Kiu efektive estis Blinkenberg?
En ĉiu numero de revuo Esperanto oni povas legi ke UEA havas “oficialajn rilatojn kun la UN kaj Unesko”, kaj en la jarlibro de UEA oni povas legi la rezoluciojn de Unesko, kiuj diras ke Esperanto kaj Unesko havas komunajn celojn.
Tio kompreneble estas tre grava por la prestiĝo de Esperanto. Ekinteresi Uneskon pri Esperanto tamen estis treege granda laboro. Unu el la malfacilaĵoj estis membro de la tiama Dana Unesko-komisiono, Andreas Blinkenberg, profesoro pri Franca lingvo en la universitato de Århus.
Dum la jaro 1980 mi estis staĝanto en la universitata biblioteko de Århus. Iun tagon en la sekcio de manuskriptoj mi ekvidis sur breto dikan dosieron titolitan “Esperanto”. Montriĝis ke tio estas la dokumentoj de Blinkenberg pri Esperanto antaŭ Unesko. Mi fotokopiis la tutan dosieron kaj sendis al Ivo Lapenna, ĉar li siatempe estis observanto por UEA en la kunsidoj de Unesko. Mi intertempe faris pliajn esplorojn, kaj nun mi ŝatus rakonti la tutan historion al vi.
De Parizo al Montevideo
Dum la jaroj post la dua mondmilito UEA kolektis subskribojn por granda peticio, kiu instigis al la Unuiĝintaj Nacioj subteni la disvastigon de Esperanto. UN ne volis okupiĝi pri tio kaj transdonis la aferon al Unesko. En Unesko oni preferus ignori ĝin, sed UEA faris gigantan laboron por eviti tion. La plej supera organo de Unesko estas la Ĝenerala Konferenco, kaj ĝi kunvenas ĉiun duan jaron. En 1952 la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo, kaj tie UEA interalie organizis debatvesperon en Esperanto. Tie la landaj reprezentantoj de Unesko povis vidi kaj aŭdi kiel Esperanto funkcias. Ĉeestis sepdeko da Unesko-reprezentantoj.
En Parizo Unesko decidis prokrasti la decidon ĝis la sekva Ĝenerala Konferenco, okazonta en 1954 en Montevideo. En UEA oni bone preparis sin. Oni organizis grandan ekspozicion de Esperanta literaturo (foto maldekstre) kaj trovis lokon por ĝi proksime al la Urugvaja parlamento, kie la Unesko-konferenco estis okazonta. Oni eldonadis informajn dokumentojn, kaj ĉiu landa asocio tradukis ilin kaj sendis al siaj Unesko-reprezentantoj. Oni bombardis la mondan gazetaron. Sed oni ne nur informis, oni ankaŭ informiĝis. Pere de Unesko oni demandis la landajn Unesko-komisionojn ĉu ili estas por aŭ kontraŭ la peticio. Venis 10 respondoj por, 9 nek por nek kontraŭ, kaj 19 kontraŭ. Do estis espero, sed atendis granda laboro.
En UEA oni esperis du rezultojn el la peticio: unue, oni volis havi “konsultajn rilatojn” kun Unesko. Multaj ne-registaraj organizoj havas konsultajn rilatojn kun Unesko, ekzemple Amnestio Internacia. La dua afero estis la rezolucio. Ĉiu Ĝenerala Konferenco de Unesko akceptas longegan rezolucion, do nun la tasko estis certigi ke unu punkto de la rezolucio deklaru ke Esperanto kontribuas al la celoj de Unesko, kaj ke tial la membroŝtatoj subtenu instruadon en Esperanto.
Danio ja estas la hejmlando de Otto Jespersen. En la 20-aj jaroj ankaŭ la Ligo de Nacioj traktis Esperanton. Tie Danio estis la sola lando kiu rekomendis – Idon. Tiun embarason la Danaj reprezentantoj en Unesko kompreneble ne deziris ripeti, do sendube ili rapide interkonsentis voĉdoni kontraŭ ĉiu ajn planlingvo, nur por ne izoli sin.
Multaj aliaj landoj simple ne voĉdonis. Ni ja ne iluziu nin ke en la okuloj de la mondo Esperanto estas pli ol bagatelo – fakte, plej ofte neniu lingvo estas pli ol bagatelo. Ja multe pli gravas kion oni diras, ol en kiu lingvo oni diras tion. Kaj multe pli ol vortoj ja gravas agoj, ĉu ne?
Nu, eble tio tute ne estas vera! Povas ja esti ke vortoj estas pli gravaj ol agoj, kaj ke la lingvo, en kiu oni diras la vortojn, estas pli grava ol la vortoj mem. Sed tion la plej multaj plej ofte ne opinias. Esperanto kaj lingvistiko estas bagateloj – tamen, la lingvoj ekzistas, do iuj specialistoj devas okupiĝi pri ili. Nun, se Unesko akceptos rezolucion favoran al Esperanto, tio signifas oficialan rekomendon ke la lingvistoj okupiĝu ankaŭ pri Esperanto. En la longa daŭro, do, la rezolucio povas montriĝi ekstreme grava.
