
Mi supozis ke la prezidanto de EAB kiel fama sciencisto kaj universitata profesoro ne havas tempon kaj tial li transdonis la kompletan laboron pri kontaktoj al la sekretario, sed se li estas tiel okupita kaj ne pretas respondi al leteroj de la prezidanto de Eŭropa E-Asocio kies membro EAB estas, kial li rekandidatas? Ĉu por povi plue ne agi kaj lasi la asocion iom post iom morti?