Emociaj tagoj en Montevideo
Kio do okazis? La konsultajn rilatojn kun Unesko UEA relative glate atingis. La peto de UEA pri konsultaj rilatoj estis traktita en malgranda speciala komisiono. Tie du homoj parolis kontraŭ la peto de UEA – unu el ili estis Jakob Nielsen, profesoro pri matematiko en Kopenhago. Tri aliaj homoj tamen parolis favore al la peto, kaj ĝi estis akceptita per 8 voĉoj kontraŭ 2. Tiu decido estis aprobita kelkajn semajnojn poste en pli granda komisiono, kaj ankoraŭ du semajnojn poste ĝi estis aprobita de la fina, granda plenkunsido de la Ĝenerala Konferenco – ĉio laŭ normala proceduro.
Sed la alia afero, la rezolucio, estis multe pli malfacila. Nur la membroŝtatoj de Unesko rajtas proponi punktojn al la rezolucio, kaj neniu el la ŝtatoj venis al Montevideo kun konkreta propono pri Esperanto. Feliĉe, unu el la reprezentantoj de Meksiko estis tiel impresita de la ekspozicio, ke eblis persvadi la Meksikan delegacion proponi punkton pri Esperanto. Ĝi venis sur la tagordon la 4-an de Decembro en unu el la grandaj komisionoj, kie ĉiuj landoj estas reprezentitaj.
La kunsido daŭris kaj daŭris kaj daŭris. Ĝi daŭris ĝis profunde en la nokto. Ĉiuj estis tre lacaj, kaj multaj jam iris dormi. Fine oni venis al la punkto pri Esperanto. Normale oni tiam donus la unuan parolon, aŭ al Meksiko, kiu proponis la tekston, aŭ al la observanto de UEA, kiu reprezentis la subskribintojn de la peticio. Sed la prezidanto de la komisiono donis la unuan parolon al la ĉeestanta reprezentanto de Danio, Andreas Blinkenberg.
Blinkenberg (dekstre) tiutempe havis 61 jarojn. Kiel profesoro de Franca lingvo, li kompreneble alparolis la kunvenon France. Li jam plurajn fojojn antaŭe reprezentis Danion en Unesko. Kontraŭ li staris la observanto de UEA, Ivo Lapenna (maldekstre). Li estis 45-jara profesoro pri internacia juro, devenis de Kroatio, sed loĝis en Londono. Ankaŭ li parolis France, ĉar li translokiĝis al Londono nur en 1951 kaj ne sciis la Anglan antaŭe. Blinkenberg kredeble rekonis Lapenna-n, ĉar Lapenna reprezentis UEA-n ankaŭ en la Ĝenerala Konferenco de Unesko du jarojn antaŭe en Parizo.
Ni ne povas scii precize kion diris Blinkenberg en sia parolado, ĉar Unesko neniam cedis la sonbendan registraĵon. En la dosiero, kiun li heredigis al la universitata biblioteko, estas multaj notoj por lia parolado, eĉ tajpita versio – sed ĝuste ĉar li sentis bezonon tajpi ĝin post la eldiro, ĝi apenaŭ plene kongruas kun tio kion li efektive diris. Tamen, per la enhavo de letero kiun samvespere Lapenna mem skribis konfidence al la Centra Oficejo de UEA, oni povas rekonstrui la vortojn de Blinkenberg al proksimume la jeno:
Estimataj gesinjoroj!
Kiel lingvisto, mi devas malrekomendi ĉi tiun proponon. Kvankam ekzistas grupeto da Esperantistoj – eĉ tre aktivaj, kiel vi povis konstati – tio estas nur malmultaj personoj. Oni ankaŭ ne povas diri ke Esperanto estas internacia, ĉar ĝi konsistas nur el Eŭropaj elementoj. Cetere ekzistas multaj aliaj internaciaj lingvoj, kiel Basic English aŭ Interlingua, kiuj kredeble – eĉ se oni devas esti skeptika al la artefariteco – estas pli bonaj ol Esperanto, ĉar ili estas inventitaj de profesiuloj, ne de amatoro.
Tamen, esence por ni estas ke Esperanto ne estas, kaj ne povas esti, vera instrumento de kulturo. Sendube ĝi povas servi por peti hotelĉambron en la kvin aŭ ses mondopartoj aŭ por mendi Urugvajan menuon, sed kiam oni parolas al ni pri tradukoj de Dante, de Shakespeare, de Racine, de Cervantes, de Goethe, de Dostojevski en Esperanto, ja tio estas fantaziaĵoj! La dieca muziko de de tiuj grandaj genioj tradukita en lingvon malbone sonantan – kaj precipe sen resonoj profundaj –, lingvo kiu neniam estis tiu de patrino aŭ amanto (tion mi almenaŭ esperas), tio ne estas serioza. Tamen estas grave: ĉar tio estas la neado mem de kulturo. Unesko ofendus sin mem, se ĝi donus ian apogon al Esperanto.
Tiam li pakis siajn aferojn kaj foriris.
Lapenna kompreneble estis furioza. Laŭdire li estis ne nur pala, sed verda en la vizaĝo. Dum preskaŭ jardeko ne nur li mem, sed la Esperantistoj en Parizo kaj Montevideo, la tuta monda Esperantistaro laboregis, laboregis, laboregis – kaj jen tiu maljuna idioto povas faligi la tutan aferon per kelkaj stultaj ŝercoj! La homoj ridis almenaŭ trifoje dum la parolado de Blinkenberg: kiam li diris ke la Esperantistoj estas pli aktivaj ol multnombraj; kiam li diris ke Esperanto taŭgas maksimume por Urugvajaj menuoj; kaj kiam li diris ke espereble neniu provis esprimi en ĝi amon.
Lapenna havis nur tri minutojn por respondi. Kion li diru? Nu, antaŭ ĉio necesis restarigi etoson de digno, ĉar Blinkenberg tiklis la popularajn antaŭjuĝojn pri Esperanto kaj havis la ridon siaflanke. Unue Lapenna atentigis ke aliaj lingvistoj havas alian opinion pri Esperanto ol Blinkenberg, kelkaj eĉ scias la lingvon kaj publikigis verkojn en Esperanto. Plue li atentigis ke la peticio favore al Esperanto estis subskribita de 492 organizaĵoj kun 15.454.780 membroj kaj de preskaŭ unu miliono da individuaj personoj, el 76 landoj, inkluzive 1.607 lingvistojn. Tiutempe tio fakte estis la plej granda peticio iam ajn farita al internacia organizaĵo – apenaŭ “grupeto”!
Poste li komparis la Ĝeneralan Konferencon de Unesko kun la Universala Kongreso de Esperanto. La jaron antaŭe, en la UK de Zagrebo, estis observanto de Unesko. “Li povis konvinkiĝi,” – diris Lapenna – “ke preskaŭ 2.000 personoj el plej diversaj landoj mirinde kompreniĝas sen tradukoj, sen interpretistoj, sen tiuj teruraj aŭskultiloj, kiuj – kiel vi scias kaj sentas tre bone ankaŭ en la nuna momento – dolorigas la kapon kaj tre ĝenas la orelojn!”. Fine li diris:
Dum tiu ĉi konferenco oni multe parolis pri pli bona kompreniĝo inter la popoloj. Por fini, mi deziras tiurilate citi Romain Rolland, kiu diris: “Por ke la popoloj interkompreniĝu estas unue necese, ke ili komprenu. Esperanto donu la aŭdosenton al tiuj surduloj, el kiuj ĉiu, depost jarcentoj, estas enmurigita en sia lingvo”.
Nun la reprezentanto de Urugvajo prenis la parolon kaj protestis kontraŭ la parolado de Blinkenberg. Tiam la reprezentanto de Norvegio, Alf Sommerfelt, proponis ian kompromison. Li anoncis ke Norvegio ne povas voĉdoni por la propono en ĝia nuna formo, sed povos se oni forigos la punkton kiu rekte rekomendas subteni la Esperanto-instruadon. Tio ne helpis. Okazis voĉdono, kaj la solaj voĉoj por la propono estis Meksiko, Urugvajo kaj Ĉinio, dum estis 23 kontraŭaj voĉoj kaj 19 sindetenoj.
Kial do UEA hodiaŭ tamen povas fanfaroni pri la Unesko-rezolucio? Nu, okazis procedura eraro: la vortoj de Sommerfelt ja estis propono de amendo de la rezolucio, ŝanĝ-propono – kaj pri tiu propono oni ne voĉdonis. Oni do povas diri ke la atako el Danio kontraŭ Esperanto malsukcesis pro helpo el Norvegio. Sed la kunsidoj de la komisiono jam estis finitaj, do oni devis akcepti la amendon de Sommerfelt en la fina, granda plenkunsido.
Pri tio oni sukcesis nur per lasta, granda fortostreĉo. Necesis lanĉi intensan gazetaran kampanjon, tiel ke Unesko ne povis ignori sian proceduran eraron. Tie la rimarkoj de Blinkenberg pri Urugvajaj menuoj montriĝis tre utilaj; efektive li ja ofendis ne nur Esperanton, sed ankaŭ la gastigantan landon! Grava diplomatia mispaŝo, kiu certe kaŭzis al Blinkenberg iom da malagrablaĵoj.
Estis dramo ĝis la fino. Neniam okazis antaŭe ke la plenkunsido devis ŝanĝi decidon de unu el la komisionoj, kaj tio kaŭzis iom da konfuzo. Sed ĉiuj landoj estis reprezentitaj, kaj la reprezentantoj estis ripozintaj. La Meksika reprezentanto prezentis la amenditan proponon, kaj ĝi estis akceptita per 30 voĉoj por, 5 kontraŭ kaj 17 sindetenoj. Multaj homoj aplaŭdis kaj venis al Lapenna por gratuli. Vera triumfo de Esperanto!
De Århus al Kopenhago – kaj reen
Do, tio estis la historio pri Blinkenberg en Montevideo. Sed kio igis lin tiel kontraŭa al Esperanto? Ni ekzamenu lian vivon.
Andreas Peter Damsgaard Blinkenberg naskiĝis en Århus en 1893. 18-jara, en 1911, li iris al la universitato de Kopenhago por studi la Francan lingvon. Li havis du grandajn modelojn: Unu estis lia onklo Christian Blinkenberg, kiu estis arkeologo, sed ankaŭ interesiĝis pri fonetiko. La alia estis la maljuna blinda profesoro pri Franca lingvo Kristoffer Nyrop.
Kristoffer Nyrop ĝenerale estis tre nepolitika homo, sed dum la unua mondmilito li multe engaĝiĝis. Li estis implikita en la sekcio “Bellibria” de Ruĝa Kruco, kiu sendis librojn al militkaptitoj ambaŭflanke de la fronto. Pri tio li skribis broŝuron – kaj tiu broŝuro estis tradukita en Idon. (Tiu traduko, malkiel la Dana originalo, estas konsultebla rete.) Otto Jespersen skribis mallongan antaŭparolon por la broŝuro, kie li nomis Nyrop-on “mia mondfama amiko”. Sed Nyrop mem neniam diris ion ajn pri planlingvoj. Li tenis sin tute ekster la batalo inter Esperanto kaj Ido.
En 1928 Kristoffer Nyrop retiriĝis, kaj la universitato de Kopenhago ekbezonis novan profesoron pri Franca lingvo. Blinkenberg tre esperis akiri tiun postenon, kaj li ankaŭ estis kvalifikita. Li tiutempe havis postenon kiel gimnazia instruisto en norda Selando. Tie li estis pioniro pri interŝanĝaj vizitoj: Danaj gimnazianoj loĝis kelkajn semajnojn ĉe Francaj familioj, kaj la gefiloj de la Francaj familioj dume loĝis en Danio. Li ankaŭ havis periodon kiel docento pri Dana lingvo en la universitato de Parizo.
Tamen Blinkenberg ne fariĝis la posteulo de Kristoffer Nyrop. La posteno iris al iu Viggo Brøndal. Tio certe estis malagrabla surprizo al Blinkenberg, ĉar Nyrop mem estis membro de la komitato kiu dungis lian posteulon. Krome, Brøndal estis adepto de nova skolo en lingvistiko, nome la strukturismo, kiu havis tute aliajn ideojn pri lingvo ol Nyrop mem. Multajn jarojn poste Blinkenberg riproĉis sin mem ke li ne voĉlegis pli multe por la blinda profesoro Nyrop.
En la 20-aj jaroj oni multe diskutis ĉu oni ne konstruu novan universitaton en Jutlando. La Universitato de Kopenhago jam estis superplena, precipe la medicina fakultato. La aŭtoritatoj principe estis favoraj, sed oni timis la kostojn. Tiam la fama historiisto Erik Arup ekhavis ideon. Oni ja povus komenci per la plej malmultekostaj studoj, tiel ke la urbo Århus pagos la salajron de la instruistoj kaj komence gastigos la instruadon en ekzistantaj lokaloj. Kompreneble la urba registaro de Århus tre ŝatis la ideon akiri universitaton en sia urbo, kaj la ideo de Arup realiĝis. En Septembro 1928 oni komencis bazan universitatan instruadon en kvin fakoj: filozofio kaj la lingvoj Dana, Angla, Germana kaj Franca. Blinkenberg fariĝis la docento pri Franca lingvo. Necesis elekti lin, ĉar li estis la sola aspiranto.
Estis multe da klaĉo pri la nova universitato. – “Ĉu vere kompetentaj instruistoj volas instrui en la provinco?” – “Ĉu ili povas altiri sufiĉe da studentoj?” – “Ĉu la ekzamenoj estas same severaj kiel aliloke?”, kaj tiel plu. La instruistoj ĉe la universitato tamen diligente laboris por dispeli tiajn suspektojn. Blinkenberg estis unu el la plej diligentaj, ĉar li okupiĝis ne nur pri instruado kaj esplorado, sed ankaŭ multe pri la universitata administrado. Li sidis en amaso da komisionoj kaj laborgrupoj, do estas ne surprize ke post la milito li iĝis membro de la Dana Unesko-komisiono.
La unuaj universitataj lokaloj: la teknika lernejo en la centro de Århus
La flavbrikaj konstruaĵoj ambaŭflanke de la periferia vojo estas
la norda ekstremo de la hodiaŭa universitato. (Foto: Ib Henriksen)
Blinkenberg faŝisto?
En 1952 la universitato de Århus festis sian sian 25-jariĝon. Blinkenberg verkis la jubilean libron, kaj tio estis tute natura, ĉar li estis tie dekomence kaj havis la plej bonan superrigardon.
La jubilea libro povis raporti pri tre sukcesa kaj ĉiam kreskanta universitato. Tamen estis unu tre interesa ellaso, nome la popol-kleriga aktivado de la universitato antaŭ la dua mondmilito. Jam la universitato de Kopenhago delonge havis popolklerigan fakon, kaj popularaj prelegoj estis deklaritaj tre grava tasko de la nova universitato en Århus. Tiajn prelegojn oni ankaŭ faris, kaj Blinkenberg mem faris almenaŭ unu el ili. Kial li do preferis forgesi ilin en la jubilea libro?
La mistero solviĝas se oni rigardas la enhavon de lia prelego. En 1932 la universitata eldonejo de Århus eldonis libreton kun la titolo: “La faŝismo: tri prelegoj pri la nova Italio”. Enkonduke en ĝi estas skribite:
La ĉi-sekvaj tri prelegoj pri la faŝismo estas eldiritaj en la aŭtuno de 1932 ĉe la Universitato de Århus okaze de la dekjara ekzistado de la faŝisma reĝimo. Ili estas parto de la publika prelegado, kiu depost 1928 okazas lige kun la propre universitata instruado.
El tiuj tri prelegoj la unua estas de Blinkenberg kaj la du ceteraj de liaj kolegoj Franz Blatt kaj Albert Olsen. La titolo de la prelego de Blinkenberg estas “La instruo, la historio kaj la esenco de la faŝismo”. Mi plukas kelkajn citaĵojn el la konkluda parto:
Ĉu la faŝismo estas ideala politika sistemo? Jen demando kiun mi ĉi tie ne respondos; estos afero de la unuopaj homoj, kaj de la unuopaj landoj, respondi laŭ sia temperamento. La Itala popolo fojon post fojo respondis ĝin laŭ sia temperamento en la sama direkto kiel nun. [...]
Same kiel oni tute prave povas rigardi la faŝismon kiel reflekton de temperamento, tiel oni povas rigardi ĝin kiel religion. Subtenas ĝin sento, kiu havas la plej absolutan karakteron, kredo kiu ne toleras kontraŭparolon. [...]
[Sed] la faŝismo ja estis ne nur instigo por mortigi – kvankam en tio ja ankaŭ povas esti ia religio – ĝi ankaŭ estis kredo tiel forta ke oni pretis esti mortigita pro ĝi. Kaj kvankam tiu sento estis plej forta en la krizaj tagoj kiam la faŝismo ekestis, tamen ĝi ankoraŭ daŭras, kaj ne nur kiel fasado, kvankam ĝi povas esti tia por multaj; ĉiu religio ja havas siajn hipokritulojn.
Kiel longe ĝi restos sufiĉe forta por kunteni la nacion en firma mano, pri tio kredeble neniu en la momento kuraĝas profeti; sed okupiĝante pri la faŝismo oni devas konfesi ke ĝi estas formo en kiu Italio, almenaŭ por kelka tempo, trovis sin mem.
La dua prelego, de Franz Blatt, temis pri la faŝisma kultura politiko. Ankaŭ Blatt estas pozitiva al la faŝismo, sed eble iomete malpli ol Blinkenberg. “Estas multaj indikoj” – diris Blatt – “ke ni staras antaŭ nova periodo de naciismo” – kaj evidente laŭ li tio estas pozitiva afero – “nur ke la barieroj starigataj inter la diversaj popoloj ne fariĝu tiom netransireblaj ke oni tute forgesos kion oni ŝuldas al aliaj, kaj ke unu popolo malagnoskos la klopodojn de alia.”
La tria preleganto, Albert Olsen, parolis pri la ekonomia politiko de la faŝismo. Olsen estis socialdemokrato, do li prezentis la Italan faŝismon en tute alia malfavora lumo ol la du aliaj. Bedaŭrinde Olsen estis faŝisto en alia maniero. Nome, li ne volis ke virinoj havu altan edukon. Siajn studentinojn en la universitato li ĉikanadis ĝis ili ne plu venis al liaj lecionoj.
Reteno de profesoroj
Do, estis sufiĉe por klaĉi pri la Universitato de Århus! Kelkaj eĉ nomis ĝin “la ĝangala universitato”. La plej granda problemo de la nova universitato tamen ne estis la faŝisma tendenco de kelkaj el la profesoroj – tio estis relative normala tiutempe – sed la malfacileco reteni la vere grandajn sciencistojn. Ĝenerale ili preferis Kopenhagon, se ili povis elekti. Blinkenberg aparte konsciis pri tio, ĉar origine la posteno en Århus ja estis nur lia dua elekto.
Ekzemple, en 1934 la universitato de Århus faris bonan kapton, kiam la juna, multpromesa lingvisto Louis Hjelmslev estis dungita (vidu dekstre tiutempan gazetan foton de li). Kiel eble plej baldaŭ oni elektis lin dekano de la humanistika fakultato. Malgraŭ tio li restis en Århus nur tri jarojn; tiam li reiris al Kopenhago. Hjelmslev ne estis la sola tia perfidulo, sed li estis la plej fama pri kiu la lingvistika fako devis rezigni. Cetere Hjelmslev estis strukturisto – same kiel Brøndal, kiu prenis tiun profesorecon en Kopenhago, kiun Blinkenberg esperis por si! En siaj gramatikaj verkoj, Blinkenberg montras veran malamon al la strukturismo. Eble li havis motivojn ne pure sciencajn por tio, ĉar nun jam du strukturistoj grave stumbligis liajn ambiciojn.
Brøndal, tamen, ne bone rilatis kun siaj kolegoj en Kopenhago. Krome li havis malbonan sanon, kaj li mortis jam en Decembro 1942. Tiam la universitato de Kopenhago ofertis la liberan postenon al Blinkenberg. Sed nun li rifuzis! Li jam estis multe pli granda en Århus ol li povis esperi fariĝi en Kopenhago – kaj krome li sciis ke la decido rifuzi postenon en Kopenhago estos ege populara ĉe la studentoj en Århus. Kaj tute ĝuste: la 18-an de Februaro 1943, meze de la Germana okupado, la universitato organizis grandan festenon honore al Blinkenberg. Lia eta mispaŝo de antaŭ 11 jaroj estis jam tute forgesita.
Pardonon, ĉu mi diris ke du strukturistoj stumbligis la ambiciojn de Blinkenberg? Fakte estis tria, nome Sommerfelt, la Norvega reprezentanto en Montevideo – li kiu proponis la amendon. Li eĉ estis la pioniro de strukturismo en Norvegio. Kiom mi scias, nek antaŭ nek post tiu Unesko-konferenco Sommerfelt diris ion ajn pri planlingvoj, sed la strukturistoj tradicie estas relative bonvolaj al Esperanto. Unu el la gravaj Esperantistoj antaŭ la unua mondmilito estis la Sviso René de Saussure, kaj la iniciatinto de strukturismo estis lia frato, Ferdinand de Saussure. Ferdinand menciis Esperanton tute neŭtrale en kelkaj lokoj, sed René de Saussure bedaŭrinde estis tiel fervora ke li fariĝis reformisto. Li ne aliĝis al Ido, sed tamen laŭ li necesis ŝanĝi la Fundamenton. Tial la fratoj Saussure ne estas tiel utilaj al la Esperantomovado kiel oni povus deziri.
Blinkenberg renkontas Grønborg-on
Sed tio estis flanka trako. Reen al Blinkenberg. Ĉu li vere estis faŝisto? Laŭ mi ne; li simple estis oportunisto. Li iam, iom simpatiis al Mussolini, sed ne al Hitler, kaj li neniam pledis por diktaturo en Danio. Kiel vi scias, la dua mondmilito tuŝis Danion nur treege milde kompare al la plej multaj aliaj landoj de Eŭropo. En Junio 1940 estis fondita Dansk Ungdomssamvirke (“Dana Junulara Federacio”). Ĝi estis komuna asocio por demokratio kaj popola klerigo, kaj ĝi cetere daŭre ekzistas sub la nomo Dansk Ungdoms Fællesråd (“Komuna Konsilantaro de la Dana Junularo”). Blinkenberg aliĝis al tiu federacio, kaj en ĝi li renkontis gravan Esperantiston – nome Harald Grønborg, videblan ĉi-maldekstre. Estas li kiu eldonis Danan-Esperantan vortaron en 1949.
Kiam oni ekscias tion, oni kompreneble tuj demandas: Ĉu Grønborg iel malplaĉis al Blinkenberg, tiel ke ankaŭ Esperanto malplaĉis al li? Ŝajnas ke ne. Nenio en miaj fontoj sugestas ke estis ia ajn kolero aŭ malestimo inter Grønborg kaj Blinkenberg.
Tiam oni volas scii: Kiel Grønborg reagis al la konduto de Blinkenberg en Montevideo? Bedaŭrinde mi havas nenian ideon pri tio. Grønborg surbendigis siajn memoraĵojn, kaj lia filo eldonis ilin, sed estas truo en ili. Li multe parolas pri siaj travivaĵoj dum la 40-aj jaroj, kaj estas iom pri lia rolo en la movado kontraŭ atomarmiloj komence de la 60-aj jaroj. Sed pri la 50-aj jaroj, pri Unesko kaj Montevideo estas nenio. Ŝajnas kvazaŭ li tute perdis la intereson pri Esperanto baldaŭ post la aperigo de lia vortaro.
Ankaŭ Blinkenberg estis vortaristo, cetere. Kune kun Poul Høybye li faris kelkajn bonegajn vortarojn inter la Dana kaj Franca lingvoj. Ili iam estis laŭditaj kiel la plej bonaj de la mondo inter la Franca kaj alia lingvo. Tio eble estas troigo, sed Blinkenberg evidente estis tre lerta kaj profesia vortaristo, dum Grønborg estis tute ordinara amatoro.
Duvoluma Franca-Dana vortaro
de Blinkenberg kaj Høybye
La aresto
En la civila vivo Grønborg estis instruisto. Li instruis precipe en popolaj altlernejoj, sed kiam li kaj Blinkenberg renkontiĝis, li havis postenon en la bazlernejo de Vejlby, antaŭurbo de Århus. Krom la junulara kaj vortara laboroj, Blinkenberg kaj Grønborg havis trian punkton komuna: Ili ambaŭ estis arestitaj de la Germana armeo la 29-an de Aŭgusto 1943.
En Aŭgusto 1943 kolapsis la kunlaboro inter la Dana registaro kaj la Germanaj okupantoj. Ekestis ĝenerala striko, kaj por minace revenigi la popolon al la laboro, la Germana armeo interalie arestis nombron da konataj Danoj kaj tenis ilin kiel ostaĝojn. Se la striko ne ĉesos, la ostaĝoj estos mortigitaj. En Århus la ostaĝoj estis la profesoroj Blinkenberg, Blatt, Frandsen kaj Stender-Petersen; la socialdemokrata urbestro Stecher Christensen; policestro Hoeck; ĉefbibliotekisto Carl Thomsen; la konservativaj parlamentanoj Malchau kaj Otto Kier; redaktoro Martin; kaj fine instruisto Grønborg.
Grønborg sentis sin iom strange inter tiel altrangaj sinjoroj, kaj li verŝajne estis la sola ostaĝigita ne tiom pro sia socia pozicio, kiom pro io efektive farita. Grønborg estis pacifisto kaj granda admiranto de Gandhi. En multaj prelegoj en popolaj altlernejoj li pledadis por senperforta rezisto al la okupado. Eble la Germanoj kredis ke ili povas silentigi lin per simpla aresto, sed se tiel estas, tiam ili miskalkulis. Grønborg estis tre milda homo, sed komplete sentima.
La ostaĝeco de Grønborg, Blinkenberg kaj la aliaj plejparte fakte ne estis tiel malagrabla. La plej multaj Germanoj jam tre bone komprenis ke la milito estas perdota, do ili estis tre afablaj al la ostaĝoj kaj ĉion faris por ke ili fartu tiel bone kiel la cirkonstancoj permesis. Al almenaŭ unu el la ostaĝoj, nome la entreprenisto Otto Kier, la ostaĝigo fakte havis la karakteron de servo. Pli frue en la milito lia entrepreno konstruigis flughavenojn por la Germanoj, kaj la aresto certe helpis ke li post la milito ne devis iri al malliberejo.
Aliloke en Eŭropo la situacio estis multe pli severa. Unu el la soldatoj, kiuj gardis la ostaĝojn, treege malbone parolis la Germanan. Montriĝis ke li estas Kroato, kiu servas en la Germana armeo, ĉar alie oni mortpafus liajn gepatrojn. Germanaj soldatoj jam antaŭe mortpafis lian onklon kaj lian plej bonan amikon. Unu el la ostaĝoj, Stender-Petersen, estis profesoro pri Slavaj lingvoj, kaj nur kun li li povis bone interkompreniĝi. – Sed, denove, tio estas flanka trako. Reen al nia rakonto:
La ĝenerala striko ne longe daŭris, kaj naŭ tagojn post la aresto oni komencis liberigi la ostaĝojn. La unuaj liberigitoj estis profesoroj Blinkenberg kaj Frandsen. Kelkajn tagojn poste la vico venis al Grønborg kaj ĉefbibliotekisto Thomsen. Tipe Grønborg, li ne ŝatis forlasi la aliajn al malcerta sorto. “Mi preferas resti”, li diris al la Germana oficiro. “Vi ne povas”, diris la oficiro, “se vi ne foriros mem, vi estos elĵetita.” Tiam li ja devis iri hejmen. Entute Grønborg estis ostaĝo dum 19 tagoj, Blinkenberg dum 9, eble 10 tagoj. La laste liberigita ostaĝo restis en aresto dum unu monato kaj duona.
Dum la resto de 1943 Grønborg daŭrigis siajn paroladojn en la altlernejoj. Tiam, la 24-an de Januaro 1944 Blinkenberg telefonis al li.
– Ĉu vi aŭskultis la Danan radion ĉi-vespere? – li demandis.
– Ne, – diris Grønborg – mi preferas aŭskulti la eksterlandajn.
– Jes, – diris Blinkenberg, – sed via nomo estis menciita ĉi-vespere en la radio.
– Ĉu? Kiu parolas pri mi en la radio?
– Helge Bangsted, la redaktoro de la Nazia gazeto.
– Kion li do diris?
– Nu, vi ja havis paroladon en Skive kie vi diris ke ĉiuj demokratiaj partioj opinias tiel-kaj-tiel, kaj nun Bangsted demandis ĉu vi do opinias ke la Nazioj ne estas demokratia partio. Li vere akre kritikis vian paroladon.
– Ĉu vere?
– Jes. Mi esperas ke vi dormos bone kaj trankvile ĉi-nokte. Ĝis revido.
Grønborg prenis la aferon tute trankvile, sed liaj amikoj estis pli realismaj, do ili absolute histeriiĝis. Ili tuj sendis lin al Svedio, kaj poste liaj edzino kaj du filoj iris subgrunden. Tio estis bona antaŭzorgo, ĉar dum ili ne estis hejme, la Danaj Nazioj eksplodigis ilian domon.
En Svedio Grønborg cetere rerenkontis profesoron Blatt (maldekstre). Li estis la lasta de la ostaĝoj, kiun oni liberigis, kaj ankaŭ li devis rifuĝi al Svedio. Blatt estis naskita en Aŭstrio, kaj en 1932 – ĉu vi memoras? – li esprimis simpation al la faŝismo. Do ŝajnas ke li vere plisaĝiĝis intertempe.
Blinkenberg ne tiom ŝanĝiĝis. Li ĉiam insistis esti neŭtrala inter demokratio, kiu permesas neŭtralecon, kaj diktaturo – kiu ne permesas ĝin. Post la milito li ne povis esprimi tion politike, do tiom pli li devis esprimi ĝin en siaj gramatikaj laboroj. Ankaŭ tie li asertis sin neŭtrala inter teorioj kiuj nehelpeble kontraŭdiras sin kaj ne povas esti veraj ambaŭ samtempe.
Tio tamen ne klarigas kial li malamikiĝis al Esperanto. Li ne diskutis politikon aŭ lingvistikan teorion kun Grønborg, kaj unuavide ja ŝajnas ke estis nur respekto kaj simpatio inter la du viroj. Laŭ mi, la klarigo estas ke Blinkenberg enviis Grønborg-on. “Kion do fama kaj sukcesa profesoro povas envii al ordinara vilaĝa instruisto,” vi sendube demandos, “tio ja ŝajnas tute absurda.” – “Lian vortaron,” mi respondos. Tio sonas ankoraŭ pli absurda, do nun bone atentu.
Vortara laboro en arestejo
En la arestejo Grønborg ricevis la ŝancon daŭrigi sian vortaran laboron. Jen kion li mem rakontas pri tio:
Oni permesis al mi alportigi miajn multajn vortarojn el mia hejmo. Mi ja de antaŭ la okupado laboris por fari Danan-Esperantan vortaron, kaj nun mi opiniis ke ĉi tie mi ja havas abunde da tempo, do nun mi prefere utiligu la tempon por daŭrigi la laboron, kiu ja estis tre tempopostula. Mi sukcesis alportigi la librojn kaj tajpilon kaj paperon, kaj mi tute simple komencis labori multajn horojn tage, kaj mi opinias ke estis ne nur agrable por mi, ke mi faris tiun laboron nun kiam mi estis kaptito, sed ankaŭ helpis trankviligi miajn nervojn kaj simile, ĉar mi estis kvazaŭ en alia mondo, sidante profunde absorbita kaj tradukante tiujn multajn vortojn, kiujn oni devas traduki kiam oni faras vortaron. Fari vortaron, tio estas kolosa laboro. Mi aŭdis ke ekzistas proverbo – mi ne scias ĉu en Latino aŭ kia lingvo – kiu diras – al la homo kiun oni volas detrui, oni taskas fari vortaron. Sed tiel tute ne estis al mi, mi entuziasme kaj energie eklaboris. Estis al mi granda plezuro labori pri tio tie en la marista hotelo, kie oni tenis nin.
Mi kredas ke la aliaj de la grupo parte tre miris ke mi estas tiu stranga viro, ke mi estas Esperantisto, sed mi kredas ankaŭ ke ili preskaŭ enviis al mi ke mi pasigas la tempon per tia laboraĵo, ĉar pluraj el ili nur paŝadis tien-reen maltrankvilaj kaj senripozaj, babilante unu kun la alia, kaj tio ja ne estis tiel sana, anime, kiel havi laboraĵon, tiel ke oni povis eliĝi el la tuta atmosfero ĉirkaŭ la milito kaj ke ni estis internigitaj.
Ankaŭ de Blinkenberg ni havas ateston pri tiu vortara laboro de Grønborg. La 8-an de Oktobro 1954 – do nur du monatojn antaŭ Montevideo – Blinkenberg en la Kopenhaga vespera gazeto Berlingske recenzis novan vortaron Danan-Anglan. Tiun artikolon li komencis ĉi tiel:
Ĉiam ekzistas naivaj homoj kiuj kredas ke oni povas perfektiĝi en fremda lingvo, kaj ke tio eblas “sen larmoj”. En tiu drola sekcieto de la Pariza foiro, kiu estas nomata “Angulo de la malgrandaj inventistoj” kaj kie oni trovas la plej nekredeblajn ruzaĵojn, prenitajn el la plej malproksimaj anguloj de la fantazio, mi iam antaŭ kelkaj jaroj renkontis metodon por facile kaj senpene alproprigi kvar vivantajn lingvojn en unu fojo. La “metodo” konsistis el kadro kun vertikale pendigitaj ŝnuroj, ĉiu reprezentanta po unu signifkampon: parenceco, korpopartoj kaj sano, loĝejo, literaturo, politikaj rilatoj kaj tiel plu. Ĉiu ŝnuro estis provizita per nombro da kuboj, kiuj sur kvar flankoj enhavis “tradukojn” de la konceptoj kaj de rilataj frazoj inter la kvar lingvoj. Tiel facile estis al gaja eta inventisto fari kvarlingvan vortaron, se oni nur komprenis la manieron.
Mi poste spertis vidi la aŭtoron de Esperanto-vortaro ĉe la laboro. Li sidis ĉe sia tajpilo kun 3 aŭ 4 aliaj Esperanto-vortaroj al kaj de diversaj lingvoj antaŭ si sur la labortablo, kaj tiamaniere ekipita li rekte kaj senhezite skribadis sian vortaran manuskripton.
Tio povas esti farebla en artefarita lingvo, kiu laŭdifine ne estas ŝarĝita per kulturaj tradicioj kaj devas konservi la nudecon de provizoraĵo. Sed kiu serioze klopodos por renkontigi la vortomasojn de du kulturlingvoj, profunde tralaboritaj dum jarcentoj, al tiu la afero prezentas sin konsiderinde pli severe. Konsenti fari el tiu maso vortaron signifas preni sur sin nesolveblan taskon, kaj ke respekte al la atendantaj uzontoj, al la atendanta eldonisto kaj al si mem oni devas solvi ĝin en ne tro longa tempo. Ne strange ke vortaristo devas serĉi ian krudan konsolon en la ofte cititaj vortoj ke kiun dioj aŭ homoj volas puni, tiun ili faras vortaristo. Se malgraŭ tio ne ĉiuj estas anticipe fortimigitaj, kredeble estas precipe pro tio ke oni komencas tian laboron feliĉe ne sciante ke granda, moderna vortara verko, kiel tiu recenzata ĉi tie, postulas kvanton da redakciaj laborhoroj, kies nombro tutcerte superas la unuajn 50 milojn.
Estas tute evidente ke la vere grava diferenco inter Grønborg kaj Blinkenberg ne estas tiu de amatora kaj profesia vortaristo – sed tiu de gaja kaj malgaja vortaristo. Grønborg estis pli libera kun sia vortara laboro en la arestejo, ol Blinkenberg en iu ajn situacio ekster la arestejo. Kompreneble ke Blinkenberg estis envia al Grønborg! Kaj ĉar li ne povis malami Grønborg-on kiel personon – ili ja estis kamaradoj, ĉu ne? – li direktis sian malamon al Esperanto anstataŭe.
Cetere tiu citaĵo kiun Blinkenberg instruis al Grønborg, ke vortara laboro estas dia puno, fakte ne estas tiel konata. Mi serĉis kaj serĉis en la interreto, kaj mi ne sukcesis trovi ĝin. Ŝajnas ke Blinkenberg tiel ofte ripetis al si tiun citaĵon, ke li forgesis ke li mem elpensis ĝin.
(Ĉi tiu artikolo estas bazita sur prelego eldirita la 29-an de Aprilo de 2013 en Konversacia Esperantista Klubo, Kopenhago).